*ricev/i UV

*ricevi

(tr)
1.
Vole aŭ nevole fariĝi posedanto, profitanto, spertanto, ĝuanto aŭ suferanto de io: de la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon [1]; ni ricevos nian posedaĵon sur ĉi tiu orienta flanko de Jordan [2]; ili certe ricevos sciigojn pri la filino [3]; mi ricevis en tiu tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn [4]; en malmulte da tempo via Asocio ricevis la plej favoran akcepton en nia movado [5]; mi ricevis mallaŭdon [6]; tiu urbo ricevis la nomon Coar [7]; el ĉiu milo da semoj, kiujn ni […] pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn [8]; oni metis lin en malliberejon, ĝis oni ricevos precizan decidon [9]; se vi sukcesos, vi rekompence ricevos mian filinon (kiel edzinon) [10]; se vi ankoraŭ unu fojon vekos min, vi ricevos vangofrapon [11]; la skermisto ricevis multe da batoj [12]; li ricevis la bone merititan punon [13]; ricevi morton pro sia krimo [14]; kamarado Gaja ankaŭ ricevis eksigon kaj krom ĝi nur […] kvar groŝojn [15]; se mi ion enspezos, vi ĉiam ricevos la duonon [16]; oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni [17]; aldonante la prefikson ‚nen‘, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, […] [18]; vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto [19]; oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono [20]; ricevi denove sian ĝustan lokon [21]; mi ricevas kapdoloron de risortoj [22]; kvazaŭ mi tute ne manĝus, mi nur ricevis pli grandan apetiton [23]; ricevos (estos punita. pagi) vulpo por sia kulpo PrV ; ricevis (estis punita) bandito laŭ sia merito PrV . VD:akiri, atingi, ekhavi, gajni, kolekti, rikolti
2.
Fariĝi havanta ian abstraktan econ: la argilo ricevis formon de telero; [li] denove ricevis la konscion [24]; teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn [25]; liaj pensoj ricevis alian direkton; liaj ludoj nun ricevis tute alian karakteron [26]; la arbaro ricevis la plej belajn kolorojn [27]; [tiam] nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝon [28]; la propagando ricevis de la kongreso fortan antaŭenpuŝon; [tio estas] grandega faciligo, kiun la lingvo ricevas de tia gramatiko [29]; pro tio nia progresado ricevis grandan prokraston; ni baldaŭ ricevos ŝanĝon de la vetero. VD:akcepti, akiri, okupi, preni
3.
RADTEL Detekti elsenditan signalon kaj retransformi ĝin al la enhavata informo (mesaĝo, sono, televidprogramo ktp): mi uzas la duan reflektilon por kapti elsendojn sur la satelitoj Astra 2 kaj Eurobird, ĉar tie senpage riceveblas BBC [30]; ciferecaj elsendoj kostas malpli por la elsendantoj, sed iom pli por la ricevantoj [31]; la komenco de ricevado kaj elsendado de telegrafaj mesaĝoj estas ligita al la nomoj de la italo Guglielmo Marconi kaj de la ruso Aleksander Popov [32]; en la apuda tabelo vi trovos ĉiujn senpage riceveblajn programojn [33]. ANT:sendi3
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 32:19
