*simil/a PV

*simila

1.
Havanta iajn ecojn, kiujn ankaŭ alia afero havas; samnatura; samaspekta: la pli aĝa filino estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon [1]; ĝia blekado estas simila al la leona [2]; lingvo natura estas fondita […] sur la blinda oni tiel parolas aŭ oni tiel ne parolas, […] sed en lingvo arta, konscie fondita […] nenio simila povas havi lokon [3]; la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj, sed […] simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj [4]; antaŭ ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia [5]; grizaj sablosimilaj nebuloj [6]; la tuta espero pendis ĉe la korsimila frapilo de la sonorilo [7]; [ili] timis, ke morgaŭ aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapuk [8]; ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [9]; kiel ŝanĝiĝis la knabino! neniam vi vidis ion similan [10]! VD:analoga, egala2, ekvivalenta1, najbara, parenca, proksima, rilata, sama
2.
MAT[11] (p.p. du geometriaj figuroj) Tiaj, ke ekzistas simileco, kiu ĵetas unu al la alia: en du similaj figuroj la respondaj anguloj estas egalaj kaj la respondaj longoj estas proporciaj; la areoj de du similaj plurlateroj estas inter si kiel la kvadrato de iliaj respondaj lateroj.
afrikanse:
soortgelyke
albane:
ngjashme
amhare:
ተመሳሳይ
angle:
similar
arabe:
مماثل
armene:
նման
azerbajĝane:
oxşar
beloruse:
падобны
bengale:
অনুরূপ
birme:
အလားတူ
bosne:
slično
ĉeĥe:
podobný
dane:
lignende
estone:
sarnane
eŭske:
antzeko
filipine:
katulad
france:
similaire, semblable 2. (figure) semblable
galege:
semellante
germane:
1. ähnlich, gleichartig 2. ähnlich
guĝarate:
સમાન
haitie:
menm jan
hinde:
इसी तरह
hispane:
semejante, similar
hungare:
hasonló
igbe:
yiri
irlande:
den chineál céanna
islande:
svipað
japane:
同じような [おなじような]
jave:
padha
jide:
ענלעך
jorube:
iru
kanare:
ಇದೇ
kartvele:
მსგავსი
kazaĥe:
ұқсас
kimre:
tebyg
kirgize:
окшош
kmere:
ស្រដៀងគ្នា
koree:
비슷한
korsike:
listessu
kose:
ezifanayo
kroate:
sličan
kurde:
nêzbûn
latine:
simile
latve:
līdzᗻga
laŭe:
ທີ່ຄ້າຍຄືກັນ
litove:
panašus
makedone:
слични
malagase:
mitovy
malaje:
sama
malajalame:
സമാനമായ
malte:
simili
maorie:
rite
marate:
तत्सम
monge:
zoo sib xws
mongole:
ижил төстэй
nederlande:
vergelijkbaar, dergelijk, gelijkend 2. gelijkvormig
nepale:
यस्तै
njanĝe:
ofanana
okcidentfrise:
similar
panĝabe:
ਇਸੇ
paŝtue:
ورته
pole:
2. (figura) podobna
ruande:
bisa
ruse:
1. похожий, подобный, сходный 2. подобный
samoe:
tutusa
sinde:
ساڳي
sinhale:
සමාන
skotgaele:
coltach
slovake:
podobný
slovene:
podobno
somale:
la mid ah
ŝone:
zvakafanana
sote:
tšoanang
sunde:
meh sarua
svahile:
sawa
taĝike:
монанд
taje:
คล้ายคลึงกัน
tamile:
இதே
tatare:
охшаш
telugue:
ఇదే
tibete:
གཅིག་པ་
ukraine:
аналогічний
urdue:
اسی طرح
uzbeke:
o’xshash
vjetname:
tương tự
zulue:
efanayo

