*montr/i PV

*montri

1.
(tr)
Prezenti, vidigi, elmeti al ies rigardo: montru al ili vian novan veston [1]; [mi] montris al li la ŝtofon FK ; li montris […] fotografaĵojn de tri personoj FK ; estis montrita nova aparato, […] el facila sed fortika materialo FK ; la vilaĝano tuj montris al li pugnon FK ; ne kuraĝu eĉ montri vin al miaj okuloj [2]; grandaj montoj de glacio […] en la plej mirindaj formoj […] sin montris kaj brilis kiel diamantoj FK ; sur ĉiuj balkonoj […] sin montris homoj DL ; montru moneron, ĉio fariĝos PrV . VD:malkaŝi, vidigi
2.
(ntr)
Direkti ies rigardon per gesto ks: mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo [3]; montri la vojon (vd gvidi) [4]; ili montris sur la malplenan teksilon FK ; montrinte supren kaj malsupren, mi diris […], ke Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero FK ; li montris al la librobreto, sur kiu kuŝis malnovaj libroj [5]; „en ĉi tiu loko ŝi loĝas […]“ diris la gardanta anĝelo kaj montris al unu angulo [6]; ĝia turo […] elstaras el la sablo kaj montras al la ĉielo [7]; ŝi montris en la direkto al malgranda griza birdo supre en la branĉoj [8].
Rim.: Ĉar unu sama prepozicio al servas en Esperanto por esprimi la funkciojn de du semantikaj kazoj: dativo kaj celkazo, kiuj ambaŭ povas roli ĉe la verbo montri, tial rekomendindas uzi por la senco montri2 la derivaĵon almontri, kies objekto indikas la direkton, kaj la al-komplemento, la gvidaton. [S. Pokrovskij]
3.
(tr)
(pri mezurilo aŭ simila aranĝaĵo) Indiki, sciigi, vidigi koncernan datumon: la horloĝo montras la unuan horon [9]; la horloĝo montris, ke estas […] tempo por dormi [10]; la termometro montras dek sep gradojn super la nulo; la kompaso montras Nordon; ilo por montri kamparanecon estas suba parto de vestaĵo KFl ; GPS-ricevilo, montranta la vojon [11].
4.
(tr)
(econ aŭ emocion) Aperigi, evidentigi: malsaĝulo tuj montras sian koleron [12]; lia vizaĝo montris malgajan esprimon BdV ; amikan frunton montru al la reĝo Hamlet ; kiam oni devas montri grandan kuraĝon, oni ĉiam troas! IK ; [ili] montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon EE ; se la estonteco eĉ montros, ke mi eraris […] mi ja povas ĝin fari ankaŭ poste DL ; se la lango estas kovrita, tio ĉi jam montras, ke la homo ne estas sana FK ; la eco de la diamantoj, montrita de Kunz, povas doni utilan pruvilon ĉe diferencigado de briliantoj veraj de malveraj FK ; tiu ĉi kreskaĵo, kiel montris la unuaj provoj, ne postulas penan edukadon FK ; ŝi montris la plej grandan zorgecon kaj amon FK ; por montri [sian] altan staton FK ; varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi DL ; la rezultatoj, kiuj sin montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas mian kredon DL ; amikon montras malfeliĉo PrV . SIN:eksterigi, manifesti
5.
(tr)
