*manier/o UV
*maniero
- 1.
- 
                              Aparta speco de agado inter pluraj eblaj.
                              - a)
- 
                                    Rimedo, procedo, metodo uzata por fari:
                                    
                                       agmaniero, reagmaniero, vojaĝmaniero;
                                       
                                    
                                       tia maniero de agado estas la sola, kiu [...]
                                       alkondukos nin al nia
                                       celo
                                       [1];
                                       
                                    
                                       ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo,
                                       kaj el tordita bisino, en artista maniero
                                       [2];
                                       
                                    
                                       faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila
                                       maniero: „Sankta al la Eternulo“
                                       [3];
                                       
                                    
                                       kiam homo trovas sian malamikon, ĉu li forliberigas lin en
                                       bona maniero
                                       [4]?
                                       
                                    
                                       laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, ili kunfrapis kontraŭ mi
                                       siajn dentojn
                                       [5];
                                       
                                    
                                       instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo
                                       [6];
                                       
                                    
                                       tutan straton […] li povus plenpavimi sole per
                                       grandaj arĝentaj moneroj,
                                       tamen tion li ne faris, li uzadis sian monon en alia maniero,
                                       kiam li elspezis
                                       spesdekon, li ricevis spesmilon returne
                                       [7];
                                       
                                    
                                       li rakontis en plej interesa maniero pri la fieraj nordaj
                                       rokoj kaj pri la falakvoj,
                                       kiuj ŝaŭmante falegas malsupren kun bruo
                                       [8].
                                       
                                     kielo kielo
- b)
- 
                                    Karaktero laŭ kiu aspektas ago:
                                    
                                       ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron
                                       
                                          PrV
                                          
                                          ;
                                       
                                    
                                       sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero
                                       [9];
                                       
                                    
                                       li povosciis mokimiti la manieron de parolado kaj de irado de
                                       ĉiuj homoj sur la tuta strato
                                       [10];
                                       
                                    
                                       ĉiuj rigardis lin en stranga maniero
                                       [11];
                                       
                                    
                                       ni dancu laŭ rusa maniero
                                       [12];
                                       
                                    
                                       la maniero de donado pli valoras ol la donaĵo mem;
                                       
                                    
                                       iu tipo de vualo plene kovras la figuron ekde la kap-pinto ĝis
                                       la pied-fingroj, alia nur la figuron sen vizaĝo kaj
                                       manoj,
                                       tria nur
                                       la kapon kaj la hararon – […] laŭ pluraj diversaj
                                       naciaj vestmanieroj
                                       [13].
                                       
                                     stilo,
                                 fasono stilo,
                                 fasono
 
- 2.
- (ofte plurnombre) Eksteraj formoj de konduto, sintenado en sociaj interrilatoj: teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn [14]; elegantaj, ĝentilaj manieroj; montru al mi, ke vi komprenas instrui al ili bonajn manierojn [15].
1.
                           
                           L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto
                           1907
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:6
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:36
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. samuel 24:19
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 35:16
6. La Nova Testamento, La agoj 22:3
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:1
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
11. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 3a
12. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
13. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
                  2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:6
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:36
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. samuel 24:19
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 35:16
6. La Nova Testamento, La agoj 22:3
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:1
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
11. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 3a
12. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
13. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
- angle:
- manner
- beloruse:
- спосаб, манэра
- ĉeĥe:
- způsob, způsob
- ĉine:
- 1. 方式 [fāngshì], 举止 [jǔzhǐ], 舉止 [jǔzhǐ]
- france:
- 1. façon, manière 2. manières (comportement)
- germane:
- 1. Art, Weise 2. Manieren, Umgangsformen
- hispane:
- 1. manera 2. maneras (comportamiento), formas (comportamiento)
- hungare:
- viselkedésmód, modor 1. mód
- japane:
- やり方 [やりかた], 仕方 [しかた], 様式 [ようしき], 流儀 [りゅうぎ]
- nederlande:
- manier
- pole:
- 1. sposób, styl 2. maniera
- portugale:
- 1. maneira, modo
- rumane:
- 1. fel, manieră, mod 2. comportament, conduită
- ruse:
- способ, манера
- slovake:
- spôsob
- svede:
- manér 1. sätt
- ukraine:
- спосіб, спосіб дії, прийом, манера
manierismo
 Pentrarta stilo italdevena, influa en Eŭropo en la 16a
                              jarcento, favoranta precizajn bildojn, nekutimajn kolor-akordojn
                              kaj perspektivojn, simbolajn temojn:
                              
