*kvazaŭ

I.

kvazaŭ

Konjunkcio uzata:
1.
Por enkonduki komparon pri verba ideo (ago aŭ stato) sub formo de supozo, plej ofte akcentante la nuran proksimumecon aŭ la malproksimecon de tiu komparo: la patro mem frapis tre ĝentile kaj modeste sur la pordo, kvazaŭ li estus fremdulo [1]; [ili] levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus [2]; ili amas sin reciproke, kvazaŭ ili estus fratoj; la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita [3]; rezonu la problemon, kvazaŭ ĝi estus solvita; tiu manuskripto estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu Marta ; ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone kien ŝi iras Marta ; ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi [4]. SIN:kiel se
Rim. 1: La konjunkcio kvazaŭ per sia senco mem implicas nerealan modalon, kaj tial post ĝi la kondiĉa modo estas regula kaj ofta ― tamen uzo de indikativa formo ebligas precizigi la tempon de tia nereala modalo (kiu do ne estas reesprimata en la verbo): de li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo [5]; Li vokas vin, ke iru vi kun li, // Li kvazaŭ volas ion komuniki // Nur al vi sola [6]; [ili] faris mienojn, kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj [7]; [ili] kredigas, kvazaŭ (ke) lingvo estas objekto natura, organa [8]; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi [9]; al Knut subite fariĝis tiel, kvazaŭ la ĉambro ronde turniĝas kun li, kvazaŭ lia koro volas krevi [10]; subite eklumis, kvazaŭ la suno ekbrilis [11]; estis tiel, kvazaŭ miloj da vitraj sonoriletoj ektintis [12]; Knut havis tian senton, kvazaŭ peco de la mondo deŝiriĝis [13]; ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ili parolis nur pri la vojaĝo kaj pri nenio alia [14]; la greno kuŝis […], kvazaŭ ĝi neniam plu povos releviĝi [15]; Lin la popolo nomas reĝo, kvazaŭ // La mondo nun denove komenciĝus // Kaj kvazaŭ malaperis nun subite // La historio kaj la tradicioj, [16].
Rim. 2: Fojfoje participo sub adverba formo estas uzata anstataŭ kondicionalo: la hundoj ekbojis kvazaŭ ekvidinte ursonPV ; ili paroladetis kvazaŭ dezirante moki iun alian [17].
2.
Por enkonduki komparon pri substantiva aŭ adjektiva (t.e. adjektiva, participa aŭ adverba) ideo, prefere akcentante la nuran proksimumecon aŭ la malproksimecon de tiu komparo: vortoj de indigno bruligis liajn lipojn, kvazaŭ ardantaj karboj [18]; la lando […] aperis al li, kvazaŭ abunda fruktoĝardeno [19]; kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono [20]; la malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago nin premas [21]; Fratino mia, […] la plej alte // En nia tempo staris, kvazaŭ luma // Modelo [22]; La mankojn liajn la popolo trempas // En sian amon, kiu, kvazaŭ fonto, // Turnanta lignon en malmolan ŝtonon // El la mallaŭdo faras laŭdon [23]; li kvazaŭ per okazo // Renkontos Ofelion [24]; ĝi impresas, kvazaŭ fabelo el Mil kaj Unu Noktoj PV ; li fariĝis kvazaŭ mortinto [25]; la reĝo fariĝas kvazaŭ kulpulo [26]; la homoj aspektis, kvazaŭ forkurantaj de malamiko [27]; tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibro [28]; kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis [29]; kvazaŭ laŭ silenta interkonsento, ĉiu el ili elmetis unu piedon [30]. VD:kiel2, samkiel
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
6. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, III
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
16. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
18. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVII
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
20. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
22. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
23. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
24. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
25. La Nova Testamento, Marko 9:26
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 14:13
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
angle:
as if, as though
beloruse:
1. быццам 2. як, як бы
bulgare:
сякаш, като че ли
ĉine:
好像 [hǎoxiàng], 似乎 [sìhū]
finne:
1. ikään kuin, kuin (+konditionaali) 2. kuin, kuin olisi
france:
1. comme si 2. comme, tel que
germane:
1. als ob 2. gleichwie, wie, gleich einer, gleich einem
hispane:
1. como sí, igual que, como que
hungare:
1. mintha 2. mintegy, úgy mint, hasonlatosan
itale:
come se
nederlande:
1. alsof 2. als
pole:
jakby, jakoby, niby
rumane:
ca, cvasi, ca și când
ruse:
1. будто 2. как, как бы
svede:
1. som om 2. liksom
ukraine:
ніби, наче, неначе, немовби, неначебто
II.
(adv.)
Kvazaŭe, proksimume tiamaniere, preskaŭ tiamaniere, iamaniere, se tiel oni povas diri:
kvazaŭ paroladis la okuloj de la reĝidineto, kiam li […] kisadis ŝian belan frunton [31]; ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi [32]; en sia mano ŝi sentis kvazaŭ brulantan fajron [33]; la intencoj de dramo, […] prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo [34]; ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, […] estas simple malvero [35]; Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas PrV ; la ŝipo trankvile, kvazaŭ fantome glitas sur la ondoj PV ; ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo [36]; la ĉevaloj estis kvazaŭ pudritaj [37]; tiu sufikso estas kvazaŭ meza inter la antaŭaj kaj la sekvantaj PV ; por fari el ili kvazaŭ materiajn aferojn PV .
beloruse:
як бы, быццам
finne:
ikään kuin, niin sanoakseni, tavallaan
france:
en quelque sorte, quasiment
germane:
gleichsam, sozusagen
hungare:
szinte, majndnem
portugale:
como se, como que, como, em guisa de
ruse:
как бы, как будто
III.
Prefikso montranta, ke la apuda vorto ne devas esti komprenata laŭ sia vera senco, sed laŭ alia proksimuma:
la arbo de sciado radiis kun brilo, kiu kvazaŭblindigis liajn okulojn [38]; [atenti] nur al tiaj argumentoj, kiuj […] brilas per amasego da alteflugaj kvazaŭ-sciencaj frazoj [39]; malbela konstruaĵo en kvazaŭgreka stilo [40]; min okupadis kvazaŭletargia senmovigo [41]; la vagonaro pasis kvazaŭfulme antaŭ senhoma trotuaro [42]; Tiesto ŝtelis filon de Atreo // Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran // Nun en la brusto de la kvazaŭfilo // Li vekas furiozan venĝemecon [43]; [li] malrapide kondukas sian lacan kvazaŭĉevalon, la veturilo preskaŭ sensone rulas [44]; Zamenhof, konsciante sian malfortecon, venis al akcepto de certa kredo religia aŭ kvazaŭ-religia [45];
angle:
quasi
beloruse:
квазі-
finne:
jonkinlainen, muka, kaltainen, kvasi-
france:
quasi-
hungare:
majdnem-
nederlande:
als het ware
ruse:
квази-
IV.
Memstara vortero kun la senco de kvazaŭ:

