*konduk/i PV

*konduki

(tr)
1.
(iu) Irigi iun kun si al iu loko, direktante lin laŭ sia propra plaĉo: la soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj [1]; konduki iun al la fenestro, al urbdomo, en la teatron; rabemulo forlogas sian proksimulon kaj kondukas lin sur vojo malbona [2]; konduki infanon per la mano; konduki blindulon, vizitantojn; konduki ĉevalon per la brido; konduki aŭtomobilon, maŝinon; en broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo [3]; mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo [4]. VD:direkti 1, gvidi 1.a, nazo
2.
(io) Ebligi al io aŭ iu iradon al iu loko: mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo [5]; kanalo kondukas la akvon en la lagon [6]; aleo da arboj kondukas al la domo; pordo kondukanta el la ĉambro en la ĝardenon; la arbaro kondukis al la maro [7]; lia metio kondukas lin en multajn diversajn mediojn; (figure) peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando PrV .
3.
(iu) Alvenigi per sia propra agado iun aŭ ion al nova stato: jen kien vi kondukis lin per viaj konsiloj! konduki la landon al pereoB , aferon al sukceso; Sizifan laboron […] alkonduki […] al feliĉa fino (fari neeblaĵon) EE .
4.
(io) Ebligi al iu alvenon al nova stato: diboĉado kondukas al malsano; espero kaj pacienco kondukas al potenco PrV ; tro da libero kondukas al mizero PrV ; tiuj ĉi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis […] al [nen]ia rezultato FK ; eĉ plej granda malbono al bono kondukas PrV ; tro grandaj kalkuloj kondukas al nulo PrV ; mensogo malproksimen ne kondukas PrV .
5.
(iu) Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo, gardante por si la estrecon: konduki maŝinon, veturilon, la popolojn, la homojn; la plimulto el la virinoj lasas sin konduki de sia koro; konduki armeon, regimenton, ĥoron; konduki militon [8] [9]; konduki la batalon [10]; konduki entreprenon, firmon, proceson; lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de la domo [11]; profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke […] trapenetris eĉ unu vorteto BdV ; konduki rezonadon; prudente konduki aferon; mi ne kondukas apartan libron por ĉiuj enspezoj kaj elspezojZ ; (figure) konduki la dancojn (havi la ĉefan voĉon) PrV . VD:direkti 4, direkti 3, gvidi 2, tono
6.
FIZELEPV (elektron, varmon, elektromagnetan ondon) Esti trairebla de ĝi: la metaloj bone kondukas elektron; oni sternis tri elektrajn kablojn de Tianshengqiao-hidroelektrejo en la limregiono de Yunnan, Guizhou kaj Guangxi por konduki elektron al Guangdong [12]; [diamanto] estas ekstreme bona materio por konduki varmon [13]. SIN:kondukti
Rim.: Ĉi tiu senco sufiĉe facile kaj tre internacie deriviĝas de senco 2, ja la koncernaj substancoj ebligas trairadon de la koncerna energiformo kaj iasence agas por ĝi kiel agas kanaloj por fluidaĵoj. Tial ne aspektas tre utila la paronimo kondukt aperanta ĉi-sence en PIV1, kaj enkondukita jam pli frue en ScTerm.
Rim.: Direkti kaj konduki povas esti indiferente uzataj pri veturiloj kaj pri gravaj aferoj (entreprenoj ktp). Sed pri vivuloj ekzistas tia diferenco, ke la kondukanto akompanas, la direktanto ne. Inter direktikonduki kaj gvidi, la diferenco estas, ke la direktanto aŭ kondukanto estras, dum la gvidanto nur helpas. Fine gvidi supozas, ke la gvidato ne konas la ĝustan vojon, kiun konas nur la gvidanto.
afrikanse:
lei
albane:
të çojë
amhare:
መምራት
angle:
1. to lead, conduct 2. to lead, conduct 3. to bring 4. to lead 5. to run, control, lead, guide, conduct, handle 6. to conduct
arabe:
قيادة
armene:
հանգեցնել
azerbajĝane:
qurğuşun
beloruse:
весьці, праводзіць
bengale:
নেতৃত্ব
birme:
ခဲ
bosne:
vodi
ĉeĥe:
vést vodit, řídit
