*volv/i

*volvi

(tr)
1.
Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia: vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj [1]; densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj [2]; ĉe la bariloj volviĝadis supren sovaĝa lupolo kaj florantaj konvolvuloj [3]; la volvotrunkoj de rubuso volviĝis super la oferaltaro [4]; ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere [5]; li trovis sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn [6]; (figure) karbonigra nokto volvis sin ĉirkaŭ kampoj Tor .
2.
Rondirigi objekton ĉirkaŭ ĝi mem: [la] skribisto volvis la forpuŝitan dokumenton kaj prezentis alian [7]; li volvis la tuberŝnuron kaj metis la ringegon tiel formitan ĉirkaŭ sian bruston KPr ; nigraj bukloj volviĝis sur la klinita nuko IK ; kun manikoj suprenvolvitaj ĝis la kubutoj [8]; grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis sian abomenan blankflavan ventron [9]; volvita kuko [10]. ANT:etendiVD:ruli
angle:
roll, wrap, wind
beloruse:
1. абвіваць, абмотваць, абкручваць, абгортваць 2. скручваць, згортваць
ĉeĥe:
motat, navinout, navíjet, srolovat, stočit, vinout, vít, zatočit, zavinout
france:
enrouler
germane:
wickeln, binden, umkrempeln, umschlagen 1. umwickeln, umbinden, einwickeln 2. wälzen
hispane:
enrollar
hungare:
felcsavar, felteker 1. becsavar, begöngyöl
japane:
巻く [まく], 巻きつける [まきつける]
nederlande:
wikkelen, oprollen
portugale:
enrolar, envolver
ruse:
1. обернуть, обмотать, замотать, обвить 2. свернуть
slovake:
motať, navíjať, stočiť, zavinúť, zrolovať, zvinúť
ukraine:
вити, обвивати, обмотувати, загортати, згортати, скручувати

volvaĵo

Io volvita: volvaĵo da fadeno; trikiloj kaj volvaĵo IK ; volvaĵoj ĉe lupolo [11]; volvaĵo de la pizo [12]; volvaĵoj de hedero [13]; la neĝo enpenetris en ĉiujn volvaĵojn [14]; ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo, nur unu fadeno tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj kaj sentoj [15]; kelkdeko da papirusaj volvaĵoj, kovritaj de ambaŭ flankoj per skribaĵoj [16]; oceano sub la nigraj volvaĵoj de la nebuloj Lasta . VD:bobeno, rulaĵo
angle:
wrap
beloruse:
скрутак, пакунак
france:
enroulement
germane:
Rolle, Wickel, Spule, Ranke
hispane:
rollo
japane:
巻いた物 [まいたぶつ], 巻線 [まきせん], コイル
ruse:
свёрток
ukraine:
згорток, рулон, обмотка, клубок (ниток)

rulvolvaĵo

Rulaĵo: tiu libro, granda pergamena rulvolvaĵo […] estis kovrita per bele brodita manteleto el ruĝa veluro, supre sur la du rulstangoj sidis du arĝentaj kronoj RBa .
beloruse:
скрутак, сувой, рулон
france:
bobine
germane:
Rolle
hispane:
madeja, bobina, carrete
japane:
巻物 [まきもの]
ukraine:
сувій, згорток

ĉirkaŭvolvi

(tr)
Ĉirkaŭigi objekton per io, kio volviĝas ĉirkaŭe: sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per brune-verdaj volvotrunkoj de lupolo [17]; Kama kuŝiĝis sur la lito kaj ĉirkaŭvolvis la kapon per tuko [18]; ĉion, kion [la polipoj] povis en la maro kapti, ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam ĝin ellasi [19]; (figure) la ŝtato ĉirkaŭvolvas la modernan individuon per tro multaj ligiloj. VD:vindi.
beloruse:
абвіваць, абмотваць, абкручваць, абгортваць
france:
enlacer, envelopper
germane:
umwickeln, umklammern, umfangen
hungare:
körbecsavar, körbeteker, körbefon
nederlande:
omwikkelen
portugale:
enrolar
ruse:
обернуть, обмотать, замотать, обвить

disvolviĝi

1.
Etendiĝi de volvita al malvolvita stato: disvolviĝinta lilio [20]; malgrandaj blankaj burĝonoj disvolviĝis en florojn [21]; subite disvolviĝis ĝiaj flugiloj, ili moviĝis pli forte ol antaŭe kaj portis ĝin vigle antaŭen [22]; la raketoj flugis al la ĉielo, disvolviĝis kvazaŭ floroj kaj falis teren kiel pluvo IKr . VD:burĝoni, flori3
2.
(figure) Evolui: la pasio fumi tabakon disvolviĝis ĉiam pli multe FK ; (figure) potence disvolviĝanta, vigla urbo [23]; kun ĉiu monato la infano pli disvolviĝis, kaj en la daŭro de kelke da jaroj […] fariĝis granda knabino [24]; supre, kie ĉio bela disvolviĝas kaj altiĝas, ŝia animo eble eksonos per tiel plena forto, ke ĝi supersonos la mian [25]; [tia] lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos [26]. VD:progresi, prosperi
beloruse:
1. разгортвацца, раскручвацца 2. разьвівацца
germane:
sich entwickeln
japane:
広がる [ひろがる], 展開する [てんかいする], 開花する [かいかする], 発展する [はってんする]