                                 maniero karakteriziĝas per strebado al distinga maniero kaj al
                                 simetrio
                                 laŭ dukurbaj linioj, ĝin oni ofte nomas ankaŭ malfrua renesanco
                                 [16]. Pentrarta stilo italdevena, influa en Eŭropo en la 16a
                              jarcento, favoranta precizajn bildojn, nekutimajn kolor-akordojn
                              kaj perspektivojn, simbolajn temojn:
                              
                                 maniero karakteriziĝas per strebado al distinga maniero kaj al
                                 simetrio
                                 laŭ dukurbaj linioj, ĝin oni ofte nomas ankaŭ malfrua renesanco
                                 [16].
- beloruse:
- маньерызм
- ĉine:
- 風格主義 [fēnggézhǔyì], 风格主义 [fēnggézhǔyì]
- france:
- maniérisme
- germane:
- Manierismus
- hispane:
- manierismo
- hungare:
- manierizmus
- japane:
- マニエリスム
- nederlande:
- manierisme
- pole:
- manieryzm
- rumane:
- manierism
- ruse:
- маньеризм
- ukraine:
- маньєризм
agmaniero
- 
                              Maniero, kiel iu agas, ĝenerale aŭ en aparta
                              cirkonstanco:
                              
                                 se ili lernos la agmanieron de Mia popolo […] tiam
                                 ili estos konstrue
                                 aranĝitaj inter Mia popolo, sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi
                                 tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin
                                 [17];
                                 
                              
                                 tial ke vi estas sciigitaj pri la cerba stato de sinjorino
                                 Herbeno […] ŝiaj agmanieroj ne vin mirigos plu
                                 [18];
                                 
                              
                                 [li] pravigis sian agmanieron komentante: mi ne
                                 parolas kun tiaj homoj
                                 [19];
                                 
                              
                                 en la fikcia ŝtato venkis ne la rajtoj de honestaj homoj, sed la
                                 […] koruptaj agmanieroj, nome de demokratio
                                 
                                    Monato
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 la registaro fundamente ŝanĝis sian agmanieron rilate al tiu aro
                                 da etnaj lingvoj
                                 [20];
                                 
                              
                                 se vaska popolo vere apogas ETAn, laŭ radikale sendependentisma
                                 mesaĝo, kial ETA bezonas tiajn perfortajn agmanierojn
                                 [21]?
                                 
