*ven/i UV

*veni

(ntr)
1.
Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aŭ al kiu oni parolas: mi vokas la knabon kaj li venas [1]; mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ [2]; malamiko venis en nian landon [3]; li venu kaj mi pardonos al li [4]; venu, ni atendas vin [5]; ĉu mi venis tien ĉi […] por doni al vi trinki [6]? la unue veninta (ĉiu ajn renkontinto; trovi) [7]; maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo [8]; karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! donu al mi viajn manojn! Hamlet ; kion oni rifuzis en 1832, oni bonvenigas en 1848 FSp ; (figure) saĝo venos en vian koron [9]; (figure) venos en vian koron diversaj deziroj [10].
2.
Moviĝi de la loko, kie oni estis, ĝis alia loko: mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo [11]; mi venas de la muelejo [12]; kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto [13]; greno, kiu venas de Siberio; la vento venas de Nordo; (figure) la helpo venas de la Eternulo [14]; (figure) la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn venantajn nur de mi [15].
3.
Atingi difinitan lokon, kien oni intencis iri: kiam tiu ĉi knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin [16]; apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon [17]; tiu famo venis ĝis miaj oreloj; kiam oni bone scipovas lingvon, la vortoj venas flue kaj glate sur la lango; (figure) beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas grenon [18].
4.
Trafi celon, atingi rezulton: sukcese veni al la celo [19]; mi pensis pri tio kaj venis al la konvinko, ke […] [20]; notu do […] tiujn du sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis ĝis nun EE ; veni al interkonsento, al erara opinio; fine veni al la demando, al la diskutotaĵo; [se] al sento kaj prudento ankoraŭ iom estas ĝi venebla (se prudento povas ankoraŭ veni al ĝi) Hamlet .
5.
Esti la rezulto de: de tio venas la malbono; nur de malhumileco venas malpaco [21]; de kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia [22]? ofte […] leteroj […] perdiĝas en la vojo, kaj de tio venas neatenditaj malagrablaĵoj [23]; tio ne povas venigi ĝeneralan senarmiĝon.
6.
Okazi siatempe, p. p. momento aŭ fakto: fine venis la horo, la tempo; bona ideo venas post la pereo PrV ; venko venas per multe da konsilantoj [24]; al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis [25]; kiam venas la printempo, tiam komenciĝas la jaro [26]; la tempon venontan ankoraŭ neniu konas [27].
7.
BIB Sekskuniĝi kun: kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝis [28]. SIN:ekkoni2
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
7. La Nova Testamento, Mateo 17:27
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:15
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:10
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 38:10
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 3:6
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:31
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 19
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:26
19. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:10
22. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
23. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro,  Al s-ro P. en Saratov, n-ro 19, paĝ. 52
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:6
25. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Akcia Societo Esperantista, n-ro 50. paĝ. 57—62
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:4
afrikanse:
kom
albane:
eja
amhare:
angle:
come
arabe:
جاء
armene:
գալ
azerbajĝane:
gəlmək
beloruse:
прыбываць, прыходзіць, прыязджаць, наступаць
bengale:
আসা
birme:
လာ
bosne:
dolaze
bulgare:
идвам
ĉeĥe:
dojít, dospět, dostavit se, přijít, přijít
dane:
komme
estone:
tule
eŭske:
zatoz
filipine:
dumating
france:
venir
galege:
vir
germane:
kommen estu bone ~inta: sei willkommen.
guĝarate:
આવે
haitie:
vini
haŭse:
zo
hebree:
לבוא
hinde:
hispane:
venir
hungare:
1. jön estu bone ~inta: Isten hozott. 2. jön 3. érkezik 4. jut (átv.) 5. ered, származik 6. eljön, megérkezik bona ideo ~as post la pereo: eső után köpönyeg. 7. együtt van (szexuálisan)
igbe:
bịa
indonezie:
datang 3. tiba 4. sampai, tiba 5. berakibat 6. tiba 7. mendatangi (utk berhubungan), menghampiri (utk berhubungan)
irlande:
teacht
islande:
koma
japane:
来る [きたる]
jave:
teka
jide:
קומען
jorube:
wa
kanare:
ಬಂದು
kartvele:
მოდის
kazaĥe:
келу
kimre:
dod
kirgize:
келген
kmere:
មក
koree:
korsike:
ghjuntu
kose:
kuza
kroate:
dolaze
kurde:
hatin
latine:
venit
latve:
nākt
laŭe:
ມາ
litove:
ateiti
makedone:
доаѓаат
malagase:
ho avy
malaje:
datang
malajalame:
വരിക
maorie:
haere mai
marate:
येणे
monge:
tuaj
mongole:
ирэх
nederlande:
komen
nepale:
आउन
njanĝe:
anabwera
okcidentfrise:
komme
panĝabe:
paŝtue:
راځي
pole:
przybyć, przychodzić
portugale:
1. vir 2. vir 3. chegar, vir 4. chegar, atingir 5. vir, resultar 6. vir
ruande:
ngwino
rumane:
sosi, veni
ruse:
прийти, приходить 7. войти
samoe:
sau
sinde:
اچي
sinhale:
පැමිණ
skotgaele:
tighinn
slovake:
dostať sa (niekam), dôjsť, prísť
slovene:
prišel
somale:
yimaado
ŝone:
uya
sote:
tla
sunde:
datang
svahile:
kuja
taĝike:
омад
taje:
มา
tamile:
வா
tatare:
кил
telugue:
వచ్చిన
tibete:
ཡོང་
tokipone:
kama
ukraine:
приходять
urdue:
آئے
uzbeke:
kelib
vjetname:
đến
zulue:
uze

