*mezur/i UV

*mezuri

(tr)
1.
Taksi kaj difini grandecon, kvanton, gradon de io, komparante ĝin kun samspeca grando, kvanto, grado, elektita kiel unuo: [li] mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la ŝtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan FK ; oni mezuris per omero kaj […] ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝi [1]; kuŝiginte ilin sur la tero, li mezuris ilin per ŝnuro [2]; [li] mezuris per sia mankavo la akvon [3]; [per] mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj […] li mezuris sur tiu konstruaĵo unu stangon laŭlarĝe kaj unu stangon laŭalte [4]; multe da kupro, en nemezurita kvanto [5]; ĉi tiuj konoj igis ilin observi la astrojn kaj mezuri la tempon [6]; egalmezura rapideco de kurado [7]; Jakob estas Lia hereda mezuritaĵo (tio, kion oni mezuris por dividi inter la heredantoj) [8]; [li] paŝmezuradis tra la ejo [9]. dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu PrV ;
Rim.: La objekto de la verbo povas montri la aĵon, kies eco estas taksota, aŭ la taksotan econ, sed ne la valoron trovitan per tia taksado.
2.
(figure) Taksi: mezuri la konsekvencojn de io; mi ne bezonis […] sciiĝi pri la pli detalaj cirkonstancoj kaj mezuri laŭ tio ĉi mian postulon FK ; vera plezuro ne mezuriĝas laŭ la elspezo [10]; sinjoro Craggs mezuris lin per [sia] rigardo BdV ; la inspektoro ŝin rigardmezuris [11]. mezuri laŭ sia metro (neobjektive taksi) PrV .
afrikanse:
meet
albane:
të matur
amhare:
መለካት
angle:
measure
arabe:
قياس
armene:
չափել
azerbajĝane:
ölçmək
beloruse:
мерыць, вымяраць
bengale:
পরিমাপ
birme:
တိုင်းတာ
bosne:
izmjeriti
bretone:
mentañ, muzuliañ
ĉeĥe:
měřit
ĉine:
量测 [liángcè], 量測 [liángcè], 丈量 [zhàngliáng], 量 [liáng], 量度 [liángdù]
dane:
måle
estone:
mõõtma
eŭske:
neurtzeko
filipine:
sukatin
france:
mesurer (prendre la mesure) ~itaĵo: lot, part, portion. paŝ~adi: arpenter. rigard~i: jauger du regard.
galege:
medir
germane:
messen
guĝarate:
માપવા
haitie:
mezire
haŭse:
auna
hinde:
नाप
hispane:
medir
hungare:
(meg)mér, lemér ~itaĵo: kimért mennyiség. paŝ~adi: kilép (lemér), lépésekkel lemér. rigard~i: végigmér.
igbe:
ịlele
indonezie:
mengukur
irlande:
a thomhas
islande:
mæla
japane:
測定 [そくてい]
jave:
ngukur
jide:
מאָס
jorube:
wọn
kanare:
ಅಳೆಯಲು
kartvele:
გავზომოთ
kazaĥe:
өлшеу
kimre:
mesur
kirgize:
ченөө
kmere:
វាស់
koree:
측정
korsike:
misurari
kose:
umlinganiselo
kroate:
mjeri
kurde:
pîvan
latine:
metiretur
latve:
izmērīt
laŭe:
ການວັດແທກ
litove:
matuoti
makedone:
мерење на
malagase:
mandrefy
malaje:
mengukur
malajalame:
അളവ്
malte:
ikejlu
maorie:
whanganga
marate:
मोजण्यासाठी
monge:
ntsuas
mongole:
хэмжих
nederlande:
meten
nepale:
उपाय
njanĝe:
kuyeza
okcidentfrise:
mjitte
panĝabe:
ਮਾਪ
paŝtue:
د اندازه کولو
pole:
mierzyć
portugale:
medir, balizar
ruande:
igipimo
ruse:
мерить, измерить, измерять
samoe:
fua
sinde:
ماڻ
sinhale:
පියවරක්
skotgaele:
thomhas
slovake:
merať, odmerať
slovene:
merjenje
somale:
loo qiyaaso
ŝone:
chipimo
sote:
lekanya
sunde:
ngukur
svahile:
kupima
taĝike:
чен
taje:
วัด
tamile:
அளவிட
tatare:
үлчәү
telugue:
కొలవటానికి
ukraine:
виміру
urdue:
پیمائش
uzbeke:
o’lchov
vjetname:
đo lường
zulue:
ukulinganisa

