Enmiksi en situacion riskoplenan
(precipe por la reputacio), endanĝerigi,
misfamigi:
kompromiti la interesojn, famon, sanon de iu;
[vi timas, ke ni] faros facilanimajn
paŝojn, kiuj kompromitos Esperanton en la okuloj de
„saĝaj“ homoj
[1];
lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon
(igis suspekti, ke ŝi estas lia amatino),
interparolo kun li estis por ŝi dekreto de malhonoro
Marta;
li estas kompromitita en tiu krima afero;
vi senbezone kompromitas vin;
trovi kompromitantajn postsignojn.
Rim.:
Ĉe Valienne troviĝas la nun malaperinta formo
komprometi:
en ŝia ĉeesto ŝi preterlasos komprometantajn frazojn
[2].
kompromito
Ago kompromiti:
mi devis kompreni ke multaj ‐ ĉu plej multaj? ‐
esperantistoj timas konfliktojn, timas kompromiton al la varmeco
de la familia rondo
[3];
la ago de Verda Majo sin oferi al la afero por liberigo de la
ĉina popolo estis tre facile etiketita kiel faro de
„naciperfidulino" kaj kaŭzis malfeliĉan
kompromiton al ŝiaj familianoj
[4].
kompromitiĝi
Iĝi kompromitita, kompromiti sin:
[ili] parolas kaj agas sentakte, elmetante sin
al malhonoro, kaj la institucion, en kiu ili kvazaŭ
laboras, al kompromitiĝo
Marta.
~i:
compromettre, discréditer, faire du tort (à), impliquer, nuire (à), porter préjudice (à), porter tort (à), mêler, mouiller, salir; ~o:
discrédit, déshonneur, préjudice; ~iĝi:
se compromettre, être impliqué, être mêlé, être mouillé, se discréditer, se faire du tort, se porter préjudice, se porter tort, se mêler, se mouiller, se salir, s'immiscer, s'impliquer. ~iĝo:
compromission, discrédit, déshonneur, préjudice, immixtion.