ĉine:
6. [dǎo], 指挥 [zhǐhuī], 举办 [jǔbàn], 引 [yǐn], 指引 [zhǐyǐn], 提头儿 [títóur], 率領 [shuàilǐng], 領 [lǐng], 馭 [yù], 駕馭 [jiàyù]
dane:
føre
estone:
kaasa
eŭske:
ekar
filipine:
pangunahan
france:
1. conduire (faire aller avec soi), acheminer, amener, guider (faire aller avec soi), mener (faire aller avec soi) 2. conduire (constituer un passage), mener (constituer un passage) peto kaj demando ~as tra l' tuta lando: avec sa langue on va partout. 3. conduire (à un état, à un acte), acculer (à un état, à un acte), entraîner (vers un état, à un acte), pousser (vers un état, à un acte), réduire (à un état, à un acte) 4. conduire (aboutir à), aboutir (à un résultat), mener (aboutir à), déboucher (aboutir à) eĉ plej granda malbono al bono ~as: à quelque chose malheur est toujours bon. tro grandaj kalkuloj ~as al nulo: on hasarde de perdre en voulant trop gagner. mensogo malproksimen ne ~as: le menteur ne va pas loin. 5. conduire (diriger), administrer, commander, diriger, gérer, gouverner, guider (diriger), manager, manœuvrer (diriger), mener (diriger), piloter (diriger), régir ~i la dancojn: mener le bal, mener la danse, donner le ton (avoir un rôle conducteur). 6. conduire (phys.), être conducteur (de)
galege:
conducir
germane:
1. leiten, geleiten, führen 2. leiten, führen 3. leiten 4. führen 5. steuern, lenken
guĝarate:
દોરી
haitie:
mennen
haŭse:
kai
hinde:
नेतृत्व
hispane:
1. conducir (hacer ir con uno mismo), manejar, guiar (hacer ir consigo), llevar (hacer ir con uno mismo) 2. conducir (hacer un camino), guiar (hacer un camino) peto kaj demando ~as tra l' tuta lando: preguntando se va a todas partes. 3. conducir (a un estado, a una acción), llevar (a un estado, a una acción) 4. llevar (a un resultado) 5. conducir (dirigir), administrar, gestionar, dirigir, gobernar, guiar, manejar (dirigir), pilotar (dirigir), regir ~i la dancojn: llevar la batuta (tener el rol de conductor), ser la voz cantante. 6. conducir (fís.), ser conductor (de)
hungare:
vezet espero kaj pacienco ~as al potenco: türelem rózsát terem. tro da libero ~as al mizero: a nagy szabadságnak nyomor a vége. eĉ plej granda malbono al bono ~as: a legrosszabbtól is vezethet út a jóhoz. mensogo malproksimen ne ~as: hazugsággal nem lehet messze menni. ~i la dancojn: vezető szerepet játszik.
igbe:
mbu
indonezie:
1. mengantar, mengarahkan, membawa (ke), membimbing, memandu, menunjukkan (jalan), menuntun 2. mengalirkan, menggiring, menyalurkan 3. mengantarkan, membawa 4. menyebabkan 5. mengatur, mengendalikan, mengontrol 6. menghantarkan (panas, listrik)
irlande:
luaidhe
islande:
leiða
japane:
[なまり]
jave:
mimpin
jide:
פירן
jorube:
yorisi
kanare:
ದಾರಿ
kartvele:
გამოიწვევს
kazaĥe:
қорғасын
kimre:
arwain
kirgize:
жетектөө
kmere:
នាំ
koree:
지도
korsike:
cumannari
kose:
ukukhokela
kroate:
dovesti
kurde:
gûlle
latine:
ducit
latve:
vadīt
laŭe:
ນໍາໄປສູ່ການ
litove:
vadovauti
makedone:
доведе
malagase:
mitarika
malaje:
membawa
malajalame:
ഈയം
malte:
ċomb
maorie:
arahi
marate:
आघाडी
monge:
coj
mongole:
хүргэдэг
nederlande:
1. begeleiden, besturen 2. leiden 3. leiden 4. leiden 5. leiden
njanĝe:
atsogolere
okcidentfrise:
foarsprong
panĝabe:
ਦੀ ਅਗਵਾਈ
paŝtue:
لامل
pole:
odprowadzać, prowadzić, wodzić, zawieść
portugale:
conduzir, levar, guiar
ruande:
kuyobora
rumane:
conduce
ruse:
вести, привести, приводить
samoe:
taitai
sinde:
ڏس
sinhale:
පෙරමුණ
skotgaele:
stiùireadh
slovake:
riadiť, viesť, vodiť
slovene:
vodi
somale:
keeni
ŝone:
tungamira
sote:
lebisa
sunde:
mingpin
svahile:
kusababisha
taĝike:
роҳбарӣ
taje:
นำไปสู่
tamile:
வழிவகுக்கும்
tatare:
кургаш
telugue:
దారి
ukraine:
привести
urdue:
قیادت
uzbeke:
qo’rg’oshin
vjetname:
dẫn
zulue:
kuholele

