1sfer/o DL

sfero

1.
MAT
a)
[1] Tridimensia surfaco, konsistanta el ĉiuj punktoj, kies distanco al iu punkto (ĝia centro) egalas al iu valoro (ĝia radiuso): la areo de sfero havanta la radiuson `r` estas `4 pi r^2`; globo2.b estas solido limata de sfero. VD:centro, diametro, radiuso; PRT:zono, vertoĉapo, kaloto.
b)
VdE Globo2.b. PRT:segmento, globtavolo, sferdisko.
2.
Ĉia objekto pli-malpli samforma kiel sfero 1.a1.b: la sfero ĉiela FK . VD:bulo, globo, rondo
3.
(figure) Medio; kampo de agado: mia konanto estas en la altaj sferoj [2]; ilia voĉo estis kiel sonorado de (ĉielaj) sferoj, sed tiel spirita, ke nenia homa orelo povis ĝin aŭdi, kiel ankaŭ nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn [3]; ĉiuj sferoj de la homa societo EE DL ; bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto FK ; malleviĝo al tiel malaltaj sferoj estu ŝia sorto Marta ; detranĉite de la patro kaj de la hejma sfero, ŝi per si mem faris ion plian kaj transloĝiĝis al Istanbulo [4]. VD:regiono, rondo, tereno
angle:
sphere 1.b sphere, ball (solid)
beloruse:
1.a сфэра 1.b шар, куля 2. сфэра, шар, куля 3. сфэра, поле (дзейнасьці)
ĉeĥe:
koule, kulová plocha, okruh, sféra
ĉine:
圆球 [yuánqiú], 圓球 [yuánqiú]
france:
sphère 1.b sphère, boule (volume sphérique)
germane:
1.a Kugeloberfläche, Sphäre 1.b Kugel 3. Sphäre
hispane:
esfera ~o ĉiela: esfera celeste.
hungare:
1.a gömbhéj, gömbfelület 1.b gömb 2. gömb, glóbusz 3. szféra
itale:
sfera
japane:
[たま], 球面 [きゅうめん], , 軌道 [きどう], 領域 [りょういき], 範囲 [はんい], 圏 [けん]
katalune:
esfera 2. bola 3. camp, àrea
nederlande:
sfeer
pole:
1.a sfera 1.b kula
portugale:
esfera
ruse:
1.a сфера 1.b шар 2. сфера, шар 3. сфера, поле деятельности
slovake:
guľa, okruh, sféra
ukraine:
сфера, середовище, поле діяльності, куля

sfera

1.
Rilata al sfero: la situacio sfera de la suno FK ; sferaj koordinatoj.
2.
Havanta formon de sfero: sfera kapo; duonsfera kupolo.
beloruse:
сфэрычны
ĉeĥe:
kulový, sférický
ĉine:
球体 [qiútǐ], 球體 [qiútǐ]
france:
sphérique
germane:
sphärisch
hispane:
esférico ~aj koordinatoj: coordenadas esféricas.
hungare:
gömb-, gömbölyű, gömb alakú duon~a kupolo: félgömb kupola.
itale:
sferico
japane:
球面の [たまおもての], 球の [たまの], 球状の [たまじょうの]
katalune:
esfèric
nederlande:
sferisch, bolvormig
pole:
kulisty, okrągły, sferyczny
portugale:
esférico
ruse:
сферический
slovake:
guľový, sférický
ukraine:
сферичний, кулястий

