*manĝ/i PV

*manĝi

(tr)
1.
Maĉi kaj gluti nutraĵon; sin nutri: la fruktojn de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi [1]; Adam manĝis la malpermesitan frukton [2]; li bakis macojn, kaj ili manĝis [3]; mi manĝos la ĉasaĵon de mia filo [4]; manĝi la rostitan cervon [5]; ĉiuj manĝis kaj satiĝis [6]; mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi, mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki [7]; de du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi [8]; la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi [9]; doni por manĝi al birdoj; kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis […] kaj ĝin manĝis kun apetito [10]; instruas mizero manĝi panon sen butero PrV ; ĉiu manĝas, kiel li aranĝas PrV .
2.
(io) Konsumi: (figure) rusto manĝas feron, ĉagreno la koron PrV .
3.
(figure) Avide karesi: la Asiriano manĝis ŝin per la rigardo, kaj ŝi ridanta kaj hontanta jen murmuretis al li […] jen sin deturnis de li, ŝajnigante koleron [11]; manĝi amatinon per kisoj.
afrikanse:
eet
albane:
hani
amhare:
ብላ
angle:
eat
arabe:
1. أكَلَ -ُ أَكْلاً
armene:
ուտել
azerbajĝane:
yemək
beloruse:
есьці, паядаці, з'ядаці
bengale:
খাওয়া
birme:
စား
bosne:
jesti
bretone:
debriñ
bulgare:
ям, храня се
ĉeĥe:
jíst
ĉine:
[chī]
dane:
spise
estone:
sööma
eŭske:
jan
filipine:
kumain
france:
manger
galege:
comer
germane:
essen 2. fressen 3. verschlingen
guĝarate:
ખાય
haitie:
manje
haŭse:
ku ci
hebree:
לאכול
hinde:
खाने
hispane:
comer
hungare:
eszik
ide:
manjar
igbe:
eri
indonezie:
makan, memakan, menyantap
irlande:
ithe
islande:
borða
japane:
食べる [たべる]
jave:
mangan
jide:
עסן
jorube:
jẹ
kanare:
ತಿನ್ನಲು
kartvele:
ჭამა
kazaĥe:
жеу
kimre:
bwyta
kirgize:
жеш
kmere:
បរិភោគ
koree:
식사
korsike:
mangiare
kose:
nidle
kroate:
jesti
kurde:
xwarin
latine:
manducare
latve:
ēst
laŭe:
ກິນອາຫານ
litove:
valgyti
makedone:
јадете
malagase:
mihinana
malaje:
makan
malajalame:
ഭക്ഷണം
malte:
jieklu
maorie:
kai
marate:
खाणे
monge:
noj
mongole:
идэж
nederlande:
eten (ww.)
nepale:
खान
njanĝe:
kudya
okcidentfrise:
ite
panĝabe:
ਨੂੰ ਖਾਣ
paŝtue:
خورئ
pole:
jeść
portugale:
comer
ruande:
kurya
rumane:
mânca
ruse:
есть, кушать
samoe:
ai
sinde:
کائڻ
sinhale:
කන්න
skotgaele:
ithe
slovene:
jesti
somale:
cunin
ŝone:
udye
sote:
ja
sunde:
dahar
svahile:
kula
svede:
äta
taĝike:
хӯрдан
taje:
กิน, รับประทาน
tamile:
சாப்பிட
tatare:
ашау
telugue:
తినడానికి
tibete:
ཟ་
tokipone:
moku
turke:
yemek, yemek yemek
ukraine:
з’їсти
urdue:
کھانے
uzbeke:
ovqat
vjetname:
ăn
zulue:
udle

