*ceter/a

*cetera

Ĉiu restanta, ĉiu alia; ĉiu, kiun oni ankoraŭ ne menciis: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo [1]; la urbestro kaj la ceteraj (ĉeestantoj) kun timo leviĝas de siaj seĝoj [2]; [por] fariĝi akrigisto […] oni bezonas […] nur ŝtonan akrigilon, ĉio cetera troviĝos per si mem [3]; gravuru […] ses el iliaj nomoj sur unu ŝtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua ŝtono [4]; la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila [5]. VD:alia2, kroma
angle:
remaining
beloruse:
астатні, іншы
ĉeĥe:
cetera, další, ostatní
ĉine:
[yú], 其余 [qíyú]
france:
autre, restant (adj.)
germane:
übrig, restlich
hebree:
הנותר
hispane:
demás
hungare:
egyéb, más
itale:
rimanente (agg.)
japane:
残りの [のこりの], そのほかの, その他の [そのたの]
nederlande:
overige
pole:
inny, pozostały
portugale:
restante
ruse:
прочий, другой, остальной
slovake:
ostatný, ostatní, ďalší
svede:
övrig, resterande
tokipone:
awen
ukraine:
інший

cetere

Krom tio, aliflanke: ili venu […], cetere mi estas tiel laca, ke mi ne povas plu iri [6]; oni ĉesos konstante sin turnadi al mi, […] kiu cetere havas nek rajton nek deziron solvi ĉiujn disputojn propradecide [7]; ŝiaj sekaj okuloj kun flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo, cetere ŝia tuta figuro estis senmova Marta ; la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur akto de prikalkulo [8]. VD:ekster2 (tio), krome, parenteze
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
8. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta, Antaŭparolo
beloruse:
зрэшты, аднак
ĉeĥe:
beztak, beztoho, ostatně, vlastně
ĉine:
順便提一下 [shùnbiàntíyīxià], 順便說一句 [shùnbiànshuōyījù], 順便問 [shùnbiànwèn], 对了 [duìle]
france:
d'ailleurs, au reste, du reste
germane:
übrigens, im Übrigen, außerdem, beiläufig bemerkt
hebree:
לעומת זאת
hispane:
además
hungare:
egyébként, egyébiránt, különben
itale:
peraltro, inoltre, poi (inoltre)
japane:
そのほかに
nederlande:
overigens
pole:
oprócz tego, poza tym, zresztą, dodatkowo
ruse:
впрочем
slovake:
konečne, koniec koncov, nakoniec, napokon, ostatne
svede:
för övrigt
ukraine:
а втім, зрештою

cetero

Ĉio restanta: se iu malsatas, li manĝu […] la ceteron (krom tiu instrukcio) mi ordigos, kiam mi venos [9]; li povis doni pruvon nur pri sepdek unu gradoj da nobeleco kaj ke la cetero de lia generacia tabelo forperdiĝis [10]; la junaj geedzoj tiel freneze sin amegis reciproke, ke la cetero de l’ mondo por ili ne ekzistis [11]; faru vian aferon, Dio zorgos ceteronPrV . VD:resto1
beloruse:
астатняе (наз.), іншае (наз.)
ĉeĥe:
zbytek
ĉine:
[yú], 余留 [yúliú], 其余 [qíyú]
france:
reste (tout ce qui reste)
germane:
Rest, Übriges
hebree:
הנותר
hispane:
resto
hungare:
egyéb, többi
itale:
rimanente (sost.)
japane:
残りすべて [のこりすべて]
nederlande:
overschot, rest (zn.)
pole:
reszta, pozostałość
ruse:
прочее (сущ.), остальное (сущ.)
slovake:
zostatok, zvyšok
svede:
rest
ukraine:
решта, усе інше

kaj cetere (k.c.)

(frazaĵo)
Kaj aliaj, ne aparte menciitaj, aferoj: respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni, […] kaj cetere [12]; oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere [13]; vi povas aĉeti vestojn, poŝhorloĝon aŭ vi povas iri per via mono en teatron, vi povas vojaĝi per la vagonaro kaj cetere kaj tiel plu [14]; kaj cetere, kaj cetere, daŭris tio ĝis mateno [15]; VD:kaj similaj, kaj tiel plu
angle:
et cetera
ĉine:
等样 [děngyàng]
france:
et cetera
germane:
et cetera

administraj notoj