venigi

1.
Inviti iun, sendi je iu; peti, ordoni, ke iu venu: mi perdis la ŝlosilon de mia ŝranko, kaj mi devis venigi ŝlosiliston DL ; li kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon [29]; mi serĉos helpon, mi sendos venigi kuracistojn [30]; horo post ilia forveturo Swift ordonis seli alian ĉevalon kaj sendis sur ĝi rapide alian servanton kun la ordono revenigi ilin FK ; ĉu ree vi venigis antaŭdiristinon, kiu timigas vin [31]?
2.
Alportigi, mendi: venigi per ia librejo la katalogon FK ; li venigis al si el Berlino multajn librojn [32]; la ŝtofo estas venigita de malproksime kaj aĉeti de ĝi ankoraŭ metron estas preskaŭ io neebla FK ; fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas PrV .
3.
Sendi; akompane konduki al: la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin [33]; malfeliĉon Mi venigas de nordo [34]; kia sorto malfeliĉa ⫽ kun la kunul’ vin tion ĉi venigis Ifigenio .
angle:
send for, summon, take along, bring, send
beloruse:
1. запрашаць, прыводзіць 2. прыносіць, замаўляць (дастаўку) 3. адпраўляць
germane:
kommen lassen, holen lassen, bringen lassen
indonezie:
1. mendatangkan, mengundang 2. memesan 3. mengirim
japane:
来させる [きたさせる], 呼び寄せる [よびよせる], もたらす
ukraine:
приводити, спроваджувати, запрошувати, кликати, виписувати (книги)

venonta

Kiu venos poste, en estonta, proksima tempo, kontraste al io pasinta: la venontan dimanĉon mi veturos Hamburgon DL ; la venonta gasto estas ankoraŭ en la vojo DL ; mi [skribos pri tio] en unu de la venontaj kajeroj DL ; [filon] naskos al vi Sara en […] la venonta jaro [35]; ŝi ridas pri la venonta tago [36]; la venonta generacio [37]; en la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro Marta . SIN:sekvonta
angle:
coming, forthcoming, next, upcoming, to come
beloruse:
наступны, будучы
france:
prochain, à venir
germane:
kommend, nächst, folgend, anschließend
indonezie:
berikutnya, depan (ttg waktu), mendatang, yang akan datang
japane:
来たる [きたる], 今度の [こんどの], 次の [つぎの]
taje:
[…] ที่จะถึง
ukraine:
той, хто прийде, прийдешній

