*prem/i UV

*premi

(tr)
1.
Apliki forton sur aĵon en kontakto.
a)
Aplikante forton sur aĵo malvastigi la spacon okupatan de ĝi, aŭ teni ĝin malvaste: premi buteron en potonB , vinberojn, mielĉelarojn; tio estis ŝia ŝpinfasko, kiun ŝi premis en sia mano [1]; li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj [2]; rakonteto pri paro da geamantoj, karespremantaj sin sur benko en la urba parko [3]; [la flegistoj] komencis laŭregule premeti lian nazon kaj makzelon per akvo kaj glacio [4]; afable premi la manon al iu; premi sian kapon per ambaŭ manojB ; esti premata en la popolamaso; cedante malrapide ni estis premitaj kiel sardeloj en barelo.
b)
Aplikante forton sur aĵo por ĝin movi: ŝi premis la rustiĝintan anson tiel longe, ĝis ĝi cedis kaj la pordo malfermiĝis [5]; li kalkulis [la najlojn] de la dekstra flanko: unujn li forte premis, aliajn turnis [6]; li denove premis la sonorilbutonon [7]; KOMP premi la musbutonon, klavon; Ilu-ittia […], trovinte platon el ŝtono, kiun li serĉis, premis per la tuta pezo de sia korpo kontraŭ ĝin [8]; la talpo ekpremis per sia larĝa nazo la arkaĵan plafonon kaj dispuŝis la teron [9]. VD:puŝi
2.
(figure) Ĝenadi, suferigi.
a)
(io)(figure) Korpe aŭ anime ĝeni, suferigi, kvazaŭ per tro peza ŝarĝo: najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas (dolorigas la piedon pro sia malvasteco) PrV ; ankoraŭ neniaj profesiaj zorgoj ilin premis [10]; multaj similaj demandoj preme okupis la pensojn de la knabino [11]; la varmo de julia suno premis min, premis la urbon; malĝojaj meditoj premis linB ; la timo lin premis; la laboro min premas; ni prenas el via trezorejo, ĉar la mizero premegas nin [12]; premegata de zorgojZ ; ekonomia krizo premas ĉiujn naciojn; la malbonaj cirkonstancoj povis lin premi, sed neniam rompi; ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron (malĝojigas) [13]; premanta malsato [14], sciigo [15], mallumo [16]; premante kuŝis la varmo sur la tuta naturo [17]; la mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio, la servistino fariĝis nenecesa [18].
b)
(iu)(figure) Tirane trudi ĝenojn kaj suferojn al iu: Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris [19]; oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj [20]; fremdulon ne ofendu, nek premu lin, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta [21]; Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj [22]; la Eternulo estos rifuĝo por la premato [23].
Rim.: Ĉi tiu senco estas oftega en la Biblio, sed ŝajnas, ke la moderna lingvo pli volonte uzas subpremi.
VD:embarasi
angle:
press, squeeze
beloruse:
ціснуць, націскаць
ĉeĥe:
lisovat, mačkat, presovat, tisknout, tlačit, tísnit
ĉine:
施压 [shīyā], 施壓 [shīyā], 催 [cuī], 挨挤 [áijǐ], 挨擠 [áijǐ], 捘 [zùn]
france:
accabler, appuyer (sur), oppresser, opprimer, pousser, presser (exercer une pression), serrer ~i la manon al iu: serrer la main de qn. ~itaj kiel sardeloj en barelo: serrés comme des sardines. ~anto: oppresseur. ~ato: opprimé (subst.).
germane:
1.a drücken, pressen, quetschen 1.b schieben 2.a bedrücken, belasten 2.b unterdrücken
hispane:
presionar, oprimir, pulsar, apretar ~i la manon al iu: apretar la mano de alguien. ~itaj kiel sardeloj en barelo: apretados como sardinas en lata. ~anto: opresor. ~ato: oprimido (subst.).
hungare:
1.a nyom, présel ~i la manon al iu: kezet szorít. 1.b nyom 2.a nyom, nyomaszt 2.b elnyom, nyomást gyakorol rá
indonezie:
1.a menekan, meremas 1.b mendorong, memencet, menekan 2.a membebani 2.b menekan, menindas, menggencet (ttg penindasan), memperkuda ~anto: opresor, penindas. ~ato: (yg) tertindas.
japane:
押える [おさえる], 押す [おす], 圧迫する [あっぱくする], 握り締める [にぎりしめる], 圧力を加える [あつりょくをくわえる], 抑圧する [よくあつする], 苦しめる [くるしめる]
nederlande:
1.a drukken, persen, knellen 2.a drukken 2.b onderdrukken
nepale:
प्रेस
pole:
~i la manon al iu: uścisnąć dłoń kogoś. 1.b naciskać 2.a naciskać 2.b naciskać
portugale:
comprimir, premir, apertar, espremer
ruse:
1.a сжать, сжимать 1.b жать, давить 2.a давить, гнести 2.b угнетать
slovake:
lisovať, omínať, stisnúť, tlačiť
ukraine:
тиснути, стискати, стискувати, давити, напирати, (про одяг, взуття ще) муляти, мулити, пресувати

