*bufed/o PV

*bufedo

1.
Meblo provizita per manĝaĵoj disponeblaj por invititoj aŭ klientoj ĉe teatro, balo, inaŭguro ktp.: li donis interŝanĝe la kokinon, ricevis la pomoj kaj eniris en la drinkejon rekte al la bufedo [1]; ĝi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto, […] ĉiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita BdV .
2.
Manĝo metita por memservo en centra loko de manĝejo, ĉu surbufede, ĉu surtable: kiel tiuj bufedoj estas tamen bonega elpensaĵo, oni pakas kune ĉiujn eblajn kaj neeblajn homojn en la plej malgranda loko, oni ŝarĝas el ĉiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni tion manĝas en la plej maloportuna situacio FK ; matenmanĝo kun modesta bufedo kostas 10 eŭrojn, adekvata prezo por tristela hotelo [2]; en la restoracio la kelneroj surtabligas abundajn kaj variajn bufedojn por matenmanĝo kaj lunĉo [3].
3.
Bufedejo: en bufedo sidis maljunulino [4]; proksime al la tubĉambroj troviĝas kafejo, minibufedo, necesejo kaj banejo [5].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
2. Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj, Monato, 2006/07, p. 5
3. Saliko: Krozi laŭ la norvega marbordo, Monato, 2015/11, p. 18
4. J. Vajs: Musala, [2014?]
5. Evgeni Georgiev: Jen la tub-ero, Monato, 2011/08, p. 19
angle:
buffet
beloruse:
буфэт
bretone:
1. taoliad veuzioù
ĉeĥe:
bufet, stůl s občerstvením
ĉine:
自助餐 [zìzhùcān], 自助餐柜台 [zìzhùcānguìtái]
france:
buffet
germane:
1. Büffet, Anrichte 2. Frühstücksbüffet 3. Lounge
hebree:
בופה, מזנון
hispane:
buffet
hungare:
büfé 1. büfé, tálalóasztal
itale:
buvette, buffè (luogo dove...), buffet (luogo dove...), caffè (luogo di ristoro), bar 1. buffè, buffet, banco (di bar), bancone (di bar)
japane:
ビュッフェ, カウンター [かうんたー]
katalune:
bufet
nederlande:
1. buffet 2. ontbijtbuffet 3. buffet
pole:
1. bufet, lada, bar, kredens 3. bufet, bar
portugale:
1. aparador, bifê
rumane:
bufet
ruse:
буфет
slovake:
bufet
svede:
buffé
ukraine:
буфет

bufeda

Rilata al bufedo: vazoj kuirejaj kaj bufedaj Marta ; [li] malfermis la bufedan ĉambron BdV .
beloruse:
буфэтны

bufedejo

KUI Manĝejo, kie funkcias bufedo: li naŭze fintrinkis lastan kafgluton kaj foriris el la bufedejo [6].
6. Konstanten Krysakov: Kota akvo , Monato, 2000/03, p. 28
beloruse:
буфэт
france:
buffet
germane:
Lounge, Büffetzimmer, Frühstücksraum (Büffet)
hebree:
מזנון
japane:
ビュッフェ
ukraine:
буфет

administraj notoj