1ŝanc/o PV

ŝanco

Ebleco de sukceso: ŝi havis bonan ŝancon kaj iom post iom regajnis preskaŭ same multe, kiom Kristoforo antaŭe perdis [1]; [tiu] afero […] ne havas eĉ la plej malgrandajn ŝancojn de sukceso [2]; tiuj lingvoj […] la plej multe havas da ŝancoj por esti elektitaj kiel internaciaj [3]; diversaj lingvoj havas por tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn [4]; post kelkaj monatoj mi havis neesperitan ŝancon [5]; ŝanco al rehonorigo prezentiĝis: mi devis ĝin ekkapti [6]; Pro titol' de ĉampion' // Ĉiu provis sian ŝancon [7]; la ŝanco lin favoris [8]; se estis ia ŝanco fari eraron, li tuj eltrovis ĝin [9]; li pesis en la pensoj la ŝancojn en eventuala batalo kontraŭ la hereda hierarkio [10]. VD:hazardo, probablo, sorto
afrikanse:
kans
albane:
shans
amhare:
ዕድል
angle:
chance, luck, prospect (chance of success)
arabe:
فرصة
armene:
շանս
azerbajĝane:
şans
beloruse:
шанец, удача
bengale:
সুযোগ
birme:
အခွင့်အလမ်း
bosne:
šanse
ĉine:
机会 [jīhuì], 機會 [jīhuì], 机缘 [jīyuán], 機緣 [jīyuán], 福 [fú], 时机 [shíjī], 時機 [shíjī]
dane:
mulighed
estone:
võimalus
eŭske:
aukera
filipine:
pagkakataon
france:
chance (possibilité, probabilité)
galege:
oportunidade
germane:
Gelegenheit, Chance
guĝarate:
તક
haitie:
chans
haŭse:
dama
hebree:
סיכוי
hinde:
संयोग
hispane:
oportunidad, suerte (en la expresión "Bonan ŝancon!")
hungare:
esély, sansz
igbe:
ohere
irlande:
seans
islande:
tækifæri
itale:
opportunità, possibilit%agrave; (opportunità), occasione (chance), chance
japane:
チャンス
jave:
kasempatan
jide:
געלעגנהייַט
jorube:
anfani
kanare:
ಅವಕಾಶ
kartvele:
შანსი
kazaĥe:
кездейсоқтық
kimre:
cyfle
kirgize:
учур
kmere:
ឱកាស
koree:
기회
korsike:
casu
kose:
ithuba
kroate:
šanse
kurde:
tesadûf
latine:
forte
latve:
iespēja
laŭe:
ໂອກາດ
litove:
tikimybė
makedone:
шанса
malagase:
kisendrasendra
malaje:
peluang
malajalame:
അവസരം
malte:
ċans
maorie:
tupono
marate:
संधी
monge:
lub caij nyoog
mongole:
боломж
nederlande:
kans
nepale:
मौका
njanĝe:
mwayi
okcidentfrise:
kâns
panĝabe:
ਮੌਕਾ
paŝtue:
چانس
pole:
szansa
portugale:
chance, oportunidade
ruande:
amahirwe
ruse:
шанс
samoe:
avanoa
sinde:
اتفاق
sinhale:
අවස්ථාවක්
skotgaele:
cothrom
slovene:
priložnost
somale:
fursad
ŝone:
mukana
sote:
monyetla
sunde:
kasempetan
svahile:
nafasi
taĝike:
имконият
taje:
โอกาส
tamile:
வாய்ப்பு
tatare:
мөмкинлек
telugue:
క్రీడల్లో అవకాశాలు
tibete:
སྟབས་འགྲིགས་པ་
ukraine:
шанс
urdue:
موقع
uzbeke:
tasodif
vjetname:
cơ hội

bonŝanca

1.
Hazarde trovanta multajn feliĉigajn okazaĵojn: mi estis bonŝanca, mi vidis lin ĝustatempe [11]; de kiam li ekhavis la bonŝancan ideon forlasi la urbon […], ĉio favoris al li [12]; bonŝanca retrovo de la tiel facilanime forgesita infaneco [13]; Adaha komence sentis sin trankviligita kaj feliĉa pro tiu ŝajne bonŝanca renkonto [14]. SIN:feliĉa2VD:probabla, verŝajna
2.
Donanta fortunon: mi alvenas ĝustatempe, dank’ al via bonŝanca stelo [15].
angle:
1. lucky
beloruse:
1. удалы 2. шчасьлівы (які дае шчасьце)
ĉine:
1. 幸运 [xìngyùn], 幸運 [xìngyùn], 好命 [hǎomìng], 瑞 [ruì]
france:
1. chanceux, heureux (chanceux)
germane:
1. glücklich, Glück haben bon~a stelo: Glücksstern.
hispane:
1. afortunado, afortunada
itale:
1. fortunato
nederlande:
1. gelukkig (geluk hebbend)
pole:
1. mający szczęście
tibete:
1. བསོད་ནམས་ཅན་
ukraine:
везучий, щасливий