premo

1.
Ago premi aplikante forton: kun konvulsia premo [vi] min kaptas mane ĉe la spasma pug' [24]; ĉiuj konkure rapidas al la pordo […], tiu aŭ alia ricevas ekpremon [25]; per eta lupeo li malkovris netajn spurojn de fingropremoj, tiel sur ties ingo kiel sur la kandelo mem [26]; KOMP la operacio efektiviĝas per unu klavpremo.
2.
(figure) Ago premi, ĝeni, suferigi: mi returniĝis, kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno [27]; en la komenco, sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis malrapide [28]; fari ian premon sur la juĝo de l' publiko DL ; pro la insista premo de la movadgvidantoj li ne legis la duan parton […] kun sia homaranisma doktrino [29]; sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj ni progresadis tre malrapide [30].
3.
FIZ Fizika grando, esprimanta la rilaton inter forto aplikata al surfaco kaj la areo de tiu surfaco: MET la atmosfera premo (estigata de la pezo de atmosfero) mezuriĝas per barometro; MED la arteria premo; ĝuste per la premo kreiĝas la multekosta ŝtono [31]; la dimensioj de premo estas `ML^-1T^-2`; (figure) labori sub alta premo PIV1 (teĥnika metaforo). VD:atmosfero, paskalo.
4.
(arkaismo) Premateco: mi plenumos al Vi miajn promesojn, kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, kiam mi estis en premo [32].
24. P. Peneter: Sekretaj sonetoj, 1932
25. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
26. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 11
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 4:1
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
29. Aleksander Korĵenkov: Unu el verkoj, kiuj honorigas la homaron
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 66:14
angle:
1. press, pressure 2. press, pressure 3. pressure
beloruse:
ціск
ĉeĥe:
nátlak, tlak, tíseň
ĉine:
2. 压力 [yālì], 壓力 [yālì]
france:
1. pression 2. pression 3. pression 4. oppression
germane:
1. Druck 2. Druck 3. Druck
hispane:
1. presión 2. presión 3. presión 4. opresión
hungare:
1. nyomás 2. nyomás 3. nyomás 4. szorultság
indonezie:
tekanan 4. penindasan, opresi
japane:
圧力 [あつりょく], 圧迫 [あっぱく]
nederlande:
1. het drukken 2. het drukken 3. druk 4. druk
pole:
1. ciśnienie, ucisk 2. ciśnienie, ucisk
ruse:
1. давление 2. давление 3. давление 4. подавленность
slovake:
nátlak, stisk, tlak
ukraine:
тиск, натиск, напір

prema

Premanta: regis prema silento en la salono [33]; la prema varmego de somera tago estis forpasonta, kaj baldaŭ cedos al pli agrabla, vespera aero kun refreŝigaj ventetoj [34]; prema vetero, atmosfero, varmo, melankolio; prema potenco, penso, ideo, konsciencriproĉo; prema peto al la angla reĝo (vd urĝa) Hamlet ; korprema antaŭmorta kriado [35]; tio faris premegan impreson. VD:peza, senvigliga, sufoka
angle:
pressing, oppressive
ĉeĥe:
tlakový, tlačný, tlačící
france:
oppressant, pressant
germane:
drückend, unter Druck
hispane:
agobiante, opresivo, penoso, estrecho
hungare:
nyomasztó, fojtó
indonezie:
opresif, menekan
japane:
押しつけるような [おしつけるような], 重苦しい [おもくるしい]
nederlande:
drukkend
pole:
cisnący, ściskający
ruse:
давящий, гнетущий, тягостный
slovake:
lisovací, tiesnivý

premado

Longa, konstanta premo: kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko? [36]; sub la premado de la mizeroPIV1 .
angle:
pressure
beloruse:
ціск
ĉeĥe:
tisknutí, tlačení
ĉine:
压力 [yālì], 壓力 [yālì], 外力 [wàilì]
france:
pression
germane:
Drücken
hispane:
prensado, embutido, molienda
hungare:
nyomás
indonezie:
tekanan
japane:
圧力 [あつりょく], 圧迫 [あっぱく], 抑圧 [よくあつ]
nederlande:
druk
pole:
nacisk, presja
ruse:
давление
slovake:
tlačenie
ukraine:
тиснення, натискання, давлення, чавлення, напирання, пресування

premaĵo

1.
Io kaŭzita de premo; premsigno: tio ne estas la premaĵo de simio [37]; la premaĵoj de ĝiaj grandegaj […]piedoj facile estis distingeblaj [38]; la montrofingro estas premata kaj la premaĵo bite sendita [39]. SUB:fingropremaĵo
2.
MEDPIV1 Medikamento prezentita sub formo de tablojdo kaj farita el kunpremita pulvoro: premaĵo el aspirino. VD:kapsulo, oblato, pastelo, pilolo, tablojdo.
37. Arthur Conan Doyle: La aventuro de la kriplulo
38. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Aĥarajoj
39. La migranto-krizo
angle:
tablet 1. trace
beloruse:
1. адбітак, сьлед 2. таблетка
france:
comprimé
germane:
Gepresstes 1. Abdruck (Spur)
hispane:
comprimido, pastilla
hungare:
pasztilla
indonezie:
1. jejak, bekas 2. gentel, pil, tablet
japane:
錠剤 [じょうざい]
katalune:
comprimit, pastilla
nederlande:
tablet
pole:
1. odcisk, ślad 2. tabletka (sprasowana)
ruse:
таблетка
ukraine:
таблетка

premateco, premiteco

Stato de iu premata de la homoj aŭ okazaĵoj: la Eternulo […] vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon [40]; en mia premiteco mi vokis la Eternulon [41]; mi parolos en la premiteco de mia spirito, mi plendos en la maldolĉeco de mia animo [42]; ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj en spacon vastan, kie ne ekzistas premateco [43].
angle:
oppression, pressure
beloruse:
прыгнечанасьць
ĉine:
[wā], 窪 [wā]
france:
assujétissement, oppression, sujétion
germane:
Unterdrückung
hispane:
sumisión, dependencia, opresión
hungare:
szorultság, szorongatottság
indonezie:
penindasan, tekanan, opresi
japane:
圧迫感 [あっぱくかん], 息苦しさ [いきぐるしさ], 重圧 [じゅうあつ], 苦悩 [くのう], 雑踏 [ざっとう], 混雑 [こんざつ]
nederlande:
druk, onderdrukking
pole:
ucisk (sytuacja)
ruse:
подавленность
ukraine:
тиск, тиснява, давка, гніт, пригніченість, пригнобленість, приголомшення, прибитість, утрудненість, важкість

