*akcept/i PV

*akcepti

(tr)
1.
Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas: mi proponis al li cigaron, kiun li kun danko akceptis [1].
Rim.: Akcepti diferencas de ricevi, per tio, ke ĝi montras la jeson, la konsenton de la ricevonto.
2.
Lasi eniri iun hejmen: la malfeliĉa knabino, […] trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en […] arbaro [2]; ŝi enirigis lin en la domon de sia patro [kiu] akceptis lin kun ĝojo [3]; sinjorino Ajnulo akceptas ĉiun ĵaŭdon; oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo PrV ; la esprimo „mi estas feliĉa akceptonte vin“ estas bona LR .
3.
Konsenti pri io, allasi ion: liaj fratoj akceptis lian proponon [4]; ni akceptis [tion] kiel devon [5]; li nun volonte akceptis la laboreton [6]; akcepti la batalon. VD:preni sur sin
4.
Konscii, kompreni, rigardi opinion aŭ aserton kiel realan, veran, validan, prudentan: se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin EE ; ĝi estis bazita sur tiu simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi kaj almezuri Marta ; en la okazo de la kristanaj eklezioj, se ni akceptas, ke Dio mem fariĝis karno por nia savo, tio estas des pli priplorinda [7]. VD:agnoski, aprobi, subteni
5.
Esti trafita de iu ago, kiu modifas la staton de la trafita objekto, povi ricevi econ, ekhavi ian econ: tiu regulo akceptas multajn esceptojn; akcepti tre diversajn formojn; la verbo [je] la tempo estanta akceptas la finiĝon -as FK ; la adverbo akceptas post si tiun prepozicion [8]; jes, kuzino, respondis la juna homo, subite akceptante (alprenante) seriozan mienon Marta ; la okuloj akceptis […] esprimon de prudento kaj memkonscio Marta .
6.
EKON Devontigi sin pagi: akcepti kambion.
VD:allasi, enlasi, jesi, toleri
angle:
accept 2. receive (guests etc.) 5. allow for, take on, permit
beloruse:
прымаць, акцэптаваць
bretone:
degemer (verb)
ĉeĥe:
přijmout akceptovat, přijmout, přivítat, příjmat, uznávat
ĉine:
1. 将就 [jiāngjiù], 將就 [jiāngjiù] 2. 受到 [shòudào] 3. 将就 [jiāngjiù], 將就 [jiāngjiù], 容受 [róngshòu], 容忍 [róngrěn] 4. 将就 [jiāngjiù], 將就 [jiāngjiù] 5. 容受 [róngshòu]
france:
accepter, accueillir, admettre, recevoir
germane:
annehmen, akzeptieren 1. annehmen 2. empfangen
hebree:
לְקַבֵּל
hispane:
aceptar
hungare:
elfogad, fogad (vendéget), felvesz (tulajdonságot), megenged (elfogad)
itale:
accettare
japane:
受入れる [うけいれる], 受理する [じゅりする], 迎え入れる [むかえいれる], 容認する [ようにんする]
nederlande:
1. aannemen 2. ontvangen 3. aannemen 5. aannemen 6. accepteren
pole:
1. akceptować, przyjmować 2. akceptować, przyjmować, przygarniać (kogoś) 3. akceptować, przyjmować 5. przyjmować, przybierać
portugale:
admitir 1. aceitar 2. acolher, receber (visita) 3. admitir, aceitar
ruse:
принимать, принять
slovake:
prijať
svede:
1. mottaga 2. mottaga 3. acceptera, antaga
taje:
1. รับ, ยอมรับ
turke:
kabul etmek, kabullenmek, karşılamak
ukraine:
у різн. знач. приймати, схвалювати

