tradukoj:
be bg cs de en es fi fr hu io nl pl pt ro ru sv vo
*kvankamPV
*kvankam
↝
(dependiga konjunkcio)
-
Spite al jena malhelpo, malgraŭ ke:
ricevinte de vi leteron internacian kaj kompreninte ĝin, kvankam
li la lingvon ne lernis […]
DL
;
oni nomas ĝin tolaĵo, kvankam ne ĉio estas farita el tolo
DL
;
[mi vidas] nenion, kvankam ĉio estas luma
Hamlet
;
preĝadi mi ne povas, kvankam forte mi volus
preĝi
Hamlet
;
spitante ĉiujn „kvankamojn” kaj „ne-ĉiamojn”
[1].
spite al,
malgraŭ ke
Rim. 1:
La verbo esti kelkfoje estas subkomprenita:
ni vojaĝis kune, kvankam malamikoj.
Rim. 2:
La korelativo de kvankam estas tamen:
kvankam mi havus grandan deziron vin ofte ankoraŭ tikli
per la akra tranĉilo […], tamen malgraŭ ĉio mi
volas malligi vian ŝnuron kaj [liberigi vin]
[2].
Kelkaj uzas en tiu senco sed, kiun oni devas severe
eviti:
kvankam li estas preskaŭ almozulo, sed li alportas al la urbo
reĝan donacon
FK
;
nun la poŝtaĵoj estas kvankam jam specigitaj laŭ la germanaj
kursoj, sed ili ĉiam ankoraŭ estas amerika propraĵo
FK
.
tradukoj
germanaj
~:
obwohl, obgleich, obschon, obzwar.
hungaraj
~:
noha, habár, jóllehet.
nederlandaj
~:
alhoewel, hoewel, ofschoon.
polaj
~:
bądź, chociaż, choć, jakkolwiek, wprawdzie.
portugalaj
~:
embora (conj.), ainda que, conquanto, posto que, apesar de, se bem que, não obstante, em que.
ℛevo |
datumprotekto |
kvanka.xml |
redakti... |
traduki... |
artikolversio:
1.23 2018/10/26 22:10:26