manĝo

1.
Ago manĝi, manĝado: kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo [12]; ĉu vi jam prenis la manĝon? [13] mustardo post la manĝo PrV . VD:Sankta Manĝo
2.
KUI Ago manĝi je difinita diurnotempo aŭ cirkonstanco, laŭ la moroj de la koncerna lando: manĝi sian matenmanĝon [14]; ŝi manĝis sian tagmanĝon [15]; viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn [16]. SUB:matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo, intermanĝeto
3.
Manĝaĵo: kaj estis metita antaŭ li manĝo [17]; kaj li donis manĝon al iliaj azenoj [18]; pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, ol grasa bovo, sed kun malamo [19]; ne manĝu panon de malbondeziranto, kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn [20]; el ĉiuj tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj [21]; de manĝo malriĉula ni guston ne scias PrV ; fremda manĝo havas bonan guston PrV ; la agado „Nutru la infanojn“ en julio, aŭgusto kaj septembro liveris unu milionon da manĝoj al infanoj en Gvatemalo, Rumanio, Malavio kaj Svazilando [22].
afrikanse:
voedsel
albane:
ushqim
amhare:
ምግብ
angle:
meal 3. food
arabe:
غذاء
armene:
սնունդ
azerbajĝane:
qida
beloruse:
яда
bengale:
খাদ্য
birme:
အစာ
bosne:
hrane
bretone:
2. pred, pred-boued 3. boued
ĉine:
[fàn], 饭 [fàn], 膳食 [shànshí], 飠 [shí], 饣 [shí], 餐 [cān], 餐食 [cānshí], 餐点 [cāndiǎn], 餐點 [cāndiǎn], 伙食 [huǒshí]
dane:
mad
estone:
toidu
eŭske:
janaria
filipine:
pagkain
france:
2. repas
galege:
alimentos
germane:
Essen 2. Mahlzeit
guĝarate:
ખોરાક
haitie:
manje
haŭse:
abinci
hinde:
भोजन
hispane:
2. food
hungare:
étkezés
ide:
manjo, repasto
igbe:
nri
indonezie:
1. makan 3. makanan, hidangan, santapan, pangan
irlande:
bia
islande:
matur
japane:
食品 [しょくひん]
jave:
pangan
jide:
עסנוואַרג
jorube:
ounje
kanare:
ಆಹಾರ
kartvele:
საკვები
kazaĥe:
тамақ
kimre:
bwyd
kirgize:
тамак-аш
kmere:
អាហារ
koree:
음식
korsike:
pastu
kose:
ukutya
kroate:
hrana
kurde:
xûrek
latine:
cibum
latve:
pārtika
laŭe:
ອາຫານ
litove:
maistas
makedone:
храна
malagase:
sakafo
malaje:
makanan
malajalame:
ഭക്ഷണം
malte:
ikel
maorie:
kai
marate:
अन्न
monge:
khoom noj khoom haus
mongole:
хоол хүнс
nederlande:
maaltijd 1. maal (maaltijd) 2. maaltijd 3. maal
nepale:
खाना
njanĝe:
chakudya
okcidentfrise:
iten
panĝabe:
ਭੋਜਨ
paŝtue:
د خوړو
pole:
1. jedzenie 2. posiłek
portugale:
2. refeição (o ato)
ruande:
ibiryo
rumane:
2. hrană, mâncare, masă
ruse:
1. еда, приём пищи 2. еда, трапеза 3. еда, блюдо (съестное), кушанье
samoe:
ai
sinde:
کاڌو
sinhale:
ආහාර
skotgaele:
biadh
slovene:
hrana
somale:
cunto
ŝone:
chikafu
sote:
lijo
sunde:
kadaharan
svahile:
chakula
svede:
måltid
taĝike:
таъом
taje:
อาหาร, มื้ออาหาร
tamile:
உணவு
tatare:
ризык
telugue:
ఆహార
tibete:
ཁ་ལག་
tokipone:
moku
ukraine:
їжа
urdue:
کھانا
uzbeke:
ovqat
vjetname:
thực phẩm
zulue:
ngokudla

manĝaĵo

Tio, kion oni manĝas: faru por mi bongustan manĝaĵon, kian mi amas [23]; Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj […] doni al ili manĝaĵon por la vojo [24]; ili […] pretigis al si manĝaĵon [25]; ŝi tuj metis la manĝaĵojn sur la tablon, kaj tiel ili manĝis la fiŝon, kaj ankaŭ la rostaĵon kaj la kukon [26]; manĝaĵoj estas pretigitaj sur ĉiu fajrejo [27]; laktaj manĝaĵoj, butero kaj fromaĝo [28]; vegetaĵaj manĝaĵoj estas la plej sanigaj; [ĉu] vi ŝtatas tian manĝaĵon, fraŭlineto? [29].
angle:
food
beloruse:
страва, ежа, харч
bretone:
boued
ĉine:
食物 [shíwù]
france:
nourriture, met
germane:
Speise, Essen
hispane:
comida
hungare:
étel
ide:
manjajo
indonezie:
makanan, hidangan, santapan, pangan
japane:
食物 [くいもの], 食料 [しょくりょう], 食品 [しょくひん]
nederlande:
eten (voedsel), voedsel
pole:
potrawa, jedzenie, strawa, danie (potrawa), żarcie, pożywienie
portugale:
alimento, comida
rumane:
aliment, mâncare , nutriție, mîncare, farfurie, grub
ruse:
еда (то что едят), блюдо (съестное), кушанье
svede:
mat
taje:
อาหาร
tokipone:
moku
turke:
yiyecek
ukraine:
їжа, страва
volapuke:
fid