alveni

1.
(ntr)
Veni3: Jakob alvenis bonstate en la urbo [38]; vi alvenis samtempe kun via letero [39]; ĉu li ankaŭ troviĝis inter la amaso? ne rapidu! nun ni alvenas ĝuste al li [40]! se li al iu alvenas, li prenas lin kun si sur sian ĉevalon kaj rakontas al li historiojn [41]; ambaŭ trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, ĉu ĝi ne estas bela desegno [42]; kiam li alvenis hejmen [li] ŝutkunigis […] sur la mezo de la planko la tutan monon [43]; jen alvenas eksterordinara informo [44]; (figure) se ne agis ia malsana stato, ni necese alvenos al konkludoj pli nigraĉaj [45]; (figure) li alvenis al tiu ĉi vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj [46]; necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas [47].
2.
(ntr)
(figure) (post atendo) Ekesti: nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo [48]; la horo alvenis, la patrino kuŝis en doloroj kaj angoro [49]; la decido estis firma en li, sed nun, kiam la tempo ĝin plenumi alvenis, speco de ŝtopa bulo formiĝis engorĝe [50].
3.
(tr)
(arkaismo) Atingi: dolĉa estos nia rekompenco, kiam la celo estos alvenita [51]; ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita (ni alvenis al nia celo) DL .
afrikanse:
kom
albane:
arrijnë
amhare:
መድረስ
angle:
arrive 3. achieve
arabe:
وصول
armene:
ժամանել
azerbajĝane:
gələcək
beloruse:
прыбываць, прыходзіць, надыходзіць
bengale:
পৌঁছা
birme:
ရောက်လာ
bosne:
doći
bulgare:
пристигам
ĉeĥe:
dojít, dorazit (na místo), dospět k..., přibýt, přijít
dane:
ankommer
estone:
saabuma
eŭske:
iristen
filipine:
dumating
france:
arriver
galege:
chegar
germane:
ankommen, eintreffen 3. erreichen
guĝarate:
આવો
haitie:
rive
haŭse:
isa
hinde:
पहुंचना
hispane:
llegar
hungare:
megérkezik
igbe:
na-abata
indonezie:
datang, sampai, tiba
irlande:
teacht
islande:
koma
japane:
届く [とどく]
jave:
teka
jide:
אָנקומען
jorube:
de
kanare:
ಬರುವ
kartvele:
ჩამოვა
katalune:
arribar
kazaĥe:
келу
kimre:
cyrraedd
kirgize:
келүү
kmere:
មកដល់
koree:
도착
korsike:
ghjunghja
kose:
zifika
kroate:
stići
kurde:
gihîştin
latine:
perveniunt
latve:
ierasties
laŭe:
ມາຮອດ
litove:
atvykti
makedone:
пристигнат
malagase:
tonga
malaje:
tiba
malajalame:
എത്തും
malte:
jaslu
maorie:
tae
marate:
पोहोचेल
monge:
tuaj txog
mongole:
ирэх
nederlande:
aankomen
nepale:
आइपुग्छन्
njanĝe:
akufika
okcidentfrise:
oankomme
okcitane:
arribar
panĝabe:
ਪਹੁੰਚਦੇ
paŝtue:
ته
pole:
przybywać, nastać, nadchodzić
portugale:
chegar
ruande:
shika
rumane:
sosi
ruse:
подойти (к чему-л.)
samoe:
taunuu
sinde:
پهچڻ
sinhale:
පැමිණීමට
skotgaele:
a ‘tighinn
slovake:
dostaviť sa, zavítať (niekam)
slovene:
prispejo
somale:
yimaadaan
ŝone:
svika
sote:
fihla
sunde:
sumping
svahile:
kuwasili
taĝike:
Ташрифи
taje:
1. มาถึง
tamile:
வரும்
tatare:
килеп җит
telugue:
చేరు
tibete:
སླེབས་
tokipone:
kama
ukraine:
приїхати
urdue:
پہنچ
uzbeke:
yetib
vjetname:
đến
volapuke:
kömön
zulue:
finyelela

alveno

Ago de iu, io alvenanta: la alveno de la transmara poŝto FK ; li atendis la alvenon de la patro [52]; de mia alveno ne pasis eĉ unu tago, en kiu oni ne plendis [53]; oni signalis per kanono la alvenon de la nova jaro [54].
angle:
arrival
beloruse:
прыбыцьцё, прыход, надыход
ĉeĥe:
nástup, příchod
france:
arrivée
germane:
Ankunft
hispane:
llegada
hungare:
megérkezés
indonezie:
kedatangan, ketibaan
japane:
到着 [とうちゃく], 到来 [とうらい]
pole:
nadejście, przybycie, przyjazd
rumane:
sosire
slovake:
príchod
taje:
การมาถึง
ukraine:
прибуття, прихід

antaŭveni

(tr)
(iun aŭ ion) Veni pli frue ol tiu aŭ tio; anticipi ies intencon aŭ agon: leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin [55]; piede oni kuris tien el ĉiuj urboj kaj antaŭvenis ilin [56]; mi ne antaŭvenos vian decidon [57]; [niaj korinklinoj] rememorigas la pasintecon, kiu ne plu estas, aŭ ili antaŭvenas la estontecon, kiu ofte ne devas esti [58]. VD:antaŭiri
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 17:13
56. La Nova Testamento, S. Marko 6:33
57. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
58. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, a promenado
angle:
precede
beloruse:
апярэджваць, папярэднічаць
france:
devancer, précéder
germane:
vorwegnehmen, zuvorkommen
hispane:
adelantar
hungare:
előbb érkezik, (időben) megelőz
indonezie:
datang duluan, mendahului
pole:
prześcigać, ubiec
rumane:
pentru a avansa
ruse:
предшествовать, опережать, опередить
taje:
มาข้างหน้า
ukraine:
приходити раніше, випереджувати

bonvena

Akceptata kun kora kontenteco: bonvena dormo [59]; estu bonvena […] kun kia komisio vi venas QuV ? al nia hetmano vi estos bonvena kun viaj rekrutoj [60]; [jen] bonvenaj fontoj de flustritaj interrakontoj de […] babilemaj virinoj Iŝtar ; ĝi estas al li tre bonvena PrV .
angle:
welcome
beloruse:
вітаны, жаданы, мілы
bretone:
ĝi estas al li tre bon~a: deuet mat eo gantañ.
ĉeĥe:
vítaný
france:
bienvenu
hispane:
bienvenido
japane:
歓迎すべき [かんげいすべき]
pole:
mile widziany
rumane:
binevenit
ruse:
приветствовать
slovake:
byť vítaný, vítaný
tibete:
དག&t_-a;་བསུ་ཞུ་
ukraine:
бажаний, милий серцю (про гостя)