(informon) Komuniki, sciigi, malkaŝi, revelacii, evidentigi: la montritajn (cititajn) naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni [13]; mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la Fundamento gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo [14]; mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por montri, ke la vorto estas ne normala [15]; sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos [16]; „da“ post ia vorto montras, ke tiu ĉi havas signifon de mezuro [17]; montri, ke la kuirejo de vegetaranino estas esence pli simpla, ol la kuirejo vianda FK ; kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto […] estas matematike ne ebla DL ; mi petis […], montri al mi ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis DL ; montroj kaj konsiloj estas facilaj PrV . VD:malvolvi, pruvi
afrikanse:
show
albane:
show
amhare:
አሳይ
angle:
show
arabe:
المعرض
armene:
շոու
azerbajĝane:
göstərmək
beloruse:
паказваць, указваць, дэманстраваць
bengale:
শো
birme:
ပြသ
ĉeĥe:
dosvědčit, dávat najevo, jevit, osvědčovat, projevovat, předvést, ukázat, vykázat, výkazem prokázat, zaznamenat
ĉine:
摆明 [bǎimíng], 擺明 [bǎimíng], 示 [shì], 表现 [biǎoxiàn], 表現 [biǎoxiàn], 表示 [biǎoshì], 所示 [suǒshì], 引路 [yǐnlù], 出示 [chūshì], 指出 [zhǐchū]
dane:
vis
estone:
näita
filipine:
palabas
france:
montrer
galege:
amosar
germane:
zeigen 1. zeigen 2. zeigen, weisen 3. anzeigen 4. zeigen 5. zeigen
guĝarate:
શો
haitie:
montre
hinde:
शो
hispane:
mostrar 1. mostrar, enseñar sin ~i: abocar-se, dirigir-se. 2. señalar, indicar, apuntar 3. marcar, señalar 4. demostrar, revelar 5. manifestar, evidenciar
igbe:
izi
indonezie:
menunjukkan
irlande:
thaispeáint
islande:
sýna
japane:
ショー
jave:
gambar
jide:
ווייַזן
jorube:
hàn
kanare:
ಪ್ರದರ್ಶನ
kartvele:
შოუ
katalune:
mostrar 1. mostrar, ensenyar sin ~i: abocar-se. 2. assenyalar, indicar, apuntar 3. marcar, assenyalar 4. demostrar, revelar 5. palesar, evidenciar
kazaĥe:
көрсету
kimre:
sioe
kirgize:
көрсөтүү
kmere:
ការបង្ហាញ
koree:
korsike:
spettacolo
kose:
bonisa
kurde:
rêdan
latine:
ostende
latve:
izstāde
laŭe:
ສະແດງໃຫ້ເຫັນ
litove:
šou
makedone:
шоу
malagase:
fampisehoana
malaje:
persembahan
malajalame:
കാണിക്കുക
malte:
juru
maorie:
whakaatu
marate:
शो
monge:
qhia tau tias
mongole:
шоу
nederlande:
1. tonen 2. wijzen 3. tonen, aanwijzen 4. aanduiden, aanwijzen 5. erop wijzen
nepale:
शो
njanĝe:
bwanji
panĝabe:
ਪ੍ਰਦਰਸ਼ਨ
paŝtue:
خپرونه
pole:
pokazać, okazywać, wskazywać, wykazać, ujawniać, wytknąć, być znakiem czegoś
portugale:
1. mostrar, apontar
ruande:
kwerekana
rumane:
arăta, demonstrează, indică, semnala, dezvăluie, fii semnul a ceva
ruse:
1. показать, показывать 2. указать, указывать 3. показать, показывать 4. показать, показывать 5. показать, указать
samoe:
faaalia
sinde:
نظر
sinhale:
පෙන්වන්න
skotgaele:
seall
slovake:
dávať najavo, prejaviť, ukázať
slovene:
prikaži
ŝone:
ratidza
sote:
bontša
sunde:
nunjukkeun
svahile:
onyesha
taĝike:
Шоу
taje:
แสดง
tamile:
நிகழ்ச்சி
tatare:
шоу
telugue:
షో
tibete:
ལྟད་
ukraine:
шоу
urdue:
شو
uzbeke:
ko’rsatish
vjetname:
chương trình
zulue:
bonisa