                               proceduro proceduro
17.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 12:16
18. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
19. Guido van Damme: Malvuali nigran fantomon, Monato, 2000/04, p. 8
20. André Albault: Atento por etaj kaj monda lingvoj, Monato, 2000/06, p. 4
21. Monato, MADRIDANO: Vaskoj kaj ETA
                  18. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
19. Guido van Damme: Malvuali nigran fantomon, Monato, 2000/04, p. 8
20. André Albault: Atento por etaj kaj monda lingvoj, Monato, 2000/06, p. 4
21. Monato, MADRIDANO: Vaskoj kaj ETA
- angle:
- course of action
- beloruse:
- спосаб дзеяньня
- ĉeĥe:
- chování (vůči někomu), postup
- ĉine:
- 工作情况 [gōngzuòqíngkuàng], 工作情況 [gōngzuòqíngkuàng]
- france:
- façon de faire, style (façon d'agir)
- germane:
- Handlungsweise
- hispane:
- manera de hacer, estilo (manera de hacer)
- japane:
- やり方 [やりかた], 行動様式 [こうどうようしき]
- pole:
- sposób działania, styl działania, styl pracy
- rumane:
- modul de acțiune, stilul de acțiune, stilul de lucru
- slovake:
- správanie sa (voči niekomu)
alimaniere
- En alia maniero, per aliaj rimedoj, per malsama metodo: ĉar lia sankteco ne konsentis cedi Fenicion al Asirianoj, vi volas malfortigi la ŝtaton alimaniere: dispelante la dungitojn kaj kaŭzante militon ĉe nia okcidenta limo [22]; vi do ne scias, Sara, kiom valoras ĉi tiu pokalo […] ‐ mi ne povas akcepti... ‐ […] sensencaĵo!... vi, Sara, pagos al mi por ĉi tiu pokalo alimaniere […] virino tiel bela kiel vi […] ‐ mi ne povas!... ‐ murmuretis Sara, ne kaŝante abomenon [23]; vi parolus alimaniere, se vi estus iom pli rigardinta ĉirkaŭ vi en ĉi tiu mondo [24]; kutime oni manipulas balotilojn sed ĉi-foje la registaro alimaniere agis [25].
22.
                           
                           B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIII
24. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
25. Bardhyl Selimi: Listo de ruzo kaj manipulado, Monato, 2001/01, p. 7
                  23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIII
24. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
25. Bardhyl Selimi: Listo de ruzo kaj manipulado, Monato, 2001/01, p. 7
- beloruse:
- іншым спосабам, іначай
- ĉeĥe:
- jinak, jiným způsobem
- france:
- d'une autre façon, d'une autre manière
- germane:
- auf andere Weise
- hispane:
- de una u otra forma, de alguna manera
- japane:
- 別のやり方で [べつのやりかたで]
- pole:
- w inny sposób
- rumane:
- într-un mod diferit
- slovake:
- ináč, iným spôsobom
- ukraine:
- іншим чином, іншим способом, іншим робом, інакше, по-іншому
diversmaniere
- 
                              Laŭ malsama maniero:
                              
                                 diversaj homoj parolos diversmaniere
                                 [26];
                                 
                              
                                 la skribisto kolektis ŝtonetojn, metis ilin diversmaniere
                                 [27];
                                 
                              
                                 ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas
                                 trakti diversmaniere
                                 (vd perspektivo1,
                                    aspekto)
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas
                                 ilin krei ĉiu arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo
                                 [28].
                                 
                               sammaniere sammaniere
26.
                           
                           B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
28. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
                  27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
28. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
- beloruse:
- рознымі спосабамі, разнастайна
- ĉine:
- 諸般 [zhūbān], 诸般 [zhūbān]
- germane:
- in unterschiedlicher Weise, verschieden
- japane:
- いろいろなやり方で [いろいろなやりかたで], さまざまに
- pole:
- rozmaicie, w różny sposób
- rumane:
- în mod diferit, în diverse feluri
- ukraine:
- різним чином, по-різному, різними способами, і так і сяк
iamaniere, en ia maniero, certamaniere
- En ia maniero, per ia aŭ alia rimedo; iel: nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis [29]; neniu vin trompu iamaniere, ĉar nepre antaŭe okazos […] [30]; [ili] tion ne permesus, tamen ne ploru, vi iamaniere jam venos tien, mia amatino konas malgrandan malantaŭan ŝtuparon [31]; fantazio kreis tiun mondon […] tamen li sentas, ke ĝi en ia maniero estas tute vera [32]; la plej forta religio […] devigos aliajn certamaniere akcepti duagradan pozicion [33].
29.
                           
