*ali/a

*alia

1.
Diferenca, malsama: li estas tute alia ol li estis; la rezulto estis tute alia ol ni esperis; kun la tempo la formo de la lingvo eble estos alia ol tiu, pro kiu ni nun laboras EE ; nun ŝia rideto estis alia ol matene Marta ; aliaj domoj, aliaj homojPrV ; aliloke FK ; alitempe [1]; alivorte [2]; alivestiĝi [3].
Rim.: Se alia estas akompanata de negacio, oni povas post ĝi uzi indiferente olkrom: la estonta kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta EE ; via servisto ne alportados plu bruloferojn nek buĉoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo [4]; ne scii alian lingvon krom sia propra [5]; nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro Marta .
2.
Dua el du personoj aŭ grupoj: krei malamon inter unuj gentoj kaj aliaj [6]; unu floras, alia ploras PrV ; kompreni unu la alian [7]; Oni devas helpi unu la alian IK ; tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj [8].
3.
(pronomo) Aliulo: ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnosPrV ; ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos viaPrV .
1. Monato, Hori Jasuo: Ferioj senferiaj, 2009
2. La Nova Testamento, Filemon 1:12
3. Monato, Gerrit Berveling: Ĉu rasisma? Neniel!, 2013
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 5:17
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
afrikanse:
ander
albane:
tjetër
amhare:
ሌላ
angle:
other
arabe:
البعض
armene:
այլ
azerbajĝane:
digər
beloruse:
іншы, другі
bengale:
অন্যান্য
birme:
အခြား
bosne:
druge
bulgare:
друг
ĉeĥe:
jiný, druhý
ĉine:
1. 別人 [biérén], 别人 [biérén]
dane:
andre
estone:
muu
eŭske:
beste
filipine:
ibang
finne:
toinen, muu
france:
1. autre 2. autre 3. autrui
galege:
outro
germane:
anderer
guĝarate:
અન્ય
haitie:
lòt
haŭse:
sauran
hebree:
אחר
hinde:
अन्य
hispane:
1. otro 3. otra persona
igbe:
ọzọ
indonezie:
yang lain, lainnya
irlande:
eile
islande:
annað
itale:
altro
japane:
その他
jave:
liyane
jide:
אנדערע
jorube:
miiran
kanare:
ಇತರ
kartvele:
სხვა
katalune:
1. altre 2. altre 3. altri
kazaĥe:
басқа
kimre:
arall
kirgize:
башка
kmere:
ផ្សេងទៀត
koree:
다른
korsike:
lucca
kose:
omnye
kroate:
drugi
kurde:
yên din
latine:
alia
latve:
citi
laŭe:
ອື່ນໆ
litove:
kitas
makedone:
други
malagase:
hafa
malaje:
lain
malajalame:
മറ്റ്
malte:
oħra
maorie:
atu
marate:
इतर
monge:
lwm yam
mongole:
бусад
nederlande:
1. ander 2. ander 3. andere
nepale:
अन्य
njanĝe:
ena
norvege:
annen
okcidentfrise:
wiene
okcitane:
autre
panĝabe:
ਨੂੰ ਹੋਰ
paŝtue:
نور
pole:
1. inny 2. drugi 3. inny, drugi
portugale:
1. outro, diferente, diverso 2. outro 3. outro
ruande:
ikindi
rumane:
1. alt
ruse:
иной, другой
samoe:
ese
sinde:
ٻئي
sinhale:
වෙනත්
skotgaele:
eile
slovake:
iný, inakší, onaký 3. druhý
slovene:
druga
somale:
kale
ŝone:
mwe
sote:
tse ling tse
sunde:
nu lain
svahile:
nyingine
taĝike:
дигар
taje:
1. อื่น 3. คนอื่น
tamile:
மற்ற
tatare:
бүтән
telugue:
ఇతర
tibete:
གཞན་དག་
tokipone:
1. ante
ukraine:
другий
urdue:
دیگر
uzbeke:
boshqa
vjetname:
khác
volapuke:
votik
zulue:
ezinye