kvazaŭe

Proksimume iamaniere; preskaŭ; se tiel oni povas diri; kvazaŭ1: onomatopeaj vortoj, kiujn kvazaŭe la infanoj lernas imitante la „naturajn sonojn“ [46]; dum la tuta diskuto oni uzis la esprimon „artefarita lingvo“ kaj kontraŭstarigis ĝin al la kvazaŭe „naturaj naciaj lingvoj“ [47].
beloruse:
як быццам
finne:
jollakin tavalla, jos niin voi sanoa
france:
quasiment
germane:
gleichsam
hungare:
majdnem hogy
nederlande:
bijna, om zo te zeggen
pole:
jakby
rumane:
ca și cum
ruse:
как будто

kvazaŭa

Proksimuma, preskaŭa, iaspeca: pro tiuj kvazaŭaj „superaj kvalitoj“ tiu […] lingvo devus fariĝi la komuna lingvo por la internaciaj rilatoj [48]; ŝiajn manojn ektiklis kvazaŭa emo strangoli [49]; kredeble vi deziris, ke mi fariĝu kvazaŭa vivmodelo por nia Benjamen [50]; ĉi-foje Francio konis kvazaŭan revolucion: ĝis 1400 aŭtoj bruligitaj dum unu nokto [51].
beloruse:
уяўны
ĉine:
一种 [yīzhǒng], 一種 [yīzhǒng]
finne:
jonkinlainen, muka
france:
une sorte de
germane:
eine Art von
nederlande:
bijna, om zo te zeggen
pole:
bliski, pozorny, udany
rumane:
pretins
ruse:
мнимый
ukraine:
приблизний, несправжній, удаваний, уявний, свого роду, якийсь

kvazaŭ se

(malofte)
Iaŝajne kiel se; kvazaŭ1: estis maldolĉe disŝiri nun, eble por ĉiam, la firmajn, fortajn ligilojn de amikiĝo […] kiu nun ligis nin tiel same firme, kvazaŭ se ni estus amikoj de infaneco VojaĝImp ; kvazaŭ se unu rompo de la konstitucia postulo ne sufiĉus, poste la duonpatro de la Operaciulo igis lin civitano de Indonezio [52].
52. A. Gofen: NIFO: Neidentigita Fremda Operaciulo en la Blanka Domo, Monato, 2017:08-09, p. 12a
beloruse:
быццам бы, як быццам бы
ĉine:
似的 [shìde], 犹如 [yóurú], 猶如 [yóurú], 似乎 [sìhū]
france:
comme si

administraj notoj