disvolvi

(tr)
1.
Etendi ion volvitan ĉirkaŭ si mem: disvolvi tolrulaĵon, standardon; disvolviĝinta lilio [27]; disvolviĝinta floro [28]; jen mano estas etendita al mi, kaj en ĝi estas skribrulaĵo kaj li disvolvis ĝin antaŭ mi, kaj ĝi estis skribkovrita interne kaj ekstere [29].
2.
(figure) Plivastigi, pliampleksigi; realigi ĉion, kio estas farebla: disvolvi ĉiujn siajn kapablojn, viglan propagandon, sian programon, la popolan instruadon; la uzado de Esperanto disvolvas ĉe la infanoj la intereson al fremdaj popoloj kaj guston al geografio; konservi por la interna ideo de la Esperantismo la eblon tute libere disvolviĝi [30]; la malgranda pizo disvolviĝas bonege [31]; la industrio pli kaj pli disvolviĝas; la programo glate disvolviĝis. VD:efektivigi, evolui, plenumi, pligrandigi, plifortigi, akceli, kreskigi, progresigi.
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:26
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 2:10
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
angle:
unwind, unfold, to develop
beloruse:
1. разгортваць, размотваць, раскручваць 2. разьвіваць
ĉeĥe:
rozkulit, rozmotat, rozmotávat, rozvinout, rozvíjet
france:
dérouler, développer
germane:
entwickeln, auswickeln, entfalten
hispane:
desarrollar 1. desenrollar
hungare:
1. kitereget, kibont 2. kibontakoztat, fejleszt
japane:
広げる [ひろげる], 展開する [てんかいする], 発展させる [はってんさせる], 開発する [かいはつする]
nederlande:
ontplooien, ontwikkelen (ontplooien)
portugale:
desenrolar
ruse:
1. развернуть, размотать 2. развивать, развить
slovake:
odmotať, odviť, rozmotať
ukraine:
розвивати, розмотувати, розгортати, розпускати

elvolvi

(tr)
1.
Disvolvi, disfaldi: oni povis vidi blankruĝan pizan floraĵon, plene elvolviĝintan [32]; el ĉi tiu penso elvolviĝis penso alia Marta ; lernantoj plene elvolvis siajn talentojn [33].
2.
Klare kaj detale prezenti temon por ĝin konigi kaj komprenigi: elvolvi argumenton, planon.
3.
MAT[34](fakula ĵargono) Esprimi ion kiel sumon de multaj termoj, produton de multaj faktoroj, ofte eĉ kiel serion aŭ nefinian produton: elvolvi funkcion en potencoserion, laŭ potencoj de la variablo; elvolvaĵo de eksponencialo ĝis la dua ordo estas `1+x+x^2//2`.
angle:
3. expand el~aĵo: expansion.
beloruse:
1. разгортваць, размотваць, раскручваць 2. разьвіваць 3. раскладваць el~aĵo: расклад.
ĉeĥe:
rozvinout, rozvést (téma, myšlenku)
france:
développer 3. développer el~aĵo: développement (math.).
germane:
1. entfalten 2. entwickeln, entfalten 3. entwickeln, ausmultiplizieren el~aĵo: Entwicklung.
hungare:
1. kibont, kiteker 2. kifejt 3. kifejt el~aĵo: kifejtés.
japane:
広げる [ひろげる], 展開する [てんかいする], 敷衍する [ふえんする]
nederlande:
ontvouwen
pole:
3. rozwijać el~aĵo: rozwinięcie.
portugale:
desenvolver
ruse:
1. развить, размотать 2. развивать, развить 3. разложить el~aĵo: разложение.
slovake:
rozanalyzovať, rozobrať, rozvinúť
ukraine:
розвивати

elvolvanto

MAT[35]
(de ebena kurbo) La kurbo, kies elvolvato ĝi estas: elvolvanto de cirklo. SIN:evolvento.

