*pez/i

*pezi

(ntr)
1.
Fari, pro la altiro de la tero, konstantan premon sur subtenantan objekton, aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton: la tuta maso da folioj de unu arbetaĵo pezas 30 kilogramojn FK ; ĉiu hajlero pezis pli ol kvindek gramojn DL ; la Komodo-varanoj […] pezas 50 kilogramojn, sed ili kapablas engluti 40 kilogramojn da nutraĵo tage [1]; la ŝiplifto konsistas el du trogoj, longaj je 112 m kaj larĝaj je 12 m, ili pezas po 8000 tunojn [2].
Rim.: El fizika vidpunkto la ekzemploj ne estas tute ĝustaj, ĉar per gramoj ktp oni mezuras la mason, ne la pezon. Sed oni eluzas la fakton, ke ĉie sur la tersurfaco 1 kg da maso pezas proksimume 9,8 N (neŭtono = kg·m/s²). Tiel oni povas mezuri la proksimuman mason per la pezo.
VD:gravito
2.
Sentigi al iu tian premon aŭ tiron: sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas PrV ; tiuj vualoj pezas sur min; (figure) homo, kies vorto pezas (havas influon); (figure) mia mano pezos sur iliaj ŝultroj; (figure) tio pezas sur mia koro; (figure) pezas sur la lando ĝia krimeco [3]; sur mi pezas la makulo de la deveno [4]; sur ĉi tiu homo pezas senkompare pli granda krimo [5]; perversa fato sur mi pezas [6]; (figure) malĝojiga sorto pezas sur ili.
angle:
weigh
beloruse:
важыць
bretone:
pouezañ (v.g.)
bulgare:
претеглям
ĉeĥe:
mít hmotnost, vážit
ĉine:
称重 [chēngzhòng], 稱重 [chēngzhòng]
france:
1. peser (avoir un poids donné) 2. peser (appuyer), avoir du poids (de l'influence)
germane:
wiegen 1. wiegen 2. drücken, lasten
hispane:
1. pesar (tener un peso dado)
hungare:
1. nyom (vmennyit) 2. nyom, nehezedik, nyomaszt
japane:
重さがある [おもさがある], 重い [おもい], 重荷である [おもにである], 重みがある [おもみがある]
katalune:
1. pesar
nederlande:
wegen (zwaar zijn)
pole:
ciążyć, obciążać, ważyć
rumane:
împovăra, cântări
ruse:
весить, иметь вес
slovake:
byť ťažký, mať váhu, vážiť
ukraine:
важити, мати вагу

