tradukoj: cs de en hu pl ru sk

konduktiv/a

konduktiva PIV1  

FIZ Kapabla konduki elektron, varmon k.s.: aluminia drato de certa konduktiveco devas esti pli dika ol same konduktiva kupra drato, sed kompense estas malpli peza [1].

konduktivo PIV1  

1.
FIZ Eco de konduktiva materialo: la varmokonduktivo de materialo dependas de la temperaturo [2].
2.  
ELE Fizika grando inversa al la rezistivo.

superkonduktiveco PIV1  

FIZELE Superkondukeco: kunmemora ŝildo pri Bardeen kaj la Teorio de Superkonduktiveco, ĉe la Universitato de Ilinojso [3].

tradukoj

anglaj

~a : conductive; ~o 1.: conductivity; ~o 2.: conductance; super~eco : superconductivity.

ĉeĥaj

~a : vodivý; ~o : konduktivita, vodivost.

germanaj

~a : leitfähig; ~o 1.: Leitfähigkeit; super~eco : Supraleitung.

hungaraj

~a : vezetőképes; ~o : vezetőképesség; super~eco : szupravezető-képesség.

polaj

~a : przewodzący; ~o 1.: przewodnictwo; ~o 2.: przewodność, konduktywność; super~eco : nadprzewodnictwo.

rusaj

~a : проводящий; ~o : удельная проводимость; super~eco : сверхпроводимость.

slovakaj

~a : vodivý; ~o : vodivosť.

fontoj

1. Vikipedio, Aluminio
2. Vikipedio, Termika konduktivo
3. Vikipedio, John Bardeen


ℛevo | datumprotekto | konduk4.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.11 2018/09/16 12:10:13