krip/o PIV1

kripo

1.
AGR Manĝujo por grandaj bestoj (ĉevaloj, bovoj ...).
2.
KRI Arta prezento de la sceno pri la „Naskiĝo de Jesuo“: Kristnaska kripo; tradicie sed tre diverse la Kristnaskaj kripoj ofte estas faritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto, aŭ kaverno, kun vivaj aŭ pupaj figurantoj; aperis malpli grandaj, porinfanaj figuroj, gipsaj aŭ lignaj, kiujn oni starigis komence en adekvatan preĝejeton, kaj sekve en la kripon [1]; en ĉi bonsaja „Esperantio“ la atribuado de roloj similas tiun por teatri kripon, Betleĥemon en lernejo: jen vi estu la azeno, vi – la bovo [2]; en la staleto jam estis preparita vera kripo, mankis nur la eta Jesuo apud la bovo kaj azeno, super la kuŝantaj ŝafoj antaŭ la emociiĝinta Maria kaj pacienca Jozefo [3].
3.
AST Stelaro en la konstelacio Kankro.
beloruse:
1. ясьлі, жолаб, кармушка 2. ясьлі 3. Ясьлі (зорная скупнасьць)
ĉeĥe:
jesle, žlab
ĉine:
食槽 [shícáo]
france:
1. mangeoire, râtelier 2. crèche Kristnaska ~o: crèche de Noël .
germane:
Krippe
hispane:
1. pesebre 2. Belén (representación del nacimiento de Jesucristo), Nacimiento (representación del nacimiento de Jesucristo), Pesebre (representación del nacimiento de Jesucristo) 3. El Pesebre (astr.)
nederlande:
1. trog, kribbe, voerbak 2. kerststal, kribbe Kristnaska ~o: kerstkribbe. 3. Kribbe
pole:
1. żłób 2. żłóbek 3. Żłób
slovake:
jasle, žľab
ukraine:
ясла, жолоб, фіґурне зображення народження Ісуса, шопка

administraj notoj