                           La Nova Testamento, La agoj 25:8
30. La Nova Testamento, II. Tesalonikanoj 2:3
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
32. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
33. Monato, Zlatko Tišljar: Unueco kaj diverseco, 2008
                  30. La Nova Testamento, II. Tesalonikanoj 2:3
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
32. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
33. Monato, Zlatko Tišljar: Unueco kaj diverseco, 2008
- beloruse:
- тым ці іншым спосабам
- ĉine:
- 不知何故 [bùzhīhégù], 以某种方式 [yǐmǒuzhǒngfāngshì], 以某種方式 [yǐmǒuzhǒngfāngshì], 在任何方面 [zàirènhéfāngmiàn]
- france:
- d'une manière ou d'une autre, d'une certaine façon
- germane:
- irgendwie
- hispane:
- de una manera o de otra, de una cierta forma
- japane:
- 何かの方法で [なんかのほうほうで], なんとかして
- pole:
- w jakiś sposób
- rumane:
- într-un fel, cumva
kiamaniere
- 
                           (demanda adverbo)
 Kiel1; per kiu procedo, per kiu rimedo aŭ agado: jen kiamaniere ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin [34]; diru, kiamaniere okazis tiu malbonaĵo [35]? kiamaniere ni resendu ĝin sur ĝian lokon [36]? kiamaniere helpos nin ĉi tiu [37]? se mi scius, kiamaniere mi povas lin trovi [38]; kiamaniere vi venis en nian domon [39]? la homo ne plu volis memori, kiamaniere li akiris ilin, ne revoki la eventojn, kiuj kostis preskaŭ lian vivon [40].
34.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 2:17
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:3
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 6:2
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 10:27
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 23:3
39. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
40. Monato, Franz-Georg RÖSSLER: Kuracbaneje
                  35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:3
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 6:2
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 10:27
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 23:3
39. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
40. Monato, Franz-Georg RÖSSLER: Kuracbaneje
- beloruse:
- як, якім спосабам
- ĉine:
- 如同 [rútóng], 如何 [rúhé]
- france:
- de quelle façon, de quelle manière
- germane:
- wie, in welcher Weise
- hispane:
- de qué manera
- japane:
- どのようにして
- nederlande:
- op welke manier
- pole:
- jak, w jaki sposób
- rumane:
- cum, ce
- ukraine:
- як, яким чином, яким способом, яким робом, у який спосіб, по-якому
sammaniere
- Laŭ sama maniero: mi ne volas taksi ĉi tiun dramon, ĉar mi scias, ke neniuj du homoj sammaniere konceptos ĝin [41]; mi tuj konsciiĝis, ke multaj kristanoj sammaniere parolas pri Jesuo, kvazaŭ simple Dio li estus [42]; Poška tranĉis sufiĉe grandan pecon de la trunko, forigis ĝian internaĵon, metis sur ĝin fojnan tegmenton, ellaboris fenestretojn, pordon kaj ene aranĝis etan ejon […], post dek du jaroj Poška decidis sammaniere ellabori la duan kverkan ejon nur iom pli etan [43].
41.
                           
                           Monato, Donald Broadribb: Atentinda
                              dramartaĵo
42. Monato, Gerrit Berveling: Honesta portreto pri granda homo
43. Monato, last: Muzeo en trunko
                  42. Monato, Gerrit Berveling: Honesta portreto pri granda homo
43. Monato, last: Muzeo en trunko
- angle:
- the same way
- beloruse:
- аднолькавым спосабам, аднолькава
- ĉine:
- 同等 [tóngděng], 一如 [yīrú]
- germane:
- genauso, in gleicher Weise
- japane:
- 同じやり方で [おなじやりかたで]
- pole:
- w ten sam sposób
- rumane:
- în același fel, asemenea
- ukraine:
- так само, таким же чином, таким же способом
dirmaniero, esprimmaniero
- Aparta vorta esprimo de iaspeca penso; parolturno: tia dirmaniero tute ne estas tre ofta, sed male escepta [44]; eĉ grandvaloraj verkistoj falis en la kaptilon, ellasante senpripense la erarajn dirmanierojn [45]; tia dirmaniero estas tute neebla en la franca lingvo [46]; plenumiĝas la franca dirmaniero „ekstremoj tuŝas unu la alian” [47]; [li] kriis kaj pro zorgo li forgesis ĉian respektoplenan esprimmanieron [48]; laŭ la pensmaniero de la plimulto de la lingvistoj la lingvo estas esprimmanieroj, kiuj ebligas interkompreniĝon, post iom da adaptiĝa tempo [49].
44.
                           