konduka

1.
Rilata al kondukado: mia konduka tekniko (tekniko konduki la ĉevalĉaron) estas plej kompetenta [14].
2.
Kondukanta 6: nelacigeble, [Hertz] studas la propagadon de la elektromagnetaj ondoj kiuj [ebligas] transporti energion sen konduka fadeno [15].
14. Rakonto pri diametra kontraŭeco, Ĉina Enciklopedio
15. P. Dessapt: Elektromagnetismo kaj propagado de la ondoj, http://dspt.club.fr/hertzE.htm
angle:
1. managerial, guiding 2. conductive
beloruse:
1. кіроўчы, кіраўнічы 2. праводзячы, праводны
hispane:
1. gerencial, directivo, influyente 2. conductor
hungare:
1. vezetési 2. vezető
indonezie:
1. manajerial 2. konduktif
pole:
2. przewodzący, przewodni
rumane:
2. conductoare
ruse:
2. проводящий

kondukado

Ago de tiu, kiu (ade) kondukas:
5:
jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laŭ siaj taĉmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron [16];
2:
kondukilo ‐ elemento, servanta por kondukado de fluanta likvo aŭ gaso [17]; ĉinaj teknikaj laborantoj komencis la inĝenieriaĵon de kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio [18];
6:
mi devis ĉesigi la lecionon pri varmokondukado kaj sendi ĉiujn en la korton [19].
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 33:1
17. J. Rybář: Terminaro de hidraŭlaj meĥanismoj, Vikipedio
18. Inĝenieriaĵo de kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio, Ĉina Enciklopedio
19. Pejno S.: Ŝtopilo, http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_shtop.htm
angle:
1.a guidance 1.b delivery, conduction 1.c conduction
beloruse:
вядзеньне, правядзеньне, кіраваньне
ĉeĥe:
vedení, vodění, řízení (činnost)
ĉine:
指导 [zhǐdǎo], 訓迪 [xùndí]
france:
conduction, conduite (acte de conduire)
hispane:
1.a guía 1.b conducción (tuberías, mecanismo) 1.c conducción
hungare:
vezetés varmo~ado: hővezetés.
indonezie:
1.a bimbingan, pedoman, pimpinan, petunjuk, tuntunan 1.c konduksi
pole:
zarządzanie
rumane:
administrare
ruse:
ведение, вождение 1.b проведение 1.c проводимость varmo~ado: теплопроводность.
slovake:
riadenie, vedenie, vodenie

kondukanto

(tr)
1.
Tiu, kiu kondukas.
1:
ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj [20];
5:
la kondukanto de la glitveturilo turnis la kapon kaj tiel afable kapjesis al Kay, kvazaŭ ili konus unu la alian [21]; la kondukantoj de via komercado [...] falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo [22]; li diris al Jiftaĥ: Iru kaj estu nia kondukanto, kaj ni batalos kontraŭ la Amonidoj [23].
2.
FIZELE Korpo aŭ substanco, kapabla konduki 6 energiformon tra si: [metaloido] estas malbona kondukanto de varmo kaj elektro [24]. SIN:konduktanto
angle:
1. guide, conductor, leader 2. conductor
beloruse:
1. кіроўца, вядоўца, кіраўнік, павадыр, правадыр 2. праваднік
ĉeĥe:
průvodce (něčím), vůdce, řidič
ĉine:
2. 导体 [dǎotǐ], 列車長 [lièchēzhǎng], 領導人 [lǐngdǎorén], 女負責人 [nǚfùzérén]
france:
1. conducteur (personne qui conduit), chauffeur (personne qui conduit), chef, guide (personne qui conduit), leader, pilote (personne qui conduit) 2. conducteur (subst., phys.)
germane:
1. Leiter, Führer 2. Leiter
hispane:
1. guía, conductor, piloto 2. conductor (subst., fís.)
hungare:
vezető
indonezie:
1. pembimbing, konduktor, memandu, pemimpin, penuntun 2. penghantar (panas, listrik)
japane:
案内者 [あんないしゃ], 操縦者 [そうじゅうしゃ], 指揮者 [しきしゃ]
pole:
kierujący, przodujący
rumane:
conducere
ruse:
1. проводник, водитель, вождь, ведущий (сущ.) 2. проводник
slovake:
sprievodca (niečím), vodca, vodič