*pezo

1.
Forto rezultanta de la tera altiro, per kiu la korpoj pezas: fali sub pezo; la pezo, kiun povas elteni ponto; malgranda pezo, sed granda prezo PrV ; ah, en ventro kia pezo ― sentas ŝtonojn mi en mezo [7]; manĝaĵo kaj plej bonaj vinoj staris sur la tabloj, kiuj fleksiĝis sub ilia pezo [8]; vi tuj ekkonos la pezon de mia mano, diris la monstro [9]; ĉio jam estas konsumita […] ni devas liberiĝi de la infanoj […] granda pezo ekpremegis la koron de la patro [10]; (figure) kurbiĝi sub la pezo de la jaroj; (figure) ni portas la pezon de ilia potenco [11].
2.
Mezuro de tiu forto rilate al konvencia unuo: la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por ŝiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro [12]; la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro [13].
Rim.: Vidu la rimarkon ĉe pezi1.
afrikanse:
gewig
albane:
pesha
amhare:
ክብደት
angle:
weight
arabe:
الوزن
armene:
քաշը
azerbajĝane:
çəki
beloruse:
вага
bengale:
ওজন
birme:
အလေးချိန်
bosne:
težina
bretone:
pouez
bulgare:
тегло
ĉeĥe:
hmotnost, váha, zátěž
ĉine:
重量 [zhòngliàng], 斤两 [jīnliǎng], 斤兩 [jīnliǎng]
dane:
vægt
estone:
kaal
eŭske:
pisu
filipine:
timbang
france:
poids, charge, fardeau, force (portée), lourdeur, pesanteur (lourdeur), portée (fig.., impact), souci
galege:
peso
germane:
Gewicht, Schwere
guĝarate:
વજન
haitie:
pwa
haŭse:
nauyi
hinde:
वजन
hispane:
peso
hungare:
1. súly 2. súly(mérték)
igbe:
arọ
irlande:
meáchan
islande:
þyngd
japane:
重さ [おもさ]
jave:
bobot
jide:
וואָג
jorube:
àdánù
kanare:
ತೂಕದ
kartvele:
წონა
katalune:
pes
kazaĥe:
салмақ
kimre:
pwysau
kirgize:
салмак
kmere:
ទំងន់
koree:
무게
korsike:
misfattu
kose:
ubunzima
kroate:
težina
kurde:
pîvan
latine:
pondus
latve:
svars
laŭe:
ນ້ໍາ
litove:
svoris
makedone:
тежина
malagase:
lanja
malaje:
berat badan
malajalame:
ഭാരം
malte:
piż
maorie:
taimaha
marate:
वजन
monge:
hnyav
mongole:
жин
nederlande:
gewicht
nepale:
वजन
njanĝe:
kulemera
okcidentfrise:
gewicht
panĝabe:
ਦਾ ਭਾਰ
paŝtue:
د وزن
pole:
ciężar, masa, waga
ruande:
uburemere
rumane:
greutatea, masă, cântar
ruse:
вес, тяжесть
samoe:
mamafa
sinde:
وزن
sinhale:
සිරුරේ බර
skotgaele:
cuideam
slovake:
hmotnosť, váha, záťaž
slovene:
teža
somale:
miisaanka
ŝone:
uremu
sote:
boima
sunde:
beurat
svahile:
uzito
taĝike:
тарозу
taje:
น้ำหนัก
tamile:
எடை
tatare:
авырлык
telugue:
బరువు
tibete:
ལྗིད་ཚད་
ukraine:
вага
urdue:
وزن
uzbeke:
vazn
vjetname:
trọng lượng
zulue:
isisindo

peza

1.
Havanta ian pezon: oro estas pli peza ol fero PrV ; kubforma satelito, malpli ol 500 gramojn peza [14].
2.
a)
Havanta grandan pezon: peza kiel plumbo; peza (malfacila, mallerta) paŝado; ĝi estas tiel peza, kvazaŭ en ĝi troviĝus ŝtonoj [15]; peza atmosfero, vetero. VD:ŝarĝa
b)
(figure) Grava, peniga, teda: peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo, sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ [16]; vi sentigis al via popolo pezan sorton [17]; io peze kuŝas sur lia konscienco BdV ; ilia pekado estas tre peza [18]; ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, ĉar ĝi estas tro peza por mi [19]; peza jugo [20]; (figure) du pezaj larmoj defluis sur la vangoj de la serioza viro [21]; por amiko komplezo neniam estas tro peza PrV ; TEK EKON peza industrio (metalurgio) [22];
SIN:multepeza
afrikanse:
swaar
albane:
rëndë
amhare:
ከባድ
angle:
heavy
arabe:
ثقيلة
armene:
ծանր
azerbajĝane:
ağır
beloruse:
цяжкі, важкі
bengale:
ভারী
birme:
လေးလံသော
bretone:
1. pouezant 2.a pounner 2.b a-bouez, pouezus
bulgare:
тежък
ĉeĥe:
těžký, těžký (hmotně)
ĉine:
繁重 [fánzhòng], 笨重 [bènzhòng], 重 [zhòng]
dane:
tung
estone:
raske
filipine:
mabigat
france:
lourd, pesant, accablant, astreignant, écrasant, oppressant, pénible
galege:
pesado
germane:
schwer 2.a schwer 2.b schwer Schwerindustrie.
guĝarate:
ભારે
haitie:
lou
haŭse:
nauyi
hinde:
भारी
hispane:
pesado
hungare:
súlyos, nehéz
igbe:
arọ
irlande:
trom
islande:
þungur
japane:
重い [おもい]
jide:
שווער
jorube:
eru
kanare:
ಭಾರೀ
kartvele:
მძიმე
katalune:
pesat
kazaĥe:
ауыр
kimre:
trwm
kirgize:
оор
kmere:
ធ្ងន់
koree:
무거운
korsike:
pisanti
kose:
nzima
kroate:
teško
kurde:
giran
latine:
magna
latve:
smags
laŭe:
ຢ່າງຮຸນແຮງ
litove:
sunkus
makedone:
тешки
malagase:
mavesatra
malaje:
berat
malajalame:
ഭാരമുള്ള
malte:
tqil
maorie:
taimaha
marate:
जोरदार
monge:
hnyav
mongole:
хүнд
nederlande:
zwaar
nepale:
भारी
njanĝe:
lolemera
okcidentfrise:
swier
panĝabe:
ਭਾਰੀ
paŝtue:
درنو
pole:
ciężki
ruande:
biremereye
rumane:
greu
ruse:
тяжёлый 1. имеющий вес
samoe:
mamafa
sinde:
بهار
sinhale:
බර
skotgaele:
trom
slovake:
ťažký
slovene:
težka
somale:
culus
ŝone:
rinorema
sote:
boima
sunde:
beurat
svahile:
nzito
taĝike:
вазнин
taje:
หนัก
tamile:
கனரக
tatare:
авыр
telugue:
భారీ
tibete:
ལྗིད་པོ་
ukraine:
важкий
urdue:
بھاری
uzbeke:
og’ir
vjetname:
nặng
zulue:
esindayo