mezuro

1.
Ago mezuri: ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso [12]; la ekzakta tempomezuro necesas por pruvi kelkajn asertojn de Einstein-a relativec-teorio [13].
2.
Mezurita valoro de iu grando: havi mezuron je: 170 centimetroj, tri hektaroj, cent mil paskaloj...; ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe [14]; la riĉa ŝuisto […] prenis mezuron por ŝia malgranda piedo [15]; konduki du taglibrojn, unu veran […], la duan kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo FK ; kreskaĵoj tie ofte distingas sin per tiaj grandegaj mezuroj, ke ni, eŭropanoj, tute ne povus ĝin kredi FK ; la egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon trankvilan Marta .
3.
La kvanto enhavata en iu mezurilo; mezurunuo: „da“ post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro [16]; por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita […] unu kondiĉa kolekto da mezuroj FK ; du mezuroj da hordeo [17]; li faris ĉirkaŭ la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj [18]; „monato“ estas parto da tempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron [19].
4.
(figure) Amplekso, grado, intenseco de io nemateria; ĝusta amplekso aplikinda en donitaj cirkonstancoj; modereco, mezurateco: verko skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj en plena mezuro (komplete, plengrade) konservas sian bonecon ankaŭ nun [20]; en ĝusta mezuro [21]; prudente […] laŭ mezuro de ebleco FK ; laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn DL ; instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj FK ; [li] laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj [22]; tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro (la intenseco de impreso pri danĝero) PrV ; oni intencas fari […] plantadon en granda mezuro FK ; labori laŭ la mezuro de siaj fortoj (tiom, kiom ili ebligas); memori pri mezuro (taŭga intenseco) en laboro kaj plezuro PrV ; petolado sen mezuro (senbrida) ne kondukas al plezuro PrV ; donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron PrV ; ni fieros ne pretermezure [23]. VD:skalo3
5.
MUZ Baza unuo de takta muziko, la distanco inter du ĉefpulsoj: la temo por ĉakono kutime daŭras nur kvar mezurojn, sed la ario de Bach dividiĝas en du sekciojn el po ok mezuroj [24]. VD:takto
6.
POE Kvanto de silaboj aŭ de piedoj en unu verso: poemoj […] sen rimoj kaj mezuroj, sen la sklaveco de rigora metriko [25]; ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro [26].
7.
MAT[27] (super σ-algebro `bb A`) Tia bildigo `mu` de `bb A` al la aro de reeloj, ke la bildo per ĝi de kunaĵo de numerebla disa familio el elementoj de la σ-algebro egalas la sumon de la iliaj bildoj; simb. `mu(∪ P_i)=sum mu(P_i)`: la bildo de la malplena aro per mezuro estas 0; MAT nulmezura subaro (apartenanta al la σ-algebro kaj kies mezuro estas 0). SUB:diraka mezuro, lebega mezuro
angle:
5. bar 7. measure nul~a: null (set).
bretone:
ment, muzul
ĉeĥe:
metrum verše
ĉine:
尺寸 [chǐcun], 度 [dù], 用量 [yòngliàng], 办法 [bànfǎ], 辦法 [bànfǎ], 丈 [zhàng], 措举 [cuòjǔ], 措舉 [cuòjǔ]
france:
mesure, mensuration, dose, modération, retenue (modération) havi ~on je: mesurer (avoir pour mesure). egal~a: cadencé, égal (régulier), mesuré (régulier), régulier (mesuré). laŭ la ~o de: dans la mesure de. preter~e: outre mesure. 7. mesure (math.) nul~a: (sous-ensemble) négligeable.
germane:
1. Messung 2. Abmessung, Größe, Maß 3. Maß 4. Maß 5. Taktart 6. Versmaß, Metrum 7. Maß nul~a: Null-(menge).
hispane:
medida
hungare:
1. mérés 2. méret, (mért) nagyság havi ~on je: (vmilyen) mérete van. egal~a: egyenletes. 3. mérő (űrtartalom) 4. mérték laŭ la ~o de: vmihez mérten. preter~e: mértéktelenül. 5. ütem 6. versmérték, metrum 7. mérték (matematikai) nul~a: nullmértékű (halmaz) négligeable.
indonezie:
1. pengukuran 2. ukuran 5. birama
japane:
寸法 [すんぽう], サイズ [さいず], 分量 [ぶんりょう], 限度 [げんど], 小節 [こぶし], 拍子 [ひょうし]
nederlande:
1. meting 2. maat, grootte 3. maat 5. maat
pole:
1. pomiar 2. miara, rozmiar, wymiar, wielkość 3. miara 4. miara 5. takt 7. miara (w zbiorze) nul~a: (podzbiór) miary zero.
ruse:
2. размер 3. мера 4. мера 5. размер 6. размер 7. мера nul~a: нульмерное (подмножество).
slovake:
metrum verša
ukraine:
міра, мірка, розмір

