*risk/i PV

*riski

(tr)
1.
Elmeti ion al necerto aŭ danĝero: ili riskas sian vivon por dek krejceroj [1]; [ili] pro mia vivo riskis siajn kolojn [2]; la soldato […] ofte jam riskis sian kapon [3]; neniu volis riski monon VivZam ; kiu ne riskas, tiu ne gajnas PrV . VD:aventuro, kompromiti, ŝanco
2.
Sin elmeti al la eblo de ia bedaŭrinda okazo: en fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo […], tie oni riskas suferi malsaton [4]; [ni] riskas, ke nia laborado pereos vane EE ; li ŝovis la ŝnuran ringegon kelke da coloj pli alten, grimpis […], senĉese riskante rompi al si la kolon [5].
3.
Kuraĝi fari ion malgraŭ la eblo de malsukceso, de malbono: la komitato […] ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo [6]; sola mi iom timis riski promenadon kun fremdaj homoj en nekonatajn kvartalojn de Londono FdO . VD:maltimi
angle:
risk
beloruse:
рызыкаваць
ĉeĥe:
riskovat
ĉine:
冒险 [màoxiǎn], 冒險 [màoxiǎn], 走险 [zǒuxiǎn], 走險 [zǒuxiǎn]
france:
risquer
germane:
riskieren, wagen
hispane:
arriesgar
hungare:
kockáztat, reszkíroz
japane:
危険にさらす [きけんにさらす], 賭ける [かける], ~の危険を冒す [のきけんをおかす], あえて~する
nederlande:
riskeren, op het spel zetten, wagen
perse:
خطر کردن، ریسک کردن
pole:
ryzykować
portugale:
arriscar, aventurar, avançar, ousar, parar (no jogo), expor
ruse:
рисковать, рискнуть
slovake:
riskovať
tibete:
རྒྱན་བཙུགས་
ukraine:
рискувати, ризикувати, наражатися на небезпеку

riska

Povanta malsukcesi, kaŭzi damaĝon, okazigi malfeliĉon: tio estas riska afero, oni povas malvarmumi kaj morti de febro [7]; fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn [8]; loterio estas riska investo [9]; kapti la riskan okazon forlasi la landon por ĉiam [10].
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
9. Mu Binghua: Loterioj, Monato, 2000/06, p. 13
10. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo, 2003
beloruse:
рызыкоўны
ĉeĥe:
riskantní, rizikový
ĉine:
冒险 [màoxiǎn], 冒險 [màoxiǎn], 冒冒失失 [màomàoshīshī], 有風險 [yǒufēngxiǎn], 有风险 [yǒufēngxiǎn]
france:
risqué
germane:
riskant
japane:
危険な [きけんな], 一か八かの [ひとかやっかの]
pole:
ryzykowny, śmiały
slovake:
povážlivý, riskantný
ukraine:
рискований, ризикований

risko

Ebleco, ke oni parte aŭ tute malgajnos, fiaskos, mortos: kun risko por sia vivo [11]; mi elmetis al risko mian animon kaj iris kontraŭ la Amonidojn [12]; dubo gardas kontraŭ risko PrV ; la risko de investoj en Usono kreskas [13]. VD:danĝero
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 11:19
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 12:3
13. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
beloruse:
рызыка
ĉeĥe:
risk, riziko
ĉine:
風險 [fēngxiǎn], 风险 [fēngxiǎn], 危险性 [wéixiǎnxìng], 危險性 [wéixiǎnxìng], 冒险行动 [màoxiǎnxíngdòng], 冒險行動 [màoxiǎnxíngdòng], 勇敢行动 [yǒnggǎnxíngdòng], 勇敢行動 [yǒnggǎnxíngdòng]
france:
risque
germane:
Risiko, Wagnis
hispane:
riesgo
japane:
危険 [きけん], おそれ, 冒険 [ぼうけん], リスク [りすく], 災害 [さいがい]
pole:
ryzyko
slovake:
riziko
tibete:
ཉེན་ག་
ukraine:
риск, ризик

riskema

Kiu ŝatas riski, volonte frontas eblecon gajni aŭ malgajni: junuloj povas esti tiel mortame riskemaj [14]! li ja estas konata riskemulo BdV ; la plej riskema kaj senrespondeca banko estis la Anglo-Irlanda, kiu pruntedonis […] per mono, kiun ĝi ne posedis [15].
14. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
15. Monato, Garvan Makaj: Tigro, kiu ne plu roras, 2011
beloruse:
рызыкоўны
ĉeĥe:
hazardní, nebojácný, příliš odvážný, smělý
ĉine:
无远见 [wúyuǎnjiàn], 無遠見 [wúyuǎnjiàn], 不小心 [bùxiǎoxīn], 沒有遠見 [méiyǒuyuǎnjiàn], 没有远见 [méiyǒuyuǎnjiàn], 胆大 [dǎndà], 膽大 [dǎndà]
france:
casse-cou, joueur (aimant le risque)
germane:
risikofreudig, unvorsichtig, wagemutig
japane:
大胆な [だいたんな], 冒険好きの [ぼうけんすきの], 向こう見ずな [むこうみずな]
pole:
ryzykowny
slovake:
hazardný, príliš odvážny, smelý
ukraine:
сміливий, який не боїться риску, рисковитий

senriska

Sekura, ne prezentanta riskon, ne minacata de risko: ili nenion diris, nek bonan nek malbonan, kaj tio ĉiam estas la plej senriska [16]; efika kaj senriska rimedo por preskaŭ ĉiuspeca dormoproblemo: melatonino [17]; la afero ne estas senriska [18]; la loĝantaro vivis laŭ sia opinio en tute senriska regiono [19].
beloruse:
бяз рызыкі
ĉeĥe:
nerizikový
france:
sûr (sans risque)
germane:
risikolos, ungefährlich
japane:
危険のない [きけんのない], 安全な [あんぜんな], 無難な [ぶなんな], 堅実な [けんじつな]
pole:
bez ryzyka
slovake:
bez rizika
ukraine:
позбавлений риску, надійний, безпечний

administraj notoj