2konferenc/o VdE

konferenco

Aranĝo2 el kunsidoj de kompetentuloj, ofte tiuj loĝantaj diversloke, por debati kaj interkonsiliĝi pri gravaj aferoj en difinita kampo (ekz-e scienca, politika, diplomatia k.a.): li estas filo de konferenca konsilano [1]; la Pariza Konferenco VivZam ; packonferenco [2]; konferenco de eŭropaj ministroj respondecaj pri instruado [3]; konferenco pri perkomputila tradukado [4]; antaŭ nelonge okazis internacia konferenco por la apliko de esperanto en la scienca kaj komerca fakoj [5]; en Tesaloniko jam okazis preparkonferenco de ĉiuj ortodoksaj patriarkioj kaj landaj eklezioj [6]; finiĝis en Bruselo la unua konferenco pri financado de la Stabilecpakto por Sudorienta Eŭropo [7]. VD:kolokvo, kongreso, prelego, simpozio
Rim.: En scienca konferenco prelegoj havas gravan rolon. Tiel estas internacie kaj tiel estas en Esperantujo (ekz-e en la tradiciaj AEST-konferencoj pri „Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko“). Alia afero estas, ke la vorto konferenco estas aplikata ankaŭ al aranĝoj politikaj (packonferenco, sindikata konferenco, partia konferenco), ĵurnalistaj ktp; sed en tiaj okazoj temas pri aliaj signifoj de la vorto, malrekte rilataj al la termino scienc-teĥnika ― same kiel la vorto „kongreso“ estas aplikata kaj al fakaj kunvenoj (Tutmonda matematika kongreso), kaj al institucioj politikaj (ekz-e en la usona parlamento aŭ en la nomo de iuj politikaj partioj). Laŭ mi, la diferenco inter la fakaj ‹kongreso ― konferenco ― simpozio› konsistas en la skalo: kongreso estas aranĝo tutmonda aŭ tutkontinenta; konferenco estas mezgranda (ofte internacia, sed eble tutlanda, tamen sufiĉe reprezenta kaj geografie, kaj laŭ la temaro); simpozio estas pli modesta kaj kutime pli specialtema. „Kolokvo“ estas nacia varianto de la vorto „simpozio“, laŭ mi evitinda en Esperanto. [Sergio Pokrovskij]
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
2. Walter Klag: De perforto al paco, Monato, 2000/08, p. 12
3. Roland Rotsaert: Junuloj kaj lingvoj, Monato, 2000/11, p. 28
4. Marc Vanden Bempt: Perkomputila tradukado, Monato, 2000/07, p. 11
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Signo pri maturiĝo de klaso
6. Evgeni Georgiev: Jarmila festego ortodoksa, Monato, 2000/08, p. 22
7. Evgeni Georgiev: Balkana konferenco certigis 2,4 miliardojn da eŭroj, Monato, 2000/08, p. 19
angle:
conference
beloruse:
канфэрэнцыя
ĉeĥe:
konference
ĉine:
座談會 [zuòtánhuì], 电话会议 [diànhuàhuìyì], 会议 [huìyì], 討論會 [tǎolùnhuì], 記者會 [jìzhěhuì]
france:
conférence, assises (conférence), carrefour (conférence), colloque, forum (conférence), symposium
germane:
Konferenz
hispane:
conferencia
japane:
会議 [かいぎ], 協議会 [きょうぎかい], 会談 [かいだん]
nederlande:
conferentie
norvege:
konferanse
pole:
konferencja, narada
portugale:
conferência
rumane:
consiliu, consfătuire
ruse:
конференция
slovake:
konferencia, porada
turke:
konferans

konferenci

Partopreni en konferenco: en februaro datrevene konferencis en Benino politikistoj, sociologoj kaj aliaj eminentuloj por konsideri dek jarojn da ŝanĝoj en Afriko [8]; estas vere granda plezuro konferenci en tia loko [9].
8. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7
9. C. Piron: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
beloruse:
удзельнічаць у канфэрэнцыі
ĉeĥe:
konferovat (o)
ĉine:
与会 [yùhuì]
france:
participer à une conférence
japane:
会議を催す [かいぎをもよおす]
pole:
naradzać się
rumane:
conferi
slovake:
konferovať (o)

konferencano

Partoprenanto en konferenco: konferencanoj povis renkonti diversajn etnogrupojn en Kosovo kaj informiĝi pri ilia nuna situacio [10]; ĉiu konferencano ricevas tekston de la raporto antaŭ la buŝa raporto [11]; la datrevenaj konferencanoj rekonis, ke krom en Benino, Malio kaj en malmulto da aliaj landoj, la tiama demokratia iniciato fiaskis [12].
10. Monato, Bardhyl Selimi: Novaj direktoj al la estonto, 2003
11. reu.ru: Dokumentoj , 1. La Regularoj de REU
12. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7
beloruse:
удзельнік канфэрэнцыі
germane:
Konferenzteilnehmer

gazetara konferenco

Kunsido, en kiu respondeculoj (ekzemple politikaj) respondas la demandojn de ĵurnalistoj: dum gazetara konferenco antaŭ la komenco de la aranĝo ambaŭ eksaj politikistoj vaste parolis pri la graveco ŝpari energion kaj naturriĉaĵojn [13]; dum jardekoj oni povis dum gazetaraj konferencoj de la komisiono starigi demandojn nur en la franca kaj ricevi respondojn en la franca [14]; Saĥarov trifoje faras deklarojn, organizas gazetarajn konferencojn, kie li malaprobas tiun agon [en Afganio] [15].
13. Monato, Evgeni Georgiev: La prienergiaj Oscar-premioj, 2003
14. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio, 2003
15. S. Leskov, trad B. Kolker: Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, Amara ekzilo, leciono 23a
angle:
press conference
beloruse:
прэс-канфэрэнцыя
ĉeĥe:
tisková konference
ĉine:
新聞發布會 [xīnwénfābùhuì], 发布会 [fābùhuì]
france:
conférence de presse
germane:
Pressekonferenz
japane:
記者会見 [きしゃかいけん]
nederlande:
persconferentie
norvege:
pressekonferanse
pole:
konferencja prasowa
rumane:
conferință de presă
ruse:
пресс-конференция
slovake:
tlačová konferencia
turke:
basın konferansı

videokonferenco

(evitinde) TEL Videkunveno: komunikkanaloj ebligas transsendon de filmoj, kaj videokonferenco estas jam realaĵo [16]; per videokonferenco parolis el Usono profesoro Sami Repishti, eksa ribelulo [17].
Rim.: La internacia vorto videokonferenco signas al la telekomunika procedo, per kiu pluraj homoj distance interparolas sone kaj bilde. Pri konferenco plej ofte ne temas. Pro banaliĝo videokonferenco probable cedos al pli ĝustaj videkunveno, telekunveno aŭ similaj. [ĵv]
16. C. A. Alves Pereira: La Lasta Savilo, Brazila Esperantisto, 2001-11
17. Monato, Bardhyl Selimi: Murdoj memorigitaj, 2011
ĉine:
影像会议 [yǐngxiànghuìyì]

administraj notoj