premejo

AGR Ejo, kie oni premas fruktojn: la grenejoj pleniĝos de greno, kaj la premejoj superpleniĝos de mosto kaj de oleo [44]; ne forsendu lin kun malplenaj manoj, sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo [45].
angle:
fruit press
beloruse:
давільня, душыльня
france:
pressoir (lieu)
germane:
Presswerk Kelterei
hispane:
lagar
hungare:
présház
indonezie:
pemeras (buah)
nederlande:
pershuis, perskamer
pole:
tłoczarnia
ruse:
давильня

premiĝi

(ntr)
1.
Tuŝi kaj puŝiĝi...: ili malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis, tie premiĝis ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj [46].
2.
(figure) Daŭre dolori, daŭre senti malfeliĉon: premiĝis la koro ne sole pro bedaŭro kaj timo, sed ankaŭ pro honto [47].
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:3
47. Henryk Sienkiewicz, trad. Mieczysław Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro
france:
se serrer
hispane:
apretarse
indonezie:
1. tertekan 2. tertekan, tertindas
japane:
押さえつけられる [おさえつけられる], 締めつけられる [しめつけられる]
pole:
być naciskanym
ukraine:
тиснутися, стискуватися

premilo

1.
AGR Aparato por elpremi fluaĵon el io: oni tretas vinpremilojn en sabato [48]; maldekstre aperis senarba placeto, sur ĝi la olivpremilo kun sia peza ŝtona rado, kaj amaso de bareloj [49]; funkciigi muelilojn aŭ premilojn kaj por vendi palmoleon [50]. VD:muelilo
2.
PIV1 Aparato por premi objekton por teni aŭ formi ĝin: premilo por pantalonoj; rompita paperpremilo [51]; la venteto susuris per paperrandoj, penante elŝiri la paperojn el sub pezaj sorbpremiloj sur la tablo Metrop ; alĝustigebla premilo kiu tenas la pentraĵon sur fiksita loko [52]. VD:gladilo, kalandrilo, presilo, pumpilo
angle:
1. press 2. press
ĉeĥe:
depresor, stlačovač
ĉine:
1. 榨酒池 [zhàjiǔchí]
france:
1. pressoir (machine) 2. presse (machine à comprimer)
germane:
1. Kelter, Quetsche oliv~il: Ölpresse. 2. Presse, Zange, Zwinge, Beschwerer
hispane:
1. exprimidor (máquina), lagar 2. prensa (máquina de comprimir)
hungare:
1. prés
indonezie:
1. alat peras, pemeras 2. penakan, penahan
japane:
プレス器具 [ぷれすきぐ], 絞り器 [しぼりき]
nederlande:
1. pers 2. pers
pole:
1. prasa (maszyna) 2. tłocznia, wyciskacz, narzędzie do naciskania
ruse:
1. давило 2. пресс
slovake:
depresor, stláčač
ukraine:
прес

alpremi

(tr)
Premi, puŝante al io aŭ iu: hirundo kun la belaj flugiloj forte alpremitaj al la flanko [53]; ŝi alpremis sian buŝon al mia kaj siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon [54]; Dio alpremis la mortintan infanon al Sia koro [55]; li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis [56]; alpremi iun al la muro [57] Marta .
angle:
clasp
beloruse:
прыціскаць
ĉeĥe:
přitisknout (k), přivinout
ĉine:
坚持下去 [jiānchíxiàqù], 堅持下去 [jiānchíxiàqù]
france:
acculer, blottir, appuyer (à, contre), presser (à, contre), serrer (sur, contre)
germane:
andrücken
hispane:
apretar (contra), presionar(contra)
hungare:
odaszorít, rászorít
indonezie:
mengimpit, menjepit, menekan, menindih
japane:
押しつける [おしつける], 追いつめる [おいつめる]
nederlande:
aandrukken, wegdrukken
pole:
dociskać, przyciskać, zatamować
ruse:
прижимать, прижать, придавить
slovake:
pritisnúť, privinúť
ukraine:
притискати придавлювати, пригортати

alpremiĝi

(ntr)
Sin premi, sin alpuŝi al...: ŝia infano […] alpremiĝis al ŝia koro [58]; per la kapo kaj brusto ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta korpo Marta ; ŝi alpremiĝis al mi kun la kapo sur mia brusto [59].
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
59. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
beloruse:
прыціскацца
france:
se blottir (contre), se presser (contre), se serrer (contre)
hispane:
apretarse (contra), presionarse(contra)
indonezie:
terimpit, terjepit, tertekan, tertindih
pole:
dociskać się, zatamować się

ĉirkaŭpremi

(tr)
Premi de ĉiuj flankoj, ekzemple en siaj brakoj: du blankaj elegantaj manoj ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario Marta ; dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret [60]; ni ĉirkaŭpremis kaj adiaŭis nin [61]; la bubo brulis en la ĉirkaŭprem', kontuze pro la strikta vojo smirga [62].
60. La Nova Testamento, S. Luko 5:1
61. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
62. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, 1932
angle:
embrace, hug
beloruse:
сьціскаць (у абдымках)
ĉine:
拥抱 [yōngbào], 擁抱 [yōngbào], 搂 [lǒu], 摟 [lǒu], 搂抱 [lǒubào], 摟抱 [lǒubào], 抱紧 [bàojǐn], 抱緊 [bàojǐn], 紧抱 [jǐnbào], 緊抱 [jǐnbào]
france:
embrasser (serrer dans ses bras), étreindre
germane:
umarmen, drücken (umarmen)
hispane:
abrazar
hungare:
átölel
indonezie:
memeluk, merangkul
nederlande:
omhelzen
pole:
ściskać (w ramionach)
ruse:
сжимать в объятиях
ukraine:
стискати (з усіх боків), здавлювати

