*bul/o PV

*bulo

Peco da ia ajn materio kun proksimuma formo de globo, sfero: bulo el pasto, viando, neĝo, papero; [en] la dua poŝo [troviĝis] tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo BdV ; ni havas ankoraŭ duonon da panbulo [1]; la tajloreto prenis panon el la ŝranko, tranĉis pecon tra la tuta bulo kaj surŝmiris la marmeladon [2]; estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciiĝas en bulojn kaj falas malsupren en formo de malgrandaj blankaj ĉifonetoj , ŝi parolis pri la neĝo [3]; iliaj haroj [estis] kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo Marta ; serpentaj tordobuloj, el kiuj elstaris la kapoj [4]; la stana soldato fandiĝis kaj fariĝis bulo [5]; (vulgare) se ne estus tiu ĉi ĉagrena persista bulo da karno (mortonta korpo), kiu simile al la sorĉista hundo en la fabeloj, baras al mi la vojon al miaj trezoroj Rabistoj ; lia koro estis kvazaŭ bulo da glacio [6].
angle:
ball, lump
beloruse:
камяк, клёцка (pasta), фрыкадэлька (vianda), сьняжок (neĝa)
ĉeĥe:
hrouda, knedlík, koule
ĉine:
丸子 [wánzi], 团 [tuán], 土块 [tǔkuài]
france:
boule
germane:
Kloß, Ball, Brocken, Klumpen, Batzen pan~o: Laib (Brot).
hebree:
רגב, גוש
hispane:
bola
hungare:
gombóc
itale:
boccia
japane:
[ぎょく], 団子 [だんご]
katalune:
bola
nederlande:
bol, bal, klomp, klont, kluit, prop, dot
pole:
buła, bryła, klucha, kłąb, bochen
portugale:
bola, torrão
ruse:
комок, ком, клёцка (pasta), фрикаделька (vianda), снежок (neĝa)
slovake:
snehová guľa
tibete:
རྡོག་རྡོག་
ukraine:
грудка, клубок

buleto

1.
Bulo pli malgranda ol pugno: ŝi ekvidis paperan buleton, kiu ruliĝis ĝis la fenestro, […ŝi] ĝin zorge malfaldis, legis KPr ; ĉiu el la sanktaj insektoj rulis antaŭ si argilan buleton [7]; la ĉevalo kaj bovino amas la fojnon, kaj la hordeajn buletojn oni devas superforte puŝi en ilian gorĝon [8]; en kelkaj nestoj videblis eĉ ĉarmaj lanugaj buletoj – la ĵus elkovitaj birdidoj [9]; [li] ellasis rondajn buletojn de la blua fumo Metrop .
2.
KUI Diversspeca kuirita pastobulo: mi vidis denove la stufitan ŝafaĵon […] kaj la supon kun la reveme naĝantaj buletoj... RBa ; mi rigardas lin super supotelero en kiu viandbuletoj naĝas [10]; buletoj laŭ Königsberg […] estas malgrandaj viandbuletoj el la regiono de la iama orientprusa urbo MortulŜip ; la fritbuletoj tute bone gustas MortulŜip ; kiam li volis kapti plotojn kaj alburnojn, li metis pastan buleton sur la hokon InfanTorent2 . SUB:falafelo1, knedliko, nokoj
germane:
1. Knöllchen, Klümpchen 2. Klößchen, Knödel, Nocke, Klops frit~eto: Bulette, Frikadelle, Bratling.
japane:
小さい玉 [ちいさいたま]
ukraine:
грудочка

buligi

Premi aŭ iel formi al bulo: la publiko elektis lote kelkajn buligitajn biletojn KrM ; en la meĉingo enestis buligita strio de viŝtuko MortulŜip ; la tradiciaj grandsaĝuloj, kiuj kreskigas barbon, karakterize buligas la hararon [11]; Ĉiŭ Jang demetis la surtuton, rule buligis kaj metis ĝin sur apudan seĝon [12]. VD:kunglui, konglomeri
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Probal Dasgupta: Barato
12. Fang Ĝjaĝjun, trad. Ŭang Ŝiĵong: Kanto-stelulo migranta inter kafejoj, El popola Ĉinio, 1987-08, p. 37-39a
ĉeĥe:
svinout do klubka (provázek)
ĉine:
球化 [qiúhuà], 成球 [chéngqiú]
france:
mettre en boule (sens propre)
germane:
zusammenknäueln, einen Kloß formen, verknüllen
japane:
丸める [まるめる], 団子にする [だんごにする]
katalune:
fer una bola
pole:
formować bułę, lepić kluchę, zwijać w kłąb
slovake:
zvinúť do klbka (šnúru)