montra

Servanta por montri: la montra fingro de la maldekstra mano FK ; aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi“, ni ricevas montron pli proksiman [18]. ĝi troviĝas tie, respondis la oficisto kun montra gesto malpacienca KPr ; [ili] pririgardis kelke da objektoj, elmetitaj sur tabulo por vendo […] okaze elrigardante trans la montran tabulon, Dingir subite ekkriis […] Iŝtar ; sensacio en la montra fenestro: vivanta salamandro! KKr ; montra pronomo; sur la paĝo 77, [PAG] deklinacias la montrajn pronomojn jene […] [19].
beloruse:
паказальны ~a fenestro: вітрына, шафа (з экспанатамі). ~a pronomo: паказальны займеньнік.
ĉeĥe:
ukazovací
france:
démonstratif (qui montre), indicateur (adj.)
germane:
Zeige-, Schau- ~a pronomo: Demonstrativpronomen.
hispane:
expositivo, demostrativo, manifiesto ~a fenestro: escaparate, expositor. ~a pronomo: pronombre demostrativo.
indonezie:
demonstratif ~a fenestro: etalase. ~a pronomo: kata ganti penunjuk.
japane:
指示用の [しじようの], 提示用の [ていじようの], 指示の [しじの]
katalune:
expositiu, demostratiu, manifest ~a fenestro: aparador, expositor. ~a pronomo: pronom demostratiu.
nederlande:
aanwijzend ~a fenestro: uitstalraam. ~a pronomo: aanwijzend voornaamwoord.
pole:
wskazujący, wystawowy
rumane:
arătând, expoziție
ruse:
указательный ~a fenestro: витрина. ~a pronomo: указательное местоимение.
slovake:
ukazovací
ukraine:
вказівний

montriĝi

1.
Videbliĝi: aperas herbo, montriĝas verdaĵo [20]; la suno montriĝis, kaj […] sub ĝiaj radioj […] montriĝadis la bela figuro [21]; ĉirkaŭ la flamo de kandelo montriĝas ĉielarkaj koloroj FK ; [jen] montriĝis herba loko ĉirkaŭita de la arbaro FK ; grizeco […] montriĝis en liaj haroj FK ; sur la strato montriĝas rapide veturanta kaleŝo FK ; en la […] deka monato montriĝis la suproj de la montoj [22]; kiam la tavolo da roso forleviĝis, tiam montriĝis, ke sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata [23].
2.
Evidentiĝi: tiu ĉi antaŭdiro montriĝis ne tiel danĝera FK ; montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro [24]; vi montriĝis favora al mi [25]; kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en la praktiko montriĝas tre malfacila EE ; ekzistas nenia eblo antaŭvidi […] ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga FK ; vera opinio montriĝas en ebrio PrV .
3.
Sin montri: vi montriĝis malforta en tago de mizero [26]; de l' frua infaneco li montriĝis jam poeta VivZam ; iafoje ĉambristino enmontriĝas […] ridetas kaj skuas la kapon [27]; neniam montriĝu en mia bando [28]!
beloruse:
паказвацца, зьяўляцца
ĉine:
呈现 [chéngxiàn], 呈現 [chéngxiàn], 見 [xiàn], 见 [xiàn]
france:
se montrer 3. s'avérer
germane:
sich zeigen 2. sich erweisen
hispane:
aparecer, mostrar-se
japane:
現れる [あらわれる], 姿を現す [すがたをあらわす], 明らかになる [あきらかになる]
katalune:
aparéixer, mostrar-se
nederlande:
1. zich vertonen 2. blijken 3. blijken
pole:
pojawiać się, ukazywać się, okazywać się, wydawać się, przebijać się, zjawiać się, pokazywać się, stawiać się
rumane:
apărea, se ivi, se arăta, părea, străpunge
ruse:
показываться, проявляться, проявиться
ukraine:
показуватися, виявлятися

