*konjunkci/o PV

*konjunkcio

1.
GRA Senfleksia vorto uzata por kunigi du vortojn, du propoziciojn aŭ du frazojn, ekzemple: anstataŭ, , ĉar, ĉu, do, ja, kaj, ke, krom, kvankam, kvazaŭ, minus, nek, nu, ol, plus, por, se, sed, tamen: la vortoj „por“ kaj „anstataŭ“, uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio [1]; la konjunkcian uzadon de „ambaŭ“ en la frazo „ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en vintro“ mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: „kiel en somero, tiel ankaŭ en vintro“, aŭ „ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro“) [2].
Rim.: Kelkaj konjunkcioj devenas de la samnomaj prepozicioj: anstataŭ, krom, por.
2.
MATMatVort Logika operacio, kiu al du propozicioj asocias la propozicion, kiu estas vera, se kaj nur se ambaŭ estas veraj; rezulto de tiu operacio: la konjunkcion de `P` kaj `Q` oni foje signas per `P^^Q` (legu: po kaj kuo).

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


vertabelo de konjunkcio
Rim.: Pli esperanteca, tradicia kaj nemalkohera termino estas kajo. La uzo de la vorto konjunkcio por nomi nur unu ligilon4 sekvas mistradicion latinidan, kaj estas logike difekta en lingvoj, kiuj per la sama nomo signas la pli ĝeneralan koncepton gramatikan (kaj Esperanto estas tia lingvo, ĉar la gramatika senco de la vorto konjunkcio estas por ĝi fundamenta ― dum la uzo por nomi logikan operacion, tute freŝdata: PIV1 ĝin ne konas). Ekz-e „kaj“, „aŭ“, „se“ estas konjunkcioj1 ‐ sed ial (kial?!) nur „kaj“ estas konjunkcio2. Kiel pruvis diskuto en soc.culture.esperanto, iuj latinidlingvaj esperantistoj efektive konfuzas la sencon fundamentan kun la speciala senco matematika. [S. Pokrovskij]
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 12. Adverboj kaj konjunkcioj
angle:
1. conjunction 2. conjunction
beloruse:
1. злучнік 2. каньюнкцыя
ĉeĥe:
konjukce, spojka
ĉine:
1. 连词 [liáncí], 合取 [héqǔ]
france:
1. conjonction 2. conjonction (produit logique), produit logique
germane:
1. Konjunktion, Bindewort 2. Konjunktion, logisches Produkt
hispane:
1. conjunción
japane:
接続詞 [せつぞくし], 合 [ごう], 連言 [れんげん]
nederlande:
1. voegwoord
pole:
1. spójnik 2. koniunkcja, iloczyn logiczny
portugale:
1. conjunção
ruse:
1. союз 2. конъюнкция, операция И, логическое умножение
slovake:
konjunkcia

disiga konjunkcio

GRA Kunordiga konjunkcio, esprimanta tian rilaton inter la kunigataj partoj, ke eblas ilia disigo aŭ alternado; ekzemple: aŭ... aŭ..., jen... jen...
angle:
disjunctive conjunction
pole:
spójnik rozłączny
rumane:
conjuncția coordonatoare
ruse:
разделительный союз

kontraŭmeta konjunkcio

GRA Kunordiga konjunkcio, interliganta tiajn partojn, kiuj aperas kiel kontraŭoj; ekzemple sed, tamen.
angle:
adversative conjunction
france:
conjonction d'opposition
pole:
spójnik przeciwstawny
rumane:
coroborat opus
ruse:
противительный союз

korelativaj konjunkcioj

GRA Paraj konjunkcioj; ekzemple ju... des..., nek ... nek ...
angle:
adversative conjunction
france:
conjonction corrélative
pole:
spójniki korelatywne
ruse:
противительный союз

kunordiga konjunkcio

angle:
coordinating conjunction
france:
conjonction de coordination
germane:
beiordnende Konjunktion, beiordnendes Bindewort
hispane:
conjunción coordinativa
hungare:
mellérendelő kötőszó
japane:
等位接続詞 [とういせつぞくし]
nederlande:
nevenschikkend voegwoord, nevenschikkende zin
pole:
spójnik współrzędny
portugale:
conjunção coordenada
rumane:
coordonate coroborat
ruse:
сочинительный союз
slovake:
priraďovacia spojka

subordiga konjunkcio, dependiga konjunkcio

angle:
subordinating conjunction
ĉeĥe:
spojka podřadící
france:
conjonction de subordination, subjonction
germane:
unterordnende Konjunktion, unterordnendes Bindewort
hispane:
conjunción subordinante, subjunción
hungare:
alárendelő kötőszó
japane:
従位接続詞 [じゅういせつぞくし]
nederlande:
ondergeschikte zin, onderschikkend voegwoord
pole:
spójnik podrzędny
portugale:
conjunção subordinada
rumane:
coroborat subordonat
ruse:
подчинительный союз
slovake:
spojka podraďovacia

administraj notoj

disiga ~o: Mankas dua fontindiko.
disiga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kontraŭmeta ~o: Mankas dua fontindiko.
kontraŭmeta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
korelativaj ~oj: Mankas dua fontindiko.
korelativaj ~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kunordiga ~o: Mankas dua fontindiko.
kunordiga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
subordiga ~o, dependiga ~o: Mankas dua fontindiko.
subordiga ~o, dependiga ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.