*aranĝ/i PV

*aranĝi

(tr)
1.
Meti laŭ ĝusta ordo, ordigi oportune: li aranĝis […] sian tendon [1]; la Proverbaro Esperanta estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo PrV ; aranĝite, ordigite PrV ; li aranĝis […] vicon da panoj [2]; la maŝoj devas esti reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia [3]; loĝejo […] aranĝita sur roko [4]; elegante aranĝita ĉambro FK ; li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj [5]; nia distrikta nobelestro […] aranĝis tian fizionomion, kian mi neniam ankoraŭ vidis [6]; kiel aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta [7]?
2.
Pretigi, organizi, prepari, prizorgi, okazigi: aranĝi kongreson VivZam ; por lia honoro unu el la plej riĉaj familioj aranĝis grandan gastakcepton [8]; en tiu bonaranĝita festeno mankis nenio FK ; li venis tien ĉi nur por aranĝi disputojn [9]; ni aranĝis al ili tian historion, ke ili du semajnojn devos estingadi, se ili volos venki la fajron [10].
VD:establi, instali
afrikanse:
reël
albane:
organizoni
amhare:
አደራጅ
angle:
arrange
arabe:
رتب
armene:
դասավորել
azerbajĝane:
təşkil etmək
beloruse:
уладжваць, уладкоўваць, упарадкоўваць
bengale:
ব্যবস্থা
birme:
စီစဉ်
bosne:
organizirati
ĉine:
1. 不变 [bùbiàn], 不變 [bùbiàn], 佈置 [bùzhì], 布置 [bùzhì] 2. 全面考慮全面安排 [quánmiànkǎolüquánmiànānpái], 全面考虑全面安排 [quánmiànkǎolüquánmiànānpái], 协办 [xiébàn], 協辦 [xiébàn]
dane:
arrangere
estone:
korraldada
eŭske:
antolatu
filipine:
mag-ayos
france:
1. arranger, mettre en ordre, ranger 2. aménager, arranger, régler
galege:
organizar
germane:
1. anordnen, einrichten, ordnen, richten (ordnen), zurecht machen, anlegen 2. vorbereiten, organisieren, veranstalten
guĝarate:
વ્યવસ્થા
haitie:
fè aranjman pou
haŭse:
shirya
hebree:
לארℷן
hinde:
व्यवस्था
hispane:
ordenar, arreglar (una habitación), colocar (cosas en su sitio) 1. ordenar 2. arreglar, preparar (dejar las cosas listas y en orden)
igbe:
ndokwa
irlande:
socrú a
islande:
raða
japane:
アレンジ
jave:
ngatur
jide:
צולייℷן
jorube:
seto
kanare:
ವ್ಯವಸ್ಥೆ
kartvele:
მოაწყოს
katalune:
adobar, arreglar
kazaĥe:
орналастыру
kimre:
trefnu
kirgize:
уюштуруу
kmere:
រៀបចំ
koree:
준비
korsike:
acconcianu
kose:
amalungiselelo
kroate:
urediti
kurde:
lihevhatin
latine:
disponere
latve:
organizēt
laŭe:
ຈັດ
litove:
susitarti
makedone:
организира
malagase:
handamina
malaje:
mengatur
malajalame:
കമീകരിക്കുക
malte:
tirranġa
maorie:
whakarite
marate:
व्यवस्था
monge:
kho
mongole:
зохион байгуулах
nepale:
व्यवस्था
njanĝe:
kukonza
okcidentfrise:
arrange
okcitane:
adobar
panĝabe:
ਦਾ ਪ੍ਰਬੰਧ
paŝtue:
انتظام
portugale:
1. arranjar, arrumar, ordenar 2. arranjar, preparar, organizar
ruande:
tegura
ruse:
устроить, устраивать
samoe:
faatulaga
sinde:
بندوبست
sinhale:
සූදානම්
skotgaele:
a chur air dòigh
slovake:
2. usporiadať
slovene:
uredi
somale:
diyaarin
ŝone:
ronga
sote:
lokisetsa
sunde:
ngatur
svahile:
kupanga
taĝike:
тартиб
taje:
จัด
tamile:
ஏற்பாடு
tatare:
тәртипкә китерегез
telugue:
ఏర్పాట్లు
tibete:
གྲེམས་
ukraine:
організувати
urdue:
بندوبست
uzbeke:
tashkil
vjetname:
sắp xếp
zulue:
ukuhlela