akcepto

PIV1
1.
Ago de tio, kiu akceptas: la akcepto de posteno trudas devojn; akcepto de altranguloj [9]; kiam ili trankvile sidis kune, iu frapis la pordon, kvazaŭ petante akcepton [10]; simpatiplenan akcepton preparis por ni la urbo Barcelono [11]; kolekti siajn fortojn por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu ŝin atendis Marta ; la akcepto de via tre duba […] plibonaĵo ruinigus la laboron […] de miloj [12].
2.
EKON Sindevontigo pagi: akcepto de kambio; blanka akcepto.
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
angle:
acceptance
beloruse:
1. прыняцьце, прыйманьне, прыём 2. акцэптаваньне, акцэпт
bretone:
1. degemer (anv-kadarn)
ĉeĥe:
akcepce, akceptace, audience, přijetí, přijímání, příjem
ĉine:
1. 招待会 [zhāodàihuì], 招待會 [zhāodàihuì] 2. 期票 [qīpiào]
france:
accueil, acceptation
germane:
1. Annahme, Aufnahme, Akzeptanz, Hinnahme 2. Akzept
hebree:
קַבָּלָה
hispane:
aceptación
hungare:
1. elfogadás, fogadás (vendégé) , felvétel (iskolába) 2. elfogadvány blanka ~: biankó elfogadvány.
japane:
受入れ [うけいれ], 受理 [じゅり], 応接 [おうせつ], 応対 [おうたい], 容認 [ようにん]
nederlande:
1. het aannemen, ontvangst 2. accept
pole:
1. akceptacja, przyjęcie
ruse:
1. приём 2. акцепт, акцептование
slovake:
akceptácia, prijatie
turke:
karşılama, kabullenme
ukraine:
прийом

akceptebla

Tia, ke oni povas akcepti ĝin: li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi frazoj [13]; certe la kapitano Herbeno estas por ci tre akceptebla edziĝonto ChL ; neakceptebla hipotezo ChL ; la supozo, ke vi mensogas […] estis ne akceptebla IKr ; viaj postuloj estas tute ne akcepteblaj KPr . VD:konsentebla, tolerebla
angle:
acceptable, reasonable
beloruse:
прымальны
germane:
annehmbar, akzeptabel
japane:
受け入れ可能な [うけいれかのうな], 受理できる [じゅりできる]
ukraine:
прийнятний

akceptejo

Loko en laborejo, institucio, servejo, al kiu vizitanto sin unue turnu por informoj kaj gvido: klientaro ne plenigis lian akceptejon VivZam ; en la akceptejon de la fama psikiatria kliniko […] paŝis viro kun pinta barbeto [14]; en la akceptejo de la Naturscienca Societo sidis profesoro inter antikvaj mebloj KKr ; la alvenantoj bruis kiel kongresanoj en akcepteja salono ChB ; Stefano rendevuis kun [li] ĉe la akceptejo de hotelo Ala-Tau CKv ; la homamasojn […] koncentriĝas en la akceptejaj haloj de multaj flughavenoj (vd terminalo) [15]. VD:antaŭĉambro2, atendejo, fojero, kancelario3, sekretariejo, stacio1.a, vestejo, vestiblo1
angle:
reception, reception desk
beloruse:
прыёмная (наз.), прыёмны пакой
bretone:
degemer (lec'h)
ĉeĥe:
hovorna, příjmací kancelář, příjmací místnost, recepce
ĉine:
入口大厅 [rùkǒudàtīng], 入口大廳 [rùkǒudàtīng], 休息室 [xiūxíshì], 传达室 [chuándáshì], 傳達室 [chuándáshì]
france:
accueil (lieu)
germane:
Empfangsbereich, Empfang, Empfangstisch, Empfangstresen, Anmeldung, Rezeption, Vorzimmer
hebree:
קבלה
hispane:
recepción (en un edificio, empresa, etc)
hungare:
recepció, fogadóhelyiség
japane:
応接室 [おうせつしつ], 受付所 [うけつけしょ]
nederlande:
receptie
pole:
recepcja
ruse:
приёмная
slovake:
prijímacia kancelária, recepcia
taje:
เคาน์เตอร์ต้อนรับ
turke:
resepsiyon
ukraine:
приймальня

akceptema

Inklina, preta akcepti ion aŭ iun: afabla, komfortema, akceptema KKr ; larĝkora akceptemo, BonaLingvo ; koro ankoraŭ freŝa kaj juna kaj ankoraŭ akceptema por feliĉo BdV ; en ŝia rigardo […] troviĝis nur akceptema vivoĝojo VRA ; la kuracistoj estis akceptemaj al novaj ideoj Sol ; se li konservos […] sian akceptemon por intelektula vivo, – ĝuste tio estas inteligenteco” KFl . VD:disponita, malfermita3
angle:
accepting, receptive, welcoming
beloruse:
гатовы прыняць, адкрыты
germane:
aufnahmebereit