alie

1.
Alimaniere: nekomprenite, li metis alie la demandon; paroli ne alie ol kun ironia […] rideto EE .
Rim.: La radiko ali- kaj ĝiaj finaĵoj devenantaj de la tabelvortoj (-al, -am, -el, -es, -om, -u) estas neoficialaj kaj evitindaj: ili ja kreas konfuzon ĉe la difino de alie, kies signifo estus tiel aliloke kaj ne plu alimaniere. Aldone ili alportas nenion pli bonan al la lingvo, ĉar klare kompreneblaj samsencaĵoj jam ekzistas: alikaŭze anstataŭ „alial“, alifojealiokaze anstataŭ „aliam“, alimanierealie anstataŭ „aliel“, aliulade alia persono anstataŭ „alies“, alikvante anstataŭ „aliom“, alia anstataŭ „aliu“.
2.
Kontraŭmeta konjunkcio signifanta „en kontraŭa okazo“: tion solan ― diris la dio ― ne tuŝu, alie vi perdos la tutan riĉaĵon [9]; alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon [10].
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 8a
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
afrikanse:
anders
albane:
tjetër
amhare:
ሌላ
angle:
1. in another way, differently 2. otherwise, or else
arabe:
آخر
armene:
ուրիշ
azerbajĝane:
başqa
beloruse:
іначай
bengale:
অন্য
birme:
အခြားမည်
bosne:
ostalo
bulgare:
1. различно, по друг начин 2. противен случай, иначе
ĉeĥe:
jinak, ostatně, v jiném případě
ĉine:
2. 否则 [fǒuzé], 否則 [fǒuzé]
dane:
andet
estone:
teine
filipine:
iba pa
finne:
1. toisin, toisella tapaa, muuten, muulla tavalla 2. (tai) muuten, muussa tapauksessa
france:
1. autrement 2. autrement, sinon
galege:
máis
germane:
1. anders 2. sonst
guĝarate:
અન્ય
haitie:
lòt moun
haŭse:
kuma
hebree:
אחרת
hinde:
बाकी
hispane:
1. de otra manera 2. en caso contrario
igbe:
ọzọ
indonezie:
1. dengan cara lain 2. jika tidak, kalau tidak, sebaliknya
irlande:
eile
islande:
annað
japane:
ほかに
jave:
liya
jide:
אַנדערש
jorube:
ohun miiran
kanare:
ಬೇರೆ
kartvele:
სხვა
katalune:
1. d'altra manera, d'una altra manera 2. altrament
kazaĥe:
тағы
kimre:
arall
kirgize:
дагы
kmere:
ផ្សេងទៀត
koree:
다른
korsike:
altru
kose:
enye
kroate:
drugo
kurde:
wekîdi
latine:
aliud
latve:
cits
laŭe:
ອື່ນ
litove:
kitas
makedone:
друг
malagase:
hafa
malaje:
lain
malajalame:
മറ്റാരെങ്കിലും
malte:
inkella
maorie:
atu
marate:
आणखी
monge:
lwm tus neeg
mongole:
өөр
nederlande:
1. anders 2. zo niet
nepale:
अरू
njanĝe:
china
norvege:
ellers
okcidentfrise:
oars
okcitane:
autrament
panĝabe:
ਕਿਸੇ ਹੋਰ ਨੂੰ
paŝtue:
بل
pole:
1. inaczej, odmiennie 2. inaczej, odmiennie, albo
portugale:
1. de outro modo, de outra maneira 2. caso contrário, do contrário, de outro modo, de outra forma
ruande:
ikindi
rumane:
1. altfel
ruse:
1. иначе, по-другому 2. иначе, в противном случае, а не то
samoe:
isi
sinde:
هم عصر
sinhale:
වෙන
skotgaele:
eile
slovake:
inak, ináč, iným spôsobom
slovene:
ostalo
somale:
kale
ŝone:
mumwe
sote:
e mong
sunde:
lamun henteu
svahile:
mwingine
taĝike:
боз
taje:
1. วิธีอื่น, อย่างอื่น 2. หรือไม่ก็
tamile:
வேறு
tatare:
бүтән
telugue:
వేరే
tibete:
ཡང་མིན་ན་
tokipone:
1. ante
ukraine:
ще
urdue:
اور
uzbeke:
yana boshqa
vjetname:
khác
zulue:
futhi

alio

Io alia: tio kaj alio [11]; nek io, nek alio PrV ; sed alion volis la sorto [12]!
angle:
something else
beloruse:
іншае
bulgare:
нещо друго, още нещо
ĉeĥe:
něco jiného
finne:
(jotakin) muuta, muu (asia)
france:
autre chose
hispane:
otra cosa
indonezie:
yang lain, sesuatu yang lain, hal lain
japane:
ほかの物 [ほかのもの]
katalune:
una altra cosa, el contrari (se kontraÅ­a)
nederlande:
iets anders
norvege:
noe annet
pole:
co innego, coś innego
portugale:
outra coisa, al (ark.)
ruse:
другое
slovake:
iné, niečo iné
taje:
สิ่งอื่น, อย่างอื่น