bonveno

Afabla akcepto: bonvenon! en kia granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon! [61]; oni donis al li plenan pokalon da vino por bonveno [62]; „bonvenon al vi! bonan feston al vi!“ – „ne miru, ke la strato nun estas tiel malplena [ĉiuj] estas nun en la sinagogo“ RBa .
61. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
angle:
bon~on!: welcome!.
bretone:
bon~on!: degemer mat!.
france:
bon~on!: soyez le bienvenu!, soyez la bienvenue!, soyez les bienvenus!.
germane:
bon~on!: willkommen!.
hispane:
bon~on!: ¡bienvenido!.
indonezie:
bon~on!: selamat datang!.
japane:
歓迎 [かんげい]
nederlande:
bon~on!: welkom.
pole:
bon~on!: witaj!.
rumane:
bon~on!: bun venit!.
ruse:
bon~on!: добро пожаловать!.
svahile:
bon~on!: karibu!.
taje:
ยินดีต้อนรับ
tokipone:
bon~on!: kama pona!.
ukraine:
гостинний, теплий прийом

bonvenigi

(tr)
Saluti iun, certigante al li, ke li estas akceptata kun kora kontenteco: kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, ĉar ĉiuj atendis lin [63]; ŝi bonvenigis ĉi tiun malpli embarasan temon Iŝtar ; en liaj iomete enkavaj, reve penetremaj okuloj eklumis ĝoja bonvenigemo Iŝtar ; viro, kiu longtempe forestis kaj revenas sekure – tiun la parencoj, amikoj kaj bondezirantoj bonvenigas hejmen [64]. VD:saluti
63. La Nova Testamento, Luko 8:40
64. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 1973
angle:
welcome
beloruse:
вітаць
ĉeĥe:
přivítat, uvítat, vítat
france:
accueillir (souhaiter la bienvenue)
germane:
willkommen heißen
hispane:
dar la bienvenida
indonezie:
menyambut
japane:
歓迎する [かんげいする]
nederlande:
verwelkomen
pole:
witać, przywitać
rumane:
bun venit
ruse:
принимать, встречать
slovake:
(pri)vítať hosťa, pozdraviť, vítať
svahile:
-karibisha
taje:
ต้อนรับ (ด้วยความยินดี)
ukraine:
(гостинно) вітати

*deveni

(ntr)
1.
Origini el: kiam oni aŭdas supernaturan rakonton, oni antaŭ ĉio pripensu, ĉu ĝi ne devenas de trompo IKr ; en vortoj devenantaj de adjektivo [substantivo] povas nur signifi ideon, esencon LR . SIN:fonti2
2.
Esti ido aŭ praido de: la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [65]; aŭskultu! mi devenas de Tantalo Ifigenio ; instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj de la religio, ĉar tio ĉi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas de Adamo FK . VD:origino
3.
Veni5: plenigi la mankojn, devenantajn de nepreciza lerneja edukado FK ; tiu dormado, kiun la abato kredis kaŭzitan de la senkulpeco, devenis de kaŭzo tute alia KPr ; ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de varmegeco de ia Julia posttagmezo, aŭ de alloga vido de litotuko [66].
4.
KRI En la Triunuo, la hipostaza rilato de la Patro al la Sankta Spirito: sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos [67].
Rim.: La orienta tradicio uzas la vorton aperantan en Jn 15:26 – do, laŭ la Londona Biblio, „deveni“. Efektive, ĝi esprimas la sencon celatan en ortodoksismo (la fonto plie ol la vojo). Kp la okcidentan „eligi“. [Sergio Pokrovskij]
angle:
come from, originate from, derive from, spring from, result from
beloruse:
паходзіць, узьнікаць (з чагосьці), вынікаць
ĉeĥe:
pocházet, pojít, povstat, vzít původ
france:
avoir pour origine, provenir, venir (de)
germane:
1. stammen von, abstammen 2. abstammen 3. kommen von
hispane:
proceder de, ser originario de, venir (de)
hungare:
származik, ered 2. származik, ered 3. van vmitől 4. származik
indonezie:
1. berasal
japane:
~から出る [~からでる], ~の原産である [~のげんさんである], 由来する [ゆらいする], ~の子孫である [~のしそんである]
malnovgreke:
4. ἐκπορεύομαι
nederlande:
2. afstammen 3. het gevolg zijn van
pole:
brać się, pochodzić
portugale:
2. descender, vir 3. vir, resultar, originar
rumane:
am venit de la
ruse:
2. происходить (от кого-л.), произойти (от кого-л.) 3. происходить (от чего-л.), произойти (от чего-л.) 4. исходить (о Св. Духе)
slovake:
pochádzať
taje:
มาจาก
ukraine:
походити, виникати (через що-н.)

