*toler/i

*toleri

(tr)
1.
Ne kontraŭstari al io, kion oni ne aprobas aŭ kio malplaĉas, ĝenas aŭ suferigas, kvankam oni kapablas malhelpi ĝin: toleru, ke mi parolu [1]; mi ne povas toleri, ke vi diras tiajn malsaĝaĵojn; ne malamiko min ja insultas ‐ mi tion tolerus [2]; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas [3]; vi afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj [4]; [li] ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn [5]; nur diino povis pacience toleri ŝiajn kapricojn [6]; kun tia homo oni ne tolerus kunvivi eĉ nur unu semajnon; li ne toleras eĉ muŝon sur la muro PrV ; tempo toleras, sed vero aperas PrV ; instruitaj personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj VivZam ; la spicisto ekkoleras, / tiajn ŝercojn ne toleras [7]; (figure) tiu regulo ne toleras esceptojn. VD:lasi, permesi, suferi2
2.
Elteni, elporti2, ne ricevi difekton de maloportuna kondiĉo: la plej taŭga estas karpeno, kiu toleras sekecon kaj humidecon [8]; inter la animaloj amebo havas la plej altan rekordon de tolerebla temperaturo (59°C) [9]; la problemon ja povus solvi koncerna direktivo de Vatikano, kiu permesas al pastroj, kiuj ne toleras alkoholon, nur leki la vinon aŭ uzi vinbersukon [10].
angle:
tolerate
beloruse:
цярпець, пераносіць, выносіць
ĉeĥe:
nepovolit, přestát, strpět, vydržet
ĉine:
忍 [rěn]
france:
tolérer
germane:
hinnehmen, tolerieren, aushalten, ertragen
hispane:
tolerar
hungare:
tűr, eltűr, elbír, elvisel
japane:
我慢する [がまんする], 辛抱する [しんぼうする], 耐え忍ぶ [たえしのぶ], 許容する [きょようする], 大目に見る [おおめにみる]
katalune:
tolerar
nederlande:
verdragen, dulden, accepteren
pole:
tolerować, pobłażać, przyzwalać, znosić
portugale:
tolerar
ruse:
терпеть, выносить (терпеть), сносить (терпеть), переносить (терпеть)
slovake:
vydržať, znášať
tibete:
སྡུག་རུས་བྱེད་
ukraine:
терпіти, зносити, переносити

tolero

Kapablo, volo toleri; karaktero tolerema: al la papero ne mankas tolero PrV ; la senco de la demokratio estas inter alie tolero kaj akcepto de multflankaj opinioj [11]; maltolero, perforto kontraŭ disidentoj Monato .
11. Monato, Bertil Englund: Mi plu abonos Monaton
beloruse:
цярпеньне
france:
tolérance
germane:
Toleranz
japane:
寛容 [かんよう], 許容 [きょよう], 我慢 [がまん], 辛抱 [しんぼう]
pole:
tolerancja
ukraine:
терпіння

tolerebla

Povanta esti tolerata: tolerebla eraro; kutimo tolerebla, kvankam ne laŭdinda; en la unua jaro lia aspekto estis ankoraŭ tolerebla, sed en la dua li jam similis monstron [12]; mia laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian tolereblan estontecon al miaj fratoj Marta ; tolerebla estas nur la vino en ĉi tiu damnita lando [13].
angle:
tolerable
beloruse:
цярпімы
ĉeĥe:
obstojný, snesitelný
france:
tolérable
germane:
tolerierbar, erträglich, einträglich
hispane:
tolerable
hungare:
tűrhető
japane:
我慢できる [がまんできる], 許容できる [きょようできる]
katalune:
tolerable
nederlande:
duldbaar, draaglijk
pole:
tolerowalny, znośny
ruse:
терпимый, сносный
slovake:
znesiteľný
ukraine:
стерпний, терпимий

tolerema

Inklina toleri: li estas tolerema al la diversaj opinioj; esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema [14]; neniu tolerema homo permesus al si publike insulti la anojn de alia religio [15]; kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo [16]; la kiso kompensu viajn fidelan atendon kaj sinceran toleremon [17].
14. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:24
15. Anna Löwenstein: Funebro sen dio, Monato, 2000/02, p. 4
16. La Nova Testamento, Efesanoj 4:2
17. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, 1995/06, p. 27
angle:
tolerant
beloruse:
цярплівы
ĉeĥe:
snášenlivý, tolerantní
france:
tolérant
germane:
tolerant
hispane:
tolerante
hungare:
türelmes, toleráns
japane:
寛大な [かんだいな], 寛容な [かんような], 我慢強い [がまんづよい], 辛抱強い [しんぼうづよい]
katalune:
tolerant
nederlande:
verdraagzaam
pole:
tolerancyjny, pobłażliwy, wyrozumiały
ruse:
терпеливый, терпимый (о человеке)
slovake:
tolerantný, zhovievavý, znášanlivý
ukraine:
терпеливий, толерантний, вирозумілий

netolero

MED Nenormale forta reago de organismo kontraŭ medikamento aŭ nutraĵo: ĉi tiu infano suferas je netolero de laktaĵoj; ili ne povas digesti la lakton (laktozon), ili havas la malsanon de netolero de lakto [18]; homoj kiuj suferas je celiakio (parollingve: netolero je gluteno) ne toleras certan frakcion de glutenoj, la gliadinoj kaj devas sekvi tutvivan senglutenan dieton [19]. VD:malakcepti2
angle:
intolerance
beloruse:
непераноснасьць, непрыйманьне
france:
intolérance (médicament, aliment, substance)
germane:
Intoleranz, Allergie (Intoleranz)
pole:
nietolerancja, nietolerowanie
ruse:
непереносимость (лекарства, пищи)

netolerebla

Kiun oni ne povas toleri: netolerebla kulposento [20]; netolerebla odoraĉo [21]; tranĉilo […] liberigos min de tiu ĉi netolerebla vivo [22].
20. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
21. Monato, Laimius Stražnickas: Pri la aferoj misteraj
22. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
angle:
intolerable
beloruse:
нязносны, нясьцерпны
ĉeĥe:
nesnesitelný
france:
intolérable
germane:
nicht tolerierbar, unerträglich
japane:
我慢できない [がまんできない], 許容できない [きょようできない]
pole:
nietolerowalny, nieznośny, okrutny
slovake:
neznesiteľný, neznášanlivý
ukraine:
нестерпний

netolerema, maltolerema

Ne facile toleranta ĝenon, incitaĵon, malagrablaĵon: ni devas esti toleremaj al bono kaj netoleremaj al malbono [23]; klaĉaĵo kaj ĉikanaĵo, netoleremaj kaj persiste subtenataj asertoj, kiuj ne valoris eĉ putran haringon [24]; sovaĝaj, brutalaj, maltoleremaj [25]; [ili] en la 16a jarcento bruligis Serveton sur la ŝtiparo de maltoleremo [26].
angle:
unindulgent, intolerant
beloruse:
нецярпімы, нязносьлівы, неталерантны
france:
intolérant
germane:
intolerant, empfindlich, kleingeistig
pole:
nietolerancyjny
ukraine:
нетерпеливий, нетолерантний

administraj notoj