*paŝ/i PV

*paŝi

(ntr)
Meti la piedojn alterne unu antaŭ alia por sin transloki: li nur pene paŝis kaj ĉiumomente haltis [1]; la virinoj en tomba silento paŝis en la kapelon [2]; plata tegmento, sur kiu paŝis gardistoj [3]; unu filo, de l' tempo de sia plenaĝeco ne povis paŝi [4]; ne intence mi sur vian ŝuon paŝis [5]; ŝi malantaŭen paŝis terurite [6]; ili pikis per siaj lancoj la terurajn neĝajn flokojn, tiel ke […] la malgranda Gerda povis paŝi antaŭen sendanĝere kaj gaje [7]; vi paŝis kun viaj ĉevaloj tra […] la ŝlimo [8]; la tero, sur kiu paŝis via piedo, estos posedaĵo por vi kaj por viaj filoj [9]; (figure) ili paŝas en la vivon kun la memfido de l' juneco; (figure) kiu levis la piedon, devas ekpaŝi PrV . VD:marŝi, piediri, plandi, stamfi, treti3, troti
angle:
step
beloruse:
крочыць, ступаць
bretone:
bale (v.), kerzhet
ĉine:
步行 [bùxíng], 走动 [zǒudòng], 走動 [zǒudòng], 走路 [zǒulù]
france:
marcher
germane:
schreiten, laufen, gehen
hispane:
carminar, dar pasos, andar
hungare:
lépked, jár
indonezie:
melangkah
japane:
歩く [あるく], 歩を運ぶ [ふをはこぶ]
katalune:
caminar
nederlande:
stappen, lopen
okcitane:
caminar
pole:
kroczyć
portugale:
andar, caminhar, dar um passo, transitar
rumane:
umbla, păși
ruse:
шагать, ходить
ukraine:
ступати, крокувати, ходити

paŝo

1.
Ago paŝi: de ĉiu paŝo li ŝanceliĝis; fari la unuan paŝon en la profundan neĝon [10]; kalkulante siajn paŝojn (zorge kaj malrapide); (figure) ekpaŝi la unuan paŝon (iniciati).
2.
Spaco trapasita per unu paŝo: ĉambro kies interno estis kvin paŝojn longa [11]; inter mi kaj la morto estas nur unu paŝo [12]; de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo PrV ; inter voli kaj fari estas grandega paŝoZ ; sur ĉiu paŝo ni renkontas malhelpaĵojn.
3.
(figure) Unuopa alcela ago en la kadro de procedo, projekto, programo kc: ia facilanima paŝo […] ne detruos la laborojn [13]; [pro] tro granda sed ne prudenta fervoro [li] faris ian falsan (maltrafan) paŝon [14]; vi aŭdis mian volon […] bonvolu preni la necesajn paŝojn por plenumi ĝin [15]; la Estraro tuj entreprenis la necesajn paŝojn por okazigi ĝeneralan voĉdonadon [16]; oni tiamaniere fondus veran federalan registaron[…] ĝin oni rifuzis, la publika opinio tiam estis ankoraŭ ne sufiĉe preta por tiel granda paŝo antaŭen [17].
4.
MAT[18] (de cirkla helico) Distanco inter du sinsekvaj punktoj de la helico, situantaj sur la sama naskanto de la koncerna cilindro.
afrikanse:
stap
albane:
hapi
amhare:
ደረጃ
angle:
4. pitch (of a helix)
arabe:
خطوة
armene:
քայլ
azerbajĝane:
addım
beloruse:
крок 3. захад
bengale:
পদক্ষেপ
birme:
လှမ်း
bosne:
korak
bretone:
2. kammed, pazenn (kammed) 4. pazenn (un helis)
ĉeĥe:
krok
ĉine:
步伐 [bùfá], 齒距 [chǐjù], 齿距 [chǐjù], 步进 [bùjìn], 步進 [bùjìn], 步調 [bùdiào], 步调 [bùdiào], 步驟 [bùzhòu], 步骤 [bùzhòu]
dane:
trin
estone:
samm
eŭske:
urrats
filipine:
hakbang
france:
pas (fait en marchant) 4. pas (d'une hélice)
galege:
paso
germane:
Schritt 4. Ganghöhe
guĝarate:
પગલું
haitie:
etap
haŭse:
matakin
hinde:
कदम
hispane:
1. acción de caminar 2. paso (resultado de mover un pie hacia atrás o adelante)
hungare:
1. lépés 2. lépés 3. lépés 4. menetemelkedés
igbe:
nzọụkwụ
indonezie:
langkah
irlande:
céim
islande:
skref
japane:
ステップ
jave:
langkah
jide:
טרעטן
jorube:
igbese
kanare:
ಹಂತ
kartvele:
ნაბიჯი
kazaĥe:
қадам
kimre:
cam
kirgize:
кадам
kmere:
ជំហាន
koree:
단계
korsike:
passu
kose:
inyathelo
kroate:
korak
kurde:
gav
latve:
solis
laŭe:
ຂັ້ນຕອນ
litove:
žingsnis
makedone:
чекор
malagase:
dingana
malaje:
langkah
malajalame:
ചുവട്
malte:
pass
maorie:
taahiraa
marate:
पाऊल
monge:
kauj ruam
mongole:
алхам
nederlande:
pas, stap
nepale:
कदम
njanĝe:
sitepe
okcidentfrise:
stap
panĝabe:
ਕਦਮ ਹੈ
paŝtue:
ګام
pole:
krok 4. skok (linii śrubowej)
ruande:
intambwe
rumane:
pas 4. sărituri (linia de șurub)
ruse:
шаг 4. шаг
samoe:
laʻa
sinde:
قدم
sinhale:
පියවර
skotgaele:
cheum
slovene:
korak
somale:
tallaabada
ŝone:
danho
sote:
mohato
sunde:
lengkah
svahile:
hatua
taĝike:
қадами
taje:
ขั้นตอนที่
tamile:
படி
tatare:
адым
telugue:
అడుగు
tibete:
གོམ་པ་
ukraine:
крок
urdue:
قدم
uzbeke:
qadam
vjetname:
bước
zulue:
isinyathelo