depremi

(tr)
1.
Premi de supre malsupren: poste mi fermis miajn okulojn kaj depremis la ŝaltilon: tintis sonorilo [63]; depremita volbo (korb-ansa) [64].
2.
(figure) Aflikti: kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciliĝis, sed ni ĉiel depremiĝis [65]; ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, eĉ pri la vivo [66]; Bahá'u'lláh, anstataŭ esti malgaja kaj depremita, elmontris grandegajn ĝojon, dignon kaj povon [67]. VD:deprimi
63. William Auld: Tempo fuĝas, Monato, 1987/03, p. 24
64. K. Kraft, M. Malovec: Esperanta-ĉeĥa vortaro, http://mujweb.atlas.cz/Veda/traxler/ev3.htm
65. La Nova Testamento, II. Korintanoj 7:5
66. La Nova Testamento, II. Korintanoj 1:8
67. J. E. Esslemont, trad. Lidja Zamenhof: Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, http://www.bahai.de/bahaaeligo/H-tekstoj/BNE-H3.htm
angle:
1. depress, press, push 2. depress
ĉine:
按下 [ànxià], 按住 [ànzhù]
france:
1. presser (de haut en bas), appuyer (de haut en bas) 2. oppresser, déprimer
germane:
niederdrücken 1. herabdrücken 2. deprimieren, bedrücken
hispane:
1. pulsar (de arriba hacia abajo), apretar (de arriba hacia abajo) 2. oprimir, deprimir (emocional)
indonezie:
1. menekan (ke bawah) 2. menimpa (ttg musibah), menindas
nederlande:
1. neerdrukken 2. deprimeren, ontmoedigen, neerslachtig maken
pole:
1. odgniatać 2. przyciskać

dispremi

(tr)
Dispecigi per premo; tute detrui: oni alport[is] dispremitan figon kaj metis sur la ŝvelaĵon, kaj li resaniĝis [68]; la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis [69]; kiel stratan koton mi disbatas kaj dispremas [miajn malamantojn] [70]; Li dispremos niajn malamikojn [71]; (figure) dispremita de timo; (figure) malespero dispremis la patrinon Hamlet .
angle:
crush, squash
beloruse:
расьціснуць, раздушыць
ĉeĥe:
rozmačkat, roztlačit
ĉine:
压碎 [yāsuì], 壓碎 [yāsuì], 揉碎 [róusuì]
france:
broyer, écraser
germane:
zerdrücken
hispane:
moler, triturar, aplastar
hungare:
szétnyom, széttapos
indonezie:
meremukkan, meremas, menghancurkan (dgn meremas)
japane:
押しつぶす [おしつぶす], 粉砕する [ふんさいする], ふみにじる
nederlande:
uiteendrukken
pole:
rozgniatać
ruse:
раздавить
slovake:
rozpučiť, roztlačiť
ukraine:
роздавлювати, роздушувати, розчавлювати

elpremi

(tr)
1.
Eligi per premado: mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono [72]; kiam la morgaŭan tagon li matene leviĝis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo [73]; la maljuna poeto […] prenis la malgrandan knabon sur la genuojn [kaj] elpremis al li la akvon el la haroj [74]; elpremi spongon.
Rim.: La objekto povas montri kaj la prematajn aĵojn kaj tion, kio eliĝas el ili.
2.
(figure) Eldevigi tamen tiom prosperis al mi elpremi el li, ke Ilu-ulba kaj Ŝankhatum nenion scias pri ĉi tiu propono [75]; elpremi bagatelan almozon per strata kantado [76].
angle:
1. squeeze out, extract 2. extort
ĉeĥe:
vylisovat, vymačkat, vypudit, vytlačit, vytlačovat, vytěsnit
ĉine:
榨取 [zhàqǔ], 搾出 [zhàchū], 压榨 [yāzhà], 壓榨 [yāzhà]
france:
1. exprimer (un liquide) 2. extorquer
germane:
ausdrücken, ausquetschen 1. ausdrücken, auspressen, ausquetschen
hispane:
1. exprimir (un líquido) 2. arrebatar
hungare:
1. kinyom, kisajtol, kiprésel 2. kierőszakol
indonezie:
1. memeras, mengekstrak, memerah, menyarikan 2. memeras (seseorang)
japane:
絞り出す [しぼりだす]
nederlande:
1. uitpersen 2. uitpersen
pole:
1. wyciskać 2. wyciskać
ruse:
1. выжать, выдавить 2. вымогать, вынуждать, вынудить, выдавить
slovake:
vypudzovať
ukraine:
витискати, видавлювати, вичавлювати, видушувати

enpremi

(tr)
Enigi per premo: Jozef estis vendita kiel sklavo: oni enpremis liajn piedojn en katenojn [77]; la malbonaj potencoj […] enpremis sin kun puŝo de vento tra la nefermita pordo en la ĉambreton [78]; li frapis per la osteca pugno tiel energie sur sia mallarĝa brusto, ke ĉiumomente oni povis timi, vidi lin enpremi la kavernsonan korpoparton [79]; (figure) [la malamiko] enpremu mian vivon en la teron (mortigu min), kaj mian honoron li metu en la polvon [80].
angle:
push in
ĉeĥe:
vmáčknout, vtisknout, vtlačit, vtěsnat
france:
faire une empreinte (dans), enfoncer, forcer (dans), imprimer (faire une empreinte dans qc)
germane:
hineindrücken
hispane:
encajonar, meter (en un sitio estrecho)
hungare:
benyom
indonezie:
menekan (ke dalam)
japane:
押し込む [おしこむ]
nederlande:
indrukken
pole:
wciskać, wepchnąć
ruse:
вжать, вдавить
slovake:
natisnúť do, vtisnúť
ukraine:
втискати, вдавлювати

