*arogant/a

*aroganta

Ofende fiera, malrespekta; sin konsideranta supera al aliaj homoj: aroganta entrepreno Ifigenio ; popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon [1]; fieraj okuloj kaj aroganta koro [2]; admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo [3]; mutiĝu la mensogaj buŝoj, kiuj parolas arogante kontraŭ piulo, kun fiero kaj malestimo [4]; vi la nazon portas tro super la nivelo, […] vi aspektas kvazaŭ vi celus tuj dekroĉi per aroganta movo la stelojn de l' ĉielo [5]. VD:malmodesta, tromemfidaVD:aplomba, alte, kraĉi, pretendi
Rim.: Distingu de arog·ant·a.
angle:
arrogant
beloruse:
нахабны, дзёрзкі
ĉeĥe:
zpupný
ĉine:
傲慢 [àomàn], 不可一世的 [bùkěyīshìde], 做大 [zuòdà]
france:
arrogant, impudent
germane:
überheblich, eingebildet, arrogant
hebree:
יָהִיר
hispane:
arrogante
hungare:
arrogáns, pimasz
indonezie:
arogan, sombong
itale:
arrogante
japane:
横柄な [おうへいな], 尊大な [そんだいな], 思い上がった [おもいあがった]
portugale:
arrogante
ruse:
дерзкий, наглый, нахальный
slovake:
arogantný, bezočivý, drzý, spurný
tibete:
ཧམ་པ་ཚ་པོ་
ukraine:
зухвалий, нахабний, хамуватий, хамський (про вчинок)

aroganto, aroganteco

Aroganta spirito, sinteno: mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron [6].
france:
arrogance

arogantaĵo

Aroganta ago: ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon [7].
france:
arrogance (acte), hardiesse

arogantulo

Aroganta persono, sin tenanta malrespekte pro tromemfido: ni devas puni la arogantulojn [8].
8. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
france:
arrogant (subst.), prétentieux (subst.)

administraj notoj

~o, ~eco: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas dua fontindiko.