                           M. Bavant: komento de „La Esperanta imperfektiva
                           aspekto“, Lingva Kritiko,
                           2007-01-28
45. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
46. André Cherpillod: La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto, Monato, 2000/12, p. 18-19
47. Monato, Vinko Ošlak: Enlanda eksterlanda politiko
48. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
49. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
                  45. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
46. André Cherpillod: La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto, Monato, 2000/12, p. 18-19
47. Monato, Vinko Ošlak: Enlanda eksterlanda politiko
48. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
49. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
- beloruse:
- вымова, манэра гаварыць
- ĉeĥe:
- způsob vyjadřování
- ĉine:
- 口气 [kǒuqì], 口氣 [kǒuqì], 言談 [yántán], 言谈 [yántán], 俗語 [súyǔ], 俗语 [súyǔ], 客套話 [kètàohuà], 客套话 [kètàohuà]
- france:
- façon de parler, tournure
- germane:
- Redensart, Redeweise
- hispane:
- forma de hablar
- japane:
- 言い方 [いいかた], 言い回し [いいまわし], 表現法 [ひょうげんほう]
- nederlande:
- wijze van spreken
- pole:
- wymowa
- rumane:
- pronunție
- slovake:
- spôsob reči
- ukraine:
- вислів, спосіб висловлення, вимова
estmaniero
- beloruse:
- лад жыцьця
- france:
- manière d'être, style (de comportement)
- germane:
- Seiensart, Lebensweise, Verhalten
- pole:
- sposób bycia
- rumane:
- mod de a fi, comportament
pagmaniero
- 
                              Metodo aŭ rimedo, formo per kiu oni pagas:
                              
                                 ĉirkaŭ 20% de la salajroj estas pagataj „en kovertoj”
                                 […],
                                 la metodo estas tre favora por entreprenoj, […]
                                 dungitoj ne
                                 protestas kontraŭ tia pagmaniero
                                 [52];
                                 
                              
                                 ĉionfaraj poŝtelefonoj, kiuj estas io ajn (poŝlampo, agendo,
                                 termometro,
                                 skanilo, eĉ sekura pagmaniero) krom simplaj telefonoj
                                 [53]
                                 