kondukisto

Homo, kiu profesie kondukas veturilon, lokomotivon, aŭtomobilon ks.: unu trajnkondukisto neglektis ruĝan haltigolumon [25]; buskondukisto [26].
Rim.: Ne konfuzu kun konduktoro (kontrolisto).
25. Monato, Ivo Durwael: Unu ŝtato, du landoj
26. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
angle:
driver, chauffeur, pilot
beloruse:
кіроўца, пілот
ĉeĥe:
průvodce
ĉine:
司机 [sījī], 駕駛員 [jiàshǐyuán], 駕駛人 [jiàshǐrén]
france:
chauffeur (professionnel), conducteur (professionnel), pilote (professionnel)
germane:
Führer, Steuermann, Fahrer
hispane:
conductor (profesional), chófer (profesional), piloto (profesional)
hungare:
járművezető
indonezie:
juru mudi, pengemudi, masinis, pilot, sopir
japane:
運転手 [うんてんしゅ], 御者 [ぎょしゃ]
nederlande:
bestuurder, conducteur
pole:
kierowca
rumane:
conducător auto
ruse:
кондуктор, водитель, шофёр
slovake:
sprievodca
tibete:
ཁ་ལོ་པ་

*kondukilo

1:
F Rimeno por konduki 1 brutojn: sur la domo staris kupra ĉaro kun kupraj ĉevaloj antaŭe, kaj la diino de venko, ankaŭ el kupro, tenis la kondukilojn [27]; Ramzes [...] sidiĝis en la ĉaron kaj mem prenis la kondukilojn [28]; ĉarmo de la krepusko, kiam la ĉevalo kun mallevita kondukilo lace paŝas sur la malseka herbo [29]; (frazaĵo) teni iun per mallonga kondukilo (ne lasi lin libere agi) [30].
Rim.: En ĉi tiu senco la vorto plejofte aperas plurale, sed ankaŭ singulara uzo eblas.
2:
[31] Ĉia tubo aŭ kanalo, destinita por konduki 2 fluidaĵon: por transporto de nafto kaj gaso estas vasta reto de kondukiloj kiuj ligas fontlokojn, rafinejojn kaj distribuejojn [32]; la kondukilo, ekkonstruita fine de 2012 ĉe Nigra Maro en Rusio, longos preskaŭ 1500 km [33].
5:
TEK=stirilo
6:
a)
ELE[34] Metala dratokablo, uzata por konduki 6 elektron. SIN:konduktilo
Rim.: En PV „kondukilo“ estas difinita kiel substanco, do fakte kiel „kondukanto“, dum la formo „kondukanto“, nedifinita en la sama vortaro, tamen aperas en difinoj de „elektrodo“ kaj „metaloido“. Eblas konsideri ĉi tion eraro, atribuebla al nacilingva influo (ekz-e de la franca, kiu por ambaŭ sencoj uzas nur „conducteur“) kaj preferi la solvon de PIV1, kiu uzas sufikson -anto por la substanco, kaj sufikson -ilo por objekto el la koncerna substanco, uzata por difinita celo. Tamen ĉi tiu vortaro, kiu difinas preferinda por tiuj uzoj la radikon kondukt, konservis la formon „kondukilo“ apud „konduktilo“, sed ne registris „kondukanto“ apud „konduktanto“.
b)
FIZSUB:lumkondukilo, ondokondukilo, varmokondukilo
angle:
1:  rein 2:  conduit, tube, pipe, channel, canal 5:  steering wheel, joystick, control lever, steering device 6:  conductor, conductor cable
beloruse:
1:  ляйчына 2:  труба (транспартная), вадавод, газавод, нафтавод, нафтапрадуктавод і да г. п. 5:  стырно, руль 4.a праваднік
ĉeĥe:
el. vodič, kormidlo, vedení (plynu, vody), řidítka
ĉine:
1:  [ēng], 轡 [pèi], 鞗 [tiáo] 5:  操縱桿 [cāozònggǎn], 搖桿 [yáogǎn], 方向盘 [fāngxiàngpán], 轉向盤 [zhuǎnxiàngpán] 6:  导体 [dǎotǐ], 电缆 [diànlǎn], 电线 [diànxiàn], 網絡電纜 [wǎngluòdiànlǎn]
france:
1:  rêne, guide (rêne), bride (rêne) teni iun per mallonga ~ilo: tenir la bride courte à qn, serrer la bride à qn, contenir qn (ne pas lui laisser la liberté d'agir). 2:  conduit (subst.), conduite (subst., tuyau) 4.a conducteur (fil électrique), fil électrique
germane:
1:  Zügel 2:  Leitung 5:  Steuer, Steuerung 6:  Stromleitung, Kabel, Leiter
hispane:
1:  rienda, brida (rienda) teni iun per mallonga ~ilo: sostener la brida corta a alguien, sujetar la brida a alguien, contener a alguien (no permitirle libertad de acción). 2:  conducto, tubería, canal 5:  volante, mando de control 4.a conductor (cable eléctrico), cable eléctrico
hungare:
1:  kantárszár, gyeplő teni iun per mallonga ~ilo: rövid pórázon tart. 2:  vezeték 5:  kormány 4.a vezeték (pl. elektromos)
indonezie:
1:  cais, kekang, les, tali kekang, tali kendali, tom 2:  pembuluh, pipa, saluran, tabung 5:  kemudi, kendali, kontrol, tongkat ria, tuas kendali 6:  kabel, konduktor, penghantar (panas, listrik)
japane:
たづな, ハンドル [はんどる], みぞ, 導管 [どうかん], 水道管 [すいどうかん]
nederlande:
1:  leidsel 5:  stuur 4.a leiding (waterleiding bijv.)
pole:
cugiel, kierownica, lejce, przewodnik (elektryczny)
rumane:
volan, frâu, ghid (electric)
ruse:
1:  вожжи 2:  водопровод, газопровод, нефтепровод и т.п. 5:  руль 4.a проводник 4.b проводник
slovake:
kormidlo, riadidlá, vedenie, vodič