kontraŭpremi

premi kontraŭ io: minacis la danĝero esti forportita, la lavistino devis sin kontraŭpremi [81]; li proklamis la imperion por kontraŭpremi la japanan minacon [82].
germane:
dagegen drücken
pole:
przeciwdziałać, stawiać opór

kunpremi

(tr)
1.
Premi ion tiel, ke ĝiaj elementoj fariĝas tre proksimaj: li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis estis kunpremata (faldata per vertikala premo) [83]; la princo mordis la lipojn kaj kunpremis la pugnojn (en signo de kolero) [84]; ĉi tiuj sulketoj kaj maldikaj kunpremitaj lipoj aspektigis lin kiel viron kun maldolĉa temperamento kaj kutima malkontenteco [85]; ombreca figuro de azeno kun strangaspekte kunpremita rajdanto senbrue glitis trans herbejo [86]; li pripalpis [la kandelon], kunpremis la meĉon per la fingroj kaj poste denove kuŝiĝis [87]; li […] ploris malespere kunpremante la kapon per la manoj [88].
2.
FIZPIV1 Agi sur korpon tiel, ke ĝia volumeno malpliiĝas: kunpremita aero.
angle:
compress 1. squeeze together
beloruse:
сьціскаць
ĉeĥe:
semknout, sevřít, stisknout, stlačovat, tísnit
ĉine:
压缩 [yāsuō], 壓縮 [yāsuō]
france:
compresser, comprimer, serrer
germane:
zusammendrücken
hispane:
aplastar, apretar, comprimir (un fichero)
hungare:
1. összenyom 2. összeprésel
indonezie:
2. memadatkan, mengompres, memampatkan
japane:
圧搾する [あっさくする], 圧縮する [あっしゅくする]
nederlande:
1. samendrukken
pole:
ściskać, docisnąć razem
ruse:
сжать, сжимать
slovake:
stlačiť, zovrieť
ukraine:
стискати разом, стискати докупи

kunpremiĝi

(ntr)
Premiĝi unu al la alia, densiĝi, pli malvaste kunstari: la palaj lipoj kunpremiĝis Marta ; knabineto […] kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno Marta ; (figure) ŝia koro konvulsie kunpremiĝis Marta . VD:ŝrumpi
ĉine:
拥挤 [yōngjǐ], 擁擠 [yōngjǐ]
france:
se serrer les uns contre les autres
hispane:
apretujarse, apretarse unos contra otros
pole:
ściskać się, zewrzeć się

kunpremilo

PIV1
TEK Pumpilo, servanta por kunpremi 2 gason: la varma altprema gaso, kiu eliras el la kunpremilo, trairas la duan interŝanĝilon, kiu estas la kondensilo [89]. kompresoro
angle:
compressor
beloruse:
кампрэсар
ĉeĥe:
kompresor
ĉine:
压缩机 [yāsuōjī], 壓縮機 [yāsuōjī], 空压机 [kōngyājī], 空壓機 [kōngyājī]
france:
compresseur
hispane:
compresor
hungare:
kompresszor
indonezie:
kompresor
japane:
圧搾機 [あっさくき], 圧縮機 [あっしゅくき]
pole:
sprężarka
ruse:
компрессор
slovake:
kompresor
ukraine:
компресор

malpremi

(tr)
Ĉesigi premadon kaj lasi ion premitan libere reveni al ties normala stato: trenu la krucon ĝis la punkto, kiun vi deziras uzi kiel novan originon, kaj malpremu la musbutonon [90]; eksterigo de la sentoj, per vortoj kaj per iu ajn alia formo, malpremas internajn tensiojn; ni faras streĉon kaj mallongigas la muskolon por ion reteni, sed la birdo ‐ male ‐ devas kun forto malpremi la „fingrojn“ por debranĉiĝi [91].
90. Draw ‐ la desegnilo de OpenOffice.org
91. O. Pel: Veraj respondoj al ruzegaj infanaj demandoj, Informa Kanalo Abonu.Com, n-ro 9
angle:
release
beloruse:
расьціскаць, адпускаць (нешта сьціснутае)
hispane:
dejar de presionar (soltar)
indonezie:
melepaskan, membebaskan
pole:
odciążyć
ruse:
отжать, разжать

interpremi

(tr)
Premi unu al la alia: li mem reveme fiksrigardis antaŭ sin, interpremante la fingropintojn de siaj manoj [92]; tie regis vigla interpremado [de la homamaso] [93].
angle:
squeeze together
beloruse:
сьціскаць (адно з адным)
hungare:
egymáshoz nyom
indonezie:
menekan (satu sama lain)
pole:
tłoczyć, ściskać
ruse:
сжимать (друг с другом)

subpremi

(tr)
1.
Premi sub sia povo, potenco; premi 2.b: ĉu ne subpremas vin la riĉuloj, kaj mem trenas vin antaŭ la tribunalojn? [94]; subpremi ribelon, fremdan genton; batalo por la sendependiĝo de tiu aŭ alia „subpremata nacio“ [95]; la subpremiteco de la popolo sub la caroj; (figure) subpremata de dormo; [96]; (figure) li ne povis subpremi en si akuzan voĉon [97]. VD:despoteco, jugo, sklaveco, skurĝo, sufoki, tiraneco, vipo
2.
(figure) Peni ne montri sian animstaton al la ĉeestantoj, evitante parolojn, korposignojn, ks: Angolm elegante metis manon antaŭ la buŝon kaj subpremis oscedon [98]; [la teatra medio] estas mondeto de envio, venĝemo, flatado kaj subpremitaj sentoj de orgojlo kaj sinadoro [99]; li devis subpremi rideton pri la naiva maniero, en kiu ili lasis sin kapti [100].
3.
(figure) Cedigi, obeigi per morala premo: oni ne povas subpremi tiun bezonon; subpremi sian pasion.
angle:
suppress, repress, stifle
ĉeĥe:
deptat, potlačit, potlačovat, utiskovat, utlačovat, ututlat
ĉine:
压制 [yāzhì], 壓制 [yāzhì], 鎮壓 [zhènyā], 镇压 [zhènyā], 压 [yā], 壓 [yā], 弭 [mǐ], 压迫 [yāpò], 壓迫 [yāpò]
france:
dompter, étouffer, mater, réfréner, réprimer
germane:
1. unterdrücken
hispane:
reprimir, oprimir, sojuzgar
hungare:
1. elnyom 2. elfojt, elnyom 3. elfojt
indonezie:
menekan, menindas 3. memaksakan
japane:
押さえつける [おさえつける], 圧迫する [あっぱくする], 抑圧する [よくあつする]
nederlande:
onderdrukken
pole:
1. gnieść, uciskać
ruse:
1. подавлять, угнетать, притеснять 2. подавить, подавлять 3. подавить, подавлять
slovake:
deptať, potlačiť, utláčať, ututlať
ukraine:
придавлювати, пригнічувати, придушувати, пригноблювати