deveno

Origino, fonto de iu aŭ io: kia estas la deveno de tiuj riĉaĵoj KPr ? mi skribas mian nomon per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan LR ; ŝi komprenis, kia estis la deveno (tajloro) de la junulo, en la sekvinta tago plendis al la patro [68]; mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno [69]; homo de alta deveno [70]; signoj de eminenta deveno aŭ pli alta eduko ne estis videblaj FK . VD:genealogio2
beloruse:
паходжаньне
france:
de~o: origine, provenance.
germane:
Herkunft, Quelle, Ursprung
hispane:
de~o: origen, procedencia.
hungare:
de~o: származás.
indonezie:
asal muasal, asal mula, asal-usul
japane:
生れ [うまれ], 出自 [しゅつじ], 出身 [しゅっしん], 由来 [ゆらい]

elveni

1.
Veni el ie: kun tremado ili elvenos el siaj kaŝejoj [71]; tondotaj ŝafinoj […] elvenas el la lavejo [72]; jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo [73]; tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro [74]; ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon [75]; li devas turniĝi kaj barakti kiel kato, por elveni [76]; (figure) mi vi sufiĉe bone elvenis el la afero [77]; laŭ la vortoj de Delaunay ĉiuj gloraj francaj tenoroj elvenis el la suda Francujo [78]; sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas PrV . VD:elaperi, eliri, eskapi, forlasi
2.
(figure) (malofte) Rezulti: kio elvenos el tiu decidiga provo [79]? kiom ajn vi penos, nenio elvenos PrV .
angle:
get out
beloruse:
1. выходзіць, выязджаць 2. вынікаць, атрымлівацца
germane:
heruas kommen
indonezie:
keluar
japane:
出て来る [でてくる]

enveni

(ntr)
1.
Veni en ion: la virino, kiu envenas en vian domon estu simila al Raĥel kaj Lea! [80] li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis ĝin al si en la arkeon [81]; en tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado komenciĝis FK ; la servistoj envenis, por rigardi la mortintan imperiestron [82]. VD:eniri
2.
BIB Veni7: ŝi donis al li sian sklavinon […] kaj Jakob envenis al ŝi, kaj [ŝi] gravediĝis [83].
angle:
come in
beloruse:
уваходзіць, уязджаць
ĉeĥe:
vejít
france:
entrer
germane:
hereinkommen
hispane:
introducir, meter
hungare:
1. bejön
indonezie:
1. masuk 2. mendatangi (utk berhubungan), menghampiri (utk berhubungan)
japane:
入って来る [はいってくる]
nederlande:
binnenkomen
pole:
wejść, wchodzić
portugale:
1. entrar
rumane:
am intrat
ruse:
войти
slovake:
vojsť
ukraine:
входити, увіходити, в’їжджати, вступати

interveni

(ntr)
1.
(iu) Elpaŝi kiel peranto aŭ partoprenanto, en ian aferon; sin intermeti, sin enmiksi: disputas la vendistinoj kun germana marĉandulo, alkuras homoj, ariĝas videmuloj, ĝendarmoj intervenas VivZam ; intervenis homo tre helpema, […] la patro de Klara Zilbernik […] proponis, ke […] presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo VivZam ; lia forta voĉo tondris bone, kaj se ŝi kuraĝis interveni per unu vorto, tuj la vikingo fariĝis furiozulo HsT ; lia penso tuj diras: devas ja esti tiel […], sed liaj sentoj intervenas Tor .
2.
(io) Aperi, okazi inter aliaj okazoj: la du edzinoj ne plu multe interrilatas, kvazaŭ iu streĉo intervenis inter ili ChB ; intervenis silenta paŭzo, dum kiu aŭdiĝis nur la bruo de la manĝiloj ChB ; post la interveno de tiu ĉi rusa kaviaro ni revenu al la mondoskua, novaĵo de sinjoro Karlo Kirlo LGA ; incidento intervenis dum la mallonga restado […] sub la salikoj MkM . SIN:interokazi, interrompi
angle:
intervene, interfere
beloruse:
1. умешвацца, ублытвацца, уцягвацца 2. адбывацца (паміж іншымі падзеямі)
ĉeĥe:
intervenovat, zakročit, zasáhnout
france:
intervenir
germane:
unterbrechen 1. eingreifen, sich einmischen, dazwischen gehen, intervenieren 2. dazwischen kommen
hispane:
intervenir
hungare:
1. beavatkozik, közbelép 2. közbejön
indonezie:
1. campur tangan, ikut campur, mengintervensi
japane:
間に入る [あいだにはいる], 介入する [かいにゅうする], 干渉する [かんしょうする]
nederlande:
tussenbeide komen
pole:
interweniować
portugale:
intervir
rumane:
interveni
ruse:
1. вмешаться
slovake:
zakročiť
ukraine:
втручатися, умішуватися, устрявати, вторгатися, інтервенувати, статися (під час чого-н.)