mezurado

Ago mezuri, mezuri plurajn dimensiojn de la sama objekto: li finis la mezuradon de la interna domo [28]; zorgi pri […] ĉia mezurado kaj pesado [29]; mi finis la mezuradon kaj kalkulojn pri la grando de la tero [30]; mezurado de la televid-spektantaro baze ne malsamas al aliaj statistikaj esploroj [31]; la mezurado de la malheliĝo de la stelo, kiam la planedo pasas antaŭ ĝi [32].
beloruse:
вымярэньне
ĉeĥe:
měření, vyměřování
ĉine:
量度 [liángdù], 量度 [liàngdù]
germane:
Messung
hispane:
medición
hungare:
mérés
indonezie:
pengukuran
japane:
測定 [そくてい], 計量 [けいりょう], 採寸 [さいすん]
nederlande:
meting
pole:
pomiary
ruse:
измерение
slovake:
rozbor, skúška, test
ukraine:
вимір, вимірювання

mezurebla

1.
Tia, ke eblas ĝin mezuri: la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo ĉe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla [33]. la […] tertremo estis mezurebla sur la tuta terglobo [34]; diabeto [estas] mezurebla per alta nivelo de sangosukero [35].
2.
MATMatVort (p.p. bildigo `f` de aro E al aro `bb F`, provizitaj per respektivaj σ-algebroj `bb A` kaj `bb B`) Tia, ke la inversa bildo per `f` de ĉiu elemento de `bb B` apartenas al `bb A`: se la `sigma`-algebroj estas borelaj, ĉiu kontinua bildigo estas ankaŭ mezurebla.
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥosea 1:10
34. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
35. Evgeni Georgiev: Aspektoj de vivekspekto, Monato, 2013/08, p. 21
angle:
2. measurable (mapping)
bretone:
muzuliadus
ĉine:
2. 可量度 [kěliángduò], 定量的 [dìngliàngdí]
france:
1. mesurable 2. (application) mesurable
germane:
2. messbar (-e Abbildung)
hungare:
mérhető
indonezie:
dapat diukur, terukur
nederlande:
1. meetbaar 2. meetbaar
pole:
1. mierzalny, wymierny 2. (funkcja) mierzalna
ruse:
1. измеримый 2. измеримое (отображение)
ukraine:
вимірний

mezurilo

TEK Difinita objekto, per kiu oni mezuras: mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj ĝiajn pordegojn kaj ĝian muron [36]; ĝusta pesilo, ĝusta ŝutmezurilo, kaj ĝusta verŝmezurilo estu ĉe vi [37]; oni metas [la brulantan lampon] ne en kaŝejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon [38]; mi ne havas mezurilon por via beleco, nek vortojn [39]; (evitinde) ŝi tenis [la ŝalon], kaj li enmezuris en ĝin ses mezurilojn (t.e. mezurojn) da hordeo [40]; sensencaj kaj senmoralaj estas tiuj […] dumezurilaj politikaj principoj [41]; (figure) ĉiu mezuras alian per sia mezurilo (arbitre, nur laŭ propra plaĉo) PrV ; (figure) mezuri ĉion per la mezurilo de la modo EE .
bretone:
menter (benveg), muzulier (benveg)
ĉeĥe:
míra, měřidlo, měřič, měřící přístroj, měřítko, pravítko
ĉine:
刻度尺 [kèdùchǐ], 量油計 [liángyóujì], 量油计 [liángyóujì], 量杯 [liángbēi], 量表 [liángbiǎo], 测试器 [cèshìqì], 測試器 [cèshìqì], 計 [jì], 计 [jì], 量具 [liángjù]
france:
mesure (ustensile) per la ~ilo de: à l'aune de.
germane:
Messstab, Metermaß, Zollstock
hungare:
mérce, mérőeszköz, mérőműszer ĉiu ~as alian per sia ~ilo: másokat is a maga mércéjével mér. per la ~ilo de: mércéjével.
indonezie:
alat ukur, meteran
japane:
ものさし, はかり, 計量器 [けいりょうき]
nederlande:
maat, maatstok, meetlat
pole:
miara, miarka, miernik
ruse:
мера, мерка, измерительный прибор
slovake:
meradlo, miera, mierka
ukraine:
міра, мірка