trapremi

(tr)
Traigi per premado: KUI trapremi terpomojn, kaĉon; li devis fari la provon, ĉu li povos sin trapremi [101]; multaj maldikaj logantoj de tiu institucio sin trapremas [tra la krado] kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn [102].
angle:
squeeze through
ĉeĥe:
protlačit. prolisovat
france:
broyer et passer, mouliner (broyer et passer)
germane:
durchdrücken
hispane:
triturar, moler
hungare:
átnyom, paszíroz
pole:
przeciskać
ruse:
продавливать, продавить
slovake:
prelisovať, pretlačiť
ukraine:
протискати

aerpremo

FIZMET Mezurebla premo de aero: submeti la organismon al pli alta aerpremo en atmosfero, saturita per oksigeno [103]? sur la proksima maro de Japanio aerofluo malsupreniris, fariĝante altaerpremo (anticiklono) kaj kovrante la tutan japanan insularon [104].
103. I. Efremov, trad. J. Finkel: La nebulozo de Andromedo, 2006
104. Monato, Isikawa Takasi: Ekstremaj veter-fenomenoj obliĝas
angle:
air pressure, atmospheric pressure
beloruse:
атмасфэрны ціск
ĉeĥe:
tlak vzduchu
ĉine:
气压 [qìyā], 氣壓 [qìyā], 大气压 [dàqìyā], 大氣壓 [dàqìyā], 大气压力 [dàqìyālì], 大氣壓力 [dàqìyālì]
france:
pression athmosphérique, pression de l'air
germane:
Luftdruck
hispane:
presión atmosférica, presión del aire
indonezie:
tekanan atmosfer, tekanan udara
japane:
気圧 [きあつ]
pole:
ciśnienie powietrza
slovake:
tlak vzduchu
ukraine:
атмосферний тиск

fingropremaĵo

JUR Premsigno, farita de fingro: li nun havis perfektan serion de fingropremaĵoj, kiujn li povis klasi apud tiuj de Hadda [105]; vizitantoj […] devos aŭ disponi pri nefalsigebla pasporto aŭ submeti sin al enslipigo (foto kaj fingropremaĵo) [106].
angle:
fingerprint
beloruse:
адбітак пальцаў
ĉine:
指紋 [zhǐwén], 指纹 [zhǐwén], 指模 [zhǐmó], 脶 [luó], 腡 [luó], 手印 [shǒuyìn], 指印 [zhǐyìn]
france:
empreinte digitale
germane:
Fingerabdruck
hispane:
huella dactilar
hungare:
ujjlenyomat
indonezie:
jari
japane:
指紋 [しもん]
pole:
odcisk palca
ruse:
отпечаток пальцев
ukraine:
відбиток пальця

korpremateco

Sento de tiu, kiu ricevas korpremon: de kelka tempo ŝi suferis de korpremateco […] kaj imagis, ke ŝi korpe fartas malbone [107].
ĉine:
[wā], 窪 [wā], 机能减退 [jīnéngjiǎntuì], 機能減退 [jīnéngjiǎntuì], 沈下 [shěnxià], 音調低下 [yīndiàodīxià], 音调低下 [yīndiàodīxià], 心疼 [xīnténg]
france:
crève-cœur, peine (morale)
germane:
Herzdrücken, Bedrückung
hispane:
suplicio
indonezie:
kesedihan hati, kemasygulan, depresi, ketertekanan
pole:
ściskanie za serce

korpremi

(tr)
Sentigi koran suferon, malĝojon, aflikti: kio tiel korpremas vin? [108]. la tuta kristnaskarbeto kaj la kristnasko mem ŝajnis al li korpreme melankoliaj [109].
beloruse:
засмучаць
ĉeĥe:
drásat, působit tíseň, skličovat, tísnit, zdrcovat
ĉine:
嗒然 [tàrán], 懊丧 [àosāng], 懊喪 [àosāng]
france:
accabler (moralement), oppresser
germane:
bedrücken
hispane:
agobiar (moralmente), angustiar
indonezie:
merundung, menyakiti hati, menimpa (ttg musibah dsb.)
pole:
ściskać czyjeś serce
slovake:
pôsobiť tieseň, skľučovať

korpremiĝi

(ntr)
Senti korpremon pro malĝojo, ĉagreno, kompato...: mi ĉiam korpremiĝas, se mi vidas malsatan plebon juĝi pri granduloj [110].
110. I. Madách, trad. K. Kalocsay: La Tragedio de l' Homo, 1965
beloruse:
засмучацца
france:
être navré, se sentir oppressé
hispane:
sentirse afligido, sentirse oprimido
indonezie:
sakit hati, bersedih hati, masygul, berduka
pole:
smucić się