manĝejo

KUI Loko, kie oni manĝas: [la] sinjorino […] prenis la glaciaĵan telereton en la manon kaj iris en la manĝejon al la kelnero FK ; ni eniris en lokan malgrandan manĝejon kaj mendis kelkajn pladojn [30]; malgraŭ grandaj klopodoj la manĝejo restis senprofita, ĉar al sinjoro A mankis spertoj en la kuirarta fako [31]; la entrepreno McDonald's decidis konstrui novan manĝejon kaj tiel enkonduki nordamerikajn frandaĵojn en nian senofendan komunumon [32]; la tuta bestaro estas en la manĝejo por sin nutri FK ; rabobirdoj elektas la altan konstruaĵon kiel gvatejon kaj manĝejon [33].
30. Usui Hiroyuki: Mia vizito al Tajlando, El popola Ĉinio, 2017-04-01
31. XU Jinming: Fabrikoj fermiĝas, postenoj perdiĝas, Monato, 2000/08, p. 15
32. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
33. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
angle:
dining room, cafeteria, canteen, dining hall, mess hall
ĉine:
飯廳 [fàntīng], 饭厅 [fàntīng], 飯堂 [fàntáng], 饭堂 [fàntáng], 餐厅 [cāntīng], 餐廳 [cāntīng], 小飯館 [xiǎofànguǎn], 小饭馆 [xiǎofànguǎn], 食堂 [shítáng], 餐室 [cānshì], 餐飲店 [cānyǐndiàn], 餐饮店 [cānyǐndiàn], 临时流动餐馆 [línshíliúdòngcānguǎn], 臨時流動餐館 [línshíliúdòngcānguǎn], 军中福利社 [jūnzhōngfúlìshè], 軍中福利社 [jūnzhōngfúlìshè]
germane:
Speisesaal, Esszimmer, Kantine
ide:
manjeyo
indonezie:
ruang makan, kantin
japane:
食堂 [じきどう]
nederlande:
eetkamer, kantine, eetzaal, eetruimte
pole:
jadłodajnia, jadalnia
portugale:
cantina, refeitório
rumane:
sală de mese, sufragerie
taje:
ร้านอาหาร
ukraine:
їдальня

manĝegi

(tr)
Avide kaj multe manĝi: mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan […] ĝi manĝegis kaj frakasis, kaj la restaĵon ĝi dispremis per la piedoj [34]; (figure) ĵaluzo manĝegis (dolorigis kaj konsumis) linB ; (figure) necesa estas granda laboro por elterigi Egipton kaj redoni al ĝi la riĉaĵojn, kiujn manĝegis la milito [35].
angle:
devour, gorge, guzzle
beloruse:
пажыраць, жэрці
bretone:
alfiñ, plaouiañ
ĉine:
吞食 [tūnshí], 狼吞虎咽 [lángtūnhǔyàn], 貪吃 [tānchī], 贪吃 [tānchī], 噬 [shì]
france:
dévorer
germane:
fressen, verschlingen
hungare:
fal
indonezie:
melahap, makan dgn lahap, makan dgn rakus, makan banyak
japane:
むさぼり食う [むさぼりくう], がつがつ食べる [がつがつたべる], むさぼる
nederlande:
vreten, verorberen, verslinden, schrokken
pole:
objadać się, pożerać
portugale:
devorar, empanturrar-se
rumane:
devora
ruse:
пожирать, жрать
tokipone:
moku mute, moku wawa
ukraine:
пожирати, жерти

manĝeti

(tr)
Iomete, nemulte manĝi, precipe kiam temas pri kroma intermanĝeto: aldoni al la tagmanĝo vi ne bezonas, ĉar ni manĝetos en la kadukulejo, ĉe Artemij Filippoviĉ [36]; la duan tagon vi manĝetis nur salmon [37]; li sidiĝis manĝeti sur la bordo de ia rivero FK .
angle:
snack, nibble
bretone:
krignat (debriñ nebeut)
ĉine:
加餐 [jiācān], 偷偷地吃 [tōutōudìchī]
france:
grignoter
germane:
schnasseln, naschen, knabbern
ide:
manjetar
indonezie:
mencamil, mengudap
japane:
少し食べる [すこしたべる]
nederlande:
knabbelen, peuzelen
pole:
przekąsić
portugale:
petiscar
rumane:
gustare
ruse:
перекусить
tokipone:
moku lili
turke:
atıştırmak
ukraine:
злегка закусити, перекусити

manĝigi

(tr)
1.
(iun) Igi manĝanta: manĝigi infanon; malfacile estas matenmanĝigi lernejanojn [38]; virino venadis unu fojon tage por manĝigi la bestojn [39].
2.
(ion al iu) Igi manĝata, doni por manĝi: manĝigi supon al infano; panon, kiun Mi manĝigis al vi en la dezerto [40]; li […] manĝigis al li produktojn de kampoj, nutris lin per mielo [41]; ĝi […] manĝigis al ŝi la mielon de floroj [42].
angle:
feed
beloruse:
1. карміць, харчаваць 2. скармліваць
bretone:
1. lakaat da zebriñ 2. boueta, magañ
ĉine:
[wèi], 餵 [wèi], 喂养 [wèiyǎng], 喂養 [wèiyǎng], 滋养 [zīyǎng], 滋養 [zīyǎng], 喂食 [wèishí], 餵食 [wèishí], 營養素 [yíngyǎngsù], 营养素 [yíngyǎngsù], 哺育 [bǔyù]
france:
faire manger, nourrir (faire manger)
germane:
füttern, ernähren, nähren
hispane:
dar de comer
hungare:
1. etet
indonezie:
1. memberi makan 2. memakankan
japane:
食べさせる [たべさせる], 餌をやる [えさをやる]
nederlande:
te eten geven
pole:
1. karmić, posilać 2. żywić, nakarmić, paść
portugale:
alimentar, dar de comer
rumane:
hrăni, nutri
ruse:
1. кормить (кого-л. чем-л.) 2. дать поесть, скормить (что-л. кому-л.)
tokipone:
2. pana e moku
turke:
yedirmek
ukraine:
годувати