simili

(x)
Esti simila: ili tiel similis unu la alian, kiel du akvaj gutoj [12]; li similas leonon, kiu avidas akiron [13]; ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron [14]; ni similas je la verda kreskaĵo, kiu, unu fojon detranĉita, jam neniam pli povas reviviĝi [15]; la princo similis al li nur per sia nuko [16]; vi tute similas min, havas reĝajn vestojn kiel mi kaj la [ili] sekvas vin kiel min [17]; kun via ĉapelo vi similas pajacon [18]; lia barbo similis dikan felton [19]; parolo estas arĝento, oron similas silento PrV ; tago tagon sekvas, sed ne similas PrV . VD:egali1, imiti, redoni4, speguli
beloruse:
быць падобным
ĉeĥe:
podobat se (něčemu)
france:
ressembler
germane:
ähnlich sein
hispane:
ser semejante o similar
hungare:
hasonlít
japane:
似ている [にている]
ruse:
быть похожим, походить (на что-л., кого-л.)
slovake:
podobať sa, ponášať sa
ukraine:
бути схожим/подібним

similaĵo

Io simila: montriĝis similaĵo de homa mano sub iliaj flugiloj [20]; kian similaĵon vi kontraŭstarigos (komparos) al Li [21]? junulo en la plej larĝa pantalonego ruĝkolora, sen ĉemizo kaj en similaĵo de la ruĝarmeana helmo Metrop ; pli aŭ malpli grandaj similaĵoj inter kelkaj hodiaŭaj lingvoj [22]; aliaj aŭtoroj […] akcentas la similaĵojn inter la hejdelberga makzelo kaj tiu de la antropoidaj simioj [23]; mi kunprenis provizon, ilojn, vestaĵojn, kaj similaĵojn laŭspace [24]. VD:faksimilo, imitaĵo, kopio, portreto, spegulbildo
beloruse:
нешта падобнае
germane:
etwas Ähnliches etwas Ähnliches, Ähnlichkeit
hungare:
hasonlóság (jegy), hasonló dolog
japane:
類似品 [るいじひん], 共通点 [きょうつうてん]
ruse:
аналог
ukraine:
що-н. подібне, подоба, притча, алегорія

simileco

1.
Eco de tio, kio estas simila: [li] havas […] grandan similecon kun mia mortinta frato [25]; vi estis trompita de simileco [26]; la simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton Marta ; eksterordinara simileco [27]; al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco [28].
2.
MATMatVort
a)
(en eŭklida vektora spaco, kun rilato λ) Tia aŭtomorfio, ke la eŭklida normo de la bildo de ajna vektoro egalas al la produto de la normo de tiu vektoro per λ.
b)
(en eŭklida afina spaco) Afina bildigo, asociita al simileco 2.a: homotetio estas simileco.
angle:
2. similarity
beloruse:
падабенства, падобнасьць
ĉeĥe:
podobnost
france:
similarité, similitude, ressemblance 2. similitude (math.)
germane:
Ähnlichkeit
hungare:
hasonlóság
japane:
類似性 [るいじせい], 相似性 [そうじせい]
pole:
2. podobieństwo
ruse:
1. сходство, подобие 2. подобие
slovake:
podoba, podobnosť, príbuznosť
ukraine:
схожість, подібність, подоба