korpremo

Malĝojo, aflikto: ŝi rememoris la restintojn [kaj] neesprimebla korpremo ŝin atakis [111]; li sanigas la korprematojn kaj bandaĝas iliajn vundojn [112].
angle:
heartache
beloruse:
засмучэньне
ĉeĥe:
stísněnost
ĉine:
心痛 [xīntòng], 悲伤 [bēishāng], 悲傷 [bēishāng]
france:
chagrin (tristesse)
hispane:
angustia, tristeza
hungare:
szívszorongás
indonezie:
sakit hati, kesedihan hati, kemasygulan, duka
japane:
胸を締め付けるような気持ち [むねをしめつけるようなきもち]
pole:
przygnębienie
ruse:
стеснение в груди
slovake:
tieseň, úzkosť(pocit)

manpremo

Saluto de du homoj, farata per reciproka preno kaj premo de mano: la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo salutas sin reciproke, ne per kanonoj, sed per amika manpremo [113]; li manpremis ĝentile afable, ĉiam per intense forta kaj sentpera mano [114].
angle:
handshake
beloruse:
поціск рукі
ĉeĥe:
stisk ruky, stisknutí ruky
ĉine:
握手 [wòshǒu]
france:
poignée de mains man~i: serrer la main.
germane:
Händedruck
hispane:
estrechamiento de manos, saludo dándose la mano man~i: darse la mano.
hungare:
kézszorítás
indonezie:
jabat tangan
japane:
握手 [あくしゅ]
nederlande:
handdruk
pole:
uścisk dłoni
ruse:
рукопожатие
slovake:
stisk ruky
ukraine:
рукостискання, потиск руки

nesubpremebla

Kiun oni ne povas subpremi, deteni, kaŝi: aro da nesubpremeblaj Fenicianoj kaj Damaskanoj […] de tempo al tempo brue rompis la konvenecon de la loko [115]; gaja, nesubpremebla brita soldato, vundita sed mansvinganta [116]. VD:nebridebla
115. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 3
116. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
france:
irrépressible
hispane:
irreprimible, incontenible
pole:
nie do zatamowania

paperpremilo PIV1

TIP Peza, ofte ornama objekto, por meti sur paperaĵoj kaj eviti ilian disblovadon: mi ege deziris paperpremilon [117].
117. trad. M. Blahuŝ: Kuŝejetoj, [2009]
angle:
paperweight
beloruse:
прыціскач (для паперы), прэс-пап’е
france:
presse-papier
germane:
Papierpresse
hispane:
pisapapeles
hungare:
papírnehezék
indonezie:
penindih kertas
japane:
文鎮 [ぶんちん]
nederlande:
presse-papier
pole:
przyciskacz (do papieru)
ruse:
пресс-папье
ukraine:
прес-пап’є

piedpremi

(tr)
Treti: liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo kaj forbruligadis la domojn de la vilaĝanoj [118]; li paŝas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon [119]; (figure) per Via nomo ni piedpremos (detruos) niajn kontraŭbatalantojn [120]; (figure) kial do vi piedpremas (malrespektas) Mian buĉoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la loĝejo? [121].
angle:
tread, trample, crush under foot
beloruse:
таптаць, дратаваць
ĉeĥe:
deptat, pošlapat, zašlapat, zašlápnout, šlapat
ĉine:
[róu] [róu]
france:
bafouer, écraser, fouler, piétiner
hispane:
pisotear, pisar (la uva)
hungare:
tapos
indonezie:
menginjak, menginjak-injak, memijak
japane:
踏みつける [ふみつける]
pole:
deptać
ruse:
топтать, вытоптать, затоптать
slovake:
deptať, dláviť, pošliapať
ukraine:
придавлювати ногою, наступати ногою, топтати, розтоптувати

rulpremi

(tr)
Premi1.a per rulado, ofte por platigi: rulpremi paston, litotukojn, gazonon; la gracia fluado baldaŭ rulpremis la sablon kaj klarigis la ŝaŭman flakon [122]; buldozo de la mino-entrepreno rulpremis sen antaŭa averto kabanojn [123].
angle:
roll
beloruse:
раскатваць
ĉeĥe:
válcovat
ĉine:
[gǔn]
france:
rouler (aplatir avec un rouleau)
germane:
walzen
hispane:
apisonar (aplastar con un rollo)
hungare:
hengerel
indonezie:
menggulung
japane:
平らにならす [たいらにならす], ローラーをかける [ろーらーをかける]
pole:
gnieść
ruse:
раскатывать (напр. скалкой)
slovake:
valcovať
ukraine:
качати (тісто і т.п.), розкачувати, вальцювати

rulpremilo

1.
KUI Rulcilindro kun teniloj por platigi paston: la servantinoj per siaj rulpremiloj rulpremis la paston tro maldika [124].
2.
TEK Veturilo kun larĝaj pezaj rulcilindroj, servanta por glatigi vojmaterialojn kaj malmoligi la supraĵon de stratoj: Esperanto perceptiĝas kiel ŝosea rulpremilo, kiu pasante premados ĉion morta, platigante ĉiujn kulturajn diferencojn [125].
124. H. Heme, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥarah
125. Claude Piron: Psikologiaj reagoj al Esperanto, Baudouin p. 225 - 229
angle:
road roller, roller
beloruse:
каток (для ўкладкі асфальту і да г. п.)
ĉeĥe:
váleček na nudle
ĉine:
压路机 [yālùjī], 壓路機 [yālùjī], 輥 [gǔn], 辊 [gǔn], 磙 [gǔn]
france:
rouleau compresseur
germane:
1. Teigrolle 2. Dampfwalze, Walze
hispane:
rollo pastelero, apisonadora
hungare:
úthenger
indonezie:
1. tongkat penggulung, penggulung adonan
japane:
ローラー車 [ローラーしゃ]
pole:
wałek
ruse:
каток (для раскатывания асфальта и т.п.)
slovake:
valček na rezance
ukraine:
коток

