tradukoj: be ca cs de en fr hu nl pl pt ro ru sk

1melodi/o PV

melodio  

MUZ Sinsekvo da muzikaj sonoj agrablaj por la orelo kaj formantaj muzikan frazon: li iras al la blindulo kaj igas lin ekludi vivan ... melodion kaj kune kun la kolego li improvizas gajan dancon [1]. VD:ario

melodia  

MUZ Sonanta kiel melodio, pro flueco agrabla por la orelo: la melodia kanto de najtingalo VD:harmonia.

frazmelodio  

LIN Vario de voĉalteco, kiu karakterizas la tuton de frazo; tono1.b: oni uzas voĉaltecon por frazmelodio, do por aldoni neleksikan signifon al diraĵoj [2].

tradukoj

anglaj

~o: melody, tune; ~a: melodious, melodic, songful, tuneful.

belorusaj

~o: мэлёдыя; ~a: мэлядычны.

ĉeĥaj

~o: melodie, nápěv; ~a: melodický, zpěvný; fraz~o: intonace věty.

francaj

~o: mélodie; ~a: mélodieux, mélodique; fraz~o: mélodie de phrase.

germanaj

~o: Melodie; ~a: melodisch.

hungaraj

~o: dallam, melódia; ~a: dallam-, dallamos, melodikus.

katalunaj

~o: melodia; ~a: melòdic.

nederlandaj

~o: melodie; ~a: melodieus.

polaj

~o: melodia; ~a: melodyjny.

portugalaj

~o: melodia, linha melódica; ~a: melodioso, melódico, harmonioso.

rumanaj

~o: aer.

rusaj

~o: мелодия; ~a: мелодичный.

slovakaj

~o: melódia, nápev, nôta; ~a: melodický; fraz~o: intonácia vety.

fontoj

1. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, el odeso ĝis Konstantinopolo
2. J. Wells: La frazmelodio en internacia perspektivo, IKU-AIS, 2008

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | melodi.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2017/10/20 08:10:13