*kunveni

(ntr)
Veni ien por esti aŭ agi kune: ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon [84]; inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis […] homoj kun homoj VivZam ; Laban kunvenigis ĉiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon [85]; ni interŝanĝis la vizitkartojn kaj interkonsentis kunveni je la oka horo vespere FdO ; okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado FK ; murmuro traflugis inter la kunvenintoj [86]; la folioj […] kunvenis sub la arbo [87]. VD:kolektiĝi, kunsidi, renkontiĝi
angle:
assemble, congregate, convene, gather, meet
beloruse:
зьбірацца разам, рабіць сход
ĉeĥe:
mít schůzi, scházet se, schůzovat, sejít se, shromáždit se
france:
se rassembler, se réunir
germane:
zusammen kommen, sich versammeln
hispane:
concentrarse, reunirse
hungare:
összejön
indonezie:
berkumpul, bertemu
japane:
会合する [かいごうする]
nederlande:
bijeenkomen, samenkomen, vergaderen
pole:
gromadzić się, schodzić się, zbierać się
rumane:
să se întâlnească
ruse:
собраться
slovake:
schádzať sa, zísť sa
taje:
ประชุม, รวมตัว
ukraine:
сходитися, збиратися

kunveno

Veno de pluraj personoj al unu loko por komuna afero: somera kunveno sur la bordo FK ; la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis […] tutan vesperon [88]; kunvoki […] malgrandan kunvenon preparan VivZam ; malferma kunveno [89]; granda kunveno ĉiujara VivZam ; je la oka horo miaj konatoj jam estis en la loko de nia kunveno FdO ; miaj gesinjoroj havas sian semajnan vesperkunvenon, la gastoj ĵus kolektiĝis Marta ; [li] kunvokis privatan konsilan kunvenon [90]; en tiu tago sankta kunveno estu ĉe vi, faru nenian laboron [91]; en la mezo de popola kunveno mi Vin gloros [92]. SIN:renkontiĝo1SUB:aranĝo2, interparolo, konferenco, kongreso, koncilio, kunsido, mitingo, palavro, rendevuo, simpozio, sinodo
88. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
89. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
90. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
91. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:21
92. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 22:22
angle:
assembly, gathering, meeting
beloruse:
сход, сустрэча
ĉeĥe:
schůze, shromáždění
france:
assemblée (réunion), réunion
germane:
Zusammenkunft, Versammlung, Treffen, Besprechung
hispane:
asamblea (reunión), reunión
hungare:
összejövetel, gyűlés, gyülekezet
indonezie:
perkumpulan, pertemuan
japane:
会合 [かいごう], 集会 [しゅうかい]
pole:
zbiórka, zebranie, spotkanie
rumane:
întâlnire
ruse:
собрание
slovake:
schôdzka
taje:
การประชุม, การรวมตัว
tibete:
ཚོང་དུས་
ukraine:
збори, зібрання

kunvenejo

Ia loko, kie oni kunvenas: ni eliris ekster la pordegon apud rivero, kie, ni supozis, estis kunvenejo por preĝado [93]; monaĥej’-manĝejo […] servas kiel kunvenejo [94]; maljunulo iris malrapide supren sur la ŝtuparo kaj malfermis la pordon de la savarmea kunvenejo [95]; rn la halo de la ĉefa kunvenejo funkciis impona libroservo [96]; vasta, cirkloronda halo […] estis la kutima kunvenejo por interkonsultoj, kiuj koncernis la [tutan landon] [97]. SUB:lokalo
93. La Nova Testamento, La agoj 16:13
94. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XII.
95. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Erik Asklund
96. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
97. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
angle:
meeting place
germane:
Treffpunkt

ĉefkunveno

Kunveno de la membraro de asocio por fari decidojn, kiuj bezonas ian plimulton de la membroj, i.a. elekton de estraro: unufoje jare en ĉefkunveno […] ili elektas estraron MD05 ; en la mallonga jarĉefkunveno de EMAS oni akceptis etajn ŝanĝojn de la statuto, por ke nia asocio estu publikutila (tio signifas, ke donacantoj al la asocio ĝuas impostan avantaĝon) [98]; laŭ la granda tradicio de tiaj ĉefkunvenoj la Brita ĉefministro anoncis, ke li estas preta batali „la tutan nokton“ por eltiri el siaj kolegoj konsenton MD14 . VD:konvento1, pleno2
98. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
angle:
general meeting jarĉefkun~o: annual general meeting.
beloruse:
агульны сход, генэральная асамблея
france:
assemblée générale
germane:
Hauptversammlung jarĉefkun~o: Jahreshauptversammlung.
indonezie:
sidang umum

