tradukoj: be bg cs de en es fr hu id nl pl pt ro ru sk

*tim/i

*timi  

(tr)
1.
Senti malagrablan senton, kaŭzatan de efektiva aŭ imaga minacanta danĝero aŭ malbono, kiun oni deziras eviti: timi la doloron; ili sentas sin malfortaj kaj timas la […] morton [1]; mi timis la koleron kaj furiozon [2]; vi ja ne timas la maron [3]; timante la mokojn de la malsaĝa kaj nepensanta amaso EE ; timi la patron, la ŝtelistojn; timu Dion [4]; korniko vundita propran voston timas PrV ; dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus PrV ; li timis konfesi tion eĉ al si mem [5]; li diris: ŝi estas mia fratino, ĉar li timis diri: mia edzino, por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, ĉar ŝi estis belaspekta [6]; la plimulto timis entrepreni informiĝan vojaĝon [7]; ne timu servi al la Ĥaldeoj [8]; malriĉulo rabiston ne timas PrV ; mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon al tiu aŭ alia persono [9]; ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin [10]; la esprimo „estu timata“ estas uzita tute bone kaj regule [11].
2.  
Antaŭtimi: li timas senkonsolan maljunecon kaj eble eĉ ribelon, fruan morton Ifigenio ; timi pri sia vivo, havaĵo; vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion [12]; kiu bone agas, timi ne bezonas PrV ; mi timas, ke pluvos morgaŭ, ke li ne venos; ĉu ni devas timi, ke […] nia tuta laborado fariĝos vana [13]? mi timas, ĉu post [tiel belaj promesoj] vi ne kaŝas malpli sukcesajn rezultatojn [14]; mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn [15]; ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus Esperanton EE ;. VD:pesimisto, nigrevidulo

timo  

Sento de tiu, kiu timas: li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [16]; maltrankviliĝi de timo [17]; timo pro io; pro timo al li la gardistoj tremis [18]; timo antaŭ sia frato [19]; timo antaŭ Dio [20]; oni estis en granda timo pri ili [21]; komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo[22]; [la] virtuloj estas sentimaj [23].

tima  

1.
Timema: antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo PrV ; tima klientino [24]; tima dubo Hamlet .
2.
Esprimanta timon: tima mieno [25]; tima zorgo Marta .

timema

Inklina al timo: kiu estas timema kaj senkuraĝa, tiu iru kaj revenu al sia domo [26]; timema antilopo [27]; ĝi fariĝis timema kaj hontema kaj kaŝis la kapon sub la flugiloj [28]; tiu timema knabino rigardis min, kaŝita inter la arbetoj [29]; kun la plej timema modesteco [30].

timigi  

(tr)
Kaŭzi al iu timon: pelu ilin per Via ventego, kaj per Via fulmotondro ilin timigu [31]; la popolo min timigis [32]; lin timigis la glavo [33]; terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton [34]. SIN:teruriVD:minaci

timinda

Kapabla malutili, danĝera, kiun oni ne spitu: kiel timindaj estas Viaj faroj! pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj [35]; kiel timinda estas ĉi tiu loko [36]!

timindaĵo  

Io, kio ŝajnas timinda, minaca: ne ektimu tiujn imagajn timindaĵojn [37].

timulo  

Tiu, kiu facile timas; poltrono: timulo timas eĉ sian propran ombron [38]; kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo PrV ; la konscienco faras nin timuloj [39]; mi, certege, nur estus timulo kaj netaŭgulo, se mi vin kontentigadus je ĉio, kion vi volas FK .

antaŭtimi  

(tr)
Konsideri kiel baldaŭ okazontan ion malbonan kaj bedaŭrindan: tio, kion antaŭtimis Ivano, realiĝis: lia aspekto ekscitis skandalan interesiĝon [40]; la gazetaro ne perdis tiom da aĉetantoj, kiom la eldonistoj antaŭtimis [41]. SIN:timi 2

antaŭtimo  

Timo pro io okazonta: ne praviĝis la antaŭtimo de la prokuratoro pri eventuala tumulto dum la ekzekuto [42]; ĝi havis la saman antaŭtimon kiel tiam, kiam ĝi estis […] ekzamenota de sinjoroj la urbaj delegitoj [43].