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


elvolvanto de cirklo
angle:
evolvent, involute el~anto de cirklo: evolvent of circle.
beloruse:
разгортка
france:
développante el~anto de cirklo: développante du cercle.
germane:
Evolvente el~anto de cirklo: Kreisevolvente.
hungare:
evolvens el~anto de cirklo: kör evolvense.
japane:
伸開線 [しんかいせん]
pole:
ewolwenta el~anto de cirklo: ewolwenta okręgu.
ruse:
развертка, инволюта, эвольвента el~anto de cirklo: эвольвента окружности.

elvolvato

MAT[36]
(de ebena kurbo) La aro de ĉiuj ĝiaj kurbecocentroj: la elvolvato de cikloido estas mem cikloido. SIN:evoluto.
angle:
evolute
beloruse:
эвалюта
france:
développée (d'une courbe)
germane:
Evolute
hungare:
evolúta
pole:
ewoluta
ruse:
эволюта

envolvi, volvekovri

(tr)
1.
Tute kovri objekton per io, kiu volviĝas ĉirkaŭ ĝi: la malgranda knabo envolvis ion en pecon da papero [37]; la glavo de Goljat […], envolvita en vesto [38]; ili envolviĝu en sian honton kiel en veston [39]; ŝi estis tute nuda, kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn [40]; oni ŝin metis en la nigran ĉerkon, ŝi kuŝis envolvita en blanka tolaĵo [41].
2.
(figure) Tute kovri: la nokto envolvis la teron per nigra vualo; tondris la kanonoj, […] la ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo [42]; nia tero kuŝis envolvita en flaveta nebulo [43]; freŝa aero envolvis lin [44]. VD:enhavi, enteni, ampleksi.
angle:
envelop, wrap
beloruse:
загортваць, закручваць, абгортваць, ахінаць, атуляць
france:
entourer, envelopper
germane:
einhüllen, einwickeln, umhüllen, verbinden
hispane:
envolver
hungare:
beburkol, bebugyolál, betakar
japane:
くるむ, 包み込む [つつみこむ], 巻き込む [まきこむ]
nederlande:
inwikkelen
portugale:
envolver
ruse:
завернуть, замотать, обернуть
ukraine:
завивати, замотувати, загортати, укутувати (у що-н.)

envolvaĵo

1.
Io, kio envolvas: liberigita el la envolvaĵo [45].
2.
MAT[46] (de familio de ebenaj kurboj) Tia ebena kurbo, ke ĉe ĉiu ĝia punkto tanĝas ĝin iu kurbo de la familio, kaj ĉiu kurbo el la familio tanĝas ĝin en almenaŭ unu punkto: la elvolvato de kurbo estas la envolvaĵo de ĝiaj ortantoj. SIN:envelopo
angle:
envelope
beloruse:
абгортка
france:
2. enveloppe (d'une famille de courbes)
germane:
Einhüllende, Umhüllungskurve, Envolvente
hispane:
envoltorio
hungare:
burkológörbe 1. göngyöleg, burkolat
pole:
2. obwiednia (rodziny krzywych)
ruse:
1. обёртка 2. огибающая (семейства кривых)

kunvolvi

(tr)
Kune volvi: Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin [47]; kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis [48]; la floro kunvolvas siajn foliojn [49]; ŝi rapide demetis la antaŭtukon, kunvolvis ĝin kaj metis en tirkeston IK ; globe kunvolvita tuketo Marta ; haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo Marta ; ŝiaj nigraj haroj estis kunvolvitaj en pezaj plektoj FK .
beloruse:
скручваць (разам)
ĉeĥe:
smotat, zabalit, zavinout
hungare:
összegöngyöl
japane:
一緒に巻く [いっしょにまく], 束ねる [たばねる]
nederlande:
samenwikkelen
ruse:
свить (что-л. вместе), смотать
slovake:
stočiť, zvinúť
ukraine:
звивати, змотувати, скручувати (докупи)

malvolvi

(tr)
1.
Disvolvi: la kripla rozarbeto levis siajn branĉojn, malvolvis siajn foliojn kaj aperigis plej ĉarman rozon [50]; li […] malvolvis la tukon kaj montris la juvelojn [51].
2.
(malofte) Elvolvi2: malvolviĝas ege stranga kaj interesa rakonto [52]; la aŭtoro tamen malvolvas sian rakontofadenon ne linie [53].
angle:
1. unroll
beloruse:
1. разгортваць, раскручваць 2. разьвіваць
ĉeĥe:
rozmotat, rozmotávat, rozvinout
france:
dérouler
germane:
1. abwickeln, abnehmen
hungare:
kibont, kigöngyöl, lefejt, leteker
nederlande:
afwikkelen
ruse:
развернуть, размотать, развить
slovake:
odmotať, odviť, rozmotať
ukraine:
розвивати, розмотувати, розгортати, розкутувати

administraj notoj

rul~aĵo: Mankas dua fontindiko.
el~anto: Mankas dua fontindiko.
el~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
el~ato: Mankas dua fontindiko.
el~ato: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.