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:22
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 24:12
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri fratoj
13. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:16
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
17. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
19. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
20. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
22. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
23. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
25. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
29. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
30. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, 2010
31. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, 2010
32. Monato, Julius Hauser: Pioniro de sendrata teĥnologio, 2014
33. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite, 2010
afrikanse:
ontvang
albane:
marrë
amhare:
ተቀበል
angle:
receive
arabe:
تلقي
armene:
ստանալ
azerbajĝane:
almaq
beloruse:
атрымліваць, прымаць
bengale:
পাবেন
birme:
ခံယူ
bosne:
primaju
bulgare:
получавам, получа
ĉeĥe:
dostat, nabýt, obdržet, přijmout, získat
ĉine:
[yīng], 受取 [shòuqǔ], 扱 [xī], 收下 [shōuxià], 收到 [shōudào], 收取 [shōuqǔ], 收受 [shōushòu], 領到 [lǐngdào], 领到 [lǐngdào], 領受 [lǐngshòu], 领受 [lǐngshòu], 領收 [lǐngshōu], 领收 [lǐngshōu]
dane:
modtage
estone:
saada
eŭske:
jasotzeko
filipine:
tumanggap
france:
1. recevoir, accueillir, obtenir, accepter 2. prendre (passivement, une propriété)
galege:
recibir
germane:
1. bekommen, erhalten, kriegen 2. bekommen, annehmen 3. empfangen [Signal, Sendung]
guĝarate:
પ્રાપ્ત
haitie:
resevwa
haŭse:
sama
hinde:
प्राप्त करना
hispane:
recibir
hungare:
1. kap, fogad 2. ölt, nyer, kap
igbe:
enweta
indonezie:
[terima] menerima, mendapat 1. mendapat, memperoleh, menerima
irlande:
fháil
islande:
japane:
受け取る [うけとる]
jave:
nampa
jide:
באַקומען
jorube:
gba
kanare:
ಸ್ವೀಕರಿಸಲು
kartvele:
მიიღეთ
kazaĥe:
алу
kimre:
derbyn
kirgize:
кабыл алуу
kmere:
ទទួលបាន
koree:
수신
korsike:
ricìviri
kose:
kufumana
kroate:
dobiti
kurde:
wergirtin
latine:
accipiet
latve:
saņem
laŭe:
ໄດ້ຮັບ
litove:
gauti
makedone:
добијат
malagase:
mandray
malaje:
menerima
malajalame:
ലഭിക്കും
malte:
jirċievu
maorie:
ia farii i
marate:
प्राप्त
monge:
tau txais
mongole:
хүлээн авах
nederlande:
1. ontvangen 2. krijgen
nepale:
प्राप्त
njanĝe:
alandire
okcidentfrise:
ûntfange
panĝabe:
ਪ੍ਰਾਪਤ
paŝtue:
تر لاسه
pole:
otrzymywać, odbierać, dostać
portugale:
receber
ruande:
yakira
rumane:
primi, captura
ruse:
получить, получать
samoe:
maua
sinde:
ملي
sinhale:
හිමි
skotgaele:
a ‘faighinn
slovake:
dostať, nadobudnúť, obdržať
slovene:
prejemanje
somale:
heli
ŝone:
kugamuchira
sote:
fumana
sunde:
narima
svahile:
kupokea
taĝike:
гирифтан
taje:
ได้รับ, รับ
tamile:
பெற
tatare:
алу
telugue:
అందుకుంటారు
tibete:
བླང་
tokipone:
kama jo
ukraine:
отримувати
urdue:
حاصل
uzbeke:
qabul
vjetname:
nhận
volapuke:
getön
zulue:
thola