pezaĵo

Peza objekto: ŝultro-pufo por porti pezaĵojn [23]. VD:ŝarĝo, pezilo
23. Monato, Husejn Al-Amily: La vualo, romantika kaj erotika, 2007
beloruse:
цяжар, маса, груз
ĉine:
累贅 [léizhui], 累赘 [léizhui], 負擔 [fùdān], 负担 [fùdān], 負重 [fùzhòng], 负重 [fùzhòng], 貨載量 [huòzàiliàng], 货载量 [huòzàiliàng], 重物 [chóngwù]
germane:
Last
japane:
重荷 [おもに], おもり
pole:
ciężar, masa
rumane:
greutate, mulțime

pezigi

(tr)
Igi ion peza 2: la pluvo pezigis la velojn; via patro tro pezigis nian jugon [24]; (figure) tiuj adjektivoj pezigas la frazon; barokaj, frazkonstruoj – piprumitaj per fajne ĉizitaj observaĵoj kaj multaj flankokomentoj por pezigi la sintaksomalnodan taskon de leganto [25]; (figure) [tiu ĉi sciigo] pezigos la korojn BdV .
angle:
weigh down
beloruse:
уцяжарыць
bretone:
pounneraat (v.k.)
ĉeĥe:
zatížit, zatěžkat, ztěžovat (učinit těžkým hmotně)
ĉine:
[zhuì]
france:
alourdir, appesantir (alourdir), rendre pesant
hungare:
elnehezít, súlyossá tesz, nehezít
japane:
重くする [おもくする]
pole:
obciążyć, obarczać
rumane:
încărca, povară
ruse:
утяжелять, утяжелить, отяжелять, отягчать
slovake:
sťažovať, zaťažiť
ukraine:
обважнювати, робити важким, обтяжувати

peziĝi

Iĝi peza, malfacila: ekde pluraj jaroj ade mi plipeziĝis kaj nun havas 10 kilogramojn pli [26]; en la lasta vintro la kutima laboro multoble peziĝis pro neĝego [27]; li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis [28].
26. Monato, Stefan Maul: Dikeco
27. Monato, Kawai Yuka: Vintra varmo homa
28. La Nova Testamento, S. Mateo 26:43
beloruse:
уцяжарвацца
bretone:
pounneraat (v.g.)
france:
s'alourdir, s'appesantir (s'alourdir), devenir pesant
hungare:
elnehezül, súlyossá válik, megnehezül
japane:
重くなる [おもくなる]
pole:
ciążyć
rumane:
cântări greu
ruse:
отяжелеть, утяжелиться