ektimi

Subite timi pro nova, aperanta danĝero: se elpaŝos kontraŭ min armeo, mia koro ne ektimos [44]; la garnizonanoj kaj la vagatakistoj ankaŭ ektimis, [kiam] la tero ektremis [45]; ŝi videble forte ektimis, sed nur unu momenton [46]; [ĝi] pro granda ĝojo tiel ektimis, ke ĝi tute ne sciis, kion ĝi devas pensi [47]; li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro [48].

fortimigi  

(tr)
Malproksimigi kaŭzante timon: brutaroj tie paŝtiĝos, kaj neniu ilin fortimigos [49]; li […] fortimigis la lupon per fortega „tju!“ [50]; ŝi fortimigos la kolektistojn per sia lango [51].

maltimi  

(tr)
Fari malatentante danĝeron: li maltimis nin insulti; ne tial, ke ili maltimus morti, sed tial, ke ili kuraĝis ne vivi per la kosto de honto [52].

maltima  

Ĉiariske sentima, malatentanta danĝeron: maltimaj kavaliroj sur spiregantaj ĉevaloj [53]; ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion [54]; la plej simplaj opiniesprimoj de la jura konsilisto siaflanke ŝajnis al li tro maltimaj kaj tro malpiaj [55]. SIN:aŭdacaVD:aroganta, brava, entreprenema, kuraĝa, riskema

Rim.: Pri vortaj nuancoj vidu rimarkon ĉe „kuraĝa“.

kulistimo  

TEA Timo, kiun oni antaŭsentas en kuliso kaj sentas dum prezentado antaŭ publiko: Yuanyuan tiumomente tute ne havis kulistimon, ŝi tre bone rolis [56]; aktoro […] malgraŭ multjara sursceneja sperto ĉiun fojon spertas kulistimon [57].

timosento  

Timo: kiam homo pensas ne nur pri si mem, ankaŭ la timosento estas malpli granda [58]; la granda korvonigra haramaso, kiun mi vidis, plenigis min per timosento [59].

tradukoj

anglaj

~i: fear.

belorusaj

~i: баяцца; ~o: страх, боязь; ~a: баязьлівы; ~igi: палохаць, напалохаць, запалохаць, спудзіць; ~inda: страшны; antaŭ~o: боязь, асьцярога; ek~i: спалохацца, напалохацца, забаяцца; mal~i: адважвацца, асьмельвацца; mal~a: бясстрашны, сьмелы, адважны; ~osento: страх.

bulgaraj

~i: страхувам се; ~o: страх; kulis~o: сценична треска.

ĉeĥaj

~i: bát se, lekat se, mít strach, strachovat se; ~o: bázeň, leknutí, strach, tíseň, úděs, úzkost; ~a: bojácný, trpící trémou; ~igi: odstrašit, plašit, vyplašit, zastrašit; ~inda: hrozný, nebezpečný; ek~i: leknout se, plašit se, polekat se, uleknout se, zaleknout se; for~igi: odstrašit, plašit, vyplašit, zastrašit; mal~i: nebát se; mal~a: nebojácný; kulis~o: tréma na jevišti před publikem; ~osento: bázeň, strach.

francaj

~i: craindre, avoir peur de, redouter; ~o: crainte, peur; ~a: craintif, timoré; ~igi: apeurer, effrayer, intimider; ~inda: redoutable; ~indaĵo: chose redoutable, menace; ~ulo: peureux (subst.); antaŭ~i: appréhender (craindre); antaŭ~o: appréhension (crainte); ek~i: s'effrayer de; for~igi: effaroucher, effrayer (faire fuire), faire fuire; mal~i: avoir l'audace de, oser (avoir l'audace); mal~a: audacieux, intrépide; kulis~o: trac.

germanaj

~i: fürchten, Angst haben; ~o: Furcht, Angst; ~a: furchtsam, ängstlich; ~ema : furchtsam, ängstlich; ~igi: ängstigen; ~inda: furchteinflößend, furchtbar; antaŭ~i: befürchten; antaŭ~o: Befürchtung; ek~i: erschrecken; for~igi: vertreiben, verjagen, verängstigen; mal~i: sich getrauen; mal~a: mutig, furchtlos; kulis~o: Lampenfieber.