aranĝo

1.
Io aranĝita, maniero aranĝi: la aranĝo de radoj de veturilo [11]; jen estas la aranĝo de la kandelabro: forĝita el oro, de ĝia trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis [12]; la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo Salomono [13]; konvena aranĝo, kiu prezentis preskaŭ lukson FK ; mi iris kun la gemastroj en la duan ĉambron, kiu posedis […] belan aranĝon FK ; de lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo PrV . VD:ordo
2.
Organizita publika aŭ privata agado en formo de renkontiĝo, vojaĝo, kongreso ktp: kalendaro de Esperanto-aranĝoj; diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso VivZam ; la aranĝo de regula […] voĉdonado [14]; aranĝo de torĉa procesio [15]; vi partoprenas en ĉiuj monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj Marta ; li, kiel mastr’, ekskurson en kampojn preparis / kaj en domo aranĝojn por amuzo faris [16]. VD:evento
3.
KOMP Maniero aranĝi datumojn sur datumportilo. VD:formato2.b, tekstaranĝo
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:33
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 8:4.
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 9:15
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
16. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 1:844­845.
angle:
1. positioning, arrangement, composition 2. arrangement 3. layout, format, alignment
beloruse:
1. упарадкаваньне, разьмяшчэньне, уладкаваньне 2. мерапрыемства 3. расклад, лад, чын
ĉine:
1. 上部构造 [shàngbùgòuzào], 上部構造 [shàngbùgòuzào] 2. 主办 [zhǔbàn], 主辦 [zhǔbàn]
france:
1. aménagement, disposition, organisation 2. aménagement, disposition, organisation 3. disposer, mettre en page, formater (un texte)
germane:
1. Anordnung, Aufbau, Einrichtung, Gestaltung 2. Veranstaltung, Ausrichtung 3. Formatierung, Layout, Gestaltung, Ausrichtung
hebree:
מַעֲרָך
hispane:
2. distribución, disposición, organización 3. alineación, formato
japane:
整理 [せいり], 整頓 [せいとん], 配置 [はいち], 手配 [てはい], 催し [もよおし], 編曲 [へんきょく], アレンジ [あれんじ], 脚色 [きゃくしょく], レイアウト [れいあうと]
portugale:
2. arranjo, arrumação, disposição, ordem 3. formatação
ruse:
1. порядок, размещение, расположение, устройство 2. мероприятие 3. размещение, компоновка, формат
ukraine:
улаштування, упорядкування, організація, розміщення, уклад

aranĝaĵo

1.
TEKMUZ Io aranĝita rigardata kaj funkcianta kiel tuto: la tabernaklo kaj ĝiaj stangoj kaj ĝiaj kolonoj kaj ĝiaj bazoj kaj ĉiuj ĝiaj vazoj kaj ĝia tuta aranĝaĵo [17]; oni deprenu la katafalkon nun uzatan por la pontifikaj funebraj ceremonioj, anstataŭigante ĝin per aranĝaĵo humila kaj digna [18]; instrumenta aranĝaĵo kun kant-akompanaĵo [19]. VD:komponaĵo
2.
MAT[20] (de `p` el `n`, de `n` po `p`) Ĉiu el la diversaj manieroj vicigi `p` objektojn el n-elementa aro: la nombron de ĉiuj aranĝaĵoj de `n` po `p` oni signas per `A_n^p=n(n-1)(n-2)...(n-p+2)(n-p+1)`; la ses aranĝaĵoj de du elementoj el la aro `{a,b,c}` estas `ab`, `ac`, `bc`, `ba`, `ca`, `cb`. VD:kombinaĵo, permutaĵo
angle:
1. device 2. permutation (of n things taken p at a time)
beloruse:
1. прылада 2. разьмяшчэньне
ĉine:
1. 全套装备 [quántàozhuāngbèi], 全套裝備 [quántàozhuāngbèi], 全部工具 [quánbùgōngjù]
france:
1. dispositif 2. arrangement (de n éléments pris p à p)
germane:
1. Arrangement, Apparat 2. Variation (von n Elementen zur p-ten Klasse)
hebree:
הֶסדֵר
hispane:
1. dispositivo 2. permutación (de n elementos tomados de p en p), combinación (de n elementos tomados de p en p)
pole:
2. wariacja (p-elementowa zbioru n-elementowego)
portugale:
1. dispositivo 2. permutação, arranjo
ruse:
1. устройство 2. размещение (из n по p)
slovake:
2. usporiadanie
ukraine:
пристрій

aranĝisto

Iu okupata de aranĝado: li estis aranĝisto de komedioj, maskobaloj kaj ĉiaj elpenseblaj amuziĝoj [21]; li fariĝis bonega aranĝisto de festetoj kaj ekskursoj VivZam ; [li] konfidis la organizadon de sia vojaĝo al agentejo aŭ al vojaĝ-aranĝisto [22]. VD:enscenigisto, organizado
angle:
arranger, event manager vojaĝ-~isto: tour operator.
beloruse:
арганізатар
france:
arrangeur vojaĝ-~isto: voyagiste.
germane:
Veranstalter, Arrangeur, Eventmanager vojaĝ-~isto: Reiseveranstalter.

