*gas/o PV

*gaso

1.
FIZ Aersimila fluidaĵo, kies molekuloj tre malmulte alteniĝas inter si kaj ĉiam emas disiĝi (aero, hidrogeno, brulgaso, ktp): jam post tri tagoj la ventro de mortinta besto tre ŝvelas pro la gasoj de la putrado [1]; la varmega temperaturo de tiu remburita ĉambro, kiun la gaso de la kameno kaj de kandelabroj hejtis senĉese, ŝin devigis kuŝiĝi sur kanapon preskaŭ sen ia vesto [2]; veneni lin per toksa gaso, ĉu estis teknike fareble [3]?
2.
(komune) Brulgaso: [por] hejti, mi uzas nur gason [4]; estis difekto sur la tubo, gaso venis, kaj patro mortis [5]; donante fortan gason al la motoro, mi oblikve […] staris sur la ferdeko, saltadis, dancadis, mansignis adiaŭon [6].
VD:vaporo
afrikanse:
gas
albane:
gazit
amhare:
ጋዝ
angle:
gas
arabe:
الغاز
armene:
գազ
azerbajĝane:
qaz
beloruse:
газ
bengale:
গ্যাস
birme:
ဓာတ်ငွေ့
bosne:
gas
bulgare:
газ
ĉeĥe:
plyn, spaliny
dane:
gas
estone:
gaasi
filipine:
gas
france:
gaz
galege:
gas
germane:
Gas
greke:
αέριο
guĝarate:
ગેસ
haitie:
gaz
haŭse:
gas
hinde:
गैस
hispane:
gas
hungare:
gáz
indonezie:
gas
irlande:
gáis
japane:
ガス
jide:
גאַז
jorube:
gaasi
kanare:
ಅನಿಲ
kartvele:
გაზის
kazaĥe:
газ
kimre:
nwy
kirgize:
газ
kmere:
ឧស្ម័ន
koree:
가스
kose:
igesi
kroate:
plin
kurde:
xaz
latve:
gāze
laŭe:
ອາຍແກັສ
litove:
dujos
makedone:
гас
malagase:
mandatsa-dranomaso
malajalame:
വാതകം
malte:
gass
maorie:
hau
marate:
गॅस
mongole:
хий
nederlande:
gas
nepale:
ग्याँस
njanĝe:
gasi
okcidentfrise:
gas
panĝabe:
ਗੈਸ
paŝtue:
د ګازو د
pole:
gaz
portugale:
gás 1. gás 2. gás (combustível, de cozinha)
ruande:
gaze
ruse:
газ
samoe:
kasa
sinde:
گئس
sinhale:
ගෑස්
slovake:
plyn
slovene:
plin
somale:
gaaska
ŝone:
mweya
sote:
khase
svahile:
gesi
taĝike:
газ
taje:
ก๊าซ
tamile:
எரிவாயு
tatare:
газ
telugue:
గ్యాస్
tibete:
རླངས་རླུང་
tokipone:
kon
turke:
gaz
ukraine:
ається
urdue:
گیس
uzbeke:
gaz
vjetname:
khí
zulue:
negesi

gasa

FIZ El gaso, funkcianta per gaso: gasaj lanternoj Marta ; solidaj, likvaj aŭ gasaj substancoj atingas la tersupraĵon [7].
7. E. Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
beloruse:
газавы
ĉeĥe:
na plyn (spotřebič), plynový
ĉine:
气体组成 [qìtǐzǔchéng], 气体 [qìtǐ], 气态 [qìtài]
france:
à gaz, gazeux
germane:
gasförmig
hungare:
gáz-, gáz halmazállapotú
japane:
ガス状の [がすじょうの], 気体の [きたいの]
nederlande:
gas-, gasachtig, gasvormig
pole:
gazowy
portugale:
gasoso
ruse:
газовый
slovake:
na plyn (spotrebič), plynový
tokipone:
kon
turke:
gaz halinde
ukraine:
газовий

gaseca

Havanta la ecojn de gaso: gaseca stato de materio; la gaseca planedo Jupitero [8].
beloruse:
газападобны
ĉeĥe:
v plynném stavu
ĉine:
气体组成 [qìtǐzǔchéng], 气体 [qìtǐ], 气态 [qìtài]
france:
gazeux
germane:
gasförmig
hispane:
gaseoso
hungare:
gázszerű
japane:
気体の [きたいの]
nederlande:
gasachtig
pole:
lotny
portugale:
gasoso
ruse:
газообразный
slovake:
v plynnom stave

gasigi

(tr)
Igi gasa, meti en gasan staton: hidrogena sulfido […] ankaŭ estiĝas per gasigo de bruna karbo [9]; la inko kiu ĉirkaŭas la varmigitan platon estas gasigata [10]. SIN:vaporigi1
beloruse:
ператварыць у газ
ĉeĥe:
rozvádět plyn, vyrábět plyn, zavádět plyn, zplynovat
france:
gazéifier (transformer en gaz)
germane:
in Gas verwandeln, vergasen
hispane:
gasificar
hungare:
gázosít
japane:
ガス化する [がすかする], 気化させる [きかさせる]
pole:
gazyfikować, zmieniać stan na gazowy, zmieniać stan na lotny, odparować
portugale:
gaseificar
slovake:
splynovať, zavádzať plyn
ukraine:
перетворювати в газ, газифікувати, газувати (напій)

