*ton/o

*tono

1.
MUZ Muzika sono, havanta difinitan altecon: li tamen aŭdis ankoraŭ la tonojn de orgeno [1]; tio estas nur du tonoj, ĉiam bum, bum [2]! sonu plue, vi tonoj de la bela ĉaskorno [3]; nur raŭke sonis la tonoj, kiujn la maljuna viro eligis, poste li mallaŭte kantetis por si mem iun kanton [4]; jen tiu jen alia aŭdis ian strangan tonon, similan al sono de preĝeja sonorilo [5]; mirinda fluto, el ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo Fab3 ; mistono.
a)
MUZ Ĉeftono, baza sono de muzika skalo, sur kiu estas fundamentita muzika verko: (figure) doni la tonon (havi la ĉefan voĉon; esti sufiĉe influa por esti obee imitata de ĉiuj, konduki 5) PrV .
b)
FON Altigo, malaltigo aŭ teno de voĉ-alteco dum parolado: afabla, amika, kolera, kortuŝa tono; la amaso […] ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono de scianto sankte kredas EE ; diri kun protekta tono [6]; per kategoria tono [7]; despota tono eksonis en lia voĉo IK ; per kia rajto vi parolas al mi per la tono de superulo [8]? respondis la administranto per tono jesanta kaj samtempe demanda Marta ; de tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis [9]; (figure) la ĉefa tono de la libro estas iom melankolia. VD:frazmelodio, prozodio
2.
Nuanco de koloro: ĉirkaŭe la montoj ricevis belegan verdan tonon [10].
3.
MUZ(evitinde) =duto1
afrikanse:
toon
albane:
ton
amhare:
ቃና
angle:
tone 1. note
arabe:
نغمة
armene:
տոնուս
azerbajĝane:
ton
beloruse:
тон
bengale:
স্বন
birme:
အသံ
bosne:
ton
ĉeĥe:
tón, zvuk
dane:
tone
estone:
toon
eŭske:
tonua
filipine:
tono
france:
ton
galege:
ton
germane:
Ton
guĝarate:
સ્વર
haitie:
ton
haŭse:
sautin
hinde:
स्वर
hispane:
tono
hungare:
1.a alaphang 1.b hangnem, tónus 1. zenei hang 2. színárnyalat, tónus
igbe:
olu
irlande:
ton
islande:
tónn
japane:
トーン
jide:
טאָן
jorube:
ohun orin
kanare:
ಟೋನ್
kartvele:
ტონი
kazaĥe:
үн
kimre:
tôn
kirgize:
түс
kmere:
សម្លេង
koree:
korsike:
tonu
kose:
ilizwi
kroate:
ton
kurde:
deng
latve:
tonis
laŭe:
ໂຕນ
litove:
tonas
makedone:
тон
malagase:
fiteny
malaje:
nada
malajalame:
ഛായ
maorie:
reo
marate:
टोन
mongole:
ая
nederlande:
toon
nepale:
टोन
njanĝe:
kamvekedwe
okcidentfrise:
toan
panĝabe:
ਟੋਨ
paŝtue:
لهجه
pole:
ton
portugale:
1.a tom 1.b tom 1. som 2. tom
ruande:
ijwi
ruse:
тон
samoe:
faʻaleoga
sinde:
سر
sinhale:
ස්වරය
skotgaele:
tòna
slovake:
odtieň farby
slovene:
tona
somale:
midab
ŝone:
izwi
sote:
modumo
sunde:
nada
taĝike:
оҳанги
taje:
โทน
tamile:
தொனி
tatare:
тон
telugue:
టోన్
ukraine:
тон
urdue:
سر
uzbeke:
ohang
vjetname:
giai điệu
volapuke:
ton
zulue:
umbala

bontono, bona tono

Eleganta ĝentileco de bonedukita homo: nur en la ĉefurbo ekzistas ja bon-tono [11]; la vizito en Chautauque apartenas jam al la bona tono FK ; longa listo de konsiloj, ŝvebantaj inter alta moralo kaj simpla ordinara bontono [12].
beloruse:
добрыя манэры
ĉeĥe:
bonton, dobré mravy, jemné mravy
france:
bon ton, bonnes manières
hungare:
jólneveltség, jó modor
japane:
上品 [じょうぼん]
nederlande:
bonton
pole:
bon ton, dobre maniery
portugale:
bom-tom, boas maneiras
ruse:
хорошие манеры, бонтон (уст.)
slovake:
bontón, správne správanie

dekdutonismo

MUZ Aŭstruj-devena muzika skolo el la komenco de la 20a jarcento, kiu netonale uzas de la dek du kromatajn tonojn de okto; dodekafonismo: post la elmigrado de Schönberg en Usonon […] la dekdutonismo precipe disvastiĝis en norda Ameriko [13]; la diferencoj inter la dekdutonisma tekniko de Hauer kaj la „komponado per 12 tonoj“ de Schönberg estas gravaj [14].
angle:
twelve-tone technique
france:
dodécaphonisme
pole:
dodekafonia

subtono

Malĉefa tono, subtile sentebla nuanco: milda ironio […] estas konstatebla kiel ia subtono en la originalaj prozverkoj de Szilágyi [15].
15. B. Ragnarsson: Ferenc Szilágyi: Novelisto kun du hejmlandoj, libera folio, 2005
france:
arrière-pensée, connotation, inexprimé (subst.)

unutona

Ĉiam samsona, samkolora, samaspekta, ne varia, banala, griza, monotona: la silenta, humila, unutona penso de la pala virino Marta ; iliaj raportoj estis tede unutonaj [16]; teksaĵoj maldelikataj kaj unutonaj [17]; iu obtuza, unutona bruado [18].
angle:
monotone, monotonous
beloruse:
аднатонны, манатонны
ĉeĥe:
jednotónový, přen. monotónní
france:
monotone
germane:
eintönig
hungare:
egyhangú, monoton
japane:
単調な [たんちょうな], 一本調子の [いっぽんぢょうしの], 変化のない [へんかのない]
nederlande:
eentonig
pole:
monotonny
portugale:
monótono
ruse:
монотонный, однотонный
slovake:
jednotvárny, monotónny
ukraine:
однотонний, монотонний

unutono, unutoneco

Karaktero de tio, kio havas nur unu tonon, unu koloron, daŭre saman aspekton: unutoneco de la pejzaĝo, la incitanta flaveco de la sablo, la varmego kaj, antaŭ ĉio, la senfina senlimeco ― jen estas la ĉefaj ecoj de la libia dezerto [19]; en la tago de Lakŝmi Puĝa, grupoj da homoj iras dum multaj horoj de domo al domo, kantante „bhaijlo – bhaijlo“ kun ĝoja unutono [20].
beloruse:
манатоннасьць, аднатоннасьць
france:
monotonie
japane:
単調さ [たんちょうさ], 一本調子 [いっぽんぢょうし]

administraj notoj

sub~o: Mankas dua fontindiko.