hispanaj

~i: temer; ~o: miedo, temor; ~a: miedoso; ~igi: atemorizar; ~inda: temible.

hungaraj

~i 1.: fél; ~i 2.: aggódik, tart tőle; ~o: félelem, aggodalom; ~a: félénk; ~igi: megijeszt, megfélemlít; ~inda: félelmetes, ijesztő; antaŭ~i: aggódik, tart tőle; antaŭ~o: aggodalom, félelem; ek~i: megijed; mal~i: bátor , mer; mal~a: bátor, merész; ~osento: félelemérzés.

indoneziaj

~i: khawatir, takut; ~o: [khawatir] kekhawatiran, [takut] ketakutan; ~a: malu-malu; ~igi: [takut] menakuti; ~ulo: [takut] penakut.

nederlandaj

~i: bang zijn voor, vrezen; ~o: vrees, angst; ~a: bang, vreesachtig; mal~i: trotseren; mal~a: onbevreesd, stout; ~osento: angstgevoel.

polaj

~i 1.: bać się, trwożyć się (przest.); ~i 2.: lękać się, obawiać się, trwożyć się; ~o: strach, bojaźń, obawa, lęk, trwoga; ~a: bojaźliwy, strachliwy, lękliwy, trwożliwy, tchórzliwy, płochliwy; ~igi: straszyć, przestraszać, zastraszać, trwożyć; ~inda: straszny, zatrważający; antaŭ~i: lękać się, obawiać się, trwożyć się; antaŭ~o: lęk, obawa; ek~i: wystraszyć się, zląc się, zlęknąć się; for~igi: odstraszać, płoszyć; mal~i: odważać się, ośmielać się, śmieć (coś zrobić); mal~a: bez strachu, bez lęku, zuchwale; kulis~o: trema; ~osento: strach, bojaźń, obawa, lęk, trwoga.

portugalaj

~i: temer.

rumanaj

~o: frică, teamă.

rusaj

~i: бояться, страшиться; ~o: страх, боязнь; ~a: боязливый; ~igi: пугать, страшить; ~inda: страшный, пугающий; antaŭ~i: бояться (заранее), страшиться (заранее); antaŭ~o: страх (заранее), боязнь (заранее); ek~i: испугаться; mal~i: осмелиться, отважиться; mal~a: бесстрашный, смелый, отважный; ~osento: страх, чувство страха.

slovakaj

~i: hroziť sa (niečoho); ~o: bázeň, obava, strach; ~a: bojazlivý, plachý, ľakavý; ~igi: naľakať, postrašiť; ~inda: hrozný, nebezpečný; ek~i: dostať strach, zľaknúť sa; for~igi: odstrašiť; mal~i: mať odvahu, nebáť sa; mal~a: nebojácny, neohrozený, odvážny, smelý; kulis~o: tréma na javisku pred publikom; ~osento: pocit strachu.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 9:19
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:7
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 40:9
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
18. La Nova Testamento, Mateo 28:4
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 9:21
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 20:29
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 111:10
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 28:1
24. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En Kinematografejo
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:8
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
30. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 83:15
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 14:15
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 21:30
34. La Nova Testamento, Luko 24:37
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 66:3
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 28:17
37. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
38. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
39. L. L. Zamenhof: Hamleto, el Hamleto
40. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 4a, p. 45a
41. Monato, , Stefan Maul: Alveno al la moderna vivo, 2004
42. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 16a, p. 149a
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 27:3
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:15
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
49. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 17:2
50. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, kiu estas la plej bona amiko de la viro?
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
52. J. London, trad. R. Rossetti: Dio de liaj prapatroj, Nica literatura revuo, 1:4
53. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Plumo kaj inkujo
54. La Nova Testamento, S. Johano 7:25-26
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
56. etnan: [blogo], 2008-12-22
57. Monato, , Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn, 2004
58. Monato, , Luiza Carol: Kapreolida terapio, 2012
59. Edgar Rice Burroughs: Ĉe la koro de la Tero

~indaĵo: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | tim.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.40 2019/10/26 16:10:14