gasujo

Ajna ujo, destinita por teni gason: brulas gastransporta kamiono, ekipita per granda cisterno, evidente plena, fajrobrigadistoj proksimiĝis [sed] tuj poste eksplodis la gasujo [11]; ĉie troviĝis senorde gasujoj en ĉiuj grandecoj, de etaj kartoĉoj ĝis iel oblikve parkumitaj grandaj gaskamionoj [12]; kaj pli speciale:
a)
PIV1 metala ujo, destinita por teni de kelkcent ĝis kelkmil gramojn da kunpremita gaso, ofte brulgaso. SIN:gasbotelo
b)
PV granda rezervujo por brulgaso ĉe la fabriko. VD: Komparu kun: gasometro
11. Franz-Georg Rössler: Verda muro kaŝis grizajn sekretojn, Monato, 2013/12, p. 9
12. Franz-Georg Rössler: Verda muro kaŝis grizajn sekretojn, Monato, 2013/12, p. 9
beloruse:
газавы балён, газгольдар, газасховішча
ĉeĥe:
láhev na plyn
ĉine:
煤气罐 [méiqìguàn]
france:
1.a bouteille de gaz réservoir de gaz
germane:
Gasbehälter, Gastank 1.a Gasflasche 1.b Gasometer
hungare:
1.a gázpalack 1.b gáztartály
japane:
ガスボンベ
nederlande:
1.a gasfles, gastank 1.b gashouder
pole:
1.a butla gazowa
portugale:
1.a butijão de gás
ruse:
1.a газовый баллон 1.b газохранилище
slovake:
fľaša na plyn, plynojem
ukraine:
див

brulgaso, lumgaso, hejtgaso

Gasa bruligaĵo, produktata miksante diversajn naturajn aŭ artefaritajn bruligeblajn gasojn, kaj uzata por lumigi kaj hejti: [la dosiero] havas plurajn ĉapitrojn: ekzemple unu pri brulgasoj, unu pri renovigebla energio [13]; profitoj pro gigantaj prezoj por benzino kaj hejtgaso ĉi-vintre gigantiĝos [14].
13. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
14. Stefan Maul: Du mil kvin, Monato, 2005/12, p. 7
beloruse:
сьвяцільны газ, гаручы газ
ĉeĥe:
topný plyn
ĉine:
染料气 [rǎnliàoqì], 煤气 [méiqì], 鍛燒工 [duànshāogōng], 煤气 [méiqì]
france:
gaz d'éclairage, gaz de ville
germane:
Brenngas, Stadtgas, Heizgas
hungare:
fűtőgáz, városi gáz, világítógáz
japane:
石炭ガス [せきたんガス]
nederlande:
lichtgas, stadsgas
portugale:
gás combustível
ruse:
светильный газ, бытовой газ
slovake:
plyn na pálenie
turke:
doğalgaz
ukraine:
горючий газ

forcejgaso

EKOL Gasoj, kiu en la atmosfero respondas pri la forceja efiko, t.e. CO2, CH4, N2O, CF4, SF6 k.a.: [ili] pasintjare reduktis siajn forcejgasojn [15]; la Protokolo de Kioto […] fiksas akcepteblan ellasatan nivelon de karbona dioksido kaj de kvin aliaj forcejaj gasoj [16].
15. Stefan Maul: Du mil sep, Monato, 2007/12, p. 7
16. Vikipedio, Protokolo de Kioto
angle:
greenhouse gas
beloruse:
парніковы газ
ĉine:
温室气体 [wēnshìqìtǐ]
france:
gaz à effet de serre
germane:
Treibhausgas
hispane:
gas de efecto invernadero
nederlande:
broeikasgas

kuirgaso

Gaso uzata por kuirado, kutime metano aŭ propano: avantaĝo de tiu kuirmetodo estis […] ŝparo de kuirgaso [17]; vi nenie ricevas rapid-efikan venenon, ja […] kuirgaso jam delonge ne estas [18].
beloruse:
газ для бытавых патрэбаў
germane:
Kochgas

larmogaso, larmiga gaso

Gaso incita al la okuloj, uzata kontraŭ strataj manifestaciantoj: oni veturigis min al malsanulejo. Miaj okuloj estis difektitaj per larmiga gaso [19]; la demonstraciintoj estis vunditaj pro pafado, batado kaj larmo-gaso hodiaŭ [20].
19. D. Paisner, R. Picciotto: La lastaj el travivintoj, [vidita en 2006]
20. R. Manandhar: Razeno blogas Esperante..., 2006-04-13
beloruse:
сьлезацечны газ
ĉine:
催泪瓦斯 [cuīlèiwǎsī], 催泪弹 [cuīlèidàn], 催泪气体 [cuīlèiqìtǐ]
france:
gaz lacrymogène
germane:
Tränengas
japane:
催涙ガス [さいるいガス]
pole:
gaz łzawiący
portugale:
gás lacrimogêneo

