*progres/i

*progresi

(ntr)
Antaŭeniri al supera grado de disvolviĝo, perfektiĝi: tie li povis pli bone esti instruata kaj pli bone progresi; progresi en la studado, en la civilizo; la afero rapide progresas; la preparoj por la ekspozicio kontentige progresas; la scienco, moralo ĉiutage progresas; malgraŭ progresinta leĝaro la indianoj vivas mizere; mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio [1]; via saniĝo rapide progresos [2]; la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado Marta ; vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu PrV ; li ne progresas (adaptiĝas) kun la tempo [3]; lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj VivZam ; nuntempe muzika kulturo de Esperantujo iom malpli progresas kompare al poezi-kulturo [4]; ŝajnas, ke la plej populara libreto pri gramatiko por progresantoj, plene en Esperanto antaŭe estis „La tuta esperanto“ de Henrik Seppik [5]. VD:prosperiANT:stagni
1. La Nova Testamento, Galatoj 1:14
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:8
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
4. J. Zajdman, P. Moĵajev: Ege riĉaj harmonieMonato
5. C. Keysers: Gramatiko facile asimileblaMonato
angle:
progress
beloruse:
прагрэсаваць, разьвівацца
ĉeĥe:
dělat pokroky, dělat pokroky, jít kupředu, pokročit, postoupit, postupovat, rozvinout se, vyvíjet se
ĉine:
長進 [zhǎngjìn], 长进 [zhǎngjìn], 进步 [jìnbù], 進步 [jìnbù], 上进 [shàngjìn], 上進 [shàngjìn], 有进展 [yǒujìnzhǎn], 有進展 [yǒujìnzhǎn], 取得进展 [qǔdéjìnzhǎn], 取得進展 [qǔdéjìnzhǎn], 向前进 [xiàngqiánjìn], 向前進 [xiàngqiánjìn], 捗 [bù], 日就月将 [rìjiùyuèjiāng], 日就月將 [rìjiùyuèjiāng]
france:
progresser
germane:
Fortschritte machen, vorankommen, sich weiterentwickeln
hispane:
progresar
hungare:
halad, előremegy, fejlődik
japane:
進歩する [しんぽする], 向上する [こうじょうする], 上達する [じょうたつする], 進行する [しんこうする], 前進する [ぜんしんする]
nederlande:
vooruitgaan (vorderen), vorderingen maken, vorderen
perse:
پیشرفت کردن، ترقی کردن
pole:
robić postępy, postępować, iść naprzód
portugale:
progredir
ruse:
прогрессировать, развиваться
slovake:
postupovať, rozvíjať sa
ukraine:
проґресувати, робити успіхи, просуватися вперед

progreso

Iompostioma disvolviĝo al pli alta grado: la progreso de la scienco, malsano; estu diligenta pri tiuj aferoj, dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj [6]; oni devas kolekti siajn pensojn kaj mediti pri sia propra interna esenco […] rekoni sin mem estas la vera progreso [7]; mi tutkore esperas, ke U.E.A. faros ĉiam pli gravajn progresojn kaj per sia rapida plifortikiĝo nin ŝovos antaŭen [8]; ŝia penegado sin mem konsumadis […] per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson Marta . VD:paŝo
6. La Nova Testamento, I. Timoteo 4:15
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909
angle:
progress
beloruse:
прагрэс
ĉeĥe:
pokrok, postup, vzestup, vývoj
ĉine:
長進 [zhǎngjìn], 长进 [zhǎngjìn], 进度 [jìndù], 進度 [jìndù], 眉目 [méimu]
france:
progrès
germane:
Fortschritt, Weiterentwicklung
hispane:
progreso
hungare:
haladás, fejlődés, előremenetel
japane:
進歩 [しんぽ], 向上 [こうじょう], 上達 [じょうたつ], 発展 [はってん], 進行 [しんこう], 前進 [ぜんしん]
nederlande:
vooruitgang
perse:
پیشرفت، ترقی
pole:
postęp, awans
ruse:
прогресс
slovake:
pokrok, postup, progres
ukraine:
проґрес, поступ

*progresadi

Daŭre progresi: por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, […] [9]. progresadi en ĉio brava [10]; kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone, en sia metio li progresadis nur malrapide [11]; sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis tre malrapide kaj malfacile [12]; ŝi progresadis malrapide, tre malrapide, la morgaŭa tago ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ Marta .
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo, 1a frazo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
keep progressing
beloruse:
прагрэсаваць (стала), працягваць разьвівацца
ĉine:
渐进 [jiànjìn], 漸進 [jiànjìn], 上进 [shàngjìn], 上進 [shàngjìn], 前进 [qiánjìn], 前進 [qiánjìn], 进步 [jìnbù], 進步 [jìnbù]
france:
progresser durablement
pole:
czynić postępy

*progresado

Iom-postioma disvolviĝado al pli alta grado: severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta [13]; laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn DL ; mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektiviĝis por la progresado de la evangelio [14]; la progresado de aidoso [15].
angle:
progression
beloruse:
прагрэсаваньне, разьвіцьцё
france:
progression
japane:
進歩 [しんぽ], 向上 [こうじょう], 上達 [じょうたつ], 発展 [はってん]
pole:
rozwój stopniowy, ewoluowanie
ukraine:
проґресування