*pezilo

Maso ordinare metala servanta kiel pezunuo: pesilo ĝusta, peziloj ĝustaj, efo ĝusta, kaj hino ĝusta estu [29]; aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn [30]; Ŝvarcvalda horloĝo kun plumbaj peziloj faradis tik-tak kaj ĉiam iris tro frue [31]; pezilŝtonoj [32].
angle:
weight
beloruse:
гіра
bretone:
pouez (tamm metal)
ĉeĥe:
závaží
ĉine:
分量 [fènliang]
france:
masse marquée, poids (masse marquée)
germane:
Gewicht (Waage)
hispane:
peso (balanza)
hungare:
(mérő)súly
japane:
おもり, 分銅 [ふんどう]
nederlande:
gewicht (om te wegen)
pole:
waga, ciężarek, odważnik, gwicht
rumane:
balanță, greutate, pendul
ruse:
гиря
slovake:
závažie
ukraine:
гиря (для зважування)

egalpezo

Stabileco de io, kiun egalaj kontraŭaj pezoj tiras al diversaj flankoj: sub la influo de diversaj aŭditaj opinioj, ili perdis la egalpezon EE ; iom post iom Ramzes retrovis la egalpezon [33]. SIN:ekvilibro
beloruse:
раўнавага
bretone:
kempouez (ak.)
ĉeĥe:
rovnováha
ĉine:
平衡 [pínghéng]
france:
équilibre, aplomb (équilibre), balance (équilibre)
germane:
Gleichgewicht
hispane:
equilibrio
hungare:
egyensúly
japane:
釣り合い [つりあい]
katalune:
equilibri
nederlande:
evenwicht
pole:
balans, równowaga
rumane:
echilibru, stabilitate
ruse:
равновесие
slovake:
rovnováha

kontraŭpeze

(adverbo)
Efikante al mala direkto, kompense, kontraste: ŝi estis […] laborema, praktika, senpacienca, kontraŭpeze al la iom sencela, filozofia scivolemo […] de la edzo [34]; giganta potenco nun kuŝas en la manoj de la ĉefministro: rezulte, kaj kontraŭpeze, Britio bezonas skriban konstitucion kaj novan sistemon de voĉdonado [35].
34. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
35. Monato, W. H. Simcock: Iom da proporcio
beloruse:
у процівагу
france:
par opposition à
pole:
w przeciwieństwie do
rumane:
în contrast cu

kontraŭpezi

(tr)
Agi kiel kontraŭpezo: la tiama usona prezidanto Reagan […] reestablis diplomatiajn ligojn kun Irako por kontraŭpezi la kreskantan forton de Irano [36]; Solo, la funkcianta prototipo de la unua hungara hibrida aŭto […] proponas alternativon por kontraŭpezi la dependecon de tradiciaj energifontoj [37]. VD:ekvilibrigi, kompensi
beloruse:
ураўнаважваць
bretone:
kempouezañ
ĉine:
抗衡 [kànghéng], 抵消 [dǐxiāo], 补偿 [bǔcháng], 補償 [bǔcháng], 补回 [bǔhuí], 補回 [bǔhuí]
france:
contrebalancer, compenser, corriger (contrebalancer), équilibrer (compenser)
germane:
dagegenhalten, austarieren
hispane:
hacer de contrapeso
hungare:
ellensúlyoz
pole:
przeciwważyć
rumane:
contrabalansa
ruse:
уравновешивать

kontraŭpezo

Peza objekto, destinita por kontraŭi la efikon de alia forto kaj tiamaniere krei ekvilibron, stabiligi: lifto kun kontraŭpezo PIV1 ; (figure) ŝi povis vidi en li nur kontraŭpezon kontraŭ la influo, kiun ŝi esperis efikigi [38]; (figure) lia vigla, juredukita, analizema kapo ofte fariĝis utila kontraŭpezo je tro imagemaj, fantaziemaj tendencoj, kiujn montris kelkaj el la anoj de la „Rondo estetika“ [39].
38. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
39. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
beloruse:
процівага
bretone:
eneppouez
ĉine:
配重 [pèizhòng], 重鐵 [zhòngtiě], 重铁 [zhòngtiě], 均势 [jūnshì], 均勢 [jūnshì], 对重 [duìzhòng], 對重 [duìzhòng], 平衡力 [pínghénglì], 平衡物 [pínghéngwù], 平衡重 [pínghéngzhòng], 抗衡 [kànghéng], 称锤 [chènchuí], 稱錘 [chènchuí]
france:
contre-poids
germane:
Gegengewicht
hispane:
contrapeso
hungare:
ellensúly
katalune:
contrapès
pole:
przeciwwaga
rumane:
contragreutate
ruse:
противовес
ukraine:
противага