duonsfero

PIV1
1.
MAT Ĉiu el la du partoj de sfero1.a, apartigitaj per ebeno trapasanta ĝian centron. SIN:hemisfero
2.
GEOG Ĉiu el la du partoj de la tersurfaco, dividitaj per la ekvatoro aŭ meridiano: la tera ekvatoro dividas la teron en du duonsferojn: la nordan kaj la sudanVdE ; la Ekvatoro de Tero estas imaga ronda linio, egaldistanca al la norda kaj suda polusoj, kiu dividas la tersurfacon en nordan kaj sudan duonsferojn [5]; [San-Paŭlo] estas la plej grava ekonomia centro kaj plej granda urbo kaj de Brazilo kaj de la suda duonsfero entute [6]; bondezirojn por la nova jaro ankaŭ el la okcidenta duonsfero! [7]. VD:duonglobo
3.
AST Ĉiu el la du partoj de la ĉielosfero, apartigitaj per la ekvatora ebeno: kelkaj steloj komencis lumi, kaj se la inĝeniero estus kun siaj kamaradoj, li certe rimarkus, ke tiuj ĉi steloj ne apartenis al la norda duonsfero [8].
4.
Duonglobo: la du cerbaj duonsferoj: [9] nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza parto, grandegan potencialon da plezuro [10].
5. Vikipedio, Ekvatoro, 2013-04-03
6. San-Paŭlo
7. D. Harlow: NovJarajn salutojn al ĉiuj!, 2002-01-01
8. J. Verne, trad. J. Wałaszek: La mistera insulo, Ĉapitro 3a
9. Claude Piron: La bona lingvo, ĉapitro 2a
10. Claude Piron: Esperanto kaj ties perspektivoj in 2005
angle:
hemisphere, half sphere
beloruse:
паўсфэра, паўшар'е, паўкуля
ĉeĥe:
hemisféra, polosféra
ĉine:
半球 [bànqiú]
france:
hémisphère
germane:
Halbkugel
greke:
ημισφαίριο
hispane:
semiesfera
japane:
半球 [はんきゅう]
katalune:
semiesfera, hemisferi
pole:
półsfera
portugale:
semi-esfera
ruse:
1. полусфера 2. полушарие 3. полушарие 4. полушарие
slovake:
pologuľa
ukraine:
півкуля

duonsfera

1.
Havanta la formon de duonsfero: kupolo [estas] duonsfera konstruo en formo de renversita kaliko [11].
2.
Iel rilata al duonsfero: li iniciatis kelkajn projektojn de duonsfera skalo (t.e. koncernantajn la tutan orientan aŭ sudan aŭ alian duonsferon).
angle:
hemispheric, hemispherical
beloruse:
паўсфэрычны
ĉine:
半球形 [bànqiúxíng]
france:
hémisphérique
germane:
halbkugelförmig
greke:
ημισφαιρικός
japane:
半球の [はんきゅうの], 半球状の [はんきゅうじょうの]
katalune:
semiesfèric, hemisfèric
nederlande:
1. half rond
pole:
półkulisty
portugale:
1. hemisférico
ruse:
1. полусферический

influsfero

Spaco, teritorio, tra kiu regas iu influo: interesoj de grandaj ŝtatoj Usono, Rusio kaj Ĉinio, kiuj luktas por plivastigi sian influsferon, ĝis nun bremsas la reformprojekton [12]; Francio perforte okupis la Guangĝoŭ-an Golfon kaj prenis la provincojn Junnan, Guangdong kaj Guanghi kiel sian influsferon [13].
12. Monato, Stefan Maul: Jubileo sen pompo, 2005
13. Liu Caisheng, Niu Xueqin: La moderniga movado de 1898, El Popola Ĉinio, 2013-09-23
beloruse:
сфэра ўплыву
ĉine:
地盘 [dìpán], 地盤 [dìpán], 作用範圍 [zuòyòngfànwéi], 作用范围 [zuòyòngfànwéi], 影响范围 [yǐngxiǎngfànwéi], 影響範圍 [yǐngxiǎngfànwéi]
france:
pré carré (fig.), zone d'influence
germane:
Einflusssphäre, Einflussgebiet
japane:
勢力圏 [せいりょくけん], 勢力範囲 [せいりょくはんい]
pole:
sfera wpływów
ukraine:
сфера впливу

pensosfero

Amplekso, tuto de la pensoj aŭ pensotemoj atingeblaj de spirito: nun […] li havas okazon multe pensi kaj disetendi la pensosferon [14].
14. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
сфэра думкі
ĉine:
思想境界 [sīxiǎngjìngjiè]
france:
domaine de la pensée, noosphère
germane:
Geistessphäre, Gedankenwelt
pole:
sfera myśli

vidosfero

FOT Vidkampo: kaj tamen li foriris!... la figuro | sin kaŝis for de mia vidosfero... [15] VD:horizonto
15. C. Alves, trad. L. H. Knoedt: Elektitaj Poemoj, 1959
beloruse:
поле зроку
ĉine:
視野 [shìyě], 视野 [shìyě], 視界 [shìjiè], 视界 [shìjiè], 眼界 [yǎnjiè]
france:
champ de vision, vue (champ de vision)
germane:
Sichtfeld, Horizont
pole:
pole widzenia

administraj notoj

pri duon~o:
    Kontroli trd de/en. [MB]
  
duon~o: Mankas verkindiko en fonto.