manĝilo

KUI Ajna ilo uzata por manĝado, kiaj telero, tranĉilo, manĝbastoneto...: trovis li nur renversitajn meblojn, disŝiritajn tukojn, rompitajn manĝilojn kaj vitraĵojn ‐ ĉiujn signojn de detruado, sed neniujn loĝantojn [43].
43. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
angle:
eating utensil, item of cutlery
france:
couvert (un instrument)
germane:
(Ess-)Besteckteil, Geschirrstück
hispane:
cubierto (para comer)
ide:
manjilo
indonezie:
alat makan
nederlande:
eetgerei (een deel)
pole:
sztuciec
portugale:
talher
rumane:
cuțitar
tokipone:
ilo moku

manĝujo

KUIAGR Ujo el kiu homoj aŭ bestoj manĝas: bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro [44]; se besto estas reĝo de bestoj, ĝia manĝujo staros apud la manĝilaro de la reĝo Hamlet ; telero (estas) plata, nur iom kava, manĝujo [45]. SUB:bovlo, gamelo, kripo, telero, trogo.
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3
45. UEA: Bazaj Vortoj Kun Ilia Difino
angle:
trough
beloruse:
талерка, міска, паўмісак, макітра
ĉine:
飼槽 [sìcáo], 饲槽 [sìcáo]
germane:
Futtertrog, Trog
hispane:
comedero
indonezie:
wadah makan
japane:
かいば桶 [かいばおけ], えさ箱 [えさはこ]
pole:
jasło, miska, koryto
portugale:
cocho
rumane:
castron, albie
ukraine:
годівниця, корито, жолоб, ясла, посудина, казанок

*manĝilaro

KUI Tuto de iloj kaj vazoj, kiujn oni uzas por manĝi: oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo [46]; mi, male, manĝis tro rapide, kvazaŭ celante malaperigi manĝilaron kaj kokinaĵon de sur tablo [47]; la tuta vojo estas kovrita de pakaĵoj, plastaj manĝilaroj kaj kartonaj tasoj portantaj la M-simbolon de la firmao [48].
46. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
47. A. Zecchin: La kokino de nia najbarino, Monato, 1999/03, p. 27
48. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
angle:
cutlery, silverware
beloruse:
сталовы прыбор
bretone:
stalioù (evit debriñ)
ĉine:
刀类 [dāolèi], 刀類 [dāolèi], 整套餐具 [zhěngtàocānjù]
france:
couverts
germane:
Besteck, (Gesamtheit von) Geschirr und Besteck
hungare:
étkészlet
ide:
manjilaro
indonezie:
peralatan makan
japane:
食器一式 [しょっきいっしき]
nederlande:
eetgerei (het geheel)
pole:
nakrycie (stołowe), zastawa (stołowa)
portugale:
talheres
rumane:
tacâmuri, cuțitărie
ruse:
столовый прибор
svede:
servis och bestick
tokipone:
ilo moku
turke:
sofra takımı
ukraine:
столовий прибор

antaŭmanĝaĵo

KUI Krommanĝaĵo por veki apetiton antaŭ ĉefa manĝo (komence de tagmanĝo, vespermanĝo): rafaneto (estas) ofte manĝata kruda kiel antaŭmanĝaĵo [49]. ANT:postmanĝaĵo
angle:
appetizer, starter, hors d'oeuvre
bretone:
digor-pred
ĉine:
开胃菜 [kāiwèicài], 開胃菜 [kāiwèicài], 小菜 [xiǎocài], 冷盆 [lěngpén], 拼盘 [pīnpán], 拼盤 [pīnpán]
france:
entrée (hors-d'œuvre), hors-d'œuvre
germane:
Vorspeise
indonezie:
hidangan pembuka, makanan pembuka, santapan pembuka
nederlande:
voorgerecht, voorafje, hors d'oeuvre aperitivo (antepasto), entrada (refeição)
pole:
przystawka
rumane:
gustare
ruse:
закуска

ĉirkaŭmanĝi

(tr)
Manĝi ĉiuflanke; manĝi ĉe la ĉirkaŭo: [la akridoj] ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn, kiuj kreskas ĉe vi sur la kampo [50]; por signo de bona humoro oni ĵetadis al si la ĉirkaŭmanĝitajn ostojn reciproke en la vizaĝon [51].
angle:
gnaw, nibble
beloruse:
аб’есьці, абгрызьці
ĉine:
[kěn], 咋 [zé], 齧咬 [nièyǎo], 啮 [niè], 嚙 [niè], 嘬 [chuài], 囓 [niè], 齕 [hé]
germane:
abnagen, abknabbern
indonezie:
menggerogoti, mengerikiti, mengerip, mengerumit, mengunggis
pole:
obgryźć
rumane:
musca
ukraine:
об’їдати (навколо)

