*ampleks/o UV
*amplekso
-
Grado de grandeco, konsiderata rilate al tio, kion
io enhavas; la spaco, kiun io okupas en ĉiuj
koncernaj dimensioj:
amplekso de korpo, artikolo, katastrofo, organizo, krizo, signifo, ideo;
antikva statuo, de la homa amplekso, prezentanta nudan
knabinon
Metrop
;
obligacioj en amplekso de la monata salajro
Metrop
;
la amplekso de lia scio estas tre rimarkinda
[1];
laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo
Marta
;
la arto de verkado […] postulas […] vastan amplekson da
farita lernado, certan sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale
teknikan
Marta
;
nur apartaj, neantaŭviditaj cirkonstancoj malhelpis la urbon, montri kun plena
entuziasmo kaj en sia plena amplekso sian […] simpation al vi,
popolo esperantista
[2];
la mondo ekster la mallarĝa amplekso de via nuna vivo estas pli bela
[…] ol vi […] supozas
[3].
- a)
- Cirkonferenco de okupita spaco: fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono [4].
- b)
- Volumeno: ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat'oj [5]; la efo kaj la bat'o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat'o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ [6].
- c)
- Surfaco: sur la tuta amplekso de ĉi tiu terglobo, ni ne povas ricevi senpage ian ajn kuracilon [7].
etendiĝo, spaco, vasteco, volumeno
1.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:15
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:38
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 45:11
7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro IV
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:15
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:38
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 45:11
7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro IV
- angle:
- extent, scope, magnitude
- beloruse:
- памер, велічыня, аб'ём
- ĉeĥe:
- dosah, pásmo, rozloha, rozmezí, rozsah, šíře
- ĉine:
- 大小範圍 [dàxiǎofànwéi], 大小范围 [dàxiǎofànwéi]
- france:
- ampleur, étendue, portée, taille
- germane:
- Ausdehnung (Größe), Ausmaß
- hebree:
- תְחוּם
- hispane:
- amplitud, extensión
- japane:
- 大きさ [おおきさ], 広がり [ひろがり], 外延 [がいえん], 分布範囲 [ぶんぷはんい]
- nederlande:
- omvang
- pole:
- rozmiar, zasięg, zakres, objętość, rozpiętość, wielkość
- portugale:
- amplitude, amplidão, dimensão, extensão, grandeza
- ruse:
- величина, размер, объём
- slovake:
- dosah, pásmo, rozsah
- ukraine:
- обсяг, розмір
ampleksa
- 1.
- Iel rilata al amplekso: kodoj povas esti malsame ampleksaj [8]; mondampleksa organizaĵo [9]; la plenampleksa vero [10]; homampleksaj felbotoj Metrop ; ŝi estus plaĉa se ŝia tuta sinteno ne esprimus ĉioampleksan indiferenton [11].
- 2.
- Grandampleksa en ĉiuj siaj dimensioj: ampleksa botelo [12]; la domo estis ju pli alte des pli ampleksa ĉiuflanke [13]; la temo estas tiel ampleksa, ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus eĉ la centonon [14]; pliampleksiĝis la politika debato pri la temo [15]; la interŝanĝoj multobliĝas spece kaj ampleksiĝas teritorie [16]; ampleksa kono kaj ŝato de la angla literaturo [17]; ekzistas aferoj ekster lia malampleksa filozofio [18]; homoj rigard[as] aferon kun des pli da estimego, ju pli ĝi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile-digestebla [19].
8.
