*pes/i

*pesi

(tr)
1.
Mezuri la pezon de objekto, komparante tiun pezon al alia pezo (peso) elektita kiel unuo: pesi leteron, pakaĵon; dek mil kikarojn da arĝento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la reĝo [1]; ĉi tiu marmelado ŝajnas al mi bona, pesu al mi du uncojn [2]; nepesebla (senpeza) substanco.
2.
(figure) Esplori la valoron de, taksi, ekzameni: ni devas pesi la ŝancojn; li ĉion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj [3]; longe pripensadi kaj pesadi (singarde eldiri) ĉiun sian vorton [4]; bone estas al la homo, kiu […] pesas siajn farojn per justeco [5]; [ili] reciproke sin rigardas kaj pesas Marta ; pesi la poron kaj la kontraŭon [6]; zorge releginte sian leteron por bone pesi ĉiujn ĝiajn terminojn, Viktoro ĝin sendis al la patro [7]; estas pesata sorto de la ŝtato [8].
angle:
weigh
beloruse:
узважваць
bretone:
pouezañ (v.k.)
ĉeĥe:
oceňovat, vážit, zjišťovat váhu, zvažovat
ĉine:
1. 称重 [chēngzhòng], 稱重 [chēngzhòng], 权衡 [quánhéng], 權衡 [quánhéng], 称定 [chèndìng], 稱定 [chèndìng], 敪 [duó], 衡 [héng], 称出 [chènchū], 稱出 [chènchū], 衡量 [héngliáng] 2. 权衡 [quánhéng], 權衡 [quánhéng], 衡量 [héngliáng], 估值 [gūzhí], 估产 [gūchǎn], 估產 [gūchǎn], 加权 [jiāquán], 加權 [jiāquán], 推敲 [tuīqiāo], 斟酌 [zhēnzhuó]
france:
1. peser (un objet) 2. peser (examiner attentivement)
germane:
1. wiegen, abwiegen, wägen 2. abwägen
hispane:
pesar
hungare:
1. mér (súlyt) 2. mérlegel, fontolgat
indonezie:
menimbang
japane:
~の重さを計る [のおもさをはかる], はかりにかける, 計量する [けいりょうする], 慎重に考慮する [しんちょうにこうりょする], 吟味する [ぎんみする], 比較検討する [ひかくけんとうする]
katalune:
1. pesar 2. sospesar
nederlande:
1. wegen (gewicht bepalen) 2. afwegen
pole:
ważyć
rumane:
cântări
ruse:
взвешивать, взвесить
slovake:
odvážiť, vážiť
taje:
ชั่งน้ำหนัก
tibete:
འགྱོགས་
ukraine:
важити (визначати вагу), зважувати

peso

Ago pesi: ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso [9]; per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso PrV .
HOM:peso (monunuo)
beloruse:
узважваньне
germane:
Wägen
japane:
ペソ [ぺそ]
pole:
ważenie, waga
rumane:
cântărire, greutate

*pesilo [10]

Diversforma aparato por precize taksi la pezon: vekta, risorta pesilo; ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo [11]; la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn laŭ la reĝa pesilo [12]; li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis ĝin sur la teleron de pesilo, kaj la telero malleviĝis ĝis la tero [13]; (figure) [tiu] eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin Marta ; la sablero, kiu klinigas la pesilon [14]; klini la teleron de l’ pesilo al lia flanko [15]; nun la lango (montrilo) de la pesilo staris kun apenaŭa movo inter ili [16]; (figure) la koro de la mortinto, metita sur la pesilon de la justeco [17]; Kruko konstatas sur pesilo, ke li perdis du funtojn [18]. PRT:pesiltaso, pezilo, vekto1SUP:mezurilo
angle:
balance, scales
beloruse:
вагі, шалі
bretone:
balañs, mentel, pouezerez
bulgare:
кантар
ĉeĥe:
váha, váhy
ĉine:
天平 [tiānpíng], 衡器 [héngqì]
france:
balance, peson
germane:
Waage sablero, kiu klinigas la ~ilon: Zünglein an der Waage.
hispane:
balanza, báscula
hungare:
mérleg
indonezie:
timbangan
katalune:
balança
nederlande:
weegschaal
pole:
waga
rumane:
cântar
ruse:
весы
slovake:
váha (na váženie)
taje:
ตาชั่ง

Pesilo (Lib) (♎︎)

AST
Stelfiguro kaj signo de la zodiako (Libra): la suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo [19]; vi naskiĝis sub la zodiaka signo de Libra (pesilo) [20].
angle:
Libra
beloruse:
Шалі
bretone:
Balañs (steredeg)
ĉeĥe:
váha, váhy
ĉine:
天秤座 [Tiānchèngzuò]
france:
Balance (constellation du zodiaque)
germane:
Waage
hispane:
Libra, Balanza
hungare:
Mérleg
indonezie:
Libra, Mizan, Tula
japane:
はかり, てんびん, 計量器 [けいりょうき]
katalune:
Libra, balança
latinece:
Libra
nederlande:
weegschaal
pole:
Waga (gwiazdozbiór)
rumane:
Balanță (constelație)
ruse:
Весы
slovake:
váha (na váženie)
ukraine:
вага (прилад)

administraj notoj