montrilo

TEK Objekto servanta por montri: la unua montrilo en la plej multaj malsanoj estas la lango FK ; [ĉe] la insulo Ferro komenciĝas dekliniĝo de la magneta montrilo FK ; [oni povus] vidi en tio […] montrilon de la Dia volo Iŝtar ; kelkaj montriloj ĉiam samaj sufiĉas por la verbaj tempoj VivZam ; la kosto, laŭ la montrilo, estis unu marko, sed ili donis al la veturigisto cent markojn KKl ; nigra horloĝo kun flavaj montriloj (vd hormontrilo) Metrop ; la reĝa akvomontrilo en Memfiso estis plenigita preskaŭ ĝis la alteco de du homoj, kaj Nilo kreskis ĉiutage [29]; KOMP en pli altnivelaj lingvoj, la uzo de montriloj estas forigita, favore al referencoj kaj dinamikaj tabeloj administritaj de la kompililo [30].
angle:
pointer
beloruse:
паказальнік, паказьнік, індыкатар, указка, паказка, стрэлка (прылады для вымярэньня і да г. п.)
ĉeĥe:
rafije, rafička, ručička (hodin a p.), ukazatel (směru), ukazovátko
ĉine:
指針 [zhǐzhēn], 指针 [zhǐzhēn]
france:
indicateur (objet)
germane:
Zeiger, Nadel (Kompass-, Messgeräte)
hispane:
buscador, señalador
indonezie:
penunjuk
japane:
[はり], 指標 [しひょう], 矢印 [やじるし], ポインター, カーソル
katalune:
busca, agulla (indicadora)
nederlande:
wijzer
pole:
strzałka, wskazówka, wskaźnik, indykator
rumane:
săgeată, ac, indicator, indiciu
ruse:
указатель, указка и т.п.
slovake:
ručička na hodinách, ukazovateľ
ukraine:
стрілка (годинника і т.п.)

almontri

(tr)
Direkti ies rigardon por vidigi ion; montri2: „la ĉapeleton mi forgesis“, flustris la bufedisto almontrante sian kalvaĵon [31]; mi perdis mian cigaredingon, sed mi ĵus retrovis ĝin – [li] demonstris la retrovon per la almontro de la cigaredingo LGA ; la fondintoj de Google proponis kalkuli la trafecon de ĉiu paĝo sur la bazo de la nombro de hiperligoj kiuj almontras al ĝi [32].
beloruse:
паказваць (на штосьці), зьвяртаць увагу
ĉeĥe:
poukázat
ĉine:
指明 [zhǐmíng]
france:
désigner
germane:
auf jemanden zeigen
hispane:
señalar
indonezie:
menunjukkan (ke sesuatu)
japane:
指さす [ゆびさす], 指し示す [さししめす]
katalune:
assenyalar
nederlande:
wijzen naar
pole:
wskazać, wskazywać na, wykonywać ruch wskazujący
rumane:
punct, indicați a, face mișcare de indicare
ruse:
показать (на), указать (на)
slovake:
poukázať
ukraine:
показувати/вказувати на..

elmontri

(tr)
1.
Eksteren montri: malpacienculo elmontras malsaĝecon [33]; [ŝin] maltrankviligis la obstina silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro Marta ; mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli bone, se mia patrino min ne naskus Hamlet ; li konsciis sian senkulpecon, [sed] ĉi tie ne povis ja elmontri sian pravecon [34]; ĉu tio estis la forto de la preĝo [kiu] ĉi tie sin elmontris [35]?
2.
Plene montri, ekspozicii: ili havas kelkajn elmontratajn skribmaŝinojn ChC ; [ili] lokis grandan elmontron de kuiriloj en la fenestro de magazeno KrM ; ili rapidas de elmontrejo al elmontrejo, de strato al strato Tor ; okazigo de la unua elmontro de la Universala Ekspozicio de Esperanto en Montevideo EeP .
beloruse:
паказваць, дэманстраваць
ĉeĥe:
dosvědčit, dávat najevo, jevit, osvědčovat, projevovat, předvést, ukázat, vykázat, výkazem prokázat, zaznamenat
ĉine:
表现 [biǎoxiàn], 表現 [biǎoxiàn], 衒 [xuàn], 逞 [chěng]
france:
exhiber, faire preuve de
germane:
zur Schau stellen
hispane:
demostrar, exteriorizar, manifestar
indonezie:
memperlihatkan, memamerkan
japane:
陳列する [ちんれつする], 露出する [ろしゅつする], 表明する [ひょうめいする], 明示する [めいじする]
katalune:
demostrar, exterioritzar, manifestar
nederlande:
ten toon spreiden
pole:
wykazywać, pokazywać, objawiać, wystawiać
rumane:
arată, dezvăluie, demonstra, expune
ruse:
выказывать, демонстрировать
slovake:
dávať najavo, prejaviť, ukázať