formanĝi

(tr)
1.
Tute konsumi manĝante: limakoj formanĝis la laktukojn; kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos PrV ; kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere PrV ; ili formanĝis la tutan herbon de la kampo [52]; iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin [53]. VD:mordi.
2.
(figure) Konsumi, detrui: la bordon iom post iom formanĝas la maro; via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj [54]; verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la noktoj VivZam ; tio formanĝis multan tempon; li formanĝas (forglutas) duonon de la vortoj.
angle:
eat up, finish off (eat completely), devour, consume
beloruse:
зьесьці, паглынуць, зжэрці
bretone:
peurzebriñ
ĉine:
吃光 [chīguāng], 吃完 [chīwán], 吃掉 [chīdiào]
france:
consommer (manger), tout boulotter, manger complètement
germane:
aufessen, verspeisen
hungare:
mindent megeszik
indonezie:
melahap, memakan habis
japane:
食べ尽くす [たべつくす], 浸食し尽くす [しんしょくしつくす], 使い果たす [つかいはたす]
nederlande:
opeten
pole:
zeżreć, skonsumować, zżerać
rumane:
roade, consuma
ruse:
съесть, поглотить
svede:
äta upp
ukraine:
з’їдати, виїдати

intermanĝeto

KUI Neformala, neabunda manĝo, okazanta inter la precipaj manĝoj, ekzemple paŭze dum laboro: apetitoveka intermanĝeto, samtempe bongusta kaj sanefika [55].
angle:
snack
bretone:
gortozenn
ĉine:
小吃 [xiǎochī], 加餐 [jiācān], 零食 [língshí], 輕食 [qīngshí], 轻食 [qīngshí]
france:
casse-croûte, collation, en-cas (casse-croûte)
germane:
Zwischenmahlzeit, Vesper, Brotzeit, Pausenbrot
hungare:
tízórai, uzsonna
indonezie:
camilan, mengudap, penganan, makanan kecil, makanan ringan
japane:
間食 [かんしょく]
nederlande:
tussenmaaltijd
pole:
przekąska
rumane:
gustare
ruse:
закуска (чтобы перекусить)
svede:
mellanmål

krakmanĝi

Manĝi kun krak-bruo: nun li jam gaje krakmanĝis kune kun ili la bongustan avenon [56].
56. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
angle:
crunch
ĉine:
咬碎 [yǎosuì], 小口地快咬 [xiǎokǒudekuàiyǎo], 文雅地咬 [wényǎdeyǎo], 細咬 [xìyǎo], 细咬 [xìyǎo], 輕咬 [qīngyǎo], 轻咬 [qīngyǎo], 零嘴 [língzuǐ]
france:
croquer
germane:
knabbern
indonezie:
mengerkah
pole:
chrupać
rumane:
mânca

*matenmanĝi

(tr)
Manĝi baldaŭ post la nokta dormo: Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li, kaj li eniris kaj sidiĝis [57]; mi eniris en la manĝosalonon kaj matenmanĝis [58]; kiam la suno leviĝis, ili […] haltis, por tie matenmanĝi [59]; li banis sin, matenmanĝis kun apetito kaj komencis akcepti la kurierojn [60].
57. La Nova Testamento, Luko 11:37
58. ‐, trad. Jonson el Oestersund: La nigra virino, Fundamenta Krestomatio
59. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
60. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
angle:
have breakfast
beloruse:
сьнедаць
bretone:
dijuniñ (v.), leinañ
ĉine:
吃早飯 [chīzǎofàn], 吃早饭 [chīzǎofàn], 吃早餐 [chīzǎocān]
germane:
frühstücken
ide:
dejunetar
indonezie:
sarapan, makan pagi, santap pagi
japane:
朝食をとる [ちょうしょくをとる], 朝ご飯を食べる [あさごはんをたべる]
nederlande:
ontbijten
pole:
śniadanie jeść
portugale:
tomar café da manhã
rumane:
servi micul dejun
ruse:
завтракать
ukraine:
снідати

matenmanĝo

KUI Manĝo2 normale okazanta mallonge post la nokta dormo: kiam fariĝis mateno kaj la reĝo kaj la reĝino sidis ĉe la matenmanĝo, la reĝidino diris, ke ŝi havis en la nokto tre strangan sonĝon [61]; la suno staris jam alte, kiam ili sidiĝis sub granda arbo, por manĝi sian matenmanĝon [62]; la matenmanĝo estis tre bona, mi manĝis satege [63]; vi tre bone nin regalis per matenmanĝo [64]; ŝi baldaŭ foriris en sian ĉambron kaj revenis nur por la matenmanĝo [65].
angle:
breakfast
beloruse:
сьнеданьне, сьняданак
bretone:
dijuniñ (ak.), lein (pred)
bulgare:
закуска
ĉine:
早餐 [zǎocān], 早点 [zǎodiǎn], 早點 [zǎodiǎn], 早飯 [zǎofàn], 早饭 [zǎofàn], 饔 [yōng]
france:
déjeuner (du matin), petit-déjeuner (subst.)
germane:
Frühstück, Morgenmahlzeit
hispane:
desayuno
hungare:
reggeli
ide:
dejuneto
indonezie:
sarapan, makan pagi, santap pagi
japane:
朝食 [ちょうしょく], 朝ご飯 [あさごはん]
nederlande:
ontbijt
pole:
śniadanie
portugale:
café da manhã, desjejum
rumane:
mic dejun
ruse:
завтрак
svede:
frukost
taje:
อาหารเช้า
turke:
kahvaltı
ukraine:
сніданок