progresema

Inklina, favora al progreso; ne konservativa: progresema ministro; li estis progresema homo, kiu esploris kaj faris mapojn de la regiono, projektis fervojojn kaj certigis la sekurecon [16]; progresema medicina scienco kaj genetikon [17]; forĵeti siajn malnovajn sentojn pri identeco por brakumi pli progresemajn ideojn [18].
16. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo
17. William Simcock: Jarmila kupolo en Londono, Monato, 2000/08, p. 11
18. Monato, Kep Enderby: Bezonata: nova mondordo
angle:
progressist
beloruse:
прагрэсіўны
ĉeĥe:
pokrokový, progresivní
ĉine:
渐进地 [jiànjìnde], 漸進地 [jiànjìnde]
france:
progressiste
germane:
fortschrittlich
hispane:
progresista
hungare:
haladó szellemű, progresszív
japane:
進歩的な [しんぽてきな]
nederlande:
progressief, vooruitstrevend
perse:
پیشرو، مترقی، ترقی‌خواه
pole:
postępowy
ruse:
прогрессивный, передовой
slovake:
pokrokový
ukraine:
проґресивний, передовий

progresigi

(tr)
Puŝi ion antaŭen al pli alta grado, disvolvi: multaj min demandas, […] kiel oni povas la plej certe progresigi la aferon DL ; la fondaĵo celas progresigi la terŝipoprincipojn (domoj pasive hejtitaj) [19]; Heisenberg asertas, ke li progresigis la esploron por kontraŭi la alianculajn fizikistojn [20]; progresigi la turistan disvolviĝon de la iama juda kvartalo en la urbo [21]; ministra aranĝo por progresigi puran energion [22]. VD:antaŭenpuŝi, akceli, plibonigi, perfektigi
angle:
promote, make someone progress
beloruse:
разьвіваць, судзейнічаць, спрыяць
ĉeĥe:
uspíšit pokrok, zvelebit
ĉine:
[yí], 升迁 [shēngqiān], 升遷 [shēngqiān], 推动 [tuīdòng], 推動 [tuīdòng], 起用 [qǐyòng], 推进 [tuījìn], 推進 [tuījìn], 促进 [cùjìn], 促進 [cùjìn]
france:
promouvoir
germane:
voranbringen
hispane:
hacer progresar
hungare:
előrevisz, fejleszt
japane:
進歩させる [しんぽさせる], 向上させる [こうじょうさせる], 前進させる [ぜんしんさせる]
nederlande:
bevorderen
perse:
پیشبردن
pole:
posuwać naprzód, zaawansować
ruse:
развивать, способствовать
slovake:
povzniesť, zvelebiť, zveľadiť
ukraine:
просувати вперед, докладатися до поступу

progresinto

PED Lernanto, kiu jam progresis, havas sciojn en la koncerna temo: legolibreto por komencantoj kaj progresintoj [23]; Ŝarado por progresintoj [24]; la libro celas minimume progresintojn, fakte spertajn uzantojn de Esperanto [25]; perfektiga kurso por progresintoj [26].
23. Mozaiko, 1935
24. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
25. Monato, Antonio Valén: Klero kaj klaro delektos la leganton
26. Monato, Pejno Simono: Malgaje pri patrino
angle:
advanced learner
beloruse:
прасунуты вучань
ĉeĥe:
pokročilý čl.
france:
élève avancé
germane:
Fortgeschrittener
japane:
中級者 [ちゅうきゅうしゃ]
pole:
zaawansowany
slovake:
pokročilý človek

progresismo

POL Idearo, sinteno de tiu, kiu kredas, ke novaĵoj plibonigos la staton de aferoj, kiu volas ŝanĝojn: Esperanto estis parto de progresismo kiu povas impresi iom naiva hodiaŭ [27]; la Martinika Progresisma Partio […] origine estis difinita kiel kontraŭkoloniisma, demokratia kaj naciisma partio, inspirita de la socialisma ideologio [28]. ANT:konservativismo, reakciismo
angle:
progressism
beloruse:
прагрэсывізм
france:
progressisme
hispane:
progresismo
pole:
progresywizm

malprogresi

(ntr)
Perdi atingitan nivelon de disvolviĝo, kadukiĝi, degeneri, malkreski: en Bervala ŝpinejo la produktado malprogresas [29]; mi supre konstatis, ke Esperanto ne estas progresinta, kaj eble eĉ malprogresinta, en la hinda kontinento [30]; la urbeto malprogresis ĝis 1980, kiam oni starigis favorajn impostleĝojn por la regiono kaj evoluigis turismon [31].
29. L. Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
30. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)
31. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo
angle:
to regress
beloruse:
рэгрэсаваць, дэградаваць
ĉeĥe:
chátrat, neprospívat
ĉine:
退行 [tuìxíng]
france:
régresser
germane:
degenerieren, sich verschlechtern
japane:
後退する [こうたいする], 退歩する [たいほする]
nederlande:
achteruitgaan
perse:
پس‌رفتن
pole:
cofać się, ulegać regresji
ruse:
регрессировать, отступать
slovake:
upadať, zaostávať
ukraine:
реґресувати, занепадати, переживати застій

malprogreso

Perdo de atingita nivelo de disvolviĝo, kadukiĝo, degenero, malkresko, dekadenco: nun en la simfonia ĝenro ni observas gravan malprogreson nur iomete diluitan per eksperimentoj de I. Stravinskij kaj S. Prokofjev [32]; laŭleĝa ekpermeso seksumi kun pli junaj ne-plenaĝuloj, eĉ proksimaj al infaneco […] estas grava malprogreso pri la respektado kaj protektado [33].
32. J. Muraŝkovskij, I. Muraŝkovska: Kien fluas roj’ Castalie?, 1984-1987
33. Monato, Francisko Simonnet: Ĉu bona seksa konduto?
angle:
regression
beloruse:
рэгрэс, дэградацыя
ĉeĥe:
návrat symptomů, regrese, ústup
france:
régression
germane:
Rückschritt
japane:
後退 [こうたい], 退歩 [たいほ]
nederlande:
achteruitgang
perse:
پسرفت
pole:
regres
ruse:
регресс
slovake:
postup späť, regresia
ukraine:
реґрес, застій, занепад

administraj notoj