paŝado

Irado paŝon post paŝo: ĉe la krado eksonis mallaŭta paŝado [19]; oni aŭdas paŝadon kaj tusetadon en la ĉambro [20]; jen la sekvo de via dormanta paŝado [21].
beloruse:
хада
bretone:
bale (doare), kerzhed
france:
allure, démarche
germane:
Schreiten
hungare:
járás(mód)
japane:
歩行 [かち]
pole:
bieg, chód
rumane:
curs, mers, plimbare
ruse:
ходьба
ukraine:
ходьба

alpaŝi

(ntr)
1.
Paŝe proksimiĝi al iu aŭ io: la Izraelidoj alpaŝis al la Benjamenidoj en la dua tago [22]; apenaŭ ŝi alpaŝis al la lito de la patro, li vekiĝis [23].
2.
(figure) Ekfari, ekprovi, komenci trakti: [ili] alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko [24]; ili alpaŝas al la elekto de lingvo internacia [25]; la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia realigado [26]; lasu min alpaŝi al la pruvoj [27]. VD:aliri, procedi
beloruse:
падысьці
ĉine:
1. 接近 [jiējìn], 靠近 [kàojìn], 凑近 [còujìn], 湊近 [còujìn], 走近 [zǒujìn], 逼近 [bījìn], 近前 [jìnqián] 2. 凑近 [còujìn], 湊近 [còujìn], 逼近 [bījìn]
france:
approcher
germane:
1. hin gehen, heran nahen, näher kommen 2. angehen, zur Tat schreiten
hungare:
1. odalép, hozzálép 2. hozzálát, nekikezd
indonezie:
1. melangkah menuju, mendekati
japane:
歩み寄る [あゆみよる], 近づく [ちかづく], 取りかかる [とりかかる]
nederlande:
1. aan komen lopen 2. beginnen met, aanpakken
pole:
przyjść pieszo, przystępować
rumane:
vino pe jos, alătura
ruse:
подойти
ukraine:
підходити, наближатися, приступати

elpaŝi

(ntr)
1.
Eliri el la vico, antaŭeniri: Edom elpaŝis kontraŭ lin kun popolo multenombra [28]; elpaŝu la pastro kaj parolu al la popolo [29]; el ambaŭ veturiloj elpaŝis po kvar viroj [30].
2.
Iniciati iun interrompantan diron aŭ faron: kiam la avino rakontis historiojn, li ĉiam elpaŝadis kun ia „sed“ [31]; [tio] devigas ilin elpaŝi kun sia projekto multe pli frue, ol ili intencis [32]. VD:interveni
3.
Publike iniciati aŭ deklari: efektive ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj [33]; kun propagando pli granda kaj publika ni elpaŝos nur tiam, kiam post matura interkonsiliĝo pri la detaloj […] ni havos plenan certecon [34]; inter vi jam ekzistas pacema rilato al tiaspecaj trockismaj elpaŝoj Metrop . VD:lobii, manifesti, proklami
VD:eliri
beloruse:
выйсьці, выступіць
ĉine:
1. 出走 [chūzǒu], 出外 [chūwài], 逸出 [yìchū] 2. 出炉 [chūlú], 出爐 [chūlú]
france:
sortir du rang, intervenir (dans une discussion etc.)
germane:
1. heraus treten 2. kommen (mit etwas) 3. heraus kommen (mit etwas), antreten (gegen, mit etwas)
hungare:
1. kilép 2. előáll (vmivel) 3. fellép, kiáll, síkraszáll
indonezie:
1. menghadapi, keluar barisan 2. menyela, menginterupsi
japane:
歩み出る [あゆみでる], 口出しする [くちだしする], 乗り出す [のりだす]
nederlande:
1. naar buiten treden 2. tussenbeide komen 3. optreden
pole:
wykraczać, występować
rumane:
depășește, juca
ruse:
1. выйти (из ряда) 3. выступить, выступать
ukraine:
виступати, виходити