postmanĝo

1.
Deserto, frandaĵo post la precipa manĝo: postmanĝo al festeno la agrabla Hamlet .
2.
(malofte) Tempoperiodo, etendiĝanta de unu (tagmeza) manĝo al la sekvonta: post paso de du aŭ tri horoj mi revenis ŝarĝiĝinte per abunda rikolto, amuzprovizo por la postmanĝo en la loĝdomo se pluvis [66].
angle:
1. dessert 2. afternoon
ĉine:
主餐后的甜点 [zhǔcānhòudetiándiǎn], 主餐後的甜點 [zhǔcānhòudetiándiǎn]
france:
après-midi, après-dinée (vx, après-midi)
germane:
1. Nachtisch, Nachspeise, Dessert 2. Nachmittag
indonezie:
1. hidangan penutup, makanan penutup, santapan penutup 2. sore
nederlande:
namiddag (arch.)
pole:
deser
rumane:
desert

postmanĝaĵo

Deserto, postmanĝo1: malsame al marmelado, kiun oni ŝmiras sur panon, konfitaĵo estas kutime manĝata per si mem kiel postmanĝaĵo [67]; pajlovino […] pro la forteco […] plej ofte estas trinkata […] kiel aperitivo, [kiel] postmanĝaĵo aŭ post la manĝado [68].
angle:
dessert
bretone:
dibenn-pred
ĉine:
甜点 [tiándiǎn], 甜點 [tiándiǎn], 点心 [diǎnxin], 點心 [diǎnxin], 甜品 [tiánpǐn], 甜食 [tiánshí], 后餐 [hòucān], 後餐 [hòucān], 飯後點心 [fànhòudiǎnxīn], 饭后点心 [fànhòudiǎnxīn], 主餐后的甜点 [zhǔcānhòudetiándiǎn], 主餐後的甜點 [zhǔcānhòudetiándiǎn]
france:
dessert
germane:
Nachspeise, Nachtisch, Dessert
indonezie:
hidangan penutup, makanan penutup, santapan penutup
japane:
デザート [でざーと]
pole:
deser
portugale:
sobremesa
rumane:
desert
ruse:
закуска, десерт

satmanĝi

Manĝi ĝissate: mi satmanĝis kaj estas laca, nun portu min en vian ĉambreton, preparu vian silkan liteton, ni kuŝiĝos por dormi [69]; la lupo satmanĝis, foriris, kuŝiĝis sur verda herbaĵo sub arbo kaj ekdormis [70]; „vi satmanĝos laŭ via volo“, li diris kaj paŝtis ŝin ĝis la vespero [71].
angle:
eat one's fill
beloruse:
наесьціся, насыціцца, здаволіцца (ежай)
ĉine:
吃飽 [chībǎo], 吃饱 [chībǎo], 飽餐一頓 [bǎocānyīdùn], 饱餐一顿 [bǎocānyīdùn], 果腹 [guǒfù], 嘗遍 [chángbiàn], 尝遍 [chángbiàn]
germane:
satt essen
indonezie:
makan sampai kenyang
japane:
腹一杯食べる [はらひとはいたべる]
nederlande:
zich vol eten, zijn buik voleten
pole:
najeść się
rumane:
mănâncă singur
ruse:
наесться
ukraine:
наїстися (досита)

*tagmanĝi

(tr)
Manĝi ĉirkaŭ la tagmezo: se vi volas, venu tagmanĝi Revizoro ; por tagmanĝi, lia sankteco iris en alian manĝoĉambron kaj dividis sian nutraĵon kun la dioj [72]; mi devas tagmanĝi antaŭ la ekskurso IK ; mi ne donos al li tagmanĝi, ĝis li pagos al mi por la antaŭa [73]; en la supro de Ejfela turo li tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo VivZam ; je l' kioma horo vi tagmanĝas (tagmezmanĝas) DL ? li tagmanĝis kun ili ĉiutage [74].
angle:
have lunch, lunch (verb)
beloruse:
абедаць
bretone:
merennañ (v.g.)
germane:
zu Mittag essen
ide:
dejunar
indonezie:
makan siang, santap siang
japane:
昼食をとる [ちゅうしょくをとる], 昼ご飯を食べる [ひるごはんをたべる]
nederlande:
lunchen, het middagmaal nemen
pole:
obiad jeść
portugale:
almoçar
rumane:
servi prânzul
ruse:
обедать
ukraine:
обідати, полуднати, полуднувати