similiĝo

1.
Ŝanĝiĝo al pli granda simileco: tiuj tradicioj kombiniĝis kun similaj ekonomiaj situacioj kaj kun konstanta kontakto pro migrado kaj komerco, por helpi similiĝon de la juraj sistemoj [29].
2.
FON[30] Anstataŭiĝo de parolsono per alia sono, pli simila al apuda parolsono: se oni prononcas la vorton „sango“ kiel [saŋɡo], tio estas ekzemplo pri anticipa similiĝo: /n/ + /ɡ/ → [ŋɡ] (similiĝo pri la artikulacia loko); vokala harmonio […] prezentiĝas en harmoniigo aŭ similiĝo de la vokaloj de la vortradiko kaj ties afiksoj laŭ certaj karakterizoj [31]. ANT:malsimiliĝo2
29. J. A. Thompson: La dokumentoj de Mari kaj la prapatroj, Biblia revuo. 1968:2. P. 46.
30. Koutny I.: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado, Poznań, 2003
31. Vokala harmonioVikipedio
angle:
anticipa ~iĝo: anticipatory assimilation, progressive assimilation.
beloruse:
1. прыпадабненьне 2. прыпадабненьне, асыміляцыя
germane:
Angleichung
pole:
upodobnienie
ruse:
1. уподобление 2. уподобление, ассимиляция anticipa ~iĝo: прогрессивная ассимиляция.

malsimila

Diferenca: kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia [32]; ĉiu soldato similis la alian plej precize, nur unu sola estis iom malsimila: li havis nur unu kruron [33]; pro malsimilaj motivoj, li egale amis ilin ambaŭ [34]. VD:distingebla
beloruse:
непадобны
ĉeĥe:
odchylný, odlišný
france:
différent, dissemblable
germane:
verschieden, anders
hispane:
diferente
hungare:
különböző, másmilyen
japane:
似ていない [にていない], 異なった [ことなった]
nederlande:
ongelijk, anders
ruse:
непохожий, несходный
slovake:
nepodobný, odlišný
ukraine:
несхожий, неподібний, відмінний

malsimiliĝo

1.
Ŝanĝiĝo de simileco al pli granda distingeblo: por malhelpi la bedaŭrindajn konsekvencojn, kiujn povus okazigi tia konfuzo, ili elektis eksteran signon, kiu ebligis ilian malsimiliĝon [35].
2.
FON Tia ŝanĝiĝo de parolsono, ke ĝi iĝas malpli simila al apuda parolsono samtipa aŭ egala: (la latina) DECEM ET SEX donis en la portugala „dezasseis“, laŭ multaj ĝi venas el DECEM AC SEX, sed ankaŭ eblas, ke tiu -a- estiĝis pro malsimiliĝo disde la ceteraj -e- [36]. ANT:similiĝo2
35. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉap. 15ª.
36. Latinida lingvaroVikipedio
angle:
dissimilation
germane:
Differenzierung
ruse:
1. расподобление 2. диссимиляция

malsimileco

La fakto esti malsimila; la kvalito per kiu du aferoj distingiĝas: sola la malsimileco de iliaj vestoj ebligis, ke oni ilin diferencigu [37]; teoriisto, kiu […] pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon Marta ; Vilfrido ne povis ne eksenti la akran kontraston inter la [du] kaj la malsimilecon de la sentoj, kun kiuj ambaŭ inspiris lin [38]. VD:diferenco, kontrasto, malsameco
germane:
Unähnlichkeit

simile al

(prepoziciaĵo)
Kiel2, samkiel, kompareble kun: la virina figuro ekbalanciĝis simile al fleksebla branĉo Marta ; la aŭtoro de Esperanto […] simile al ĉiu homo, havas ja la rajton posedi siajn privatajn principojn [39]; frato, simile al tio, kiel iam faris via patro kaj la patro de Anastazio, ni ambaŭ iru en la preĝejon [40]; temp' estas valoro simile al oro PrV .
39. L. L. Zamenhof: Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo, Nica Literatura Revuo, 1959-07 ĝis 08, numero 4/6, p. 201a-208aa
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
france:
à l'instar de, de même que (loc. prép.), semblablement à
germane:
ähnlich wie
japane:
~のように
ruse:
подобно

kaj similaj (k.s.)

(frazaĵo)
Aliaj similaj, kiujn ni ne aparte nomas: certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj [41]; malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj [42]; en ĉasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato Marta . VD:kaj cetere
germane:
und ähnliche
japane:
~など, その他 [そのほか]

administraj notoj