tradukoj: be ca cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk sv



surogato
Mi havas dubojn pri la klasifiko de tiuj uzoj sub la termino
"konjunkcio". Kiam uzata antaux infinitivo aux "ke", nenio
distingas "anstataux" de aliaj prepozicioj "por", "sen" k.a.
en similaj okazajxoj. Oni tiam klarigas, ke la infinitivo
aux la ke-propozicio rolas kiel substantivoj, ke prepozicio
do tute konvenas por precizigi ilian frazrolon.
En aliaj ekzemploj la prepozicio ja "peras la kazon",
do iel "kunligas frazpartojn kun sama funkcio" (difino de
"konjunkcio"), sed la tradicia maniero klarigi cxi tion
per subkomprenita infinitivo sxajnas al mi pli klara kaj
entute preferinda.
Cetere, indus reliefigi en rimarko la eblecon uzi aux ne uzi
akuzativon, kiam la vorto enkondukata de "anstataux" montras
al io, kion anstatauxas la objekto de la koncerna verbo (~ kafo
li donis al mi teon (F), Petro batis Pauxlon ~ Vilhelmon (LR)).
[MB]