mispaŝo

1.
Mallerta paŝo, stumblo: dum montgrimpado Li Zhixin ofte estis trafita de ventego, lavango, falado pro mispaŝo [35].
2.
(figure) Maltakta, malĝusta, mallerta ago: ĉiuj eraras kaj foje stulte agas. La ĉefa afero estas konscii pri tio kaj korekti la mispaŝojn [36].
35. Zuo Yan: Alpismo – mia kariero, [2006]
36. V. Markov: Kio estas respekto?, La Juna Penso, 2001-07
angle:
misstep
ĉine:
走錯 [zǒucuò], 走错 [zǒucuò], 失足 [shīzú], 趔 [liè], 跲 [jiá], 岔子 [chàzǐ]
france:
faux-pas
germane:
Fehltritt
indonezie:
1. terpeleset 2. salah langkah
japane:
つまずき, 踏み外し [ふみはずし], 過ち [あやまち], 失策 [しっさく]
nederlande:
misstap
pole:
dewiacja, odchylenie
rumane:
deviatie, divergență
ruse:
неверный шаг
ukraine:
помилковий, неправильний, хибний крок/вчинок

superpaŝi, transpaŝi

(tr)
Iri trans, pli malproksime ol: vi en nenio superpaŝu la moderecon de la naturo [37]; li iom superpaŝis ne nur sian, sed ankaŭ nian epokon [38]; riveron oni transpaŝis piede [39]; netranspaŝebla baro; Li donis sian leĝon al la maro, por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn [40]; Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos [41]; kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj [42]? eĉ unu vorteto ne transpaŝos niajn lipojn [43]!
beloruse:
перайсьці, пераступіць
ĉine:
超过 [chāoguò], 超過 [chāoguò], 超 [chāo], 逾 [yú], 超越 [chāoyuè], 逾越 [yúyuè], 越过 [yuèguò], 越過 [yuèguò]
france:
dépasser, enjamber
germane:
überschreiten
hungare:
túllép, meghalad
indonezie:
melampaui, melompati
japane:
踏み越える [ふみこえる], またぐ
nederlande:
te boven gaan
pole:
przekraczać, przestąpić
rumane:
depăși, pas peste
ruse:
перейти, переступить

ŝtelpaŝa

Senbrue paŝanta, moviĝanta, aganta: neniam aŭdiĝis eĉ unu sola lamento de ĉi virino ŝtel-paŝa kaj nepenetrebla [44]; ŝtelpaŝa valeto kondukis min de tie, en silento, tra multaj malhelaj kaj kompleksaj koridoroj [45]. VD:ŝteliri
44. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
45. E. A. Poe, trad. E. Grobe: La Falo de Uŝero-Domo, Arizona-Stelo-Eldonejo, 2000
france:
allant à pas de loup, discret (se déplaçant sans bruit)
germane:
schleichend
pole:
ukradkowy, dyskretny (porusza się bezgłośnie)
rumane:
ascunde, discret (se mișcă în tăcere)

paŝon post paŝo, paŝo post paŝo, paŝ-paŝe

(frazaĵo) Iom post iom, per grada, laŭtempa evoluo: ni paŝo post paŝo, post longa laboro, atingos la celon [46]; ili devis iri antaŭen paŝon post paŝo [47]; nur paŝo post paŝo [li] progresigas la leganton al komprenado de pli komplikaj frazoj [48]; ni ekkonu Lin paŝ-paŝe […] ni proksimiĝu al Li per la preĝado [49].
46. L. L. Zamenhof: La Vojo, en: Fundamenta Krestomatio, 1904
47. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 19a
48. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Kie komencu komencanto?
49. J. Ratzinger, trad. B. Eichkorn: La Patronia, 2019
ĉine:
慢条斯理 [màntiáosīlǐ], 慢條斯理 [màntiáosīlǐ], 一步步 [yībùbù], 逐步 [zhúbù], 節節 [jiéjié], 节节 [jiéjié]
france:
pas à pas
germane:
Schritt für Schritt, in kleinen Schritten
indonezie:
langkah demi langkah
pole:
krok za krokiem, krok po kroku
rumane:
puțin câte puțin

paŝstango

Irilo: maskoj, kostumoj, danco, paŝstangoj kaj spektakloj [50]. VD:stilzo
beloruse:
мыліца
ĉine:
[qiāo], 蹺 [qiāo]
france:
échasse (pour marcher)
germane:
Stelze
hungare:
gólyaláb
indonezie:
egrang, jangkungan
japane:
竹馬 [たけうま]
nederlande:
wandelstok
pole:
szczudło
rumane:
piciorong
ruse:
ходуля

administraj notoj

pri ~o 4.:
Kontroli trd de/en/ru. [MB]
~o: Mankas verkindiko en fonto.