*spit/e

spiti

(tr)
Malkaŝe, obstine kaj sentime kontraŭagi al iu aŭ io: spiti la danĝerojn de sovaĝa lando [1]; mi kuraĝis spiti la ridindiĝon kaj senĝene demandis [2]; por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? […] – por spiti nin, respondis Marten [3]; ĉiujn siajn malamikojn li forspitas [4]; se vi malgraŭ tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj [5]; (figure) laĉo da koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn kaj la flikojn de la talivesto Marta ; spitante ĉiujn „kvankamojn” kaj „ne-ĉiamojn” [6]; abelujon ne incitu, amason ne spitu PrV ; pli facile estas eviti ol spiti PrV . VD:alfronti, defii, maleviti, malobei, obstini, provoki
Rim.: Laŭ la origina difino en PV, „spiti“ okazas plezure (ĉu eĉ malbonvole, malice?) sed tiu subkompreno apenaŭ troviĝas en la supre cititaj ekzemploj. [Wolfram Diestel]
angle:
spite
beloruse:
дзейнічаць насуперак, рабіць назло, ісьці проці (чаго, каго), пайсьці супраць
ĉeĥe:
protivit se, vzdorovat někomu
ĉine:
[ào], 不顧反對 [bùgùfǎnduì], 不顾反对 [bùgùfǎnduì]
france:
défier, provoquer
germane:
trotzen
hispane:
desafiar, provocar, retar
hungare:
dacol abelujon ne incitu, amason ne ~u: ne ingereld az alvó oroszlánt.
japane:
ものともしない, 逆らう [さからう], たてつく
nederlande:
trotseren
pole:
na przekór (czemuś)
ruse:
действовать наперекор, действовать вопреки, действовать назло
slovake:
odporovať, priečiť sa (niekomu), trucovať, vzdorovať
ukraine:
діяти всупереч/наперекір, дразнитися, дрочитися

spite al, spit' al, *spite ... -n

(prepoziciaĵo)
Intence kontraŭstarante la volon de iu alia, montrante, ke oni ne timas batalon: spite miajn insidantojn [7]; spite miajn malamikojn liberigu min [8]; spite ĉiujn argumentojn li rifuzis; tie grandajn ŝancojn havas precipe naciismaj partioj, spite al ankoraŭ funkciantaj aparatoj de eksaj komunistoj [9]; ĉu efektive vi ordonis, sankta viro, mortigi la kaptitojn, spite (malgraŭ) mia promeso, ke ili ricevos la pardonon [10]; se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem EE ; la florkoloran! ... estas certe, ke vi diras nur por fari spite, […] ĉar mi volas surmeti la pajlokoloran [11]; (evitinde) ni havos venkon spit' al pesto kaj putro [12]. VD:danke al
Rim. 1: Malgraŭ montras simplan kontraŭecon; spite montras ĉiam intencon kaj obstinan kontraŭstaron.
Rim. 2: La esprimo „spit' al“ estas tre maloftege uzata kaj kontraŭas la deksesan fundamentan regulon de gramatiko (pri la elizio): ĝi formsimilas al „dank' al“, sed ne estas pravigebla per la sama kialo.
angle:
in spite of, despite
beloruse:
наперакор, насуперак, напоперак, назло, назнарок
ĉine:
儘管 [jǐnguǎn], 尽管 [jǐnguǎn], 不顧反對 [bùgùfǎnduì], 不顾反对 [bùgùfǎnduì], 不顧 [bùgù], 不顾 [bùgù]
france:
en dépit (de)
germane:
trotz
hungare:
dacára, ellenére
nederlande:
in weerwil van, ondanks, trots (ondanks)
pole:
wbrew czemuś, przeciwko czemuś
ruse:
вопреки, наперекор, назло

spite de

(malofte)
Spite al: spite de diversaj danĝeroj kaj malfavoroj, junuloj elektadis pastran vojon kaj fidele servis al Dio [13]; estas mirinde, ke eĉ en Irako, spite de tiea ĥaoso, interna milito kaj altaj kostoj […] la prezoj estas nur dekono de la albanaj [14].
beloruse:
наперакор, насуперак, напоперак, назло, назнарок
pole:
na złość czemuś, przeciw czemuś

spitema [15]

Volonte spitanta: — ĉiu milito estas frenezaĵo — respondis spiteme la dua junulo [16]; la spitema belulino, kiu unue malestimis la junulon kiel elĵetiton, povus poste inviti lin al kelkaj „aventuroj” [17]. VD:aroganta, maltima, obstina, tenaca
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 37:35
16. I. Nemere: Sur Kampo Granita, 1983
17. Monato, Marcel Lemeltier: Ĉu forgesita trezoro?
angle:
spiteful
beloruse:
упорысты, упарты
ĉeĥe:
vzdorovitý
france:
indocile, provoquant
germane:
trotzig
hungare:
dacos
japane:
反抗的な [はんこうてきな], 挑戦的な [ちょうせんてきな]
nederlande:
weerbarstig
pole:
krnąbrny, przekorny, wyzywający, buńczuczny
ruse:
упрямый
slovake:
trucovitý, vzdorovitý, zanovitý
tibete:
མགོ་མཁྲེགས་པོ་
ukraine:
упертий

spite ke, spite al tio ke

Kontraŭante tion ke, malgraŭ ke: spite ke mi rapide eliris el la vendejo mi ne povis vidi kiuj estis la viroj kiuj interparolis malantaŭ la stokbretaro [18]; spite al tio, ke Jozefo nur spertis tri jarojn de formala eduko, li farigis kompetenta lingvisto [19]; religio estos en la 21a jarcento anakronismo, spite ke la plimulto de la homoj estas religiaj [20].
18. L. Bergå, trad. E. Stasson: Fato pli akra ol morto, [2006]
19. P. R. Kern: Pri La Du Pacaj Batalantoj, Por Esperanta Mormonaro, [2009]
20. Jiří Proskovec: Ŝatata rubriko, Monato, 2001/02, p. 4
beloruse:
нягледзячы на тое, што
ĉine:
就使 [jiùshǐ]
france:
quand bien même
hungare:
annak ellenére, hogy
pole:
pomimo że...

spito

Kontraŭstaro; la ago spiti: Talpe venas kreditor' / Kaj frakase ekprotestas, / Ĉar pro spito aŭ malord' / Kvitancigi vi forgesas [21]; agante kun spito, la kokinoj detruis siajn ovojn [22]; spito-mokaj [23].
21. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
22. Vikipedio, La Besto-Farmo
23. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 28
angle:
spite
beloruse:
супрацьстаяньне, дзеяньне насупраціў
ĉine:
冒犯 [màofàn], 拒絕 [jùjué], 拒绝 [jùjué]
germane:
Trotz
pole:
pomimo

administraj notoj