4sekur/a PV

sekura

Estanta en sendanĝera situacio, eksterdanĝera: kiel vi vidas, oni povas ankoraŭ esti sekura en tiu ĉi mondo kaj havi trankvilan maljunecon [1]; ni povos […] kaŝi ŝin en sekura loko [2]; tie mi ne sentis min sekura [3]; la maŝinoj strangmaniere neniigis mian sekuran senton [4]; statistike ĝi estas la plej sekura sistemo [5]; oni sentis sin tute sekura apud li [6]. VD:certa3
afrikanse:
veilig
albane:
i sigurt
amhare:
ደህና
angle:
safe
arabe:
آمنة
armene:
ապահով
azerbajĝane:
təhlükəsiz
beloruse:
бясьпечны
bengale:
নিরাপদ
birme:
ဘေးကင်းလုံခြုံ
bosne:
sigurno
ĉeĥe:
bezpečný, jistý
ĉine:
安全 [ānquán], 安全性 [ānquánxìng]
dane:
sikker
estone:
ohutu
eŭske:
seguru
filipine:
ligtas
france:
sûr, en sûreté
galege:
seguro
germane:
sicher
guĝarate:
સલામત
haitie:
ki san danje
haŭse:
lafiya
hinde:
सुरक्षित
hungare:
biztos (veszélytelen), biztonságos
igbe:
nchebe
irlande:
sábháilte
islande:
öruggur
itale:
sicuro
japane:
金庫 [かねぐら]
jave:
aman
jide:
זיכער
jorube:
ailewu
kanare:
ಸುರಕ್ಷಿತ
kartvele:
უსაფრთხო
kazaĥe:
қауіпсіз
kimre:
yn ddiogel
kirgize:
аман-эсен
kmere:
សុវត្ថភាព
koree:
안전한
korsike:
sicuru
kose:
ekhuselekileyo
kroate:
sigurno
kurde:
emîn
latine:
salvum
latve:
drošs
laŭe:
ຄວາມປອດໄພ
litove:
saugus
makedone:
безбедно
malagase:
azo antoka
malaje:
selamat
malajalame:
സുരക്ഷിതമായ
malte:
sikur
maorie:
haumaru
marate:
सुरक्षित
monge:
muaj kev nyab xeeb
mongole:
аюулгүй
nederlande:
veilig
njanĝe:
otetezeka
okcidentfrise:
feilich
panĝabe:
ਸੁਰੱਖਿਅਤ
paŝtue:
خوندي
pole:
bezpieczny, pewny
ruande:
umutekano
ruse:
безопасный
samoe:
sao
sinde:
محفوظ
sinhale:
ආරක්ෂිත
skotgaele:
sàbhailte
slovake:
bezpečný, istý
slovene:
varna
somale:
ammaan ah
ŝone:
ngozi
sote:
bolokehileng
sunde:
tengtrem
svahile:
salama
svede:
säker
taĝike:
бехатар
taje:
ความปลอดภัย
tamile:
பாதுகாப்பான
tatare:
куркынычсыз
telugue:
సురక్షితంగా
tibete:
ཉེན་ག་མེད་པའི་
ukraine:
сейф
urdue:
محفوظ
uzbeke:
zararsiz
vjetname:
an toàn
zulue:
ephephile

sekureco

Stato de iu aŭ io ekster ĉia danĝero: mil pretorianoj […] laŭlonge de la vojo, gardis la trankvilecon kaj sekurecon de lia enveturo [7]; la notoj donas al la oratoro la necesan sekurecon [8]; postuloj pri kiel eble plej granda ekonomia egaleco kaj socia sekureco [9]; plena psika sekureco [10]; personeco, al kiu baza sekureco mankis [11]; mi estas nemalhavebla […], kio donas al mi senton de profesia sekureco [12]; Ministrejo pri Ŝtata Sekureco [13]; Eŭropa Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro [14]; Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo [15].
beloruse:
бясьпека
ĉeĥe:
bezpečnost, zabezpečení
ĉine:
安危 [ānwēi], 安全 [ānquán]
france:
sécurité, sureté
japane:
安全 [あんぜん], セキュリティ, 安全保障 [あんぜんほしょう], 保安 [ほうあん]
pole:
bezpieczeństwo, pewność
slovake:
bezpečnosť
tibete:
ཉེན་ག་མེད་རྒྱུ་
ukraine:
безпека