aliigi

(tr)
Fari ion alia, ŝanĝi, modifi, aliformi: por ke oni ne rekonu lin, li aliigis sian voĉon; tio estas nur kontuzo?... kiel ĝi aliigas la vizaĝon! [13]; tio ne aliigis la bonan humoron de aliaj: ili batalis kun malica ĝojo [14]; per magneto oni aliigas la energistaton de tiuj vaporiĝintaj atomoj [15]; la multjarcenta historio multon aliigis [16].
angle:
modify
beloruse:
мяняць, зьмяняць
bulgare:
изменявам
ĉeĥe:
(po)změnit, měnit, přeměnit
ĉine:
修订 [xiūdìng]
finne:
muuttaa (toiseksi, toisenlaiseksi)
france:
altérer
germane:
ändern, verändern, abändern
hispane:
transformar
indonezie:
mengganti, memodifikasi, mengubah
japane:
変える [かえる]
katalune:
transformar
nederlande:
veranderen, aanpassen
norvege:
endre
pole:
zmieniać, przeinaczać, przemieniać
portugale:
modificar, mudar
ruse:
менять, изменять, изменить
slovake:
pozmeniť, upraviť, zmeniť
taje:
ทำให้เป็นอย่างอื่น, เปลี่ยน

aliiĝi

(ntr)
Fariĝi alia: dum li preĝis, la aspekto de lia vizaĝo aliiĝis [17]; ĉio ŝanĝiĝas, ĉio aliiĝas [18]; la publiko komencis ridi, sed subite ĝia ĝojo aliiĝis en krion de teruro [19]; la mallaŭta kolero rapide aliiĝis en mallaŭtajn interkonsiliĝojn, kiuj eĉ similis konspiron [20]. SIN:ŝanĝiĝi
angle:
undergo modification
beloruse:
зьмяніцца
ĉine:
不断的变化 [bùduàndìbiànhuà], 不斷的變化 [bùduàndìbiànhuà], 不断发展 [bùduànfāzhǎn], 不斷發展 [bùduànfāzhǎn]
finne:
muuttua (toiseksi, toisenlaiseksi)
france:
s'altérer
germane:
sich ändern, sich verändern, anders werden
hispane:
transformarse
indonezie:
berganti, bertransformasi, berubah
japane:
変わる [かわる]
katalune:
transformar-se
nederlande:
veranderen
norvege:
endre seg
pole:
zmieniać się, przemieniać się
portugale:
modificar-se, mudar-se
ruse:
меняться, изменяться, измениться
slovake:
zmeniť sa
taje:
กลายเป็นอย่างอื่น

aliulo

Alia homo; alia3: lasante sian bruton, ke ĝi difektu kampon de aliulo [21]; sekreton de aliulo ne malkaŝu [22]; iliaj domoj transiros al aliuloj [23]; agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi [24]; diras la proverbo, ke aliula sperto lernigas neniun [25].
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:5
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:9
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 6:12
24. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
25. -, trad. B. Ragnarsson: Torstein la Stangofrapito, en: Islandaj Pravoĉoj, 1964
beloruse:
іншая асоба, іншы (наз.)
ĉeĥe:
někdo jiný
france:
quelqu'un d'autre
hebree:
מישהו אחר
indonezie:
orang lain
japane:
別人 [べつじん], 他の人 [たのじん]
slovake:
niekto iný
taje:
คนอื่น
ukraine:
інший, інакший (ім.)

interalie

Inter aliaj aferoj: interalie la interparolado ektuŝis ankaŭ la epokon de la mezaj jarcentoj [26]; terure multe da pakaĵo li trenis kun si, interalie ankaŭ anglan plugilon [27]; la aŭtorino esploris kelkajn en-esperantigojn, interalie en la libro „Nuda inter lupoj“ tradukita el la germana [28].
angle:
among others, inter alia
beloruse:
паміж іншым
bulgare:
между другото
ĉeĥe:
mezi jiným, mimo jiné, mimochodem
finne:
muun muassa
france:
entre autres, notamment
germane:
unter anderem
hebree:
בין השאר
hispane:
entre otros
indonezie:
antara lain
japane:
中でも [なかでも], とりわけ
katalune:
entre d'altres (coses)
nederlande:
onder andere
norvege:
blant annet
pole:
między innymi
portugale:
entre otras
ruse:
между прочим
slovake:
medzi iným, mimochodom, okrem iného
taje:
ท่ามกลางสิ่งอื่น, ท่ามกลางเรื่องอื่น
ukraine:
між іншим

kunalie

Sendistinge kun aliaĵoj: kredeble mi metis ĝin kunalie en mian pakon [29]; feino, kies perlo kunalie apartenas al la plej bonaj donoj de la vivo [30].
angle:
with others
beloruse:
разам зь іншым
ĉeĥe:
spolu s něčím jiným
finne:
muun mukana, muiden (tavaroiden) mukana
france:
sans distinction
germane:
neben anderem, neben anderen, neben anderen Dingen
hispane:
con otras cosas
indonezie:
dengan yang lain
katalune:
amb altres
portugale:
junto com outras coisas
slovake:
spolu s niečím iným
ukraine:
разом з іншим

administraj notoj