ricevo

Ago ricevi; tio, kion oni ricevas: tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo Marta ; post la ricevo de tiu sciigo mi sendis duan leteron [34]; [ili] manĝis oferricevojn [35]; Volter estis grandburĝo riĉa kaj ema al ricevo de honoroj [36]; trezoristo, tuj post la ricevo de la ofico, havis la devon per la propraj okuloj rigardi la riĉaĵojn [37]; saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo PrV .
angle:
receipt
france:
réception
germane:
Erhalt

ricevaĵo

Io, kion oni ricevis: la aperon de Nell kun la du porcioj de kokidaĵo oni salutis per brua aplaŭdo […], Meg estis ravita de sia ricevaĵo [38]; ĉiu havis gajan tempon pro sia senatendita ricevaĵo: gantoj, naztuko, sapo, tualetpapero […] [39]. VD:donaco, suveniro
38. Ethel Sybil Turner, trad. Ruth McGrath: Sep Junaj Aŭstralianoj, Ĉapitro II: Kokidaĵo Por La Ĉefmanĝo
39. f-ino Sezamo: Nokto de donaco, L'azia lanterno, n-ro 25, p. 13
germane:
Zuwendung, Gabe, Mitbringsel

ricevonto, ricevanto, ricevinto

Kiu ion ricevu, ricevas, ricevis: ricevinto de granda akiro [40]; la ricevanto de dekonaĵoj [41]; la adreso de la ricevonto estis skribita sur la letero mem [42]; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto havu sub la mano francan vortaron [43].
beloruse:
атрымальнік, рэцыпіент
ĉine:
首信任 [shǒuxìnrèn], 收件者 [shōujiànzhě], 接收人 [jiēshōurén], 接收单位 [jiēshōudānwèi], 接收單位 [jiēshōudānwèi], 收貨人 [shōuhuòrén], 收货人 [shōuhuòrén], 收件人 [shōujiànrén], 受事 [shòushì], 接受者 [jiēshòuzhě], 收信人 [shōuxìnrén]
germane:
Empfänger
indonezie:
penerima
japane:
受取人 [うけとりにん], 受領者 [じゅりょうしゃ], 受信者 [じゅしんしゃ]

riceviĝi

Transiri en posedon de iu: pri tio riceviĝis pluraj konfirmaj atestoj [44]; nenio valora riceviĝas senkoste [45]; en la priparolata verso, plej agrabla poezia efiko riceviĝas pro la neordinara […] vortordo [46]. VD:rezulti, veni
beloruse:
атрымлівацца, прымацца
ĉine:
信件收到 [xìnjiànshōudào]
germane:
eingehen (Ware, Information)

rericevi

Ricevi ion, kion antaŭe oni donis aŭ perdis: certe li ne rericevos la monon [47]; mi rericevis mian ekvilibron [48]; la konsciencon ŝi rericevis ankoraŭ en la sama nokto [49]; mi redonas kaŝe la aĉetaĵon kaj rericevas la monon [50]; per vi mi rericevus ĉiun esperon [51]; virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo [52].
47. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro
48. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
49. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXVII
50. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 18. Gaja Duopo.
51. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
52. La Nova Testamento, Hebreoj 11:35
angle:
get back
beloruse:
атрымліваць назад
ĉine:
取回 [qǔhuí], 收回 [shōuhuí], 找回 [zhǎohuí], 追回 [zhuīhuí]
germane:
zurückbekommen
indonezie:
mendapat kembali, memperoleh kembali, menerima kembali
japane:
再び受取る [ふたたびうけとる]

radiricevilo, radioricevilo

RAD Rimedo, aparato por ricevo kaj aŭskulto de radielsendoj: la plej proksima koncerto, kiun eblos aŭskulti en la 2-a programo de Pola Radio per tradicia radioricevilo […], estas titolita „Muziko de la germana baroko“ [53].
53. -: Karesma muziko, Pola Radio, 2010-02-17
beloruse:
радыё (апарат), радыёпрыёмнік
ĉine:
接收机 [jiēshōujī], 接收機 [jiēshōujī], 收音机 [shōuyīnjī], 收音機 [shōuyīnjī]
france:
radio (poste radio), récepteur radio
indonezie:
penerima radio
japane:
ラジオ受信機 [らじおじゅしんき], 無線受信機 [むせんじゅしんき]
pole:
radioodbiornik
rumane:
radioreceptor

satelitricevilo

TEL Rimedo por ricevi signalojn (televidan, interretan) de ricevo: la pelvo konektiĝu al la satelitricevilo kaj la ricevilo al la hejma televidilo [54].
54. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
angle:
satellite receiver
beloruse:
спадарожнікавы прыёмнік
germane:
Satellitenempfänger
indonezie:
penerima satelit
nederlande:
satellietontvanger

administraj notoj