malbonvenigi

(tr)
Malfable akcepti: la Maldekstro malbonvenigas seriozajn religiemulojn, do kien ili iru [99]? nur kelkaj pioniroj malbonvenigas la IJK-on kaj batalas, por ke ĝi ne okazu [100].
99. K. Miner: taglibro, 2009-10-14
100. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Organizante la Internacian Junularan Kongreson 2017
beloruse:
не ўхваляць, лічыць непажаданым
france:
mal accueillir
hispane:
dar mala acogida
indonezie:
menolak (kehadiran)
pole:
pozbyć się
rumane:
pentru a scăpa de
taje:
ไม่ต้อนรับ, ไม่ยินดีต้อนรับ

novalveninto

Tiu, kiu alvenis antaŭ nelonge, kontraste al delongaj surlokuloj: inter aro da disaj palmoj, novalvenintoj starigis tendojn, dum virinoj pretigis manĝaĵojn Iŝtar ; novalveninta infaneto Iŝtar ; la publiko en la kafejo atente rigardis la novalveninton [101].
101. G. Stamatov, trad. I. H. Krestanoff: Nuntempaj Rakontoj, 1922
angle:
newcomer
beloruse:
новапрыбылы
france:
nouvel arrivant
germane:
Neuankömmling
indonezie:
pendatang baru

postveni

(tr)
PIV1
Veni post iu aŭ io: post la tagoj postvenis aliaj tagoj por fari semajnojn, monatojn KPr ; post la antaŭa letargia stato postvenos reboniganta dormado ChL ; hodiaŭ la internaciismo estas ĉe la sojlo de l' venko, kaj jen postvenas malforta, apenaŭ pensebla koncepto: la sennaciismo [102]; tie minoj, abismoj, forĝejoj, fornoj […] postvenas la mildajn bildojn de l' kampaj laboroj [103]; kiam la postvenonta numero aperos FSI ? VD:postiri, sekvi
angle:
succeed, follow, come after
beloruse:
прыходзіць пасьля, ісьці сьледам, наставаць
france:
procéder (de), suivre (venir après), succéder (à) (venir après), venir après
germane:
nachkommen
hispane:
seguir (venir después), suceder (a) (venir después), venir después
hungare:
következik (vmi után)
indonezie:
datang belakangan, mengikuti
japane:
後から来る [あとからくる], 後に続く [あとにつづく]
pole:
powrócić
rumane:
întoarce-te
ruse:
следовать, последовать
ukraine:
приходити (після кого-н., чого-н.), наставати

*reveni

(ntr)
Denove veni tien, de kie oni jam foriris: la filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis [104]; kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon [105]; kiam pasis la difinita tempo, ili revenis al la patro [106]; (figure) en tiu tempo revenis al mi mia prudento [107]; leviĝis ŝia edzo kaj iris al ŝi, por paroli al ŝia koro, por revenigi ŝin [108]; ili fine ĉiam revenas al unu punkto [109]; tiu ĉiam revenas al sia ideo [110]; vi neniam revenigos lin el lia tombo [111]; vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas PrV .
angle:
come back, return, come again
beloruse:
вяртацца
ĉeĥe:
vrátit se
france:
revenir
germane:
zurückkommen re~igi: zurück holen, zur Umkehr bewegen.
hispane:
regresar
hungare:
visszajön, visszatér re~igi: visszatérít.
indonezie:
datang kembali, kembali, pulang
japane:
戻って来る [もどってくる], 帰って来る [かえってくる], 復帰する [ふっきする]
nederlande:
terugkomen
pole:
powracać, wracać, zawracać
rumane:
intoarce se
ruse:
вернуться, возвратиться re~igi: вернуть, возвратить.
slovake:
vrátiť sa
taje:
กลับ, กลับมา
tibete:
ལོག་ཡོང་
ukraine:
повертатися

reveno

Reiro al sia devena loko: mi donas tion ĉi al vi kiel garantiaĵon de mia reveno [112]; trankvile nun atendu la revenon de la sendito Ifigenio ; la vojaĝantoj rakontadis pri [ĉio] post sia reveno hejmen [113]; la reveno de burgundaj biergustoj [114].
angle:
return
beloruse:
вяртаньне
ĉeĥe:
návrat
france:
retour
germane:
Wiederkehr, Rückkehr
hispane:
retorno
hungare:
visszatérés
indonezie:
kembalinya, kedatangan kembali
japane:
帰り [かえり], 帰還 [きかん], 復帰 [ふっき], 再来 [さいらい]
pole:
powrót, nawrót
rumane:
întoarcere, reveni
ruse:
возвращение
slovake:
návrat
taje:
การกลับมา
ukraine:
повернення

samdevena

Kiu havas saman devenon kiel...: la kataluna lingvo vekiĝis al la vivo kaj disvolviĝis pli frue ol la ceteraj samdevenaj lingvoj [115]; [li] estis nia samdevenulo, eble frato de la praavo SkandalJozef .
115. Jaume Grau Casas: Antaŭparolo, en: Kataluna Antologio, 1931
angle:
having the same origin
beloruse:
аднолькавага паходжаньня
france:
de même origine
germane:
gleichen Ursprungs
pole:
tego samego pochodzenia