                               kontanta,
                           ĉeko,
                           ĝiro1,
                           kambio kontanta,
                           ĉeko,
                           ĝiro1,
                           kambio
- beloruse:
- спосаб аплаты
- ĉine:
- 支付 [zhīfù], 結算方式 [jiésuànfāngshì], 结算方式 [jiésuànfāngshì], 支付方式 [zhīfùfāngshì]
- germane:
- Zahlungsweise, Zahlungsmittel
- pole:
- sposób płatności
- rumane:
- modalitate de plată
pensmaniero
- Kutima opinio, rezono, vidpunkto de homo aŭ homgrupo pri iu temo: konservu ĝin por ĉiam, ĉi tiun pensmanieron de la koro [54]; la pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi [55]; la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leŭtenanto [56]; sed al lia kantado mankis la alta pensmaniero, ĉar la poeta naturo malaperis [57]; kelkaj vivis tute solece […] kaj havis tute originalan pensmanieron kaj strangajn kutimojn [58]; sukcesa organizanto povas esti nur [...], kiu enkalkulas la homan sintenon, la homan pensmanieron, la homan animstaton [59].
54.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 29:18
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:16
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
57. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
59. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:2
                  55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:16
56. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
57. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
59. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:2
- angle:
- mindset, mentality, way of thinking
- beloruse:
- спосаб мысьленьня, мэнталітэт
- ĉeĥe:
- mentalita, způsob myšlení
- ĉine:
- 思維方式 [sīwéifāngshì], 思维方式 [sīwéifāngshì]
- france:
- mentalité
- germane:
- Denkweise, Ansicht, Mentalität
- hispane:
- mentalidad
- japane:
- 考え方 [かんがえかた]
- nederlande:
- denkwijze, mentaliteit
- pole:
- sposób myślenia, mentalność
- rumane:
- un mod de gândire, mentalitate
- slovake:
- spôsob myslenia, zmýšľanie
skribmaniero
- 1.
- Skribkaraktero, skribstilo: la koverto estis surskribita per junece nestabila, kvazaŭ infaneca skribmaniero [60]; rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro „tradukita“ VivZam ; datoj mankas, sed la malsamaj inkkoloro kaj skribmaniero pruvas, ke ĝi estis skribita en malsamaj tempoj [61].
- 2.
- Maniero aranĝi skribon (ortografiaj konvencioj, skriba sistemo ktp): disa, kuna, minuskla skribmaniero; li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo [62]; sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en ĉ kaj ŝ, vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en ĵ, ĥ kaj ĝ, ĉar […] uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso [63].
60.
                           
                           N. Lavrentjeva, trad. A. Sidorov: Poŝtrestante, Nica Literatura Revuo, 3(1).
61. Lusin, trad. Elpin: La Taglibro de Frenezulo, Ĉina Antologio (1919-1949), 1986
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:22
63. Zamenhof: Lingva respondo 45, La Revuo, 1908-08
                  61. Lusin, trad. Elpin: La Taglibro de Frenezulo, Ĉina Antologio (1919-1949), 1986
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:22
63. Zamenhof: Lingva respondo 45, La Revuo, 1908-08
- angle:
- 1. handwriting
- beloruse:
- 1. почырк, стыль пісьма 2. пісьмо, сыстэма пісьма
- ĉeĥe:
- charakter písma, rukopis, způsob psaní
- france:
- écriture
- germane:
- 1. Schreibweise, Schreibstil 2. Schriftsystem
- hispane:
- escritura
- hungare:
- írásmód
- indonezie:
- 1. tulisan tangan 2. sistem penulisan
- itale:
- 1. scrittura (modo personale), calligrafia (scrittura) 2. scrittura (sistema)
- japane:
- 筆跡 [ひっせき], 書き方 [かきかた], 書法 [しょほう]
- nederlande:
- 1. schrijfwijze 2. zetwijze
- pole:
- charakter pisma, sposób pisania 2. rejestracja
- rumane:
- scris, mod de scriere, scris de mână 2. înregistrare
- ruse:
- 1. почерк 2. написание
- slovake:
- charakter písma, rukopis
- svede:
- 1. handstil
- ukraine:
- спосіб написання
vivmaniero
- Kutima aranĝo de ies vivado: vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis [64]; tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo Marta ; ambaŭ sinjorinoj montris al spektantoj sanan, modestan sed feliĉan vivmanieron, kiu perdiĝas en la nuna socio Monato ; plej moda vivmaniero de la nuntempaj japanaj junuloj [65]; oni povas veturi ŝipe aŭ aviadile al la Aran-Insuloj, kie konserviĝis en plej pura formo la tradicia vivmaniero kaj la gaela lingvo [66].
64.
                           