akceptisto

Homo, kiu profesie akceptas gastojn, enirantojn, klientojn, objektojn kc, ekzemple en hotelo, kinejo, veturilo, flughaveno: la pasaĝero […] transdonas la bagaĝon al fluglinia akceptisto [16]; nun li alvenis ĉe hotela svingopordo, la akceptistino tamen postkuris lin [17]. VD:ĉiĉerono, pordisto
16. Ivo Schenkel: Fluge tra la flughaveno, Monato, 2010/03, p. 10
17. Pejno Simono: Tagmeze en Tunizo, Monato, 2001/11, p. 24
angle:
usher, receptionist, host(ess)
beloruse:
адказны за прыём, кансьерж, распарадчык (прыёму), адміністратар
ĉeĥe:
recepční
ĉine:
接受 [jiēshòu]
france:
ouvreur, ouvreuse, personnel d'accueil, réceptionniste
germane:
Rezeptionist, Empfangsdame
hungare:
szállodai portás, recepciós
nederlande:
receptionist
slovake:
recepčný
taje:
ผนักงานต้อนรับ
turke:
resepsiyonist

malakcepti

1.
Ne konsenti ricevi, preni, uzi, profiti ion aŭ iun: la teatraĵoj estis malakceptitaj, kaj la letero estis en tute ne ĝentila tono [18]; kiam la maljunaj kamaradoj de la patro komencis ĝentile malakcepti pliajn glasojn, Kristoforo diris (...) [19]; la poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis [20]; li malakceptis la inviton de Gajo resti en la vilao [21]; oni malakceptis Kamaradon Gajan kaj diris, ke li foriru [22].
Rim.: La PIV-oj misdifinas la vorton malakcepti, egaligante ĝin kun rifuzi. Tia konfuzo ekzistas en kelkaj nacilingvoj, tamen en Esperanto tiuj verboj implicas malsamajn subjektojn: en la tipa uzo rifuzi signifas „ne voli doni (permesi ktp)“; dum malakcepti signifas „ne voli preni“. Oni povas „rifuzi cigaredon“ al petanto, kaj „malakcepti cigaredon“ de proponanto. [Sergio Pokrovskij]
2.
MED (pri organismo) Rezisti kontraŭ transplantita organo aŭ histo, ne akcepti ĝin estkiel parton de sia korpo: [la] malsanuloj uzis specialajn medikamentojn, kiuj subpremas imunan reagon por preventi malakcepton de transplantitaj organoj [23].
Rim.: Malakcepto de transplantaĵo estas alia fenomeno ol netolero de medikamento aŭ nutraĵo.
angle:
1. decline, reject, refuse 2. reject
beloruse:
не прымаць, адрынаць, адхіляць, адмаўляць (у прыёме)
ĉeĥe:
nepřijmout, odmítnout
ĉine:
1. 吐弃 [tǔqì], 吐棄 [tǔqì], 不受理 [bùshòulǐ], 一口回絕 [yīkǒuhuíjué], 一口回绝 [yīkǒuhuíjué], 却 [què], 卻 [què], 姍 [shān], 姗 [shān], 嫌 [xián], 嫌弃 [xiánqì], 嫌棄 [xiánqì], 拒 [jù], 拒絕了 [jùjuéliǎo], 拒绝了 [jùjuéliǎo], 拚 [pàn] 2. 排斥 [páichì]
france:
1. refuser
germane:
1. ablehnen 2. abstoßen
hispane:
1. rechazar
hungare:
1. elutasít, visszautasít 1. отвергнуть, отвергать, отклонить, отказаться принять
japane:
拒絶する [きょぜつする], 断る [ことわる], 否認する [ひにんする], 否決する [ひけつする]
nederlande:
1. afslaan (weigeren), verwerpen, weigeren
pole:
1. odrzucić
ruse:
2. отторгнуть, отторгать
slovake:
odmietnúť
turke:
1. reddetmek
ukraine:
відкидати, відхиляти, бракувати

administraj notoj