buliĝi, kunbuliĝi

(ntr)
Formiĝi kiel bulo kunpremiĝe, ŝvele aŭ alimaniere: la nuboj kunbuliĝis en unu solan grandan minacan mason [13]; oni trovis ŝin, en la soleca lito, buliĝinta kiel salikoko [14].
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
14. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
ĉine:
成团 [chéngtuán]
france:
se blottir, se mettre en boule (sens propre), s'enrouler
germane:
sich verknäueln, verklumpen, zusammenbacken
hungare:
gomolyog, összegömbölyödik
japane:
丸まる [まるまる], 団子になる [だんごになる]
katalune:
apilar-se (en forma de bola)
nederlande:
klonteren
pole:
zwijać się w kulkę, zbrylać się, zbijać się
ukraine:
збиватися в грудки, ставати грудкуватим

fadenbulo

Bulforma volvaĵo da fadeno: (figure) la konfuzita fadenbulo de nia sorto estas malligita! […] faru preĝon (kp Parco) Rabistoj ; fadenoj estas kutime vendataj sub la formo de bobeno1 ( ekz. fadenbobeno de kotono) aŭ de bulo (ekz. fadenbulo de lano) [15]. VD:bobeno1
angle:
threadball, yarnball
beloruse:
клубок
ĉeĥe:
klubko
france:
pelote (de fil, etc.)
germane:
Knäuel
hungare:
gombolyag
itale:
gomitolo
japane:
糸玉 [いとだま]
katalune:
cabdell
nederlande:
kluwen
pole:
motek, kłębek
ruse:
клубок
slovake:
klbko
svede:
nystan
ukraine:
клубок (ниток)

harbulo

Hartubero: ŝiaj haroj estis noditaj al harbulo por montri ŝian dignon [16]; ho, ŝia ebona hararo densa kaj brile glata! jen hispana pinglo en helena harbulo [17]. VD:harplektaĵo
16. Vikipedio, Vikingoj
17. Guo Moruo, trad. -: Karamela Knabino, Ĉina Radio Internacia, 2003-12-26
angle:
bun (hair)
ĉeĥe:
drdol
ĉine:
[zuǎn], 髻 [jì], 纂儿 [zuǎnēr]
france:
chignon
germane:
Dutt
hungare:
konty
itale:
crocchia
katalune:
trossa, castanya
nederlande:
haarbal, haarknoet
pole:
kok
ruse:
пучок (причёска), узел (волос)
slovake:
drdol, uzol

karbobuleto

Bulforme kunpremita aŭ kungluita karbopolvo, uzebla kiel brulaĵo: mi aĉetos kvin ĝinojn da karbobuletoj je kredito [18]. SIN:briketo
18. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
ĉine:
型煤 [xíngméi]
france:
boulet de charbon
germane:
Brikett, Eierkohle
japane:
豆炭 [まめたん]
nederlande:
briket, eierkool, extraciet

terbulo

Kungluiĝinta amaseto da tero: li kuris momenton inter la terbuloj (de la plugokampo) kaj subite englitis en musan truon [19]; oni ĵetis la terbulojn sur la ĉerkon […kiu baldaŭ] malaperis sub la sekvanta ŝovelkvanto da tero [20]; koto de la trua mureto falis sur lin, kaj momenton poste terbuloj kaj ŝtonoj pluvis ĉirkaŭ li [21].
france:
motte de terre
germane:
Erdklumpen, Brocken (Erde)
japane:
土くれ [つちくれ]
nederlande:
aardkluit
ukraine:
грудка землі

administraj notoj