laŭpeze

Kalkulante la pezon: vian manĝaĵon [...] uzu laŭpeze, po dudek sikloj ĉiutage [40]; David prenis la kronon de Malkam de lia kapo, li trovis, ke ĝi enhavas laŭpeze kikaron da oro [41]; ĉio estis farita laŭnombre kaj laŭpeze, kaj ĉio pesita estis tiutempe enskribita [42].
beloruse:
на вагу
bretone:
diouzh ar pouez
hispane:
a peso
hungare:
súly szerint
pole:
według wagi
rumane:
categorie de greutate
ruse:
по весу
ukraine:
на вагу

malpeza

Malmulte peza: malpeza sako, ŝarĝo, paŝado; tiel malpeza kiel lanugero [43]; vaporo, kiu estis pli malpeza ol la aero kaj tial leviĝis [44]; gaja knabino per malpezaj piedoj paŝadis sur la freŝa herbo Marta ; vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza [45]; ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo [46]! la malpeza (malforta) venteto ĉesis movi la foliojn [47]. VD:facila
angle:
light
beloruse:
лёгкі
bretone:
skañv
ĉeĥe:
lehký (o váze)
ĉine:
[qīng], 轻 [qīng], 輕型 [qīngxíng], 轻型 [qīngxíng]
france:
léger
germane:
leicht
hispane:
ligero
hungare:
könnyű
japane:
軽い [かるい], 軽快な [けいかいな], 軽微な [けいびな]
katalune:
lleuger
nederlande:
licht
pole:
lekki
rumane:
agil, suplu, ușor
ruse:
лёгкий
slovake:
ľahký (o váhe)
tibete:
ཡང་པོ་
ukraine:
легкий

malpezigi, senpezigi

(tr)
1.
Igi korpe malpli peza: ili malpezigis la ŝipon, elĵetante la tritikon en la maron [48].
2.
Senigi je premo aŭ embaraso: senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro Marta .
48. La Nova Testamento, La agoj 27:38
angle:
lighten
beloruse:
аблягчаць
bretone:
divec'hiañ, skañvaat (v.k.)
ĉeĥe:
odlehčit
ĉine:
心情輕鬆 [xīnqíngqīngsōng], 心情轻松 [xīnqíngqīngsōng], 减轻 [jiǎnqīng], 減輕 [jiǎnqīng]
france:
alléger, soulager
germane:
erleichtern, entladen (z.B. ein Schiff)
hispane:
aligerar, aliviar
hungare:
könnyít, megkönnyít, súlytalanná tesz
japane:
軽くする [かるくする]
katalune:
alleugerir, alleugerar, alleujar
pole:
ulżyć, odciążyć
rumane:
ușurare
ruse:
облегчить
slovake:
odľahčiť, uľahčiť
ukraine:
полегшувати, робити легшим

malpezigo, senpezigo

1.
Forigo de fizika pezo.
2.
Forigo de premo, de balasto, de embaraso: malpezigo kaj elastigo de la stilo [49].
49. F. J. Dorr: La lingvoteorioj de Karolo Piĉ, edukado.net, 2008
beloruse:
аблягчэньне
france:
allègement 2. soulagement
pole:
ulga
rumane:
alinare

malpeziĝi, senpeziĝi

(ntr)
1.
Iĝi korpe malpli peza, malpli premiĝanta malsupren: la ŝalupo malpeziĝos, kaj ne dronos [50].
2.
Iĝi anime malpli peza, malpli teda aŭ tedata, malpli malagrabla: iliaj koroj maljunaj malpeziĝis [51].
VD:faciliĝi, senŝarĝiĝi
50. G. Altov, trad. J. Finkel: Angulo de atako, [vidita en 2015]
51. H. Weinhengst: Tur-strato, 1934
beloruse:
аблягчацца, губляць вагу
france:
s'alléger, se délester
germane:
leichter werden
japane:
軽くなる [かるくなる]
pole:
zelżeć
rumane:
ușura