alkonduki

(tr)
1.
Alvenigi al iu aŭ al si: ordonu al viaj servistoj alkonduki azenojn de Libujo FK ; oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn [35].
2.
Konduki al io, kaj ĝin atingi: la natura iro de ideoj alkondukis lin al la penso, ke... FK ; li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino EE , al feliĉa fino EE ; en lingvo arta [tiuj malfacilaĵoj estas] alkondukitaj (limigitaj, resumitaj) al ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ reguloj EE ; la tuta demando alkondukiĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe EE .
35. La Nova Testamento, S. Mateo 4:24
angle:
1. to bring 2. to bring, lead to
beloruse:
падводзіць, прыводзіць
ĉeĥe:
dovést, přivést, zavést
ĉine:
拿來 [nálái], 召集 [zhàojí]
france:
amener (à un endroit, à une conclusion), conduire (à un endroit, à une conclusion), ramener (réduire), réduire (ramener)
germane:
herbringen, zuführen 1. holen, herbeischaffen
hispane:
transportar, llevar
hungare:
odavezet, idevezet
indonezie:
mengantarkan (ke), membawa (ke)
japane:
連れて来る [つれてくる], 至らしめる [いたらしめる]
nederlande:
brengen
pole:
doprowadzać, dowieść, przywodzić, sprowadzać, zaprowadzać
rumane:
plumb, dovedi, reaminti, aduce
ruse:
подвести, привести
slovake:
doviesť, priviesť

dekonduki

(tr)
1.
Konduki flanken de io: dekonduki iun de la ĝusta vojo; oni ne devas dekonduki la amasojn de la montrita vojo [36]! VD:deflankigi, devojigi
2.
(malofte) Deadmoni: dekonduki amikon de malnobla agoB .
angle:
1. to lead away, lead astray, divert 2. to urge against, dissuade
beloruse:
1. адводзіць, уводзіць 2. адгаворваць, адрайваць
ĉeĥe:
odvést, svést
france:
détourner, dévier (tr.)
germane:
abraten, abbringen 1. abbringen, fehlleiten
hispane:
1. desviar 2. disuadir
hungare:
elvezet, elterel, levezet
indonezie:
1. mengalihkan (ke arah yg salah), menyesatkan 2. menghalangi, merintangi
japane:
そらす, 遠ざける [とおざける]
nederlande:
afbrengen
pole:
odprowadzić
rumane:
escortă
ruse:
1. отвести, увести 2. отговорить
slovake:
odviesť