senrevene

(figure) Definitive, sen ebla reveno al la antaŭa stato: ŝi preskaŭ tute ne eliradis el sia ĉambro, malbenante la sorton, […] kaj bedaŭrante sian senrevene perditan monon FK ; mi foriros senrevene en la landon de mallumo kaj de morta ombro [116]; oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo Marta ; senrevena kunfandiĝo [117]. VD:transiri
angle:
not coming back
beloruse:
незваротна, беззваротна
ĉeĥe:
nenávratně
france:
définitivement, sans retour
germane:
ohne Wiederkehr, auf Nimmerwiedersehen, für immer
hispane:
definitivamente, sin retorno
hungare:
visszavonhatatlanul, véglegesen
japane:
再び帰ることなく [ふたたびかえることなく], 永久に [えいきゅうに]
pole:
bezpowrotnie, nieodwołalnie
rumane:
niciodată să se întoarcă
ruse:
безвозвратно
slovake:
nenávratne
ukraine:
безповоротно

datreveno

KAL Reveno de la dato de pasinta memorinda okazaĵo, aparte se temas pri ĉiujara memortago aŭ jubileo: la aŭtoro de Volapuk, antaŭ nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo [118]; nian arĝentan geedziĝon […], dudekkvinajn jarojn de geedziĝo, ‐ pro la malĝojeco [ni] ne intencis festi per ia plezuraĵo tiun datrevenon KPr ; malvualita la 6an de julio 1915, okaze de la 500a datreveno de la ŝtiparumo de Hus [119]. VD:naskiĝtago1
Rim.: Pro influo de diversaj latinidaj lingvoj, konsiderinda kvanto de esperantistoj uzas nur la vorton „datreveno“ por diri specife „naskiĝdatreveno“. Tamen rimarkindas, ke la zamenhofa esprimo „naskiĝtago“ estas pli vaste uzata kaj komprenata tiusignife. Eĉ pli klaraj estas pli longaj alternativoj, kiel „naskiĝtaga datreveno“ kaj „datreveno de ies naskiĝo“.
118. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
119. Monato, Jiří Patera: Katolikismo: Johano Hus ‐ ĉu ne plu herezulo?, 2000/08, p. 19
angle:
anniversary (e.g. of a birthday or wedding etc.)
beloruse:
гадавіна
bretone:
deiz-ha-bloaz
ĉeĥe:
výročí
france:
anniversaire
germane:
Jahrestag, Jubiläum, Wiederkehr, Geburtstag, Gründungstag
hispane:
aniversario, efeméride
hungare:
évforduló
indonezie:
hari jadi
japane:
記念日 [きねんび]
nederlande:
herdenkdag (van speciale datum, bijv. verjaardag, trouwdag, etc.)
pole:
rocznica
portugale:
aniversário
rumane:
aniversare
ruse:
годовщина
slovake:
výročie
svede:
årsdag
taje:
วันครบรอบ
turke:
doğum günü
ukraine:
річниця, роковини, ювілей

pintkunveno

POL Kunveno de eminentuloj, precipe de politikaj estroj: en Helsinko, la 9-an de septembro, okazos pintkunvenoj inter Eŭropa Unio kaj Korea Respubliko, kaj inter EU kaj Ĉinio [120]. daŭre en Transdnestrio restas la 14a rusa armeo malgraŭ promesoj donitaj ĉe diversaj pintkunvenoj [121]; en Bruselo okazis la deka pintkunveno Ruslando – Eŭropa Unio, kiu traktis interalie la problemojn de Kaliningrada regiono [122].
angle:
summit
beloruse:
саміт
ĉeĥe:
summit
france:
rencontre au sommet
germane:
Spitzentreffen
hispane:
encuentro en la cumbre
indonezie:
konferensi, muktamar, permusyawarahan
japane:
サミット [さみっと], 先進国首脳会議 [せんしんこくしゅのうかいぎ], 首脳会議 [しゅのうかいぎ]
pole:
szczyt (spotkanie)
rumane:
vârf
slovake:
samit, summit
taje:
การประชุมสุดยอด

videkunveno, videokunveno

TEL Kunveno en kiu partoprenantoj ne korpe ĉeestas, sed komunikas per transsendataj sonoj kaj videobildoj: ĵus komenciĝis videokunveno de la brazila senato favore al esperanto [123].
123. Fernando: videokunveno, Esperanto Strato, 2009-06
angle:
videoconference, virtual meeting
beloruse:
відэаканфэрэнцыя
france:
vidéoconférence, visioconférence
germane:
Videokonferenz
hispane:
videoconferencia
pole:
wideokonferencja
rumane:
ședința reuniunii
taje:
การประชุมทางไกล

administraj notoj