9defi/i PVEF

9defii

(tr)
1.
(iu) Prezenti konkursproponon, minacon, obstaklon, enigmon ktp instigante al batalo por superi tiun: defii iun batali, amikon ŝakludi OA9 , la komenca timo jam transformiĝas en memfidan defiemon […]: „pri kio vi parolas?“ [1]; defia sinteno [2]; [li] alrigardis defie la ĉirkaŭajn starantojn [3]; mi estas preta defii vin tri samtempe [4]; (figure) defii la danĝeron (riski). VD:maltimi, maleviti, provoki, spiti
2.
(io) Prezenti malfacile supereblan minacon, obstaklon, enigmon ktp: ŝakludo defias la intelekton OA9 ; skribaĵo, defianta la deĉifron PIV1 ; mistero defias [5]; la groteska, rigida pozo de l’ nigra figuro – defiis ĉian provon priskribi [6]; defiaj kurblinioj de alloga inkorpo [7]; [tiom larĝsignifa] ‚vorto‘ defias ĉiun provon esti inkluzivata en kiun ajn aktualan gramatikan (logikan) kategorion [8].
1. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 8
2. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 5
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
5. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 1
6. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ne nur tamtamado
7. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
angle:
defy, challenge
beloruse:
выклікаць, кінуць выклік
ĉine:
冒着 [màozhe], 寻衅 [xúnxìn]
france:
défier, mettre au défi (de), braver, narguer, provoquer
germane:
herausfordern 2. aufreizen, trotzen, die Stirn bieten
hebree:
להעז
hispane:
desafiar
hungare:
kihív (átv. is)
japane:
挑戦する [ちょうせんする], いどむ, 公然と反抗する [こうぜんとはんこうする], 平然と無視する [へいぜんとむしする], ものともしない
nederlande:
uitdagen ~i la danĝeron: het gevaar tarten.
pole:
1. wyzywać (np. na pojedynek)
portugale:
1. desafiar, provocar, arrostar 2. desafiar
ruse:
бросить вызов
slovake:
vyzvať
ukraine:
викликати, робити виклик

defio

Io, kio defias: ŝi akceptis la defion fari el Esperanto profesion OIP ; kontraŭ tia rekta defio al ilia aŭtoritato, ili reagas nur per malplenaj blufoj [9]; ŝia patrino arigis ĉiujn siajn infanojn inter siaj brakoj per lasta senespera defio, kvazaŭ ŝi ankoraŭ esperis iel protekti ilin [10]; 900 kilometra longeco, 26 000 altecmetroj, 14 etapoj […] estas defio por ĉiu montbiciklisto [11]; majstri la defiojn de nuna ekonomio [12]; formi „grupon“ [tian] el 25 membroj de EU restas defio enorma [13]; renkonti ĉiajn defiojn [14]; gravaj estas tiaj defioj […], ĉar se lingvo ne sufiĉas por traduki maturajn altnivelajn nacilingvajn literaturaĵojn, ĝi ja ne sufiĉas por esti plene funkcianta literatura lingvo [15].
9. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
10. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, La Nazaretanoj
11. Monato, Evgeni GEORGIEV: 900 km tra montbicikla paradizo
12. Monato, Maul Stefan: Majstroverko, sed nur taktika
13. Monato, Zlatko Tišljar: Nepras emocie interrilati, 2004
14. Monato, Mu Binghua: Kvin defioj por ĉinaj urboj, 2004
15. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Tradukoj
beloruse:
выклік
france:
défi, bravade, challenge (défi)
germane:
Herausforderung
nederlande:
uitdaging
pole:
wyzwanie (np. na pojedynek)
ruse:
вызов

administraj notoj