Monato, Pejno S.: Tekstotraktado
9. Monato, Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj
10. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
11. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 15
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 41:7
14. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
15. Monato, Gerrit Berveling: Edziĝoj ankaŭ por samseksaj paroj
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
17. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro III
18. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
9. Monato, Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj
10. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
11. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 15
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 41:7
14. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
15. Monato, Gerrit Berveling: Edziĝoj ankaŭ por samseksaj paroj
16. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
17. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro III
18. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
- angle:
- extensive 1. dimensional
- beloruse:
- 1. разьмерны 2. вялізны, усёахопны, шырокамаштабны, аб’ёмны
- ĉeĥe:
- obšírný, rozsáhlý
- ĉine:
- 大規模 [dàguīmó], 大规模 [dàguīmó], 广大 [guǎngdà], 廣大 [guǎngdà], 广博 [guǎngbó], 廣博 [guǎngbó], 氾 [fàn], 大規模的 [dàguīmóde], 大规模的 [dàguīmóde], 广 [guǎng], 廣 [guǎng]
- france:
- étendu (vaste)
- germane:
- 1. im Ausmaß von, umfassend 2. ausgedehnt
- hebree:
- מַקִיף
- japane:
- 広大な [こうだいな], 広範囲の [こうはんいの], 包括的な [ほうかつてきな]
- pole:
- 2. obszerny, rozległy, wielki
- rumane:
- larg
- ruse:
- 1. размерный
- slovake:
- objemný, obsiahly
ampleksi
(tr)
-
Havi amplekson de; enhavi, enteni:
la domo kun la korto ampleksas 372 kvadratajn metrojn
[20];
la instruado estu fundamenta, larĝa, plena, ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la
koncernata objekto
Marta
;
miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj
laboroj
Marta
;
la ĉielo ne povas Vin ampleksi
[21];
mi ne povas ampleksi (kapti la signifon, tutkompreni) tiun penson
[22];
lia invito ampleksas min
[23];
liaj dimanĉaj promenoj nuntempe ampleksis ankaŭ la bovin-stalon
[24];
Grandpolujo, la okcidenta parto de Polujo, […] ampleksas ankaŭ la
nunan prusan Provincon Poznanian
[25];
la reĝo ampleksis per la rigardo kaj svingo de la sceptro la vicon de la ĵus
alparolitaj viroj
[26];
tiel oni per unu ekrigardo ampleksas la tutan sennombran svarmon de la steloj
[27].
ĉirkaŭpreni, enspaci, envolvi, etendiĝi, okupi2
20.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. kroniko 6:18
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X
24. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
25. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro II.
26. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. kroniko 6:18
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X
24. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
25. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro II.
26. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
- angle:
- extend to, include
- beloruse:
- утрымліваць (у сабе), ахопліваць
- ĉeĥe:
- obsahovat, zahrnovat
- ĉine:
- 幠 [hū], 幪 [méng]
- france:
- comporter, comprendre, embrasser
- germane:
- umfassen, einschließen
- hebree:
- להקיף
- hispane:
- abarcar, incluir, ampliar a
- japane:
- ~の大きさがある [のおおきさがある], 包含する [ほうがんする]
- nederlande:
- omvatten
- pole:
- obejmować, ogarniać, zawierać
- portugale:
- extender-se até, abranger
- ruse:
- охватывать
- slovake:
- mať rozsah, obsahovať
grandampleksa, multampleksa
- Havanta grandan amplekson, vasta: bonvolu doni al li tiun grandampleksan leteron [28]; ĉu tio ne estas grandampleksa propagando [29]? ili eniris […] korton en la mezo de la multampleksa templa konstruaĵaro [30].
28.
H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
29. E. Lanti: Publika letero al Romen Rolan
30. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a
29. E. Lanti: Publika letero al Romen Rolan
30. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a
- angle:
- comprehensive, extensive
- beloruse:
- вялізны, усёахопны, шырокамаштабны, аб’ёмны
- ĉeĥe:
- objemný
- ĉine:
- 大範圍 [dàfànwéi], 大范围 [dàfànwéi], 博 [bó], 大而言之 [dàéryánzhī]
- france:
- ample, vaste
- germane:
- ausgedehnt, von großem Ausmaß, weiträumig, extensiv
- hispane:
- amplio, amplia, extenso, extensa
- nederlande:
- omvangrijk
- pole:
- obszerny, rozległy, wielki
- portugale:
- amplo
- ruse:
- пространный, обширный
- slovake:
- objemný
korpampleksa
- Vastkorpa, korpulenta: al la leona kaĝo per elasta danca paŝo trotas korpampleksa viro [31].
31.
S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
- angle:
- corpulent, fat, fleshy, obese, stout
- beloruse:
- мажны, тлусты, гладкі, поўны
- ĉine:
- 便便 [piánpián]
- france:
- corpulent
- germane:
- korpulent, beleibt, wohlbeleibt
- hispane:
- corpulento
- hungare:
- testes, korpulens
- nederlande:
- corpulent, zwaarlijvig, dik, gezet, vlezig
- pole:
- korpulentny, wielki
- portugale:
- corpulento
- ruse:
- дородный, полный, тучный