rezistiv/a

rezistiva  

ELE(malofte)
(p.p. pri elektra cirkvito) Tia, ke ĝia impedanco preskaŭ egalas al ĝia rezistanco.

rezistivo  

ELEPIV2
Fizika grando karakterizanta materialon, nombre egala al la rezistanco de cilindroforma kondukilo el tiu materialo, kies orta sekco kaj longo mezuras unu unuon (respektive de areo kaj de longo): la dimensioj de rezistivo estas M1L3T-3I-2. VD:konduktivo, omometro
Rim.: Ĉi tiu termino aperas sub formo „rezistiveco“ en PIV1 . Ĝi paŭsas similajn terminojn en naciaj lingvoj, sed ĝia senca rilato kun „rezisti“ kaj „rezistiva“ estas sufiĉe malklara, kaj povas esti, ke pli taŭgaj estus nomoj de la tipo „specifa rezistanco“ aŭ „poa rezistanco“. La provoj konsideri „rezistiva“ kaj „rezistivo“ kiel derivaĵojn de radiko rezist pere de la scienca sufikso -iv (t.e. -kapabla) ne estas seriozaj.
ĉeĥe:
měrný el. odpor, rezistivita, specifický odpor
france:
résistivité (électrique)
pole:
oporność
ruse:
удельное сопротивление
slovake:
merný elektrický odpor, rezistivita

administraj notoj

pri ~a:
    La derivajxo ne aperas en PIV-oj. Mi enkondukis 
    cxi tiun sencon surbaze de la respondaj
    internaciaj terminoj, sed necesas kontroli, cxu
    auxtoritataj fontoj gxin konfirmas. Povas esti, ke
    "rezistanca cirkvito" estus pli tauxga.
    
    Se konsideri "rezistiva" kiel
    derivajxon de rezisti2 pere de scienca sufikso -iva, gxi
    devus signifi "kapabla rezisti", do fakte "rezistanta",
    cxar jam "rezisti2" kontras kapablon. Cetere, kiel
    montrite en la rim sub "rezistivo", la senca rilato inter
    "rezistiva" kaj "rezistivo" estas ege dubinda.
    [MB]
  
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.