malpeziĝo, senpeziĝo

1.
Malgrandigo de korpa pezo: virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis PrV .
2.
Trankviliĝo pro forigo de zorgo, minaco, malagrablaĵo: kun sento de intensa senpeziĝo, mi vidis nun ke la afero estos multe malpli humiliga ol mi atendis [52]; Pujols faris geston de profunda malpeziĝo kaj diris: ― Kia trankvilo! [53].
52. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
53. guillem: Francesc Pujols, 2009-09-09
beloruse:
аблягчэньне
france:
allègement 1. soulagement
germane:
1. Erleichterung
pole:
ulga
rumane:
alinare

multepeza

PV (arkaismo)
Peza2: ŝi kun plezuro […] deĵetus la multepezan kronon [54]; la vagonaro […] estis longa, multepeza kaj konsistis preskaŭ nur el personvagonoj [55]; (figure) kelkaj […] skribas senerare, sed per multpeza, malagrabla stilo [56]; (figure) la multepezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribis al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas [57].
angle:
weighty
beloruse:
цяжкі, цяжкавагавы, цяжкаважны
bretone:
pounner multe~eco: pounnerder.
ĉine:
沉甸甸 [chéndiàndiàn]
france:
lourd, pesant multe~eco: lourdeur, pesanteur (lourdeur).
germane:
schwer, gewichtig
hungare:
nagyon súlyos, nehéz, nehézkes multe~eco: súlyosság, nehézkesség.
japane:
たいへん重い [たいへんおもい]
pole:
bardzo ciężki
rumane:
foarte greu
ruse:
тяжёлый, тяжеловесный
ukraine:
дуже важкий/тяжкий, великоваговий

superpezi

(tr)
Pli pezi, pli gravi, venki: la kompatinda virino pensis [...], ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin Marta ; ĉu la bonaĵoj, kiujn laŭpretende, la religio donis al la homaro, superpezas la premon kaj la kruelaĵojn […] nome de Dio [58].
58. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
beloruse:
пераважваць
bretone:
bezañ trec'h war
ĉeĥe:
převažovat, převážit
ĉine:
劝服 [quànfú], 勸服 [quànfú]
france:
dépasser (l'emporter sur), l'emporter sur
germane:
überwiegen
hungare:
többet nyom, felülmúl
japane:
~より重い [よりおもい], ~に勝る [にまさる], 優位を占める [ゆういをしめる]
pole:
przeważać
rumane:
predomina
ruse:
перевешивать, перевесить
slovake:
prevážiť
ukraine:
переважувати

superpezo, plipezo

Tio, kio superpasas la norman, normalan, komparatan pezon: en Gotenburgo la Universala Kongreso prezentos denove la kutiman bildon de superpezo de l' generacio de grizuloj [59]; mi konsideras ege ĝojiga kaj siatempe eĉ sava la plipezon, inter la fruaj praktikantoj de Esperanto, de ĝermanlingvanoj kaj slavlingvanoj, kiuj estis nature la plej kapablaj ekspluatantoj de la aglutina potencego [60]. VD:balasto
59. Monato, Stefan Maul: Griziĝanta mondo
60. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
angle:
overload, excess weight
beloruse:
перавага, залішняя вага
bretone:
soulgarg
ĉeĥe:
převaha
ĉine:
超重 [chāozhòng]
france:
surcharge, surpoids
germane:
Übergewicht
hispane:
sobrepeso
hungare:
többletsúly, túlsúly, súlytöbblet
japane:
優越 [ゆうえつ], 優位 [ゆうい]
katalune:
sobrepès
nederlande:
overgewicht
pole:
nadwaga
rumane:
supraponderal
ruse:
привес, перевес
slovake:
prevaha
ukraine:
вага, більша за нормативну, зайва вага

administraj notoj

~aĵo : Mankas dua fontindiko.
mal~igo, sen~igo: Mankas dua fontindiko.