mingaso

Flamiĝema kaj eksplodema gaso en la karbominejoj, miksaĵo el aero kaj metano: post pluraj akcidentoj kaŭzitaj de mingaseksplodoj oni provizis la ŝaktinstalaĵojn iom post iom per aerumaj ŝaktoj [21].
beloruse:
руднёвы газ
ĉeĥe:
báňský plyn, důlní plyn
ĉine:
瓦斯气 [wǎsīqì]
france:
grisou
germane:
Grubengas
hungare:
bányalég, súlytólég
japane:
坑内ガス [こうないがす]
nederlande:
mijngas
pole:
gaz kopalniany, gaz błotny
portugale:
gás de minas (mistura de metano com ar)
ruse:
рудничный газ
slovake:
banský plyn
ukraine:
шахтний газ

skistogaso

Tergaso troviĝanta en skisto: la lokaj elektrokompanioj transiris de karbo al skistogaso [22]; la ministro pri energio […] jubilis pri la ekzisto de aglomeraĵoj de skistogaso en Litovio kaj tiel konfirmis sian optimismon pri energia sendependeco [23].
22. Monato, Eddy Van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?, 2014
23. Monato, last: Revoj pri skistogaso, 2011
angle:
shale gas
beloruse:
лупняковы газ
france:
gaz de schiste
germane:
Schiefergas
japane:
シェールガス

tergaso

Gaso, konsistanta ĉefe el metano, eliĝanta el teraj fontoj: distribuo de elektro, petrolo kaj tergaso [24].
24. D. Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 14a
angle:
natural gas
beloruse:
прыродны газ
ĉeĥe:
zemní plyn
ĉine:
天然煤气 [tiānránméiqì], 天然气 [tiānránqì]
france:
gaz naturel
germane:
Erdgas, Naturgas
hungare:
földgáz
indonezie:
gas bumi
japane:
天然ガス [てんねんガス]
nederlande:
aardgas
pole:
gaz ziemny
portugale:
gás natural
ruse:
природный газ
slovake:
zemný plyn
ukraine:
земляний газ

venengaso, murdgaso

Gaso uzata por mortigi homoj: li denuncas la beatigon de Karlo la 1a, la aŭstra imperiestro, pro la fakto, ke lia armeo uzis venengason kontraŭ la italoj [25]; en la nurenberga proceso oni juĝis nur videblajn aktorojn, sed ne la fabrikantojn de armiloj kaj murdgaso [26].
25. Monato, Lode Dores: Sanktuloj, 2005
26. Monato, Michel Marko: Malebligi ripeton de la historio, 2010
beloruse:
атрутны газ
germane:
Giftgas
japane:
毒ガス [どくガス]

nobla gaso, inerta gaso

KEM Gaso, kies atomoj reagas kun aliaj nur sub ekstremaj kondiĉoj: neono apartenas al la familia de la inertaj aŭ noblaj gasoj [27]. SUB:argono, heliumo, kriptono, ksenono, neono
angle:
inert gas, noble gas
beloruse:
інэртны газ
ĉeĥe:
vzácný plyn
ĉine:
稀有气体 [xīyǒuqìtǐ], 稀有气体 [xīyǒuqìtǐ]
france:
gaz rare, gaz inerte, gaz noble
germane:
Edelgas
hungare:
nemesgáz
indonezie:
gas mulia
japane:
希ガス [きガス]
nederlande:
edelgas
pole:
gaz szlachetny
portugale:
gás nobre
ruse:
инертный газ
slovake:
vzácny plyn

mustarda gaso

KEM C4H8Cl2S Venena gaso uzita en la unua mondmilito: la inspektistoj de Unuiĝintaj Nacioj trovis mustardan gason kaj kuglegojn [28].
angle:
mustard gas
beloruse:
гарчычны газ
ĉine:
芥子气 [jièzǐqì]
france:
gaz moutarde
germane:
Senfgas
japane:
マスタードガス

gasbeko

TEK Ekstremaĵo de tubo, ĉe kiu eliĝas kaj brulas lumgaso. SUP:brulilo, flamingo.
beloruse:
газавая гарэлка, газны пальнік
ĉeĥe:
plynový hořák
ĉine:
喷嘴 [pēnzuǐ]
france:
bec de gaz
germane:
Brenner, Brenndüse
hungare:
gázégő, gázégőfej
japane:
ガスの火口 [がすのかこう]
nederlande:
gasbekken
pole:
dysza palnika
portugale:
bico de gás
ruse:
газовая горелка
slovake:
plynový horák
ukraine:
газова горілка

administraj notoj

pri ~ujo 1.b:
        Ĉu la precizigo "ĉe la fabriko" estas esenca kaj
        sufiĉe
        klara?
        Kia alia diferenco ekzistas inter ~ujo kaj
        „gasometro“?
        [MB]
      
~beko: Mankas dua fontindiko.
~beko: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.