1kontrast/o PV

kontrasto

Malsameco de du aferoj, kiuj reciproke pli klare distingiĝas pro apudmetiĝo: li estis vigla kaj bone nutrita, grasa kaj ronda, […] en plena kontrasto kun lia profesio [kiel] koĉero de funebra veturilo [1]! la infano de la kampara domo […] fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj, solecaj, [kia] kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco Marta ; voĉo […] obtuza kaj serioza […] prezentis frapantan kontraston kun la malgranda infana figuro Marta ; kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel mi [2]; kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu ĉi kaj la brilanta beleco de lia pli juna filino [3]; stranga estis la kontrasto de la subita morta silento, kiu regis en la drinkejo, kontraŭ la ĵusa terura bruego [4]. VD:diferenco, malsimileco
angle:
contrast, difference (p. p. koloroj, formoj, stiloj, ktp.), antithesis, opposition
beloruse:
кантраст, супрацьлегласьць
ĉeĥe:
kontrast, odlišení, protiklad
ĉine:
对比度 [duìbǐdù], 反差 [fǎnchā]
france:
contraste, opposition (contraste)
germane:
Kontrast, Gegensatz, starker Unterschied
hispane:
contraste
hungare:
kontraszt, éles ellentét, szembetűnő különbség
japane:
対照 [たいしょう], 対比 [たいひ], コントラスト
nederlande:
contrast, tegenstelling
pole:
kontrast, przeciwieństwo, sprzeczność
portugale:
contraste, oposição
rumane:
contrast
ruse:
контраст, противоположность
slovake:
kontrast, protiklad

kontrasti

(x)
Esti en kontrasto kun io; tre distingiĝi de alia afero per kontrasto: la ruĝo tiel bele kontrastis la blankan neĝon [5]; la dolĉa vizaĝo de la asketo tiel kontrastis la teruraĵojn, kiuj okazis [6]; [liaj] ore blondaj lipharoj mirinde kontrastis la bluan ĉambron [7]; la blankaj ĉemizmanikoj kontrastis kiel neĝo kontraŭ la malhelaj pantalono [8]; la iom laca koloro de lia vizaĝo, […] kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro Marta ; nigraj kaj senvivaj fenestroj forte sed malgaje kontrastis kontraŭ la ĉirkaŭa blanko [9]; ĉi tiu sereneco de la naturo strange kontrastis kun ŝiaj propraj sentoj [10].
angle:
exhibit contrast, show difference, stand out (kontraste kun fono)
beloruse:
кантраставаць, выдзяляцца
ĉeĥe:
kontrastovat, odrážet se, výrazně se odlišovat
ĉine:
对比 [duìbǐ], 使对照 [shǐduìzhào]
france:
faire contraste avec, se détacher sur
germane:
kontrastieren, sich abheben, sich unterscheiden
hispane:
estar en contraste
hungare:
éles ellentétben áll, szembetűnően különbözik
japane:
対照を示している [たいしょうをしめしている], 際立っている [きわだっている]
nederlande:
contrasteren, afsteken
pole:
kontrastować
rumane:
contrasta
ruse:
контрастировать, резко отличаться, выделяться (на фоне)
slovake:
kontrastovať, výrazne sa odlišovať

kontrastigi

(tr)
Elmontri, emfazi la kontraston inter du aferoj; apudmeti por montri ilian diferencon: la verdeco de herbejoj kontrastigas la blondecon de grenkampoj [11]; la franca menso, anstataŭ inkluzivi, […] kontrastigas [12]; ni povos taksi ĝuste nur se ni kontrastigos la plej moralan kaj la plej malmoralan [13]; [li] kontrastigas tion kun la nuna situacio [14].
angle:
compare, point out difference between, set off
beloruse:
параўноўваць, супрацьпастаўляць
ĉeĥe:
odlišit, zvýraznit
france:
mettre en regard, opposer (mettre en contraste)
germane:
kontrastieren, gegenüberstellen, Unterschiede herausarbeiten
hispane:
contrastar
hungare:
szembeállít, élesen megkülönböztet
japane:
対照させる [たいしょうさせる], 引き立たせる [ひきたたせる]
nederlande:
doen afsteken, doen contrasteren
pole:
przeciwstawiać
rumane:
opune
ruse:
выявлять различия, противопоставлять
slovake:
odlíšiť

kontraste al

Kontraŭ, kun iu forta diferenco: frapis lin, kontraste al tiu preskaŭ sklava vesto, la nobleco de ŝia mirinda, patricia vizaĝo [15]; la varmaj vortoj sonis denove tute kontraste al lia rigida voĉo [16]; kvintona […] gamo […] enhavas nur kvin tonojn, kontraste al maĵoraj kaj minoraj gamoj, kiuj enhavas po sep tonojn [17]; montri sin simplulo kontraste al kvazaŭa granda oratorkapablo de Brutus [18].
beloruse:
у супрацьлегласць …
ĉeĥe:
na rozdíl od, naproti tomu
ĉine:
不同于 [bùtóngyú], 暌 [kuí]
france:
à la différence de, par opposition à
japane:
~と対照的に [とたいしょうてきに], ~に対比して [にたいひして]
nederlande:
in contrast met, in tegenstelling tot
pole:
w przeciwieństwie do
rumane:
în contrast cu
slovake:
na rozdiel od

administraj notoj