fadenmontra

TEKS Tiom eluzita, ke oni vidas unuopajn fadenojn: li kutime […] iris al la banejo en faden-montra negliĝo garnita per oraj drakoj [36]; la rigardo de la ĉefkelnero trafis lian fadenmontran pantalonon kaj la kadukajn ŝuojn, fortaj kaj viglaj manoj turnis lin reen [37].
36. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
37. La Ondo de Esperanto, O Henry: Policisto kaj himno
beloruse:
зношаны
france:
élimé, râpé (tissu)
germane:
fadenscheinig
hispane:
deshilachado, raído (tejido)
japane:
糸目のあらわれた [いとめのあらわれた], 擦り切れた [すりきれた]
katalune:
esfilagarsat, desfilat
nederlande:
uitgerafeld
pole:
przetarty
rumane:
zdrobit
ruse:
изношенный
ukraine:
потертий, протертий, витертий, зношений

fingromontri

Direkti fingron montre al: ili gapis al ni, fingromontris al ni, ridaĉis al ni [38]; Karlo flustras al Marko kaj neglekteme fingromontras al la ŝvebantaj flugfolioj, kiujn ambaŭ rigardas kun malkaŝita kontento [39]; mi scias bone, sen ilia fingromontro, pri la rasismo ĉe eŭropanoj [40].
38. P. T. Justesen: Papilio, Malgranda Revuo, 1943
39. Eriko Navaro: Flugiloj de libereco, Monato, 2013/03, p. 29
40. Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj, Monato, 2003/02, p. 22
beloruse:
паказваць пальцам
france:
montrer du doigt
germane:
mit dem Finger zeigen
indonezie:
menunjuk (dgn jari)
pole:
pokazywać palcem
rumane:
arata cu degetul

hormontrilo

KAL Turniĝanta montrilo por indiki la horon ĉe horloĝo: jen la hormontra ombro […] malsupriĝis sur la suna hormontrilo de Aĥaz [41]; la hormontrilo estis proksimiĝanta al dek unu [42]; enskribu vortojn, laŭ la hormontrila direkto [43].
angle:
hour hand
beloruse:
гадзіньнікавая стрэлка
bretone:
biz an eurioù
ĉeĥe:
ručička hodin
ĉine:
时针 [shízhēn], 時針 [shízhēn]
france:
aiguille des heures, petite aiguille
germane:
Stundenzeiger hor~ila direkto: Uhrzeigersinn.
hispane:
manecilla
hungare:
óramutató
indonezie:
jarum jam
itale:
datario
japane:
短針 [たんしん], 時針 [じしん]
nederlande:
grote wijzer
pole:
wskazówka (zegara)
portugale:
ponteiro (de relógio)
ruse:
часовая стрелка
slovake:
ručička na hodinách
svede:
timvisare
ukraine:
годинна стрілка, годинникова стрілка