bonŝanco

Favora sukceso: se vi bone kondutas kaj havos iom da bonŝanco, vi devas fariĝi almenaŭ iom pli ol farmisto HsT ; – kiel lerta vi estas! diris Johano admire, estas ja kvazaŭ magio – bonŝanco, diris Brita [16]; jen […] mi havis la bonŝancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en sian ŝipon Rob ; se iam vi bezonus pluan helpon mi havus la bonŝancon esti en la najbareco KKl . SIN:fortuno
beloruse:
удача
ĉine:
幸运 [xìngyùn], 幸運 [xìngyùn], 祉 [zhǐ], 禠 [sī], 带来好运的事物 [dàiláihǎoyùndeshìwù], 帶來好運的事物 [dàiláihǎoyùndeshìwù], 庆幸 [qìngxìng], 慶幸 [qìngxìng], 运气 [yùnqi], 運氣 [yùnqi]
germane:
Glück
hebree:
מזל, ℷד
japane:
好機 [こうき], 幸運 [こううん]
nederlande:
geluk
pole:
szczęśliwy traf, fart, fortuna, szczęście
ukraine:
удача, щастя

misŝanca, malbonŝanca

Hazarde trafata de malfeliĉaĵoj, de malfavora sorto: Jozefino libertempumas sola ĉe la Franca Riviero, sed estas vere misŝanca, ĉar la pluvo ne ĉesas dum tuta semajno [17]; malbonŝanca junulino delasis nesekuran tenon ĉe alta branĉo kaj kraŝfalis teren [18]. mi diros ke mi estis malbonŝanca [19]; la tragedio […] lasis profundan vundon de malplivalora komplekso […] en la animo de la malbonŝanca jura sekciestro [20]; ŝi ĉirkaŭpremis la balailon kaj post unu momento estis super la misŝanca domo [21].
angle:
unlucky, luckless
beloruse:
няўдачлівы, нешчасьлівы
ĉine:
晦气 [huìqì], 晦氣 [huìqì], 不吉 [bùjí], 不凑巧 [bùcòuqiǎo], 不湊巧 [bùcòuqiǎo]
france:
malchanceux, malheureux (malchanceux)
germane:
ungklücklich, vom Pech verfolgt, vom Glück verlassen
hispane:
desafortunado, desafortunada
pole:
mający pecha

malbonŝanco

Malfavora malsukceso: ĉiu el la dek-du ludantoj tenis en manoj malgrandan kajeron el kartoj, kornhavan registron por siaj malbonŝancoj [22]; li estis partopreninta diversajn spekulaciajn aferojn […] kaj lia luda malbonŝanco ĉiam akompanis lin HsT . VD:malbeno, malfeliĉo, fatalo
beloruse:
няўдача, правал
ĉine:
恶运 [èyùn], 惡運 [èyùn], 背运 [bèiyùn], 背運 [bèiyùn], 丧气 [sàngqì], 喪氣 [sàngqì], 不走运 [bùzǒuyùn], 不走運 [bùzǒuyùn]
germane:
Pech (Unglück)
hebree:
ביש מזל, ביש ℷד
japane:
不運 [ふうん]
nederlande:
ongeluk, pech
pole:
pech, fatum

senŝanca

Kiu ne havas ŝancojn de sukceso, senperspektiva, senespera: se ekzistus ia Baghy-a skolo, certe ĝi ne estus vana kaj senŝanca [23]; la pozicio estas grava sed ne senŝanca […] mi plene certas pri la fina venko [24]; du senŝancaj admirantoj de bela organizantino [25].
23. K. Piĉ: Julio Baghy, Nica Literatura Revuo, 1961-05 ĝis 06 (6/5), p. 189a-194a
24. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 22
25. Monato, Katalin Kováts: Post Gerda ankaŭ Halina kaj Viktor (mal)aperis, 2004
angle:
hopeless (no chance)
beloruse:
безнадзейны, беспэрспэктыўны, няшчасны
ĉine:
运气糟糕 [yùnqizāogāo], 運氣糟糕 [yùnqizāogāo], 不可救药 [bùkějiùyào], 不可救藥 [bùkějiùyào], 沒戲 [méixì], 没戏 [méixì]
france:
qui n'a aucune chance
germane:
chancenlos, glücklos
japane:
見込みのない [みこみのない]
pole:
bez szans
ukraine:
без жодних шансів, безнадійний, приречений

administraj notoj