alaranĝi

(tr)
Adapti, bone kunmeti kun: juna fraŭlino […] en tiu momento estis alaranĝanta multekostan plumon de struto al velura ĉapelo Marta .
angle:
adapt, adjust
beloruse:
прыладжваць
ĉine:
[pī], 坒 [bì], 印版定位套准 [yìnbǎndìngwèitàozhǔn], 印版定位套準 [yìnbǎndìngwèitàozhǔn], 套入 [tàorù]
france:
adapter, ajuster
germane:
anpassen
hebree:
לארℷן
hispane:
adaptar, ajustar
portugale:
adaptar
ruse:
приладить, прилаживать

antaŭaranĝi

(tr)
Anticipe aranĝi: ni estas Lia faritaĵo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antaŭaranĝis Dio, por ke ni iradu en ili [23]; apenaŭ dekdujara li edziĝas per antaŭaranĝita geedziĝo, laŭ la hinduisma tradicio [24]; konkurso estas antaŭaranĝita batalo inter konkurantoj laŭ difinitaj reguloj [25].
angle:
prearrange
beloruse:
рыхтаваць, арганізоўваць (загадзя)
france:
arranger d'avance, disposer (en vue de), organiser d'avance
germane:
arrangieren
hispane:
organizar anticipadamente
ukraine:
заздалегідь (або наперед) улаштовувати

finaranĝi

Plene aranĝi, tiel ke la afero estu preta: mi devas lasi vin momenton por finaranĝi kelkajn aferojn en mia laborejo [26].
VD:pretigi
26. H. J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, 1923
angle:
finalize, finalise, complete
beloruse:
завяршаць, фіналізаваць
ĉine:
做好装备准备 [zuòhǎozhuāngbèizhǔnbèi], 做好裝備準備 [zuòhǎozhuāngbèizhǔnbèi], 作好 [zuòhǎo]
france:
finaliser, mettre au point, parachever
germane:
fertigmachen, fertigstellen, komplett vorbereiten

kunaranĝo

Kunordigo: aspiro al […] superiro de la diversaj bariloj kaj al kunaranĝo de la konfliktoj [27]; ni devas konservi la disvolvan ideon de novigo, kunaranĝo, verdeco, malfermo [28].
angle:
coordinate
beloruse:
каардынаваць, узгадняць
ĉine:
协作 [xiézuò], 協作 [xiézuò]
france:
ordonnancement
germane:
koordiniieren
hispane:
ordenación
japane:
調整 [ちょうせい]
portugale:
ordenação

malaranĝi

angle:
call off, cancel, put in disarray
beloruse:
разладзіць
ĉine:
使混乱 [shǐhùnluàn], 使混亂 [shǐhùnluàn]
france:
déranger
germane:
durcheinander bringen
hispane:
desordenar, desorganizar
japane:
乱す [みだす], 散らかす [ちらかす]
portugale:
desarranjar, desarrumar, bagunçar, desordenar
ruse:
привести в беспорядок, разладить, расстроить (что-л.)
ukraine:
розкидати, розпускати, доводити до безладдя

hararanĝo

Arta meto de haroj, precipe de la kapharoj: ĉiam nete vestite en belaj vestaĵoj, ĉarma hararanĝo, ŝi konstante dum tiuj kunvenoj estis leganta iujn librojn [30]; ili argumentis, ke la hararanĝo konsistigas la ĉefajn propraĵojn de ilia ineco [31]; ĉu oni ŝanĝu eklezion, je la unua malfacilaĵo, kvazaŭ estus […] hararanĝo [32]?
30. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Turmentoj, 2010
31. Monato, Sagbadjelou Kokou: Disputo neniel harfenda, 2006
32. Monato, Roberto Pigro: Paradoksa aserto, 2010
angle:
hairstyle, hairdo
beloruse:
прычоска
france:
coiffure (manière de se coiffer)
germane:
Frisur
hispane:
peinado
japane:
整髪 [せいはつ], 髪形 [かみがた]
ruse:
причёска
ukraine:
зачіска, укладка волосся

tekstaranĝo

TIPKOMP Maniero kiel teksto estas aranĝita sur paĝo (tiparo, spacoj, marĝenoj, stiloj ktp): sur paperfolio oni povas ĝisrandigi la tekston dekstren, aŭ uzi alian tekstaranĝon; ĉe PDF-dosiero la tekstaranĝo en Kindlo estas jam fiksita [33]. VD:enpaĝigo, fasono2, tipografio
33. Monato, Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon, 2011
angle:
layout
beloruse:
макет (тэксту)
germane:
Tekstformatierung

administraj notoj