ekvivalent/o JED

ekvivalento

1.
Io egala laŭ valoro, kvanto, funkcio aŭ signifo ktp: kompreni la praktikan utilecon nur el vidpunkto de pure materiaj gajnoj, esprimeblaj en monaj ekvivalentoj [1]; la angla „dog's life“ kaj la germana ekvivalento „Hundeleben(hunda, t.e. neagrabla, vivo) [2]; la enketo montris, ke monate litovoj mezume enspezas ekvivalenton de 110 usonaj dolaroj, mezuma elspezo egalas al 108 dolaroj [3]; SCI meĥanika ekvivalento de la varmo.
2.
KEM Kvanto da simpla substanco, kiu povas en kombinaĵo anstataŭi alian substancon produktante saman efikon aŭ ludante saman rolon: ĥemia ekvivalento.
3.
MAT[4] Logika operacio, kiu al du propozicioj `P` kaj `Q` asocias la propozicion `(P=>Q)^^(Q=>P)` (po implicas kuo-on kaj kuo implicas po-on); rezulto de tiu operacio: la ekvivalenton de `P` kaj `Q` oni kutime signas per `P iff Q` (legu: po (estas) ekvivalenta al kuo); ekvivalento estas vera, se kaj nur se ambaŭ argumentoj estas samtempe veraj aŭ falsaj. SIN:duobla implico.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


vertabelo de ekvivalento
Rim.: Ĉar la radiko estas substantiva, ĝenas la formo de tiu termino, subtenata tamen de PIV2: ja se la duobla implico veras, `P` estas ekvivalento de `Q`, sed doni la saman formon al la operacio, kiu taksas la ekvivalentecon de la du propozicioj estas strange. Povas esti, ke „ekvivalenteco“ (laŭ KompLeks) estus pli bona. Tamen, por esti vere oportuna, nomo de operacio devus aspekti kiel agnomo.
angle:
1. equivalent 2. equivalent 3. equivalence
beloruse:
1. эквівалент 2. эквівалент 3. эквівалентнасьць
ĉeĥe:
ekvivalent, rovnocenný protějšek, stejná hodnota
ĉine:
等値 [děngzhí], 相同的东西 [xiāngtóngdedōngxi], 同意义 [tóngyìyì], 相等物 [xiāngděngwù], 之的 [zhīdì]
france:
1. équivalent (subst.) 2. équivalent (subst.) 3. équivalence
germane:
1. Gegenwert 2. Äquivalent 3. Äquivalenz
hispane:
equivalencia
japane:
同等 [どうとう], 同値 [どうち], 等価 [とうか], 同意義 [どういぎ], 当量 [とうりょう], 相当語句 [そうとうごく], 同義語 [どうぎご]
katalune:
equivalent (subst.)
nederlande:
1. equivalent 2. equivalent 3. equivalentie
pole:
1. ekwiwalent 2. ekwiwalent 3. równoważność, ekwiwalencja
portugale:
2. equivalente 3. equivalente
rumane:
1. echivalent
ruse:
1. эквивалент 2. эквивалент 3. (логическая) эквивалентность
slovake:
rovnocenná protihodnota
ukraine:
еквівалент, відповідник

ekvivalenta

1.
(p.p. du aferoj) Tiaj, ke ĉiu estas ekvivalento de la alia: mi rekompencis lian komplezon per ekvivalenta servo; tiuj tri formoj ne estas ekvivalentaj: laŭ la kunmet-maniero, ili celas ion malsaman [5]; MIL eksplodo de hidrogena bombo en 1961, ekvivalenta al 100 megatunoj da trinitrotolueno (TNT-ekvivalento) [6]. VD:analoga1, egala, sama, tia3
2.
MAT
a)
[7] (p.p. du elementoj) Tiaj, ke ilin ligas iu ekvivalento-rilato: du ekvivalentaj elementoj apartenas al la sama ekvivalento-klaso; la ekvivalentklaso de ero `a` sub rilato `~` [...] estas la subaro de `X` kies eroj `b` estas tiaj ke `a~b` [8].
b)
PIV2 (p.p. du propozicioj) Samtempe veraj aŭ falsaj.
angle:
equivalent
beloruse:
эквівалентны, раўназначны
ĉeĥe:
ekvivalentní, rovnocenný
france:
équivalent (adj.)
germane:
äquivalent
hebree:
שווה ערך, שקול
hispane:
equivalente
japane:
同等の [どうとうの], 同値の [どうあたいの], 等価の [とうあたいの], 同意義の [どういぎの]
katalune:
equivalent (adj.)
nederlande:
equivalent
pole:
równoważny, ekwiwalentny
ruse:
эквивалентный
slovake:
rovnomocný
ukraine:
еквівалентний, рівноцінний, рівносильний

ekvivalenti

Esti egala laŭ valoro, kvanto, funkcio aŭ signifo ktp.: kion faris la marksistoj en 1949, ne ekvivalentas al tio, kion faris Napoleono en 1806 kiel parton de sia reakcia kompromiso kun la malnova reĝimo [9]; meĥanika efiko de unu granda kalorio ekvivalentas 427 kilogrammetrojn.
9. Yamasaki Seikô: Reago: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/02, p. 17
beloruse:
быць эквівалентным, быць раўназначным, адпавядаць
ĉine:
通信者 [tōngxìnzhě], 相匹配 [xiāngpīpèi], 符合 [fúhé]
france:
équivaloir
germane:
entsprechen
hispane:
equivaler, ser equivalente
japane:
同等である [どうとうである], 等価である [とうあたいである]
pole:
równoważyć, odpowiadać (czemu)

administraj notoj

pri ekvivalent/o :
  Necesas reverki "~o":
  (1) la diversaj fakaj sencoj (KEM, FIZ, semantiko, k.a.?) estu klare
  difinitaj;
  (2) la nocio "egalvaloro" estu ie difinita.
  Cetere, laŭ mi, ekzistas problemo, ke kelkaj (ekz-e mi) intuicie
  konsideras la radikon adjektiva kaj uzas "~o" kun la senco "~eco".
  [Vd Lanti : Veran pacon povas nur havi socia ordo bazita sur justo,
  egalo,
  aŭ, se oni preferas, sur ekvivalento.]
  Gxuste tiel mi perceptas la rolon de "ekvivalento" en la kunmetajxoj
  "ekvivalento-rilato" aŭ "ekvivalento-klaso".
  [MB]