enkonduki

(tr)
1.
Konduki al io kaj enirigi en ĝin: la lakeo enkondukis junan sinjoron en la kabineton; la juĝejo estis jam plena, kaj oni enkondukis la juĝoton DL .
2.
(figure) Enigi ion novan en uzadon; uzi kaj apliki novaĵon: apartaj artaj rimedoj enkondukas grandan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj EE ; enkonduki novan modon, radikon en nia lingvoZ ; enkonduki novan ortografion [37]; tiu ĉi sistemo postulas tro grandan pripensadon por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon kun malproksimaj popoloj FK .
angle:
1. to lead in 2. to introduce, initiate, present
beloruse:
уводзіць (унутр, у нешта)
ĉeĥe:
přivést, uvozovat, uvést, zavádět, zavést
ĉine:
置入 [zhìrù], 引进 [yǐnjìn], 介紹 [jièshào], 插上 [chāshang], 放入 [fàngrù] 2. [chàng], 延見 [yánjiàn], 引入 [yǐnrù], 导入 [dǎorù]
france:
introduire, faire entrer, incorporer, insérer, implanter, lancer (introduire)
germane:
1. hineinführen, hineinbringen, hereinführen 2. einführen, aufbringen
hispane:
2. introducir, iniciar, presentar
hungare:
2. bevezet
indonezie:
1. membawa masuk 2. mengenalkan, memperkenalkan
japane:
導き入れる [みちびきいれる], 招き入れる [まねきいれる], 導入する [どうにゅうする], 取り入れる [とりいれる]
nederlande:
1. binnenleiden 2. inleiden
pole:
wnosić, wprowadzać
rumane:
conduce in
ruse:
ввести
slovake:
uviesť, voviesť

enkonduko

1.
Establi, instali, starigi: la enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla FK ; enkonduko de ordo kaj forigo de ĉiu malpaco [38].
2.
Komenca parto de verko, entenanta klarigojn pri la sekvo: ĉiuj entenis saman enkondukon, tekstojn en lingvo internacia VivZam ; la kompilinto en sia enkonduko skribas […] [39]. SUB:preambloVD:antaŭparolo, prologo
38. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
39. Monato, Pejno Simono: Malgaje pri patrino
angle:
introduction, preface, foreward
beloruse:
уводзіны
ĉeĥe:
introdukce, uvedení, zavedení, úvod
ĉine:
引子 [yǐnzi], 概論 [gàilùn], 导论 [dǎolùn], 前言 [qiányán], 引言 [yǐnyán], 序 [xù], 简介 [jiǎnjiè], 緒論 [xùlùn], 例言 [lìyán]
france:
introduction, insertion, incorportation, implantation (introduction), lancement (introduction)
germane:
Einleitung, Einführung, Prolog 1. Einführung
hispane:
introducción, prefacio, prólogo
hungare:
bevezetés, bevezető
indonezie:
1. pengenalan 2. pembukaan, pendahuluan, kata pengantar, mukadimah, preambul, prolog
japane:
序論 [じょろん], 入門 [にゅうもん], 導入 [どうにゅう]
pole:
wprowadzenie, wstęp, zagajenie
rumane:
admitere, introducere
ruse:
введение
slovake:
úvod

*forkonduki

(tr)
Konduki malproksimen de io: la reĝido [...] forkondukis ŝin al la palaco de sia patro [40]; la planko estas tiel aranĝita, ke ĝi forkondukas la pluvon; kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn [41].
angle:
to lead away, divert, draw away
beloruse:
адводзіць, выводзіць
ĉeĥe:
odvést, vyvést
ĉine:
带走 [dàizǒu], 引入歧途 [yǐnrùqítú]
france:
déporter, éloigner, emmener (au loin), évacuer
germane:
wegführen, wegbringen wegführen
hispane:
deportar, alejar, evacuar
hungare:
elvezet
indonezie:
membawa jauh, menjauhi, menyesatkan
japane:
連れ去る [つれさる], 運び去る [はこびさる]
nederlande:
wegleiden
pole:
uprowadzać, wyprowadzić
rumane:
răpi, muta
ruse:
увести
slovake:
odviesť

aerkondukilo, aerokondukilo

Kondukilo 2 por aero: por aerumadi la tunelon oni boris plurajn aero-kondukilojn en la supraĵo [42].
42. La kanalo-tunelo en Riquevalle, Eventoj n-ro 180
angle:
air duct
beloruse:
паветравод, вентыляцыйная шахта
ĉine:
气道 [qìdào], 通風 [tōngfēng], 烟囱 [yāncōng], 通气杆 [tōngqìgān], 通气管 [tōngqìguǎn]
france:
conduit d'aération, galerie d'aération
germane:
Lüftung, Luftschacht
hispane:
conducto de aireación
hungare:
légcsatorna
indonezie:
saluran udara
pole:
kanał powietrzny
rumane:
aeriană
ruse:
воздуховод, вентиляционная шахта