sangopremo

FIZL Mezurebla premo de sango en angioj: Liu Yulian mezuras sangopremon por vilaĝano [126]; iuj plendas eĉ pri […] tro alta sangopremo [127]; [ili] konstatis, ke post preĝo […] ilia sangopremo normaliĝis [128]; laktobakterioj favore influas […] la sangopremon [129]. VD:tensio 2
126. Mao Yong: Knabino-kuracistino de ujguroj, 2010-01-15
127. Monato, Stefan Maul: Malfeliĉiga televido
128. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo
129. Monato, Julius Hauser: Oro blanka
angle:
blood pressure
beloruse:
крывяны ціск
ĉeĥe:
krevní tlak
ĉine:
血压 [xuèyā], 血壓 [xuèyā]
france:
pression artérielle, pression sanguine
germane:
Blutdruck
hispane:
presión arterial, presión sanguínea
indonezie:
tekanan darah
japane:
血圧 [けつあつ]
pole:
ciśnienie krwi
slovake:
krvný tlak
ukraine:
кров’яний тиск

tempopremo

Urĝo: tiu provizora elekto do donos al nia Asocio la eblecon sen plej granda tempopremo serĉi kaj taŭgan personaron [130]; VD:hasto, rapido
angle:
time pressure
france:
pression du temps
germane:
Zeitdruck
indonezie:
tekanan waktu
pole:
presja czasu

vinpremanto, vinberpremanto

AGR Tiu, kiu faras moston, elpremante vinberojn: venos tagoj […], kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto [131]; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super ĉiuj loĝantoj de la tero [132].
angle:
winemaker, vintner
beloruse:
давільшчык
france:
fouleur (de raisin)
germane:
Kelter (Mensch)
hispane:
pisaúvas
indonezie:
pembuat anggur
pole:
producent wina
ruse:
давильщик

premmaŝino

PIV1
TEK Maŝino por industrie premi objektojn: rulpremmaŝino [133]; kiel laboristo li ne estis tre lerta, ĉar li iam tranĉis al si fingron sub premo-maŝino [134].
133. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
134. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo
angle:
press
beloruse:
прэс
ĉine:
压制机 [yāzhìjī], 壓制機 [yāzhìjī]
france:
presse (machine à comprimer)
germane:
Presse
hispane:
prensa (máquina de comprimir)
hungare:
sajtológép, présgép
indonezie:
mesin pres
japane:
圧搾機 [あっさくき], プレス機 [プレスき]
pole:
prasa (maszyna)
ruse:
пресс
ukraine:
механічний прес

premdevigi, premnecesigi, premtrudi

(arkaismo)
Devigi, necesigi, trudi per morala premo: interpartia malkonkordo malfermas la pordon al dekstruloj, por ke tiuj sin premtrudu en registaran pozicion [135].
135. Guido van Damme: Belgio: demokratio blokita, Monato, 2001/01, p. 8
angle:
pressure
beloruse:
прымушаць, вымушаць
ĉeĥe:
vnutit
ĉine:
強迫 [qiǎngpò], 强迫 [qiǎngpò], 逼人 [bīrén], 迫 [pò]
germane:
zwingen
hungare:
kényszerít, nyomást gyakorol rá
indonezie:
memaksa
japane:
圧力をかけて無理強いする [あつりょくをかけてむりじいする]
nederlande:
opdringen
pole:
wymuszać, zmuszać
slovake:
vnútiť
Rim.: La radiko „prem“ ofte aperas kiel flankelemento en kunmetaĵoj, foje kun nuanco de premo de moralo. Vidu premkateni, premmortigi, premplatigi, prempenso, premsigno, premsonĝo.

administraj notoj

pri ~o 3.:
      La ekzemplo tekstas "atmosfera premo" laŭ uzo, kiu ŝajnas al mi
      kutima, sed la difino de barometro enhavas "aerpremo"!
      [MB]
    
pri ~ilo:
    La Biblio preskaŭ ne havas ekzemplon kaj ĉiam ili aperas en
    esprimo de la tipo "treti ~ilon". Mi ne komprenas la ideon
    malantaŭ la esprimo: la ilon oni funkciigas, la berojn oni
    eventuale tretas (kaj tiam ne temas pri ilo), sed "treti la
    ilon" aspektas al mi sensenca.
    [MB]
  
pri kun~i 1.:
      La originala difino tekstis : "~i de du kontraŭaj flankoj"
      kaj tio ne ŝajnis al mi ĝusta. Laŭ mi "kun~i"
      diferenĉiĝas
      ĉefe per tio, ke ĝi insistas pri videbla rezulto, dum "~i 1"
      insistas pri la aplikata rimedo (kiu eventuale povas konduki al
      rezulto).
      [MB]
    
pri rul~ilo:
    La termino "rulcilindro" aperas kiel ekz-o sub cilindro, sen difino.
    En PIV1 oni erare diras, ke ĝi sinonimas al "tamburo 2".
  
pri ~maŝino:
    La cxefa diferenco disde ~ilo 1 sxajnas esti la industria
    uzo. Povas esti aliaj, pli gravaj nuancoj. Necesas trovi
    ekz-ojn kaj aldoni klarigan rim. [MB]
  
pri ~devigi, ~necesigi, ~trudi:
    Atentu! Temas pri tri malsamaj derivaĵoj en unu kapvorto. Pli
    bone estus ŝovi ilin al dev, neces kaj trud respektive. Ili ne
    troviĝas en PIV1, tial mi metis indikon ARK, sed necesus trovi
    ekzemplojn de uzo, ĉar la ideo pri "morala ~o" estas en si
    interesa.
    Vd la lastan rim.
    [MB]
  
~i: Mankas verkindiko en fonto.