tradukoj: be br cs de el en es fr he hu nl pl pt ru sk

4volumen/o Z

volumeno  

1.  
MAT[1] Mezuro de solido: la volumeno de kubo egalas al la kubo de ĝia eĝo; la volumeno de sfero estas proporcia al la kubo de ĝia radiuso; el ĉiuj solidoj havantaj saman areon la sfero havas la plej grandan volumenon.
2.  
FIZ Fizika grando, esprimanta la mezuron de la spaco okupata de objekto: la dimensioj de volumeno estas M0L3T0. la variado de la volumeno de gaso depende je la temperaturo kaj premo; specifa volumeno (la volumeno de 1 masunuo da substanco). VD:kuba metro.
3.  
Kapacito1: kesto kun granda volumeno, sed malgranda pezo. VD:amplekso, enhavo.
4.  
Neklare konturita aŭ malfacile priskribebla objekto tridimensia: ŝian atenton kaptis la luksa volumenego de oketaĝa, evidente ĵus konstruita domo [2]. SIN:maso2

volumenaĵo  

[3]
1.  
MAT(arkaismo) Solido, precipe se ĝi havas finian volumenon.
2.
TEK Kromsubstanco aldonata al la ĉefa substanco por plenigi volumenon, kompaktigi, remburi ktp: asfalto ... estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo (ekz-e gruzo) kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon [4]; ŝaŭmigita volumenaĵo

samvolumena  

MAT[5]
(p.p. solidoj) Havantaj saman volumenon.

tradukoj

anglaj

~o: volume; ~aĵo 2.: aggregate; sam~a: of the same volume. ŝaŭmigita ~aĵo: foamed aggregate.

belorusaj

~o: аб'ём.

bretonaj

~o: volum.

ĉeĥaj

~o: kubatura, objem.

francaj

~o: volume; sam~a: de même volume.

germanaj

~o: Volumen; ~aĵo 2.: Zuschlag; sam~a: mit gleichem Volumen. ŝaŭmigita ~aĵo: Schaumzuschlagstoff.

grekaj

~o: όγκος.

hebreaj

~o: נפח; sam~a: שווה נפח.

hispanaj

~o: volumen; ~aĵo 1.: volumen.

hungaraj

~o: térfogat, terjedelem; sam~a: azonos térfogatú.

nederlandaj

~o: volume, inhoud.

polaj

~o 1.: objętość.

portugalaj

~o: volume.

rusaj

~o: объём; ~aĵo 2.: наполнитель; sam~a: равнообъёмный. specifa ~o: удельный объём; ŝaŭmigita ~aĵo: пенный наполнитель.

slovakaj

~o: objem.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 21
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
4. Jan Werner: Terminaro de betono kaj betonistaj laboroj
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30


ℛevo | datumprotekto | volume.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2015/07/04 08:37:45