akvokondukilo

Kondukilo 2 por akvo: estos alikonstruita la akvo-kondukilo kaj modernigita la purigejo de forfluaĵoj [43].
43. Varsovia akvo pli bongusta, Pola Radio
angle:
water hose, pipe, tube, drain
beloruse:
вадаправод
bretone:
korzenn (da gas dour), tuellenn (da gas dour)
ĉeĥe:
vodovod, vodovodní řad
ĉine:
管子 [guǎnzi], 輸水管 [shūshuǐguǎn], 水管 [shuǐguǎn]
france:
conduite d'eau, aqueduc
germane:
Wasserleitung
hispane:
tubería de desagüe, acueducto
hungare:
vízvezeték
indonezie:
saluran air, akuaduk, kanal, selang, selokan, pipa
japane:
水道 [すいどう]
nederlande:
waterleiding
pole:
akwedukt
portugale:
cano de água
rumane:
țeavă, tubulatură
ruse:
водопровод, водовод, акведук
slovake:
vodovod

akvokonduko

(arkaismo)
Akvokondukilo: [se oni metus sur saman skalon la homajn kaj termitajn konstruojn,] la piramidoj de Egiptujo kaj la akvokondukoj de Romo perdus sian tutan gloron kaj fariĝus nuloj [44].
angle:
aqueduct
beloruse:
вадавод, аквэдук
ĉeĥe:
vedení vody
hispane:
acueducto
hungare:
(római) vízvezeték, aquaeductus
indonezie:
saluran air, akuaduk, kanal, selang, selokan, pipa
pole:
wodociąg
rumane:
aprovizionare cu apă
ruse:
акведук
slovake:
rozvod vody

duonkonduka

FIZELE (pri materialo) Kondukanta 6 elektron, sed, kutime, malpli bone ol metalo krom en specifaj eksteraj kondiĉoj: en la duonkonduka tekniko, la nanodratoj estas produktitaj per tre elspezaj litografiaj proce[z]oj [45]; fotodiodo estas duonkonduka diodo, [46].
angle:
semiconductive
beloruse:
напаўправодны
france:
semi-conducteur (adj.), semiconducteur (adj.)
hispane:
semiconductor (adj.)
hungare:
félvezető
indonezie:
semikonduktif
pole:
półprzewodnikowy
rumane:
semiconductoare
ruse:
полупроводящий, полупроводниковый

duonkondukanto

angle:
semiconductor
beloruse:
напаўправаднік
ĉeĥe:
polovodič
ĉine:
半导体 [bàndǎotǐ]
france:
semi-conducteur (subst.), semiconducteur (subst.)
germane:
Halbleiter
hispane:
semiconductor (subst.)
hungare:
félvezető
indonezie:
semikonduktor
pole:
półprzewodnik
rumane:
semiconductor
ruse:
полупроводник
slovake:
polovodič

duonkondukeco

ELE Eco de duonkonduka materialo.
angle:
semiconductivity
beloruse:
напаўправоднасьць
france:
semiconductivité
hispane:
semiconductividad
hungare:
félvezető képesség
indonezie:
semikonduktivitas
pole:
półprzewodnictwo
ruse:
полупроводимость

gaskondukilo, gasokondukilo

Kondukilo 2 de gaso (kutime tergaso): estos difinita solvo, kiamaniere estos finefektivigita la financado de la konstruo de la unua [branĉo] de jamala gasokondukilo [47].
47. Ĉiutagaj aktualaĵoj de Radio Polonia, abonu.com
angle:
gas pipe, pipeline
beloruse:
газавод, газаправод
ĉine:
煤气管道 [méiqìguǎndào]
france:
conduite de gaz, gazoduc
germane:
Gasleitung
hispane:
gaseoducto
hungare:
gázvezeték
indonezie:
saluran gas, pipa gas
pole:
gazociąg, rurociąg
rumane:
gaso intestinal
ruse:
газопровод

lumkondukilo

FIZ Kondukilo 4.b por lumo: [la subvencio] temas interalie pri la fondusoj por lumkondukiloj, malfermo de komunumaj informadikaj centroj kaj interretaj kafejoj [48]; „Lumkondukiloj ‐ principo kaj aplikoj“ (ADoc. Fuß) [49].
48. Mono por polaj komunumoj, Pola Radio
49. 17a SUS en San Marino / Rimini, GrKG Humankybernetik 2/1996
angle:
photoconductor, light duct, sun pipe
beloruse:
сьвятлавод
ĉine:
光線 [guāngxiàn], 光波导 [guāngbōdǎo]
france:
guide de lumière
germane:
Lichtleiter
hispane:
fotoconductor
hungare:
fényvezető
indonezie:
saluran cahaya, fotokonduktor
pole:
przewód świetlny
rumane:
conductor de lumină
ruse:
световод

