1923analog/a PV

analoga

1.
Simila laŭ kelkaj rilatoj al alia afero de malsama speco; parte simila: Hašek pioniris novan verkstilon, analogan al tiu de la tiutempaj dadaismaj pentristoj [1]; samtempe kun Darwin alia esploristo, Alfred Russel Wallace, elpaŝis kun la teorio, kiu estas preskaŭ analoga al tiu de Darwin [2]; analogaĵo [3]. SIN:analogia
Rim.: En OA7 aperas la noto: „Laŭ la voĉdono de la Lingva Komitato, publikigita en cirkulero de la 12-a de Majo 1923, la radikon analogi’(o) de la 1-a Oficiala Aldono oni ŝanĝis al analog’(a) kaj analogi’ ne plu estas oficiala.“
2.
BIO Simila laŭ funkcio sed laŭ biologia historio ne samdevena: la flugiloj de vesperto estas organo analoga, sed ne simila, je la flugiloj de birdo. VD:homologa2
3.
TEK Funkcianta surbaze de fizika simulado, kaj precipe per kontinuaj grandoj; kontinua: analoga komputilo, analoga televido, analoga modelo; la analoga sistemo malaperos favore al la jam funkcianta cifereca, ĉe kiu sur unu frekvenco troviĝas pluraj ciferecaj radio- kaj televid-stacioj [4]. ANT:cifereca
1. Monato, Stefan MacGill: Ruzo en rifuzo
2. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio
3. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
4. Monato, Jean Pierre Vanden Daele: Ricevi persatelite
angle:
1. analogous 3. analog
beloruse:
1. аналягічны, падобны 2. аналягічны, падобны 3. аналягавы
ĉeĥe:
analogový, spojitý, spojitě se měnící
ĉine:
1. 一样 [yīyàng], 一樣 [yīyàng], 依此 [yīcǐ] 3. 模拟 [mónǐ], 模擬 [mónǐ]
france:
1. analogue 2. analogue (biol.) 3. analogique
germane:
analog 1. entsprechend, gleichartig
hebree:
מַקְבִּיל, אנלוגי
hispane:
1. análogo 3. analógico
itale:
1. analogo, simile 3. analogico
japane:
類似の [るいじの], 相似の [そうじの], アナログの [あなろぐの]
nederlande:
1. analoog 3. analoog
pole:
1. analogiczny, brzmiący jednakowo, podobny, pokrewny 2. pokrewny (biol.) 3. analogowy
ruse:
1. аналогичный 3. аналоговый
slovake:
1. obdobný, analogický 3. analógový
ukraine:
аналогічний, подібний

analoge

Laŭ analoga maniero: la turka registaro ankoraŭ ne agnoskis la genocidon, kiel analoge la germana agnoskas la holokaŭston [5]; mi ne povas forgesi, ke Hamas estas islama organizaĵo esence socihelpa, aganta por sanitara, civila, instrua asistado al la loĝantaro, profunde enradikiĝinta en la palestina socio, analoge kun samspecaj kristanaj organizaĵoj [6].
5. Monato, Susanna Gevorgjan: Krimo forgesita
6. Monato, Sen Rodin: Nu, karaj fratoj ...
beloruse:
аналягічна, падобна, па аналёгіі
france:
analogiquement
germane:
analog, so wie, genauso wie

analogeco

Parta simileco de malsamspecaj objektoj: dimensia analogeco estas studado de tio kiel n - 1 dimensioj rilatas al n dimensioj, kaj tiam konkludado de tio kiel n dimensioj devus rilati al n + 1 dimensioj [7].
angle:
analogousness
beloruse:
аналягічнасьць, аналягавасьць
ĉeĥe:
analogie, obdoba, podobnost
france:
analogie, similitude
germane:
Entsprechung, Analogie
hebree:
אֲנָלוֹגִיָה
japane:
類似性 [るいじせい], 相似 [そうじ]
nederlande:
analogie
pole:
analogiczność
ruse:
аналогичность, аналоговость
slovake:
obdobnosť

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.