*almezuri [42]

(tr)
Fari mezuradon por alĝustigi ion: almezurado de roboj [43]; simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi kaj almezuri Marta .
ĉeĥe:
vzít míru
germane:
anmessen (Kleidung)
hungare:
felpróbál, hozzámér
japane:
寸法を合わせる [すんぽうをあわせる]
nederlande:
aanpassen
pole:
przymierzać, dopasować
ruse:
примерить
slovake:
brať mieru
ukraine:
примірювати, приміряти, припасовувати

ĉirkaŭmezuro

PIV1
Mezuro de la ĉirkaŭo: la plimulto de la loĝantoj estas altstaturaj kaj de pli vasta ĉirkaŭmezuro ol la indiĝenoj de tiuj najbaraj landoj [44]. VD:cirkonferenco, perimetro
44. Albisturo Kvinke: Mallonga historio de la evonima milito, Monato, 2006/08, p. 31
ĉine:
圆周 [yuánzhōu], 圓周 [yuánzhōu], 周界 [zhōujiè], 週界 [zhōujiè]
france:
tour (mesure)
germane:
Umfang
hungare:
körméret, kerület
indonezie:
keliling (bangun datar)
pole:
obwód (w szczególności: w pasie, w talii)
rumane:
circuit
ukraine:
обхват

kunmezurebla

MATMatVort
(p.p. du nombroj) Kies kvociento estas racionala: la pitagoranoj pruvis, ke la diagonalo de kvadrato estas nekunmezurebla kun ĝia latero. SIN:komunona
Rim.: Tiu ĉi termino estas paŭsaĵo de la respondaj nacilingvaj terminoj kaj referencas al la historio: oni tiam demandis sin, ĉu du samdimensiaj grandoj estas mezureblaj per entjeraj nombroj de la sama mezurunuo.
angle:
commensurable nekun~ebla: incommensurable.
bretone:
kenvuzuliadus nekun~ebla: digenvuzuliadus.
ĉine:
同量 [tóngliàng]
france:
commensurable nekun~ebla: incommensurable.
germane:
kommensurabel nekun~ebla: inkommensurabel.
hungare:
összemérhető nekun~ebla: nem összemérhetető.
pole:
współmierny nekun~ebla: niewspółmierny.
ruse:
соизмеримый nekun~ebla: несоизмеримый.
ukraine:
сумірний

laŭmezura

Konforma al ies mezuroj 2, al la konvena mezuro 4: laŭmezura vesto (farita per aparta alĝustigo al iu persono); akvon trinku laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo [45]; [la konstruaĵo] estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo [46].
beloruse:
laŭ~e: па памеру.
bretone:
diouzh muzul
ĉine:
恰如其份 [qiàrúqífèn]
france:
avec mesure, sur mesure laŭ~e: sur mesure, avec mesure.
germane:
angemessen, passend
hispane:
a la medida
hungare:
méretes, méret szerinti laŭ~e: mérték szerint.
indonezie:
pas (sesuai ukuran)
pole:
(zrobiony, szyty) na miarę
ruse:
в меру, по мерке (об одежде) laŭ~e: по размеру, соразмерно.
ukraine:
точний (за розміром), акурат

laŭmezure kiel

En rilata kvanto, kiel..., laŭgrade kiel...: mi vicigis ilin ĉiujn sur unu flanko, kaj pasigis ilin poste al la alia flanko unu post la alia laŭmezure, kiel [la fraŭlinoj] estis lotintaj [47]; laŭmezure kiel mi alproksimiĝis al la pordo, kreskis mia angoro [48]. VD:ju, kiom
47. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
48. G. de Maupassant, trad. D. Luez: La Mastrino, La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
france:
à proportion de ce que, à mesure que
germane:
in dem Maße wie, entsprechend
hungare:
attól függően, hogy