sinmontrema, montriĝema

Ŝatanta altiri la atenton; inklina paradi; vanta: Braun estis tre modesta kaj ne elmontriĝema [44]; mi stariĝas antaŭ la fenestro kaj montriĝeme rigardas eksteren [45]; la poŝtelefono […] fariĝis signo de socia bonfarto, multaj uzantoj transformiĝis en montriĝemulojn: […] piedirantoj vidigas siajn telefonojn enpoŝe aŭ ĉezone kaj en publikaj lokoj longe melodias telefonoj [46]. VD:fanfaroni, glorama, malmodesta
44. Carlo Minnaja: Finaj agordoj, Monato, 2003/10, p. 22
45. Laure Patas d'Illiers: Novelo ― Sentabaka mateno, Monato, 2018/08, p. 36
46. Christian FABOSSOU: Benino ― Ĉu-vi-vidas-min-ismo, Monato, 2001/12, p. 12
beloruse:
выхвальны
ĉine:
逞強 [chěngqiáng], 逞强 [chěngqiáng]
france:
frimeur (adj.), poseur
hispane:
fanfarrón, exhibicionista, fatuo, vanidoso
japane:
目立ちたがりの [めだちたがりの]
katalune:
fanfarró, fatxenda, exhibicionista, fatu
nederlande:
ijdel, verwaand
pole:
chełpliwy
rumane:
lăudăros

ventmontrilo, ventomontrilo

MET Simpla meteologia instrumento meĥanika indikanta la direkton (kaj eventuale ankaŭ la rapidon) de vento, ekz-e en formo de metala flageto (aŭ koko, aŭ alia figuro) turniĝanta sur vertikala akso, aŭ en formo de teksaĵa maniko fiksita ĉe turnebla ringo sur masto: sed li sidis sur la ventmontrilo de la turo, ĝi konstante turniĝadis kun li, kaj tial li pensis, ke ĉiam blovas la sama vento [47]; kuriozaĵo estas sur la tegmento de la preĝejo: la ventomontrilo konsistas el du simboloj: koko kutima franca simbolo kaj porkokapo, alia simbolo, daŭra memoraĵo pri loka legendo [48].
angle:
weather vane
beloruse:
баньдзера, флюгер
ĉeĥe:
větrná korouhvička
ĉine:
風信雞 [fēngxìnjī], 风信鸡 [fēngxìnjī], 風向標 [fēngxiàngbiāo], 风向标 [fēngxiàngbiāo]
france:
girouette
germane:
Wetterhahn, Wetterfahne, Windsack
indonezie:
penunjuk arah angin
itale:
segnavento
japane:
風見 [かざみ], 風向計 [ふうこうけい]
pole:
wiatrowskaz
ruse:
флюгер
slovake:
veterná ružica
ukraine:
вітровказ, флюґер

vojmontrilo

TRA Ĉevoja tabulo, kun indiko de la direktoj al atingeblaj lokoj: estas pli facile retrovi ion, kio situas je […] konataj vojoj, ol ion lokitan sur tereno, kie vojmontriloj mankas [49]. vojmontrilo kun ĉizita mano, kiu montris la direkton [50]; (figure) lia verko estas inda vojmontrilo (modelo) kaj fonto por ĉerpi taŭgan materialon en la ĉiutaga lingva praktikado [51].
49. Claude Piron: La bona lingvo, p. 64a
50. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
51. Jorma Ahomäki: Nova vortarego en Estonio, Monato, 2004/09, p. 26
beloruse:
паказальнік (дарожны)
ĉeĥe:
ukazatel cesty, ukazatel směru
ĉine:
指路牌 [zhǐlùpái]
france:
panneau indicateur (de direction), panneau routier (de direction)
germane:
Wegweiser
hispane:
señal de indicación
indonezie:
papan penunjuk (jalan/arah)
japane:
道標 [みちしるべ], 道しるべ [みちしるべ], 道路標識 [どうろひょうしき]
katalune:
senyal d'indicació
nederlande:
wegwijzer
pole:
drogowskaz
rumane:
indicator
ruse:
дорожный указатель
slovake:
ukazovateľ cesty
ukraine:
дорожній покажчик

administraj notoj