                           La Nova Testamento, Galatoj 1:13
65. IGARASI Takeo: Junaj liberaj laboristoj, Monato, 2000/12, p. 11
66. Monato, Garbhan MacAoidh: Galway ‐ urbo de triboj
                  65. IGARASI Takeo: Junaj liberaj laboristoj, Monato, 2000/12, p. 11
66. Monato, Garbhan MacAoidh: Galway ‐ urbo de triboj
- angle:
- way of life
- beloruse:
- стыль жыцьця
- ĉeĥe:
- způsob života, životní styl, životospráva
- ĉine:
- 生活作風 [shēnghuózuòfēng], 生活作风 [shēnghuózuòfēng], 生活型态 [shēnghuóxíngtài], 生活型態 [shēnghuóxíngtài], 生活風貌 [shēnghuófēngmào], 生活风貌 [shēnghuófēngmào]
- france:
- mode de vie, style de vie
- germane:
- Lebensart, Lebensweise
- hispane:
- modo de vida, estilo de vida
- japane:
- 生活様式 [せいかつようしき], 暮し方 [くらしかた], 生き方 [いきかた]
- nederlande:
- levenswijze
- pole:
- styl życia, sposób życia, pomysł na życie
- portugale:
- modo de vida
- rumane:
- stil de viață, mod de viață, idee pentru viață
- slovake:
- životný štýl
- ukraine:
- спосіб життя, уклад життя, життєвий уклад
tiamaniere
- Tiel1 agante, per tia faro aŭ aranĝo: li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro kaj forportis ĝin tiamaniere kun si [67]; en la tago de enterigo de sia patrino ŝi ricevis la ruĝajn ŝuojn […], por funebro ili certe estis ne tre konvenaj, sed ŝi ja ne havis aliajn, kaj tial ŝi metis ilin sur siajn nudajn piedetojn kaj tiamaniere iris post la mizera ĉerko [68]; tiamaniere ĉio tio solviĝos [69]; la apro tiamaniere akceptis ilin kelkfoje, ke ili tute ne deziris renkonti ĝin [70]; aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta [71]?
67.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Rozo de la tombo de Homero
68. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
69. La Nova Testamento, II. Petro 3:11
70. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
71. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 5a
                  68. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
69. La Nova Testamento, II. Petro 3:11
70. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
71. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 5a
- angle:
- this way
- beloruse:
- так, такім спосабам
- france:
- de telle manière que, de telle sorte que
- germane:
- in solcher Weise, solcherart
- hispane:
- de modo que, por lo que
- japane:
- そんな風にして [そんなかぜにして], そういう風に [そういうかぜに]
- nederlande:
- op die manier
- pole:
- w ten sposób, że..., w taki sposób, że..., tak, że...
- rumane:
- în așa fel încât…, astfel încât ...
- ukraine:
- так, таким чином, таким способом, у такий спосіб
bonaj manieroj, elegantaj manieroj, ĝentilaj manieroj
- (komune) Bontono: amikoj nomis lin „barono“ pro lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj VivZam ; la lulilo de la konstruisto estis starinta nur en malgrava kabano, sed nobelaj moroj kaj nobelaj manieroj lin distingis [72]; ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda Marta ; tiam ĝi denove ekkantis per sia dolĉa, ensorĉanta voĉo, „ĉi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron,“ diris la sinjorinoj ĉirkaŭe [73]; etiketo estas aro de reguloj, normoj, eksteraj manieroj en mondunumo, nomitaj ankaŭ bonaj manieroj. [74].
 etiketo
etiketo72.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj
                           filinoj
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
74. Vikipedio, Etiketo, 2014-01-25
                  73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
74. Vikipedio, Etiketo, 2014-01-25
- beloruse:
- добрыя манэры
- ĉine:
- 事体 [shìtǐ], 事體 [shìtǐ], 礼节 [lǐjié], 禮節 [lǐjié]
- france:
- bonnes manières
- germane:
- gute Manieren, Anstand, Eleganz, Wohlverhalten
- hispane:
- buenos modales
- pole:
- dobre maniery
- rumane:
- bune maniere