tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ro ru sk sv

2evolu/i PV

evolui  

(ntr)
1.
Iompostiome disvolviĝi; regule kaj laŭnature kreskadi aliformiĝante: tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas [1].
2.
Pasi tra diversaj iompostiomaj ŝanĝoj: kun la tempo, lia karaktero evoluadis ĝis ekstrema mildeco.

evoluigi

(tr)
Igi ion evoluanta.

evoluo  

1.
Laŭnatura ŝanĝiĝado kaj aliformiĝo: evoluo de la bestoj, vegetaloj, lingvoj; la evoluo de la lingvaj teorioj, de la militaj metodoj.
2.  
Iompostioma, seninterrompa ŝanĝiĝado: Ke la evoluado de Esperanto ne estu arbitra kaj ne okazu en revolucia maniero, kiel en Ido, kie ĉiujare oni ŝanĝadis la bazojn de la lingvo, tion garantias la verketo „Fundamento de Esperanto“ [2]. ANT:revolucio
VD:procezo1.

evoluismo, teorio de evoluo  

BIOSCI Doktrino klariganta per evoluo laŭtempajn ŝanĝojn, precipe la ŝanĝojn en vivulaj specoj: „La nuna stato de l' evoluismo“ [3]; Karlo Darvino ... estis angla sciencisto kiu eltrovis la teorion de evoluo per natura elekto [4].

tradukoj

anglaj

~i: evolve; ~igi : develop, direct; ~o: evolution; ~ismo, teorio de ~o: evolutionism, theory of evolution.

belorusaj

~i: разьвівацца, эвалюцыянаваць; ~igi : разьвіваць; ~o: разьвіцьцё, эвалюцыя; ~ismo, teorio de ~o: эвалюцыйная тэорыя.

ĉeĥaj

~i: vyvíjet se; ~igi: rozvinout, vyvinout, vyvíjet, vést k vývoji a novému stavu; ~o: evoluce, rozvoj, vývoj; ~ismo, teorio de ~o: evoluce, rozvoj, vývoj.

francaj

~i: évoluer; ~o: évolution; ~ismo, teorio de ~o: évolutionnisme, théorie de l'évolution.

germanaj

~i 1.: sich entwickeln; ~i 2.: sich verändern; ~igi : entwickeln; ~o 1.: Entwicklung, Evolution [vivogenezo]; ~o 2.: Veränderung, Sichentwickeln, Evolution [fak].

hispanaj

~i: evolucionar; ~o: evolución.

hungaraj

~i: fejlődik; ~igi : fejleszt; ~o: fejlődés.

nederlandaj

~i: evolueren; ~igi : ontwikkelen, doen evolueren; ~o: evolutie; ~ismo, teorio de ~o: evolutieleer, evolutietheorie.

polaj

~i: ewoluować, rozwijać się; ~igi : rozwijać; ~o: ewolucja, rozwój.

portugalaj

~i: evolucionar, evoluir, evolver; ~o: evolução.

rumanaj

~i: a evolua; ~o: dezvoltare.

rusaj

~i 1.: развиваться; ~i 2.: эволюционировать; ~igi : развивать; ~o: эволюция, развитие; ~ismo, teorio de ~o: теория эволюции.

slovakaj

~i: vyvíjať sa; ~igi: rozvinúť, rozviť; ~o: evolúcia, rozvoj, vývoj; ~ismo, teorio de ~o: evolúcia, rozvoj, vývoj.

svedaj

~i: utvecklas; ~o: utveckling.

fontoj

1. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
2. H. Seppik: La tuta Esperanto, §162
3. J. Rostand, trad. J. kaj M. Delacourt: La nuna stato de l' evoluismo, Scienca Revuo, 1951, numero 2a
4. S. Kalb: Darvino, 1996-01

~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | evolu.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2019/01/09 05:10:14