sekurigi

(tr)
Igi sekura (iun aŭ ion): la vaga vivo sekurigis senpunecon al rabuloj [16]; li alparolos ilin kiel reprezentanto de la regna aŭtoritato […] kaj tiamaniere sekurigos al si novajn favorojn [17]; nu, konservu vian opinion, se ĝi sekurigas vin [18]; Stefano ĉerpis el tiuj vortoj okazon sekurigi sian pozicion [19]; celante sekurigi sian influon, ili toleris aŭ favoris la floradon de la Majstrokulto [20]; sekurigi iom da kontinueco [21]; por sekurigi la monteton, la prokuratoro petis la legiestron sendi […] skadron [22]. VD:fortikigi, garantii3, protekti2
beloruse:
рабіць надзейным, рабіць бясьпечным
ĉeĥe:
jistit, zabezpečit, zabezpečovat, zajistit, zaopatřit
ĉine:
[yòu], 祐 [yòu]
france:
mettre en sureté, rendre sûr, sécuriser(rendre sûr)
germane:
sichern, absichern, schützen
hungare:
biztosít (veszélytelenít), biztonságossá tesz
itale:
mettere in sicurezza, rendere sicuro, mettere al sicuro
japane:
安全にする [あんぜんにする], 保障する [ほしょうする], 保存する [ほぞんする], セーブする [せーぶする]
pole:
schronić, zabezpieczać, asekurować
ruse:
обезопасить
slovake:
uložiť, zapísať do pamäte
ukraine:
убезпечити, зробити безпечним

sekuriĝi

(ntr)
Trovi sekuran, stabilan kondiĉon: ju pli ni laboros por glatigi nian lingvon kaj perfektiĝi pri ĝia uzado, des pli ĝi firmiĝos kaj sekuriĝos.
beloruse:
забясьпечваць стабільнае становішча (сабе)
france:
s'assurer, se consolider
japane:
保障される [ほしょうされる], 安全になる [あんぜんになる]
pole:
zabezpieczać się

malsekura

Ne sekura, sub minaco, en danĝero: [tio] igis lin samtempe trankvila kaj malsekura [23]; reaktoro, taksita malsekura, estis fermita fine de la jaro [24]; ĉies vivo kaj ĉies havaĵo estas malsekuraj [25]; la regiono […] fariĝis unu el la plej malsekuraj en la mondo [26]. VD:danĝera, malcerta, riska
23. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1
24. Monato, last: Litovio volas resti nukle-energia ŝtato, 2006
25. I. Franko, trad. V. Pajuk: La farbita vulpo, La Ondo de Esperanto, 2006 (8–9)
26. Monato, Princo Henriko Oguinye: Ĉu amnestio kondukos al paco?, 2009
beloruse:
небясьпечны
ĉine:
[dài], 不安全 [bùānquán], 危险 [wēixiǎn], 危險 [wēixiǎn], 阽 [diàn], 冒冒失失 [màomàoshīshī], 悬乎 [xuánhu], 懸乎 [xuánhu]
france:
en danger
germane:
unsicher, gefährlich, riskant
pole:
niepewny
tibete:
ཉེན་ག་ཡོད་པ་

malsekureco

Stato de tio aŭ tiu, kiu ne estas sekura, kiun minaco aŭ danĝero insidas: funde de la homa psiko […] kuŝas vastaj tavoloj da angoro, timo aŭ almenaŭ malsekureco [27]; malstabileco, krimeco kaj malsekureco en la regiono [28]; la malsekureco regas apud la kaoso en la urbo de Rio-de-Ĵanejro [29]; la malamiko de ĉiu progreso estas la malsekureco [30].
27. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1
28. Monato, Bardhyl Selimi: Sen solvo neniu paco, 2003
29. Objectivesea: Frazo n-ro 6778238, Tatoeba, 2018-03-17
30. Monato, Françoise Zawadi: Ne al militoj, ne al seksperforto, 2004
beloruse:
небясьпека
ĉine:
危险性 [wéixiǎnxìng], 危險性 [wéixiǎnxìng], 不安全感 [bùānquángǎn]
france:
insécurité
germane:
Unsicherheit, Gefährlichkeit
pole:
niepewność, zagrożenie

administraj notoj

~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.