*cifer/o

*cifero

1.
MATVdE Ano de negranda signaro, uzata en skribado kaj presado por prezenti nombrojn: ĉeno, kiu havis la formon de la cifero du [1]; eŭropaj (0123456789), romaj (IVXLCDM), hindaj (०१२३४५६७८९), arabaj (٠١٢٣٤٥٦٧٨٩) ciferoj; duumaj (01), okumaj (01234567), deksesumaj (0123456789ABCDEF) ciferoj; li uzis sole ciferojn, por esprimi ĉiujn vortojn laŭ iliaj elementaj ideoj [2]; tia bagatelo, kiel la manko de unu sola malgranda cifero en la granda malsaĝa kalkulo [3]; [li] pentris ciferojn, observis astrojn, rigardis punktojn [4].
Rim.: Kiel videblas, la propre arabaj ciferoj havas alian formon ol la ciferoj uzataj en Eŭropo, en Esperanto kaj ankaŭ en kelkaj okcidentaj arabaj landoj. Malgraŭ tio la eŭropajn ciferojn oni foje nomas arabaj, ĉar ili historie devenas de la Araboj, sed ilia formo evoluis. Estas do preferinde bazi la terminologion sur la nuna uzado.
2.
(metonimie) Nombro, reprezentita per cifero(j)1: la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos [5]; [tio] alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero Marta ; [ŝi] metis tie ciferon, esprimantan la sumon de 600 spesmiloj Marta .
Rim.: En formala lingvo, la konfuzo inter ciferoj kaj nombroj estas same evitinda kiel la konfuzo inter literoj kaj sonoj (aŭ eĉ vortoj).
angle:
1. digit, cipher, cypher, figure 2. figure
beloruse:
1. лічба 2. колькасьць, лік
bretone:
1. sifr
ĉeĥe:
cifra, číslice
ĉine:
1. 位数 [wèishù], 码字 [mǎzì]
france:
1. chiffre
germane:
1. Ziffer 2. Zahl
hebree:
ספרה
hispane:
1. cifra (signo), dígito
hungare:
1. számjegy 2. szám
itale:
1. cifra 2. numero
japane:
数字 [すうじ]
katalune:
1. xifra 2. nombre
nederlande:
1. cijfer 2. getal
okcitane:
1. chifra
perse:
1. رقم 2. شمار
pole:
1. cyfra
portugale:
1. algarismo 2. número
ruse:
1. цифра
slovake:
1. číslica, cifra
svede:
1. siffra
ukraine:
цифра

cifera

Rilata al ciferoj; prezentanta informon per ciferoj: cifera klavo; cifera horloĝo; cifera indiko de la frekvenco [6]; 3-litera-plus-3-cifera formo [7]; la kompanio reviziis ĉiujn ciferajn kombinaĵojn, kiujn ĝi uzas [8].
6. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio, 2012
7. Monato, Margaret Chaldecott: Pri UEA kaj BOOZ, 2011
8. Monato, last: Forflugu la malbonaj ciferoj, 2008
angle:
digital
beloruse:
лічбавы
bretone:
niverel
ĉeĥe:
digitální, číselný
ĉine:
数字上 [shùzìshàng], 用数字表示 [yòngshùzìbiǎoshì], 数词 [shùcí]
france:
numérique
germane:
numerisch
hungare:
szám-, numerikus
itale:
numerico ~a horloĝo: orologio digitale.
katalune:
numèric, digital
nederlande:
digitaal
perse:
رقمی
pole:
cyfrowy
ruse:
цифровой
slovake:
digitálny, číselný

cifereca

TEK
(p.p. informo) Prezentita per limigita signaro, kiel nombro per ciferoj (kontraste al analoga prezento per kontinua fizika grando): cifereca komputilo, cifereca signalo, cifereca televido; ciferecaj fotiloj [9]; eblas ankaŭ turni homan paroladon en fluon de ciferecaj datumoj [10]; tiu sistemo […] ne uzeblas por ciferecaj elsendoj [11]. ANT:analoga
9. Monato, János Sárközi: La fenomeno de ruĝaj okuloj, 2005
10. Monato, Pejno Simono: Prefere pakete
11. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
angle:
digital, numerical
beloruse:
лічбавы
bretone:
niverel
ĉeĥe:
celočíselný
ĉine:
数字式 [shùzìshì], 数码 [shùmǎ]
france:
numérique
germane:
digital
hebree:
דִיגִיטָלי
hispane:
digital
hungare:
digitális
itale:
digitale
japane:
デジタルの [でじたるの]
katalune:
digital
nederlande:
digitaal
perse:
رقمی
pole:
cyfrowy
portugale:
digital
ruse:
цифровой
slovake:
celočíselný digitálny
ukraine:
цифровий (про устаткування)

ciferecigi

TEK
Transformi analogan datumon en ciferecan formon: oni komencis ciferecigi kelkdekojn da titoloj de la belga gazetaro inter 1830 kaj 1950 [12]; ciferecigi la dokumentojn, skanante la mikrofilmojn aŭ la originalajn dokumentojn [13]; rapida disvolviĝo de komputila potenco kaj Interreto ebligis la ciferecigon kaj interretan distribuon kaj traserĉadon de la enhavo de libroj kaj de bildoj [14].
angle:
digitize
beloruse:
дыгіталізаваць, алічбаваць
bretone:
niverelaat
ĉeĥe:
digitalizovat
ĉine:
数码化 [shùmǎhuà]
france:
numériser
germane:
digitalisieren
hispane:
digitalizar
hungare:
digitalizál
itale:
digitalizzare
japane:
デジタル化する [でじたるかする]
katalune:
digitalitzar
perse:
رقمی ساختن
pole:
digitalizować, skanować
ruse:
оцифровать
slovake:
digitalizovať
ukraine:
переводити аналогові сиґнали в цифрові

ciferecigilo

TEK
Aparato aŭ programo por ciferecigo. SUB:skanilo
angle:
digitizer, analog-to-digital converter
ĉeĥe:
digitalizer, zařízení k převodu vstupního signálu do číselné formy
france:
numériseur
hispane:
digitalizador
hungare:
digitalizáló
itale:
convertitore (analogico-digitale)
japane:
デジタイザー
katalune:
digitalitzador, convertidor digital
perse:
رقمی‌ساز
pole:
digitalizer, skaner, przetwornik analogowo-cyfrowy
ruse:
оцифровщик, аналого-цифровой преобразователь
slovake:
digitalizátor

administraj notoj

~ecigilo: Mankas fontindiko.
~ecigilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.