naftokondukilo

Kondukilo 2 por nafto: la ukraina registaro aprobis la interkonsenton kun Pollando pri utiligo de la ukraina naftokondukilo Odessa-Brody kaj ĝia segmento ĝis Płock [50].
50. Pola-ukraina interkonsento pri la naftokondukilo Odessa-Płock, Pola Radio
angle:
oil pipeline
beloruse:
нафтавод, нафтаправод
ĉeĥe:
produktovod, ropovod
france:
conduite de pétrole, oléoduc, pipe-line
germane:
Erdölleitung
hispane:
oleoducto
hungare:
olajvezeték
indonezie:
saluran minyak, pipa minyak
pole:
ropociąg
rumane:
conducte
ruse:
нефтепровод
slovake:
naftové potrubie

ondokondukilo

FIZ Kondukilo 4.b por elektromagnetaj ondoj: mi korektis la ondokondukilon en la superaltfrekvenca generatoro [51].
Rim.: Ĉi-sence aperas ankaŭ „ondogvidilo“ en PIV1.
51. V. Ĵuravlova, trad. J. Finkel: Ni iros pretere ‐ kaj plu, http://www.esperanto.mv.ru/TRIZ/pretere.html
angle:
waveguide
beloruse:
хвалявод
ĉine:
波导 [bōdǎo], 冲浪者 [chōnglàngzhě]
france:
guide d'ondes
germane:
Wellenleiter
hispane:
guía de ondas
hungare:
hullámvezető
indonezie:
bumbung gelombang, pandu gelombang
pole:
falowód
rumane:
undă
ruse:
волновод

superkonduka

FIZELE (pri materialo) Kondukanta 6 elektron kun preskaŭ nula rezistanco: kiam la temperaturo alproksimiĝas al 0 K pluraj metaloj, alojoj kaj ceramikaĵoj iĝas superkondukaj.
angle:
superconductive
beloruse:
звышправодны, звышправадніковы
ĉine:
超导 [chāodǎo]
france:
supraconducteur (adj.), superconducteur (adj.)
germane:
supraleitend
hispane:
superconductor (adj.)
hungare:
szupravezető
indonezie:
superkonduktif
pole:
nadprzewodnikowy
rumane:
supraconductor
ruse:
сверхпроводящий, сверхпроводниковый

superkondukanto

angle:
superconductor
beloruse:
звышправаднік
ĉine:
超导电体 [chāodǎodiàntǐ], 超导体 [chāodǎotǐ], 超导现象 [chāodǎoxiànxiàng]
france:
supraconducteur (subst.), superconducteur (subst.)
germane:
Supraleiter
hispane:
superconductor (subst.)
hungare:
szupravezető
indonezie:
superkonduktor
pole:
nadprzewodnik
rumane:
supraconductor
ruse:
сверхпроводник

superkondukeco

FIZELE Eco de superkonduka materialo; fizika fenomeno, per kiu materialo iĝas superkonduka: alttemperatura superkondukeco [52]. SIN:superkonduktiveco
angle:
superconductivity
beloruse:
звышправоднасьць
ĉine:
超导 [chāodǎo]
france:
supraconductivité, supraconduction, supraconductibilité
germane:
Supraleitung
hispane:
superconductividad
hungare:
szupravezető képesség
indonezie:
superkonduktivitas
pole:
nadprzewodnictwo
rumane:
supraconductibilitate
ruse:
сверхпроводимость

varmokondukilo

FIZ Kondukilo 4.b por varmo.
angle:
thermal conductor
beloruse:
цеплавод
ĉine:
热传导剂 [rèchuándǎojì]
france:
caloduc
germane:
Wärmeleiter
hispane:
conductor térmico
hungare:
hővezető
indonezie:
penghantar panas, konduktor termal
pole:
przewodnik termiczny
rumane:
ghidul termic
ruse:
теплопровод, тепловая труба

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
de~i: Mankas verkindiko en fonto.
en~i: Mankas verkindiko en fonto.
duon~anto: Mankas dua fontindiko.
duon~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duon~eco: Mankas dua fontindiko.
duon~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~a: Mankas dua fontindiko.
super~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~anto: Mankas dua fontindiko.
super~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
varmo~ilo: Mankas dua fontindiko.
varmo~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.