tradukoj: be cs de en es fr hu nl pt ru sk sv

*portret/o PV

*portreto  

Rekonebla prezento de aparta persono: (figure) li estas la portreto (similulo) de sia patro PrV.
a)
BELA Rekonebla bildo de persono, tutkorpa aŭ limigita al la vizaĝo: paŝtela portreto; vi ne rajtas montri al li la lastan ĉambron ..., kie estas la portreto de la princino de Ora Kupolo [1].
b)
BELE Priskribo de la korpa aspekto aŭ de la karaktero de aparta homo: fari en sia verko la portreton de siaj plej famaj samtempuloj.

portreti

(tr)
Fari rekoneblan bildon de iu: tiel estis vestita la avo de la avo, kaj tiel li estas portretita [2].

portretisto

BELA Artisto, kiu faras portretojn: estas la tasko de portretisto malkovri la propron de la interna vivo de la figuro [3].

fotoportreto  

FOT Portreto farita per fotado: en la medaliono estas fotoportreto de junulino en gimnazia aĝo [4].

memportreto  

Portreto farita de la prezentata homo, portreto de si mem.
a)
BELA Bildo de la bildiganto mem: Van Gogh dum sia tuta kariero pentris portretojn, ofte memportretojn, kiam li ne povis pagi modelojn [5].
b)
BELE Priskribo de la priskribanto mem: la novelo ... pitoreske montras internan flankon de siatempaj homoj per la memportreto de unu klerulo [6].

tradukoj

anglaj

~o: portrait.

belorusaj

~o: партрэт.

ĉeĥaj

~o: podobizna, portrét; ~i: malovat portrét, portrétovat; mem~o: autoportrét, vlastní podobizna.

francaj

~o: portrait; ~i: portraiturer; ~isto: portraitiste; foto~o: photo d'identité, portrait photo; mem~o: autoportrait.

germanaj

~o: Portrait.

hispanaj

~o: retrato, efigie (de una persona); ~i: retratar (hacer una imagen de alguien).

hungaraj

~o: portré.

nederlandaj

~o: portret.

portugalaj

~o: retrato, efígie.

rusaj

~o: портрет; ~i: писать портрет.

slovakaj

~o: podobizeň, portrét; ~i: maľovať portrét; mem~o: autoportrét.

svedaj

~o: porträtt.

fontoj

1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, fidela Johano
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, nokta ĉapo de fraŭlo
3. G. De Knibber, trad. L. De Cooman: Jan De Cooman: portretoj, [2006?]
4. I. Bunin, trad. B. Malej: Facila spiro, 1998
5. D. Brooks, trad. K. Kováts: La pentraĵoj: superrigardo, [1996-2008]
6. Kim Seung-ok, trad. Choe Youngsuk: Raporto pri Vojaĝo al Mujin, La Lanterno Azia, 2007-06


ℛevo | datumprotekto | portre.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2015/07/04 08:37:41