1manifest/i

manifesti

(tr)
Klare vidigi per eksteraj signoj, evidentigi: manifesti sian volon, opinion, ĝojon, doloron, respekton, dankon, malestimon; la antaŭe silentaj komencis manifesti sian parolkapablon […] ,kaj post nelonge ilia aktiveco tute superregis InfanTorent2 ; La publik' aplaŭde gestis […] // Kaj plej brue manifestis // Sian ĝojon pri la scen' LSB ; iliaj lingvoj manifestas gravajn diferencojn Ret ; la ĝojon […] ni manifestis reciproke laŭ la plej ĝentila maniero VaK ; la Internacia Lingvo, pro sia tuthomara solidariga rolo, manifestas nur la pozitivan flankon EeP ; artaĵo […] manifestas aŭtoran vidpunkton koncerne iun problemon KFl ; en la amaso estis provoj manifesti indignon MkM . VD:atesti2, elmontri, esprimi, pruvi2
angle:
(make) manifest
beloruse:
выяўляць, выказваць, праяўляць, выражаць
ĉeĥe:
demonstrovat, manifestovat, projevovat vůli
ĉine:
表现 [biǎoxiàn], 表現 [biǎoxiàn], 表示 [biǎoshì], 反映 [fǎnyìng]
france:
manifester
germane:
zeigen, bekunden
hispane:
manifestar
hungare:
kinyilvánít, kimutat, kifejezésre juttat, manifesztál
japane:
明示する [めいじする], 表明する [ひょうめいする], 態度に示す [たいどにしめす]
nederlande:
manifesteren
pole:
manifestować, prezentować, demonstrować
portugale:
manifestar, manifestar-se
rumane:
demonstra, manifesta, exterioriza
ruse:
проявлять, обнаруживать, выражать, выказывать, показывать
slovake:
demonštrovať, manifestovať
ukraine:
привселюдно виявляти, маніфестувати, брати участь у демонстрації, маніфестації

sin manifesti, manifestiĝi

Sin montri klare, aperi evidente: la konfesantoj komencis kunvenadi, por vidi tiun, al kiu klare manifestiĝis la favoro de Kristo QuV ; novnaciismo […] manifestiĝis en diversaj landoj Ret ; la evoluo de Esperanto precipe manifestiĝis en la plimultiĝo de la radikaro Ret ; ju pli oni tiel esploris la esprimeblecojn, des pli sin manifestis riĉe variaj kaj koncize trafaj parolturnoj Plumamikoj ; entuziasmo eksplode manifestiĝas per aplaŭdegoj Ret ; mi priskribu detale, en kio manifestiĝas la sindono en la amo VaK .
angle:
manifest
beloruse:
выяўляцца, выказвацца, праяўляцца, выражацца
france:
se manifester
germane:
sich manifestieren
hungare:
megnyilvánul, kifejezésre jut, kifejeződik, manifesztálódik
japane:
明示される [めいじされる], 表れる [あらわれる]
nederlande:
zich manifesteren
pole:
manifestować się, przejawiać się, widnieć
portugale:
manifestar-se
rumane:
se manifestă, se ivi, arăta
ruse:
проявляться, обнаруживаться
ukraine:
виявлятися

manifesto

1.
Ago manifesti: la praaj religioj estis manifesto de esploremo, de sciencemo, de empirio, de intelekta bezono Kon11 .
2.
Solena skriba deklaro de registaro, partio, skolo ks, por sciigi kaj klarigi al publiko sian opinion, siajn intencojn: ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la mondo [1]; Manifesto de Raŭmo [2]; [li] mem deklaru sian opinion […] kaj klarigu sian manifeston pri siaj enspiroj VaK ; la oficiro pardonpetis, transdonis la manifeston MortulŜip ; la 1500-paĝa manifesto de la krimulo mencias kelkdekojn da fojoj […] [3]; Manifesto de la Komunista Partio [4]. VD:proklamo
Rim.: Manifesto virtuale havas la ĝeneralajn sencojn de manifestado kaj manifestaĵo. Praktike ĝi aperas kun pli speciala senco proksimume egala al proklamo, do kvazaŭ vorto aparta disde manifesti. [ĵv]
1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
2. -: Manifesto de Raŭmo, 1980
3. Monato, Bardhyl Selimi: Albanoj ŝokitaj, 2011
4. K. Marx, F. Engels, trad. D. Blanke: Manifesto de la Komunista Partio, Progreso, 1990
angle:
manifesto
beloruse:
маніфэст
ĉeĥe:
manifest, projev
ĉine:
宣言 [xuānyán]
france:
manifeste
germane:
Manifest 1. Bekundung, Ausdruck
hispane:
manifiesto
hungare:
kiálvány, nyilatkozat, manifesztum
japane:
宣言 [せんげん], 声明 [しょうみょう], マニフェスト
nederlande:
manifest
pole:
manifest, orędzie, przejaw
rumane:
manifest, mesaj
ruse:
манифест
slovake:
manifest, prejav
ukraine:
маніфест

manifestado

Eksteraj signoj per kiuj io manifestiĝas: [ili] ne bezonas aktivan manifestadon de la grandanimaj sentoj [5]; la studentaj manifestadoj en 1968 en Parizo kaj aliaj eŭropaj urboj [6]; la alveno de la LNG-ŝipo Independence kaŭzis solenan manifestadon sur la havena kajo [7]. SUB:manifestacio
angle:
manifestation
beloruse:
праява, выяўленьне, маніфэстацыя, дэманстрацыя
ĉeĥe:
demonstrace, manifestace
ĉine:
表示 [biǎoshì], 表现 [biǎoxiàn], 表現 [biǎoxiàn], 样貌 [yàngmào], 樣貌 [yàngmào]
france:
manifestation (évènement quelconque)
germane:
Manifestation
hungare:
kinyilvánítás, kimutatás, kifejezésre juttatás, manifesztálás
japane:
表明 [ひょうめい], 明示 [めいじ], 表示 [ひょうじ], 表れ [あらわれ]
nederlande:
manifestatie (handeling)
pole:
manifestacja, demonstracja
rumane:
manifestare
ruse:
проявление, манифестация, демонстрация
slovake:
demonštrácia, manifestácia
ukraine:
демонстрація, маніфестація

manifestaĵo

Io manifesta, klare elmontranta: belo estas unusola arketipo, sed ni vidas ĝin nur en konkretaj manifestaĵoj [8]. ordonas unue la urbestraro, poste la nacia registaro mem, malmunti tiun politikan manifestaĵon [9]; ni spertas rapidan inversigon de la tendenco […], de kiu la eventoj ekde la disfalo de la sovetia imperio estas la plej ekzempla manifestaĵo: la lingva disfragmentiĝo ne plu estas sentata kiel akcidento, kiun oni povas bari, sed kiel ilo de etna identeco kaj politika rajto [10]. VD:esprimo1, formaĵo, simptomo
8. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 2000
9. Monato, Donald Broadribb: Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata, 2007
10. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
angle:
manifestation
beloruse:
праява, выяўленьне
ĉine:
示威活动 [shìwēihuódòng], 示威活動 [shìwēihuódòng]
france:
manifestation (signe extérieur)
germane:
Manifestation, Zurschaustellung
hungare:
megnyilvánulás, kinyilvánítás
nederlande:
manifestatie (resultaat)
pole:
manifest, przejaw
rumane:
manifest
ruse:
проявление

administraj notoj