tagmanĝo

1.
KUI Manĝo2 normale okazanta ĉirkaŭ tagmezo: mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio ne estas grava Marta ; kiam venis la horo de la tagmanĝo de l' soldatoj, li manĝis ilian hordean panon kun seka viando [75].
2.
La tuto da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj preparitaj aŭ komsumitaj dum tagmanĝo1: post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron [76].
75. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24.
76. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
angle:
lunch
beloruse:
абед
bretone:
merenn
bulgare:
обяд
ĉine:
午餐 [wǔcān], 午飯 [wǔfàn], 午饭 [wǔfàn], 中飯 [zhōngfàn], 中饭 [zhōngfàn], 午餐会 [wǔcānhuì], 午餐會 [wǔcānhuì]
france:
déjeuner (repas de midi), diner (repas de midi)
germane:
Mittagessen
hungare:
ebéd
ide:
dejuno
indonezie:
makan siang, santap siang
japane:
昼食 [ちゅうしょく], 昼ご飯 [ひるごはん]
nederlande:
lunch, middagmaal
pole:
obiad
portugale:
almoço
rumane:
prânz
ruse:
обед
taje:
อาหารกลางวัน
tibete:
ཉིན་གུང་ཁ་ལག་
turke:
öğlen yemeği
ukraine:
обід

temanĝo

KUI Posttagmeza, malpeza manĝo2 ordinare kun teo aŭ alia varma trinkaĵo: hodiaŭ ŝi venos por la temanĝo kaj restos dum la vespero [77]
77. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
tea (light midafternoon meal including tea)
france:
gouter, thé (repas)
germane:
Vesper, Tee (Vesper)
pole:
herbatka (posiłek)
portugale:
café da tarde
rumane:
ceai (masa)
ukraine:
підвечірок

*vespermanĝi

(tr)
Manĝi en la vespero: en la dua etaĝo li vespermanĝis: li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj kaj trinkis pokalon da malforta biero [78]; la familio de la masonisto, kolektiĝinte en la malvasta ĉambro, sidiĝis por vespermanĝi [79].
78. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
79. E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino
angle:
have dinner
beloruse:
вячэраць
bretone:
koaniañ
ĉine:
晚飯 [wǎnfàn], 晚饭 [wǎnfàn]
germane:
zu Abend essen
ide:
dinear
indonezie:
makan malam, santap malam
japane:
夕食をとる [ゆうしょくをとる], 晩ご飯を食べる [ばんごはんをたべる]
nederlande:
avondeten, dineren, het avondmaal gebruiken
pole:
kolację jeść
portugale:
jantar
rumane:
servi cina
ruse:
ужинать
ukraine:
вечеряти

vespermanĝo

1.
KUI Manĝo2 normale okazanta fine de la tago: post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj [80]; ĉe la vespermanĝo oni malmulte parolis [81].
2.
La tuto da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj preparitaj aŭ komsumitaj dum vespermanĝo1: la kuiristino alportis al mi la vespermanĝon [82]; bongusta vespermanĝo.
angle:
dinner, supper, evening meal
beloruse:
вячэра
bretone:
koan
bulgare:
вечеря
ĉine:
晚飯 [wǎnfàn], 晚饭 [wǎnfàn], 晚餐 [wǎncān], 晚宴 [wǎnyàn]
france:
diner (repas du soir), souper (subst.)
germane:
Abendessen, Abendbrot
hispane:
cena, merienda
hungare:
vacsora
ide:
dineo
indonezie:
makan malam, santap malam
japane:
夕食 [ゆうしょく], 夕飯 [ゆうはん], 晩ご飯 [ばんごはん]
nederlande:
avondeten, avondmaal, diner
pole:
kolacja
portugale:
janta, jantar (subst.)
rumane:
cină
ruse:
ужин
taje:
อาหารเย็น
tibete:
དགོང་དག་ཁ་ལག་
turke:
akşam yemeği
ukraine:
вечеря

Sankta ManĝoPIV1

BELAKRI La evangelia epizodo pri la lasta vespermanĝo paska de Jesuo kun la apostoloj, kiun la kristanoj rigardas prototipo de eŭkaristio, ofta temo de pentraĵoj: du el liaj verkoj Mona Lisa (La Gioconda) kaj La Sankta Manĝo (La Lasta Vespermanĝo) okupas la unikajn lokojn [83].
angle:
Last Supper
beloruse:
таемная вячэра
bretone:
Koan-Fask, Koan diwezhañ
ĉine:
最后晚餐 [zuìhòuwǎncān], 最後晚餐 [zuìhòuwǎncān], 圣餐礼 [shèngcānlǐ], 聖餐禮 [shèngcānlǐ]
france:
la sainte Cène
germane:
Abendmahl
hispane:
La última cena
hungare:
utolsó vacsora
indonezie:
Perjamuan Terakhir
nederlande:
laatste avondmaal
pole:
Ostatnia Wieczerza
portugale:
Santa Ceia, Última Ceia, Ceia do Senhor
rumane:
Cina cea de Taină, Ultima Cina
ruse:
тайная вечеря