senmezura, pretermezura, supermezura

Eksterordinare granda, tro granda: amo supermezura ne estas plezura PrV ; fierante pretermezure [49]; kiam li repudiis sian edzinon, li komencis drinki senmezure [50].
beloruse:
празьмерны, велізарны
bretone:
divuzul, hep muzul, dreist muzul
ĉeĥe:
bez míry (adj.), nezměrný
ĉine:
过激 [guòjī], 過激 [guòjī], 过分 [guòfèn], 過分 [guòfèn], 极度 [jídù], 極度 [jídù], 超标 [chāobiāo], 超標 [chāobiāo], 足 [jù], 过份 [guòfèn], 過份 [guòfèn], 过度 [guòdù], 過度 [guòdù]
france:
démesuré, disproportionné (excessif), excessif, immodéré
germane:
maßlos, unmäßig
hungare:
mértéktelen, irdatlan, méret feletti
japane:
無限の [むげんの], けた外れの [けたはずれの]
nederlande:
uitermate
pole:
niezmierzony, niezmierny, nieogarniony
ruse:
безмерный, сверх меры
slovake:
nesmierny, nezmerateľný, obrovsky
ukraine:
надмірний, непомірний

angulmezurilo

TEKMATPIV1
Duondisko ks, kun gradigita cirkonferenco, servanta por mezuri angulojn: „Kvadranto“ estis angulmezurilo, tiu proponita de Vernier havis skalon en duonaj gradoj, al kiu li kontraŭmetis moveblan skalon [51].
angle:
protractor
bretone:
kornventer
ĉeĥe:
přístroj na měření úhlů, úhloměr, úhlové měřítko
ĉine:
量角器 [liángjiǎoqì], 半圆仪 [bànyuányí], 半圓儀 [bànyuányí]
france:
rapporteur
germane:
Winkelmesser, Transporteur
hispane:
transportador
hungare:
szögmérő
indonezie:
busur derajat, pengukur sudut
japane:
分度器 [ぶんどき]
nederlande:
gradenboog
pole:
kątomierz
ruse:
транспортир
slovake:
uhlomer

gasmezurilo

TEK Aparato por reguligi la fluon kaj registri la kvanton de la distribuita brulgaso.
beloruse:
газавы лічыльнік
ĉeĥe:
plynoměr
france:
compteur à gaz
germane:
Gaszähler
hungare:
gázóra
indonezie:
meteran gas
nederlande:
gasmeter
pole:
gazomierz
portugale:
medidor de gás
ruse:
газовый счётчик
slovake:
plynomer

diraka mezuro

MAT
(rilate punkton `a`) Mezuro, kiu ĵetas la elementon `P` de la σ-algebro al 1, se `a in P`, kaj al 0 aliokaze. VD:Dirako.
angle:
Dirac['s] measure
bretone:
muzul Dirac
france:
mesure de Dirac
germane:
Diracsches Maß
hungare:
Dirac-mérék
indonezie:
ukuran Dirak
pole:
miara Diraca
ruse:
мера Дирака

lebega mezuro

MAT
(super la borela σ-algebro super la aro de reeloj) Mezuro, difinita per tio, ke sur intervalo `(a,b)` ĝi alprenas la valoron `(b-a)`: fine restas nur aro (la aro de Cantor) kun lebega mezuro 0, ĉar la sumo de la mezuroj de la forĵetitaj intervaloj estas 1 [52]. VD:Lebego
angle:
Lebesgue['s] measure
bretone:
muzul Lebesgue
france:
mesure de Lebesgue
germane:
Lebesguesches Maß
hungare:
Lebesgue-mérték
indonezie:
ukuran Lebesgue
pole:
miara Lebesgue'a
ruse:
мера Лебега

administraj notoj

pri ~ilo:
    Estas pliaj interesaj ekz-oj de ~ilo en la Biblio :
    ~poto, ~stango, ~sxnuro, ~vazo. [MB]
  
kun~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
gas~ilo: Mankas dua fontindiko.
gas~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diraka ~o: Mankas dua fontindiko.
diraka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.