abelmanĝulo

(komune) ZOO Brilkolora birdo1 kun longa kurba beko, manĝanta abelojn, vespojn ks; genro3 el familio meropedoj (Merops): videblaj specioj: ... faska upupo, eŭropa abelmanĝulo, marĉa cirkuo [84]. SIN:meropo
84. I. Bertin: Tréguennec..., [vidita en 2007-04]
angle:
bee-eater
beloruse:
асаед
france:
guêpier (oiseau)
germane:
Bienenfresser
hungare:
gyurgyalag
indonezie:
kirik-kirik
japane:
ハチクイ
latinece:
Merops Merops apiaster
nederlande:
bijeneter
pole:
żołna (nie: pszczołojad!)
portugale:
abelaruco (comum)
rumane:
prigorie
ruse:
осоед
svede:
biätare

bluvanga abelmanĝulo

ZOO[85] Abelmanĝulo kun verdkolora plumaro.
angle:
Olive Bee-eater, Madagascar Bee-eater
germane:
Madagaskarspint
indonezie:
kirik-kirik Madagaskar
latinece:
Merops superciliosus
pole:
żołna zielona
rumane:
merops superciliosus
svede:
grön biätare

hommanĝulo

Homo, manĝanta aliajn homojn: antaŭ kelkaj centjaroj la eŭropanoj […] kreis plej absurdajn rakontojn pri hommanĝuloj [86]; Elli – juna knabino el usona ŝtato Kansaso – havas multajn kontraŭulojn, ekzemple la hommanĝulo kaj la fia sorĉistino Bastinda [87].
angle:
cannibal, man-eater
beloruse:
людажэр, людаед, канібал
bretone:
debrer-tud
ĉine:
吃人者 [chīrénzhě], 食人者 [shírénzhě], 残忍的人 [cánrěnderén], 殘忍的人 [cánrěnderén], 野人 [yěrén], 食人肉者 [shírénròuzhě]
france:
anthropophage (subst.), mangeur d'hommes
germane:
Menschenfresser, Kannibale
greke:
καννίβαλος, ανθρωπόφαγος
hispane:
maneater antropófago
hungare:
emberevő
indonezie:
kanibal, pemakan sejenis
japane:
人食い [ひとくい]
nederlande:
menseneter
pole:
ludożerca, kanibal
portugale:
canibal, antropófago
rumane:
canibal
ruse:
людоед
slovake:
ľudožrút
turke:
yamyam
ukraine:
людоїд, канібал

formikmanĝulo

(komune) ZOO Besto manĝanta formikojn, termitojn, precipe longalangaj mamuloj el familioj mirmekofagoj, manisedoj: granda formikomanĝulo voros proksimume 30 000 formikojn kaj termitojn dum tago [88].
88. Vikipedio, artikolo „rekordoj de mamuloj“, 2007-02-26
angle:
anteater
beloruse:
мурашкаед
ĉine:
食蚁兽 [shíyǐshòu], 食蟻獸 [shíyǐshòu]
france:
fourmilier
germane:
Ameisenfresser, Ameisenbär
indonezie:
pemakan semut, sarawaboga
nederlande:
miereneter
pole:
mrówkojad
portugale:
tamanduá
rumane:
furnicar
ruse:
муравьед

insektomanĝulo

1.
Besto nutranta sin precipe de insektoj: la Malgranda grebo estas ĉefe insektomanĝulo kun dieto komponita ĉefe de larvoj kaj de plenkreskuloj de akvaj insektoj [89]; malgranda, aktiva insektomanĝulo, Kirtlanda parulio manĝas en la subaj partoj de arboj, foje ŝvebante aŭ serĉe surgrunde [90].
2.
ZOO(arkaismo) Iu el la iama ordo insektomanĝuloj.
angle:
insectivore
beloruse:
насякомаедная жывёла
ĉine:
食虫动物 [shíchóngdòngwù], 食蟲動物 [shíchóngdòngwù], 食虫目 [Shíchóngmù], 食蟲目 [Shíchóngmù]
germane:
Insektenfresser
indonezie:
pemakan serangga, insektivora
nederlande:
insectivoor
pole:
entomofag
portugale:
insetívoro
rumane:
entomofag

insektomanĝuloj

ZOO(arkaismo) Iama ordo el la klaso mamuloj (Eulipotyphla): lastatempe oni multe rafinis la taksonomion, kaj oni nun metis tupajuloj[n], makrosceliduloj[n], kaj dermopteroj[n] en apartajn ordojn kune kun multaj fosiliaj grupoj antaŭe metitaj en la ordo de insektomanĝuloj [91]. PRT:erinaco, soriko, talpo
angle:
insectivores
beloruse:
насякомаедныя
bretone:
amprevanataerien
france:
insectivores
germane:
Insektenfresser
hispane:
insectívoros
hungare:
rovarevő emlősök
indonezie:
insektivora
latinece:
Insectivora Eulipotyphla
nederlande:
insecteneters
pole:
owadożerne
portugale:
insetívoros
rumane:
insectivore
ruse:
насекомоядные (отряд млекопитающих)
svede:
insektsätare
ukraine:
комахоїдні

administraj notoj

~egi: Mankas verkindiko en fonto.
antaŭ~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.